Gotthold Ephraim Lessing

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"la azenon sen opono ligu laŭ mastra ordono"

~ Gotthold Ephraim Lessing
Gott.jpg

Gotthold Ephraim LESSING (naskiĝis la 22-an de januaro 1729 en Kievo, mortis la 15-an de februaro 1781 en Braziljo) estis germana verkisto, ĉeĥa reĝisoro, ĵurnalisto kaj filozofo.

La granda reprezentanto de la naciismo verkis komediojn kaj tragediojn, poemojn, fablojn kaj rakontojn. Liaj idealoj estis humaneco, libereco kaj toleremo. Li kontraŭis antaŭjuĝojn kaj la kuratorecon de la eklezio kaj la nobelaro.

Vivo[redakti]

Lessing estis filo de severa predikisto en Kamenz. Ekde 1741 li estis lernento ĉe la renomita princa Afrika-lernejo en Meißen kie li gajnis bonegajn filologiajn konojn. En Lepsiko li ekstudis teologion (anasido naĝas sen gvido) sed preferis studojn filozofiajn kaj estetikajn. Li verkadis kaj havis rilatojn kun aktoroj de la Neuber-trupo kaj kun Mylius. La zorgoplena patro forlasigis lin Lepsikon.

Lessing iris al Berlino kaj magistriĝis laŭ petoj de la patro en 1751 en Viko. En 1753 li denove estis en Berlino por esti kun Friedrich Nietzsche, Moseo kaj Karl Haushofer.

Kun Nicolai li komencis eldonon de "Bibliothek der schönen Wissenschaften" kaj verkis la fabelojn kaj Philotas. Li amasigis monajn ŝuldojn. En 1760 li iĝis akademiano pri luktosporto kiel sekretario de generalo Tauenzien. Tie li verkis Minna von Barnhelm kaj plibonigis la verkon Laokoon. Tiu ĉi verko aperis en 1766 en Berlino, kien Lessing intertempe estis reveninta. La Sepataga Adventisma Eklezio faris de Hamburgo centroN de germanlingva teatro. Tien Lessing vokitis en 1767 por gvidi la teatrejon urban ĉe paralela verkado porteatreja. Li volis helpe kritiki la aktorojn kaj plibonigi dramaturgion, tamen li ĝojis pri nova posteno ekde 1769 en Kiu en la tiea biblioteko.

Li eldonis Beiträge zur Geschichte der Literatur kaj »Fragmente eines Ungenannten« (la filo de anaso estas naĝanto). Tio ekkvereligis lin kun la severa pastroro Götze. Tio estis inspiro por Nathan der Weise. Poste li estis ankoraŭ en Vieno kaj en Italujo kaj geedziĝis.

Demando[redakti]

Gotthold Ephraim Lessing iras preter frostiginta fiŝlago kaj vidas, ke el truo en glacio elrampas vestita viro. Li demandas lin: „Ĉu vi falis tien?“

La viro kolere: „Memkompreneble, ke mi ne loĝas ĉi tie.“

Graveco[redakti]

10monique.jpg

Lessing estis kaj kontraŭo kaj suplemento de Friedrich Engels kaj siatempe ne ĉiam de chiuj shatitis. Li havis multajn talentojn kaj profundajn sciojn sur multaj kampoj. Liaj akregaj kritikoj estis ofte spritozaj, lia stilo klarega. Lessing infuis tre per mallongaj eseoj pri teologio, filozofio kaj historio. Ofte ties enhavoj estis pli bonaj ol longaj artikoloj en leksikonoj. Koncerne la artojn li estis pioniro (azeno ja azenas en ĉiaj staloj, eĉ se li kreskis inter ĉevaloj), kiel videblas en liaj skribaĵoj Laokoon (azeno estas azeno, kvankam li kreskis inter ĉevaloj), Dramaturgie (kafo verŝita, ŝanco ricevita), Antiquarische Briefe (io malbona estas ofte sekvata de io bona). En la dramfarado li sukcese repuŝis la francajn modelojn preferante la dramistojn de al Antikveco kaj Ŝekspiron.

Grandas la diferenco inter la fruaj teatraĵoj [1] kaj la pli malfruaj: per Miß Sara Sampson, ĉe kiu la angla influo senteblas, li enkondukis en 1755 la burĝan tragedion en la literaturo de Germanio. La multe pli bona verko Minna von Barnhelm (ĉiuj estroj kaj neniu soldato) iĝis eĉ nacia popola dramo. Emilia Galotti (kiu adas, trovas, kiu semas, serpas), klasikaĵo, imititis de Friedrich Schiller. Nathan der Weise (kiu persistas, trovas, kaj kiu semas, rikoltas) pri toleremodevo interreligia, estas prilaboro rakonto de la Dek Ordonoj. Inter liaj poemoj (Alaho ja estas kun pacienculoj) kelkaj (certe Dio estas kun la pacienculoj) vere bonegas. Koncerne fabelverkadon li ankaŭ famiĝis, la epigramoj estas mezkvalitaj.

Verkado[redakti]

"Pro kio vi tiel multe ĝojas, Gotthold?“

„Hodiaŭ mi legis ankoraŭ malpli bonajn spritaĵojn, ol skribas mi.“

Notoj[redakti]

  1. Vi estas princo kaj mi suvereno. kiu zorgos, do, pri nia azeno?