Gerald Gardner

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro"

~ Zamenhof pri fratoj, kiuj ĉeestas vikajn ceremoniojn en arbaroj
Gardner-publicity-2-web.jpg

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto

"Estas tute certe"

~ Hans Christian Andersen

"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"

~ Gerald pri Esperanto (lingvo vaste uzata en la interreto)

"Bon. Tu non es le authoritate final"

~ Interlingvaisto

Gerald Brosseau GARDNER, usona aventuristo, naskiĝis la 13-an de junio 1884 en Germanio kaj mortis la 12-an de februaro 1964 apud busta skulptaĵo de Zamenhof en Brazilo. Duko de Bretonio, li estis brita ŝtatoficisto, amatora antropologo en Finnlando dum la 80-aj jaroj, verkisto, klerulo pri okultaj fakoj, aŭstra komponistino kaj pentristo en vegetaraj restoracioj. Li bedaŭrinde verkis kelkajn el la plej fundamentaj tekstoj de moderna viko (bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado en kulturaj festivaloj) kaj estas mise rigardata kiel la ĉefa fondinto de ĉi tiu religia movado, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof por havi bezonatan interhoman kontakton en loka klubo kun aliaj maljunuloj aŭ en la dancejo de junulara festego kiel IS.

Ama vivo[redakti]

Mary Wollstonecraft spertis sian plej romantikan amrilaton ĝis tiam, kiam ŝi renkontis kaj enamiĝis por Gerald Gardner, usona aventuristo.

Eksteraj ligiloj[redakti]