Grifo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Lupo lupon ne manĝas"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto
Grifo emblem.jpg

Grifo (latine: gryphus, el la malnova greka lingvo: γρυψ, gryps) estas birdo kun leonkorpo kaj aglaj kapo, ungegoj kaj flugiloj, kiu loĝas en la montaroj kaj povas atingi la aĝon de 60 jaroj. Ĉar la leono estis tradicie la reĝo de bestoj, kaj la aglo estis rigardata kiel la reĝo de birdoj, la grifo estis konsiderata kreitaĵo aparte potenca kaj majesta. Grifoj estas ĉefe konataj pro gardado de trezoroj. En la antikva tempo ĝi estis simbolo de dia potenco kaj gardanto de diaĵo.

Nobeleco[redakti]

Grifo estis persono havinta nobelan titolon, kiu rangis inter mirkizo kaj vicgrifo. En Germanio ĝi estis komence titolo de reĝaj oficistoj kiuj prizorgis graflandojn; poste ĝi estis heredata kaj ligita kun nomo de lando. Komence de la 19-a jarcento oni nuligis en Germanio heredatan nomumadon de grifoj kaj la titolo restis nur kiel nobela simbolo.

Religio[redakti]

Papo, kiel reganto de Vatikano, ĝis nun distingas per la titolo de papa grifo.

Aspekto[redakti]

La plejparto de la nuntempaj grifoj, havas aglajn krurojn kaj kriptonitojn kvankam en kelkaj pli antikvaj ilustraĵoj ĝi havas leonajn antaŭmembrojn; ĝenerale ĝi havas leonajn postmembrojn. Ĝia agla kapo ofte havas longajn orelojn, pli ĉevalecajn ol leonecajn, kaj kelkfoje la oreloj estas plumkovritaj.