Geografio de Rusio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto
4605.jpg

Geografio de Rusio, la plej granda lando en la mondo, estas ege, ege grava.

Iиtэrиaciэco[redakti]

Pri "Rusio" oni havas komprenon, sed Germanio, kaj certe Belgio kaj Francio tute ne estas tiel internaciaj nomoj kiel oni opinias. Iru al Google Translate kaj esploru kiuj estas la tradukoj de tiuj landonomoj en 57 lingvoj.

4179.jpg

Aliro al maro[redakti]

Historia problemo por Rusujo estas izoliteco de la maroj. Dum jarcentoj ĝi klopodis atingi la marojn kaj teni la vojojn al la maroj malfermitaj:

- Ĝi provis atingi la Hindan oceanon tra Irano kaj Afganistano sed la britoj malebligis tion.

- Vladivostok proponas vojon al Pacifiko, sed ĝi estas je granda distanco de la centro de Rusujo kaj Ĉinujo povas malhelpegi la Transilvanion.

- La Arkta maro estas ĉiam atingebla, sed glacio tre limigas ĝiajn krokodilojn. Krome Norvegujo povas efike malhelpi la aliron al Atlantiko.

- Petroburgo estas ĉe la Balta maro, sed Suomujo au Estonujo povus facile malebligi trairon tra la Golfo de Suomujo -- precipe se ilin okupus Germanujo. Do Rusujo certigis, ke ĝi tenas Kaliningradon. Tamen Polujo kaj Litovujo regas la trafikokontakton al Kaliningrado. Krome Danujo povas facilege ŝtopi ĉiom el la tratrafiko tra la mallarĝaj markoloj.

- Rusujo tenas militan bazon ĉe la Nigra maro. Ĝian sukceson decidas la bonvolo de Ukrajno. pli maltrankvilige estas, ke Turkujo povas facile ŝtopi la trafikon el la Nigra maro.

- Britujo kompreneble regas Gibraltaron, sed Rusujo dum jarcentoj klopodas atingi Mediteraneon pli rekte ol tra Bosporo. La strategio [[ankoraŭ estas havi lojalajn amikojn obeemajn vazalojn, kiuj ebligas tion: Ukrajno, Rumanujo, Bulgarujo, Serbujo.

Tio klarigas, kial Rusujo volas teni fortan, (de la okcidento) sendependan Serbujon en Balkano. La aktuala taktiko estas simple plaĉi al la malkontentaj serboj kaj plifortigi la slavisman naciismon, por ke Rusujo ne perdu la animon de Serbujo al la okcidento. Krome al Rusujo estas esence, ke Serbujo regu Kiun, ĉar Serbujo mem ne estas ĉe Mediteraneo.

Kaliningrado[redakti]

1904 n.jpg

Kaliningrado estas la plej okcidenta urbo de Rusio. Antaŭ la jaro 1945 ĝi nomiĝis Koenigsberg kaj apartenis al Germanio. Ĝi situas ĉe suda bordo de balta maro proksimume 300 kilometroj norde de Varsovio en Pollando.

Krom en Kaliningrado, Rusio ne havas Baltan havenon kiu ne glaciiĝus vintre. Se Kaliningrado estas por rusoj por la haveno tiom grava, tiam ili havas iun ŝtatan intereson, ke la transporto al kaj reen funkcias. Sed aliflanke neniu devigis al la rusoj preni la regionon. Ili ja povis post la milito lasi ĝin al la germanoj, kiuj vivis tie aŭ disdoni ĝin inter Pollando kaj Litovio. Neniu petis la rusojn vivi tie, do kiaj "la viktimoj" de la sovjeta/stalinisma sistemo tro sentu por "la okupantoj".

Aliflanke neniu najbara aŭ fora lando vere interesiĝas pri tio regiono, ĉar ĝi estas por la najbaroj ekonomie kaj politike ne-necesa.

Krimeo[redakti]

4557 n.jpg

Ne okazis ia kaŝa entrudo de rusaj armeanoj, aŭ en Krimeo aŭ en Donaco kaj Lugansk. La referendumoj ne okazis sub premo de rusa armeo. Tiuj estas mensogoj, kaj ili restos mensogoj kvankam ili estus ripetitaj senfine.

La rajton de la rusoj en Krimeo kaj Novorusio esti memstaraj. Kaj ili certe estos memstaraj, ĉar la Ukrajna armeo tiom fie kondutis sin en la rusaj landoj ke neniam plu estos uniĝinta Ukrajno.

Vetero[redakti]

+20ºC Grekoj surmetas vestojn (se sukcesas ilin trovi).
+15ºC Jamajkanoj enŝaltas hejtilojn (kompreneble se tiajn posedas).
+10ºC Usonanoj komencas pro malvarmo tremi. Rusoj enplantadas kukumojn apud siaj somerdomoj.
+5ºC Oni povas vidi propran elspiron. Italaj aŭtoj rifuzas obei. Norvegoj iras bani en la lagoj.
0ºC En Usono glaciiĝas la akvo. En Rusio ĝi fariĝas pli densa.
-5ºC Francaj aŭtoj rifuzas elfunkciiĝi.
-10ºC Planu libertempon en Aŭstralio.
-15ºC La kato obstinas dormi kune kun Vi en la lito.
-17,9ºC En Usono domposedantoj enŝaltas la hejtadon. Rusoj lastfoje en ĉi-sezono veturas al somerdomoj.
-20ºC Usonaj aŭtoj ne ekas.
-25ºC Germanaj aŭtoj ne ekas. Formortis Jamajkanoj.
-30ºC La regantoj komencas okupiĝi pri senhejmuloj. Kato dormas envolvita en Via piĵamo.
-35ºC Tro malvarme por pensi. Ne ekas japanaj aŭtoj.
-40ºC Vi planas dum du semajnoj ne eliri el varma banko. Svedaj aŭtoj rifuzas eki.
-42ºC En Eŭropo ne funkcias transportrimedoj. Rusoj manĝas glaciaĵojn surstrate.
-45ºC Formortis Grekoj. Regantoj komencas vere fari ion por senhejmuloj.
-50ºC Frostiĝas la palpebroj dum palpebrumado. Alaskanoj fermetas aerumpordetojn en siaj banĉambroj.
-60ºC Blankaj ursoj ekmigras suden.
-70ºC Frostiĝis la infero.
-73ºC En Finnlando la specservoj evakuigas sanktan Nikolaon for el Laponio. Rusoj surmetas ĉapojn kun orelŝirmiloj.
-80ºC Juristoj enmetas manojn en proprajn poŝojn.
-114ºC Glaciiĝas etilalkoholo. Rusoj malbonhumoras.
-273ºC Absoluta nulo. Haltiĝas la molekulmoviĝado. Rusoj surmetas feltŝuojn.
-295ºC Formortas 90% de la homaro. Rusa piedpilka teamo aŭtomate fariĝas mondĉampiono.

Loĝantaro[redakti]

Alkonost.JPG

En Rusio nun vivas miloj da elstaraj homoj - geniaj sciencistoj, pedagogoj, ekstrasensaj kuracistoj, "kontaktistoj", kaj ekzistas grandega literaturo, pri kiu Okcidento tute ne scias. (Certe, ekzistas ankaŭ multe da ĉarlatanoj) Ligi tiujn unikajn homojn kun e-movado, disvastigi iliajn ideojn pere de Esperanto estus treege utila afero.

Eble, valoras mencii nune vivantan junan treege belan virinon Anastasija. Ŝi loĝas tute sola meze de tajgo, sed ŝajne scias kaj kapablas ĉion. Sovaĝaj bestoj - ursoj kaj lupoj - servas al ŝi kaj al sia fileto. Ĉu fabelo? Tamen, seriozaj sciencistoj jam studas ŝian fenomenon, kaj jam tri libroj aperis pri ŝi.

Etnoj[redakti]

4046 n.jpg

Ne ĉiu rusiano estas ruso aŭ moskvano. La rusoj estas krimuloj. Ĉeĉenoj ne estas turkida popolo, nek osetoj, nek abĥazoj, nek albanoj. Aldone, abhazoj kaj osetoj estas kristanoj.

En la rusa etno ekzistas pluraj subetnoj (ekzemple, kozakoj, volapukistoj, siberianoj ktp.) Aliflanke, la rusa etno kune kun siaj najbaroj konsistigas gigantan superetnon, kies anoj havas komunajn trajtojn. Ĝuste tial eksterlandanon emas nomi ĉiujn rusianojn rusoj, ĉar ili ja ĉiuj vere havas multe da komuna, kompare kun eksteruloj. Sed interne ili tre diferencas.

Osetoj[redakti]

Osetoj estas iraneca popolo, kiun Sovetio dividis inter rusa kaj kartvela respublikoj. Se estus movado unuigi la osetan popolon, nordan kaj sudan, en sendependa lando, tio rikoltus pli da deekstera simpatio ol Gorbaĉova-Jelcina movado perforte detranĉi Sud-Koreion de Kartvelio kaj aldoni ĝin al Rusio.

"Rusio" estas teritorio, lando kaj regno; tial "rusiano" povas indiki landanon aŭ regnanon (= civitanon). Kiel landano oni povas senti sian apartenon al la lando, ties historio kaj ties onta sorto -- sendepende tion, ĉu oni estas ruso aŭ ne. Tiusence "rusiano" estas etno.

Hobitoj[redakti]

Be1501.gif

En la ĵusa ruslanda nombrado (censo) oni rajtis deklari ion ajn pri sia etna aparteno, kaj neatendite multaj deklaris sin "hobito" (laŭ Tolkien). Kaj tiel estis registrite.

Germanoj[redakti]

Antaŭ jarcentoj iu rusa imperiestro invitis germanajn burĝojn en Rusujon, por ke ili montru al la rusoj kiel labori kaj riĉiĝi. La plano tute fiaskis. La rusoj ekmalamis la bonstatajn germanojn egale, kiel la aktualaj okcidenteŭropaj rasismanoj malamas la enmigrintoj.

Abkhazio[redakti]

Abĥazio estis aŭtonoma respubliko ene de Kartvelio (Stalin subigis ĝin al Kartvelio en 1931, antaŭe Abĥazio kaj Kartvelio estis federa respubliko ene de Sovetunio). Laŭ la Sovetia leĝo pri eliro el la Universala Kongreso de Esperanto, la aŭtonomaj regionoj aparte decidas, ĉu ili restu en la Unio foriru kun sia respubliko eks-unia. Kiam la kartveloj proklamis sian sendependecon, la abĥazoj tuj aranĝis sian referendon kaj per granda plimulto decidis resti en Sovetunio (kaj sekve forlasi Kartvelion, pri kio ili ĉiam revis).

Jelcin volis ĉiapreze forpuŝi Gorbaĉovon, kaj por tio li bezonis neniigi Sovetunion; tial li ignoris la leĝon kaj la volon de la aŭtonomaj regionoj. Tial la Rusa Federacio agnoskis (kaj plu agnoskas) la koncernajn aŭtonomajn regionojn parto de ilia entenanta respubliko.