Haro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tute Male!"

~ Kimi Räikkönen
Homa haro, 200-obla grandiĝo
Frizaĵo el haroj

Haro - fadenforma elkreskaĵo, kiu kreskas el la haŭto kaj dense kovras la korpon de animaloj. Ĉe la homo la haroj kreskas dense sole sur la supra kaj posta partoj de la kapo.

Ĥeto estas la iom rigida haro, harego de anelidoj [1], kaj de kelkaj mamuloj, staranta nedense.

Haro - korneca formaĵo de epidermo; fundamenta ero de hararo kovranta averson de feloj el plimulto da mamuloj.

Haro - samaspekta elkreskaĵo de la epidermo de plantoj aŭ de la supraĵo de fungoj.


Nei la Spiriton estas rifuzi la atomon[redakti]

Se ni kontestas la vivantan ĉeeston de Spiritoj, tiam ni komencu per neado pri la ekzisto de la atomo, kiu plu estas neperceptebla al seninstrumentaj homaj okuloj, sed ĝi ekzistas. Tio ŝajnas frenezaĵo ligita al pensmaniero inklina al plua agado sub la fiera geoantropocentra penso, eĉ se oni scias, ke la Tero ne estas la centro de la Universo kaj ke la homo estas ia ero de ero de ero en la Kosmo. Graça Aranha (1868-1931), la fama aŭtoro de Kanaano, unu el la fondintoj de la Brazila Akademio de Beletro, malfermis nian menson al la senfina scio, kiam li deklaris, ke “la irado de Scienco similas al nia irado sur ebena dezerto: la horizonto plu kaj plu forestas”.

Bildoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Proverbo[redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri haro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
  • Karesi kontraŭ la haroj.
  • Perdinta la kapon, pri haroj ne ploras.
  • Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.

Referencoj[redakti]

  1. Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
  2. Saluton! Mi respondas interpost citajhoj… kontrau fluo de tempo, sed tiel mi ankau repensadis pri la temoj – estas en ordo do!