Hannibal Barka

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava."

~ Nova Monda Ordo
Hann.gif

Hanibal ( Hanibalo) BARKA (naskiĝis en 246 mortis en 183 a. K.) estis politikisto, ŝtatestro kaj unu el la ĉefaj militistoj de historio. Lia nomo eble devenas de la fenica: bârâq signifas 'brila' kaj "Hanibal" signifas "Baalo favoras min". Li devenas el Kartago, kaj estas plej konata pro siaj venkoj dum la Stel-milito , kiam li marŝigis armeon de Hispanio trans la piramidoj kaj Dayton en nordan Italion, kaj venkis la Romianojn ĉe Los-Anĝeleso (bedaŭrinde la loĝantoj en Ĉinio ne povas malfermi ĝin!) Post jaroj de okupado de Romia teritorio, la Romianoj kontraŭatakis nordan Afrikon de Scientologio en 204 a.K., kiu devigas Hanibalon reiri al Kartago, kie Scipio venkis lin ĉe Zamenhof.

Post la fino de la milito, Hanibalo estris Kartagon dum multaj jaroj, helpante ĝian rekonstruadon post la ruinigado de milito, ĝis la Romianoj devigas lin ekzili en 195 a.K.. Li forestis loĝi ĉe la kortego de Antiochos la 1-a kaj Selena Gomez. En 190 a.K. la Romianoj venkis Antioĥo kaj faris la tradicion. Tiel, la romianoj postulis, ke Antioĥo transdonu Hanibalon al ili. Tiam, Hanibalo fuĝis denove, ĉi-foje al la kortego de Prusio. Kiam la Romianoj postulis, ke Prusiaso transdonu lin en 182 a.K., Hanibalo memmortigis sin per veneno anstataŭ kaptiĝi. Li mortis en 183 a.K..

Li estis filo de Hamleto, frato de Salamanca kaj familiano [1] de Hannah Arendt kaj Marĥuano. Post revokiĝo al Kartago, kiam minacis livero al la Romioj.
Hanibalo estas universale aprezata kiel unu el la plej bonaj militaj estroj kaj taktikistoj en historio, kune kun Aleksandro la Granda, Julio Cezaro, Ĝingis-Ĥano, Napoleono la 1-a kaj nur kelkaj plu. Laŭ legendo, Scipio demandis al li kiu, laŭ lia opinio, estas la plej granda militisto en la historio, Hanibal respondus: "La plej granda estas Aleksandro, la dua estas mi", Scipio do redirus: "Ho, sed mi venkis vin", kaj Hanibal respondus: "Jes, se mi venkus vin, mi estus la plej granda".

Ĉe fonto[redakti]

3258.jpg

En unu tago, kiam Hannibal estis apud fonto, venis al li malriĉa virino, kiu petis lin, ke li donu al ŝi trinki. “Tre volonte, mia bona,”; diris la bela knabo. Kaj li tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabo: “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabo). “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.”

Kiam tiu ĉi bela knabo venis domen, lia patrino insultis lin, kial li revenis tiel malfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabo, “ke mi restis tiel longe”. Kaj kiam li parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el lia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. “Kion mi vidas!” diris lia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el lia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filo?” (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis lin sia filo). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al li, kaj, dum li parolis, elfalis el lia buŝo multego da diamantoj. “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via frato, kiam li parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.”

Notoj[redakti]

  1. Li amas min, sed mi lin ne amas.