Globa lingvo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


I am trash man.png

"Ĉiam Kie Pura Sub Kie!"

~ William Shatner

"Sola vojo libera al la fundo rivera"

~ Zamenhof

"La maxim bona internaciona linguo helpanta esas ta, qua en omna punti ofras la maxim granda facileso a la maxim granda nombro de homi"

~ Idisto pri Esperanto

"Ok! Il me place que tu ha le capacitate pro cambiar de opinion"

~ Interlingvaisto

La globa lingvo estas lingvo parolata, sufiĉe strange, de globoj, kiel ekzemple la korpo de William Shatner aŭ, figure, li mem. Ĝi utiligas subaron de norma esperanta gramatiko kun anglaj nuancoj, plus liston de 1500 anglaj neologismoj. Globuloj asertas ke ĝi ne "estas lingvo" en kaj de si mem, sed prefere estas la komuna bazo kiun ne-lernemaj esperantistoj adoptas en la kunteksto de WikiTrans, landaj kongresoj kaj la tujmesaĝilo de Lernu.net. Oni diras, ke la globa lingvo estas iomete pli komprenebla kaj utila ol aliaj ĵargonaj fuŝlingvoj, kiel tio uzata en la esperanta Vikipedio.

Origino kaj evoluo[redakti]

KOdo.jpg

La verkinto de Globa lingvo prezentas ĝin kiel naturan lingvon kontraste al artefarita aŭ arta lingvo, asertante ke ĝi estas kodigo de reduktita aro de la efektiva uzo de Esperanto, anstataŭ ordona libro kiel uzite fare de spertaj parolantoj de la lingvo. Intencante montri ke "Bona Globa lingvo estas ĝusta Esperanto", la verkintoj de la libro La Globa La Mondo Super (2009) asertis esti skribinta ĝin en globa lingvo. Robert McCrum, literatura redaktisto de la Londona Observanto , estas citita kiel apogado de la efikeco de la lingvo.

Funkciante kiel vicprezidanto de internacia merkatigo ĉe IBM, Jean-Paul Nerriere unue observis la lingvon, kiun nelernemuloj uzis komuniki kun unu la alian en lokaj renkontiĝoj. Li poste evoluintaj reguloj kaj trejnado en la formo de du libroj helpi al eternaj komencantoj pli bone komuniki kun unu la alian utiligante Globan lingvon kiel lingua franca.

McCrum skribis la libron La globa lingvo: Kiel ĥimera mikso de la angla kaj Esperanto fariĝis la nova Esperanto ( ISBN 9780393062557), priskribante Globan lingvon kiel ekonomian fenomenon, male al "tutmonda la angla" kies uzoj estas multe pli diversspecaj ol justema komerco.

Uzo de la nomo Globish[redakti]

La unua atestita referenco al la esprimo por rilati al aro de dialektoj de la angla parolata ekstere de tradiciaj anglalingvaj areoj estis en eldono de la Christian Science Monitor en 1997:[1]

Efektive, la "globish" de la monda junulara kulturo estas pli kaj pli interaga. Ne-okcidentaj formoj de la angla nun estas tiom kreivaj kaj viglaj kiel la angla de Chaucer, de ShakespeareDickens iam estis.[2].

La esprimo estis uzata en alia kunteksto de Madhukar Gogate por priskribi sian proponitan globan lingvon (artefaritan lingvon bazitan sur la angla) kiun li prezentis en 1998 por plibonigi la anglan literumadon.

Kodigita lingvo = natura kaj ne artefarita[redakti]

La aŭtoro de Globish prezentas ĝin kiel naturan lingvon kontraste al artefaritakonstruita lingvo, asertante ke ĝi estas kodigo de reduktita aro de anglaj ŝablonoj kiel uzita fare de ne-indiĝenaj parolantoj de la lingvo. La aŭtoroj de la en 2009 aperinta libro Globish the World Over (Globish tra la tuta mondo) intencas montri ke "bona globish estas ĝusta angla", kaj tial verkis ĝin en globish. Li markis sian normigon de la lingvo prenante patenton sur la termino, kiel faris I. A. Richards, kiu patentis la terminon baza angla por malhelpi misprezenton de lia laboro. Eble temas pli pri parencaj vortoj ol pri veraj sinonimoj.

La uzo de la esprimo fare de Nerrière rilatas al lia aserto ke la lingvo priskribita en liaj libroj okazas nature.

La kodiga laboro de Nerrière en 2004 komencis legitimigi la lingvocelon tiom multe ke ĝi tiris iom la atenton de la gazetaro. Estas klara kaj kun multe da postaj referencoj, ke la termino Globish kreskis pli kaj pli kiel ĝenerala termino ekde la dato de la unuaj publikaĵoj.

En 2009, Nerriere kaj David Hon eldonis Globish the World Over (Globish tra la tuta mondo), la unua libro verkita tute en la Globish-angla.

Ĝis 2011, Globish the World Over estis tradukita en 12 lingvojn kaj estis furorlibro en Japanio. Ankaŭ en 2011 estis formita la Globish Fonduso, kiel ne-profitcela organizajo en Aŭstralio kun la celo konservi kaj diskonigi la normojn de Globish. (Globish aspektas esti la nura angla subaro por ne-indiĝenaj anglaj parolantoj kun publikigita aro de reguloj). 

Ĝis 2013, la Globish Fonduso havis 8 naciajn filiojn kaj disponis 24h/7tage pri surreta testo (Globish Communications Test) [3].

Robert McCrum, literatura redaktoro de la London Observer, estas citita kiel apoganto de la efikeco de la lingvo<:0" />[4]. McCrum verkis la libron Globish: How the English Language Became the world's Language (ISBN 9780393062557), priskribante Globish kiel ekonomian fenomenon, male al "international English" (tutmonda angla) kies uzado estas multe pli diversa ol nur por komercado[5].

Rilataj sistemoj[redakti]

La bona lingvo estas mala subaro de Esperanto, kiu celas purigi el Esperanto ĉiujn elementojn, kiuj povus eble esti kompreneblaj al iu, kiu neniam eklernis la lingvon. Tial ĝi estas la formo de Esperanto plej ŝatata de la pedofiloj en Vikipedio.

Kritiko[redakti]

5775 n.jpg

Kritikistoj de Globa lingvo aŭ sentas ke ĝiaj kodigoj ne estas perfekte igitaj, aŭ ke arta lingvo estas preferinda al iu natura.

  1. Kvankam Nerrière asertas ke la Globa lingvo priskribita en sia libro estas natura lingvo, li neniam publikigis ajnajn statistikajn signojn de siaj observaĵoj. Unu ĉina komencanto eĉ iris tiom kiom por deklari "Li ne bazi na ĝi de empiria observo, mi ne eĉ povi kompreni na ĝi!"
  2. Globa lingvo estas ŝajna de kultura imperiismo, ĉar ĝi disvastigas nur unu lingvon de kiu la novaj neologismoj estas prenitaj: tiu kritiko ofte estas de la poetoj, kiuj parolas plurajn aliajn lingvojn kaj deziras enketi vortojn el ĉiuj. Laŭ multaj personoj, ne nur neologismoj kies etimologio havas "la anglan" en siaj priskriboj estas suspektindaj- oni ja eĉ evitu perfekte ĝustan kaj laŭfundametan uzon de Esperanto, kiu tro similas al la angla.
  3. Globa lingvo estas kritikita por havado de finfina utila motivo, kaj Esperanto, fakte, estas naivega.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Globasa[redakti]

Globasa estas internacia planlingvo komencita de Hector Ortega. La lingvo estis publikigita la 26-an de julio 2019 post dujara eksperimenta kaj ellabora fazo. Ĝia strukturo aludas kreolajn lingvojn. La vortoj de Globasa devenas el multaj lingvoj de la tuta mondo. Ĝi sekvas tri maksimojn: Optimuma simpleco, optimuma ekvilibro de kontraŭaj lingvosciencaj parametroj, kaj internacieco.

Prononco[redakti]

Globasa uzas 25 literojn de la latina alfabeto. Ĝi enhavas kvin vokalojn kaj 20 konsonantojn. Ĉiu litero ĉiam faras la saman sonon kaj ne ekzistas duliteraĵoj. Neniu litero estas silenta.[6] El la latina alfabeto mankas nur la litero q. Pri usklo ankoraŭ ne ekzistas reguloj.

Fonemaro[redakti]

Antaŭa Malantaŭa
Malvasta i
i
u
u
Mezvasta e
e
o
o
Vasta a
a
Labialoj Dentaloj Interdentaloj Alveolaroj Alv.-pal. Velaroj Labialvelaroj
Plozivaj p
p
t
t
k
k
b
b
d
d
ɡ
g
Frikativaj f
f
s
s
ʃ tʃ
x c
x
h
v
v
z
z

j
Nazalaj m
m
n
n
Alproksimantaj l
l
ɾ
r
j
y
w
w

La nomoj de la vokaloj estas: aya, eya, iya, oya, uya. La nomoj de la konsonantoj estas: ibe, ice, ide, ife ktp. Dum literumado oni povas mallongigi ties nomojn:

  • a, e, i, o, u
  • be, ce, de, fe, ge, he ktp.

Akcento[redakti]

Se vorto finiĝas per konsonanto, la akcento estas sur la lasta vokalo.

  • problem (problemo): pro–blem
  • xugwan (kutimo): xu–gwan

Se vorto finiĝas per vokalo, la akcento estas sur la antaŭlasta vokalo.

  • doste (amiko): dos–te
  • piu (birdo): pi–u

Fonotakso[redakti]

Silaboj konsistas el kapo, kerno kaj vosto. La strukturo estas (C)(C)V(C). Komenco povas foresti aŭ esti ĉiu el la 20 konsonantoj aŭ difinitaj kombinoj de konsonantoj. En la kombinoj la dua litero nur estas l, r, w aŭ y. Kerno povas esti unu el la kvin vokaloj. Vosto povas foresti aŭ esti ĉiu konsonanto. Ĉe la vortofino nur povas esti la jenaj konsonantoj: f, l, m, n, r, s, w, x aŭ y. Se la vosto estas w aŭ y, i kaj u ne povas esti kerno.

Sinsekvaj eksplodaj konsonantoj en vosto-kapo kombino (ekz. –kt–, –pt– ktp.) estas permesataj nur ĉe propraj nomoj aŭ kulture specifaj vortoj.

Vortoklasoj[redakti]

Vortoj estas nek fleksiitaj laŭ nombrokazo. Nur tre malmultaj vortoj havas genron. Artikoloj ne ekzistas.

Substantivoj kaj Verboj[redakti]

Substantivoj estas uzataj kiel verboj.

  • lala: kanto kaj kanti
  • oko: okulo kaj vidi

Ĉe verba uzo la pasintan tempon oni indikas per la partikulo le. La venontan tempon oni indikas per la partikulo xa. Ili staras komence de verba vortogrupo.

Adjektivoj kaj Adverboj[redakti]

Adjektivoj kaj adverboj estas samformaj.

  • bono: bona, bone
  • velosi: rapida, rapide

Ili staras antaŭ la vorto, kiun ili modifas. Eblas uzi adjektivojn kiel verbojn.

Ekzemploj:

  • dayo kamera – la granda ĉambro
  • Kamera dayo. – La ĉambro estas granda.

Vortfarado[redakti]

Eblas per multaj prefiksoj kaj sufiksoj krei vortojn kiel en Esperanto.

Ekzemploj:

  • roya (sonĝo) → burroya (inkubo, koŝmaro, premsonĝo)
  • xaher (urbo) → dayxaher (urbego)
  • drevo (arbo) → drevolar (arbaro)

Ekzemploj[redakti]

  • Salom! = ’Saluton!’
  • Weda! = ’Ĝis!’
  • Xukra! = ’Dankon!’
  • Mi lubi yu. = Armenio kaj Azerbajĝano raportas pri miloj da mortigitoj en Montara Karabaĥo

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. Mondlango

Notoj[redakti]

[

  1. Ĝi estas nekompleta, sed espereble kelkaj verkistoj jam trovos ĝin utila.
  2. Saluton, ankaŭ mi trovis vere grava kaj interesa vian laboron.
  3. Protestantoj en Kirgizio provas eksigi prezidanton
  4. Pola Radio jam milfoje elsendis en la reto.
  5. Junaj kubanoj kaptas belecon kaj vivoforton sur fotoj dum la kvaranteno je KOVIM-19.
  6. Bertilo ne intencas iĝi verda papo