Geografio de Francio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg

"Yo peti pardon de vos caus denove yo trubla vos per mi missage."

~ Neŭtralisto
4477.jpg

"Oni ne dubez la kreema spirito de la humaro."

~ Reformemulo pri ĉi tiu artikolo

Geografio de Francio, situanta sur la bordo de la rivero Rance, proksime de Dinan, je dudeko da kilometroj de Dinard kaj de Saint-Malo, je tri horkvaronoj de Saint-Brieuc kaj de Rennes estas la plej grava afero de la mondo. La ŝtonoj de la regiono apartenas al la kadomia epoko.

Urboj[redakti]

Ne estas urboj en Francio, nur villes, t.e. vilaoj.

Ĉefa vilao[redakti]

1294301381290.jpg

La ĉefa vilao de Francio nomiĝas Parizo, ne Pariso.

Vilaĝoj, vilaĝetoj, domaroj, domgrupoj[redakti]

(ne kompleta listo)

  • Le Val Hervelin - L'Hôpital - Les Villes Morvues - La Gravelle - Le Pont de Cieŭ - La Ville Abel - La Croix Fermale - La Coquenais - Le Buet - Les Bas Champs - La Chienne - La Ville Hue - La Haute Motte - La Touche - Carma - La Ville Hervy - Le Grand Gué - Le Petit Gué - La Ville Pian - Garos - Quincoubre - Gournou - Pellan - La Ville Jean - La Furetais - La Gare - Marival - Les Forges - Beauvais - Les Quatre Villes - le Breil - Cains - Saint-Meleuc - l'Hôstellerie - Mordreuc - La Chapelle de Mordreuc - Morin - Le Pommeret - La Helluais - Launay Mousson - La Saudrais - Beau-Soleil - Le Tertre Busnel - Le Tertre - Le Vau Nogues - Le Pont Pée - Le Haut des Champs - Le Pont Hougat - Lourmel - La Ville Blanche - La Pétonnière - La Ville Hautgomatz - Mousson - Pontlivard - La Chapelle Saint-Magloire - La Ville Boutier - La Haute Ville Boutier - Le Chêne d'Œuc - La Petite Tourniole - La Grande Tourniole - La Ville Es Genilles - La Ville au Vif - La Ville Régnier - La Magdeleine - Les Rouchiviers - la ville Ger.

Notinde estas ke la vilaĝo de Mordreuc estas regiona turisma loko pro sia haveno ĉirkaŭata de malnovaj domoj kaj foko, kiu regule alproksimiĝas al la plaĝo[1].

Taize[redakti]

Jam de pluraj jardekoj en la vilaĝeto Taize en sudorienta Francio renkontiĝas ĉiusomere dekmiloj da gejunuloj el la tuta mondo. Ilin gastigas komunumo de fratoj, kiuj deziras konduki ilin al la fontoj de la religia kredo kaj samtempe kontribui al la kompreniĝo inter la popoloj. Sur polva, dezerta tereno troviĝas homamaso; oni longe viciĝas por ege malabundaj manĝoj (en Taize oni nutras sin ĉefe per blanka pano kaj krana akvo), kaj la loko aspektas iel forlasita - neniu naĝejo en la proksimeco, neniuj eblecoj por aĉeti freŝajn fruktojn aliajn sanigajn manĝaĵojn.

En tia homamaso la 30 ĝis 40 esperantistoj el 9 landoj (CZ, D, F, H, I, LIT, PL, RO, RUS) ne povas facile kolektiĝi. La neesperantistaj organizantoj tuj volas ilin disigi: Ili emfazas, ke ĉiu nacio devos iri al sia propra akceptejo - la litovoj al la litova, rumanoj al la rumana ktp., kaj ke necesas strikta divido inter junuloj sub 30 jaroj, plenkreskuloj kaj familioj.

Anstataŭ grupaj diskutoj estiĝas monologoj de malmultaj unuopuloj: Kvankam esperantistoj preskaŭ ĉiuj estas katolikoj, ili ekstreme malsamas laŭ aĝo, lingva nivelo, klereco, interesoj, grado de religia konvinkiteco ktp., tiel ke veraj dialogoj apenaŭ eblas.

Ankoraŭ tre altaj estas la lingvaj baroj en Taize. Kvankam jen kaj jen videblas ankaŭ interparoloj en la angla lingvo,ekzemple poloj italoj uzadas en Taize je 99% sian nacian lingvon.

Vendeo[redakti]

1348029137471.jpg

Ĉefurbo de la departemento Vendee (Vendeo) kiu situas okcidente de Francio, ĉe la atlantika marbordo, La Roche-sur-Yon estas ĝemelita kun Gummersbach (Germanio, de 30 jaroj), Burg (Germanio), Coleraine (Norda Irlando), Caceres (Hispanio), Drummondville (Kebekio), Tizi-Ouzou (Alĝerio / Kabilio, de 10 jaroj), Costache Negri (Rumanio), El Yamoun (Palestinio), Assen (Nederlando) kaj havas ligojn de partnereco kun aliaj urboj aŭ landoj tra diversaj asocioj en rilato kun La Gruyère (Svisio), centra kaj orienta Eŭropo, Rusio, Kebekio, latina Ameriko, Afriko (Madagaskaro, Kamerunio, kaj aparte kun la urbo Tambacounda en Senegalio), kaj Azio : Zibo (Ĉinio), Laoso...

Ankaŭ la urbo Fontenay-le-Comte, subprefektejo de Vendeo (16 000 loĝantoj) estas ĝemelita kun Crevillente (Hispanio), Diosig (Rumanio), Palatime (Usono), Krotoszyn (Pollando).

Quelarn[redakti]

En plena nuda kamparo, je kelkaj kilometroj de la fiŝhaveno Lesconil, estas tre bela restaĵo de nekropolo kiu datiĝas je la fino de la neolitika epoko. Hodiaŭ videblas nur tre tre bela dolmeno, unu menhiro kaj aliaj ŝtonegoj kiuj elteriĝas. Pli frue ol 3000 A.K. tie estis kairno sed dum la mezepoko la loko fariĝis ŝtonejo do oni detruis la ŝtonan amason kiu kovris la nekropolon. Plie, apenaŭ du kilometron distance de tiu nekropolo, staras alia dolmeno bone konservita kun restaĵoj de grandaj ŝtonoj ĉirkaŭantaj. La restaĵoj atestas ke tie kaj en la ĉirkaŭo vivis tre antikva popolo ĉemara kiu kultis la mortintojn per konstruoj de kairnoj (mi ne scias kiel oni diras en Eo por la "cairn" ekzemple tiu de Barnenez).

Horaro[redakti]

Dufoje jare jam de eterno, oni ŝanĝas la horon en Francio. La mensoga, demagoga preteksto de tiu teknokrata dekstrismo estas nepruvebla ekonomio de energio. La malutilecon pri la sano de la homoj, precipe de la tre junaj infanoj, la teknokratoj majeste, arogante prifajfas.

La vera motivo de tiu kruelaĵo estas la volo kredigi, ke la bonfarto de la eŭropa ekonomio postulas multajn senutilajn suferojn.

La diablo forportu la teknokratojn, kiuj tiranece regas Eŭropon.

Lokoj kaj monumentoj[redakti]

La komunumo enhavas du historiajn monumentojn.

En la arbaro Coëtquen :

Restaĵoj de la kastelo de Coëtquen
  • Preĝejo Saint-Etienne kaj ties sunhorloĝo,
  • Krucoj,
  • La Haie aŭ Lions,
  • La emblemo,
  • Akvomuelejoj,
  • Lavejoj,
  • La fontano Saint-Cassé (Kuraca fontano, kiu laŭ parola tradicio, malpezigas frakturojn, artiktordojn kaj artiktordetojn).
  • Malnova preĝejo, kiu datiĝas de la 11-a jc, ĝia porĉo datiĝas de la 15-a jc, en kiu videblaj grandaj restaĵoj de la romanikaj muraj pentraĵoj[2]. Forlasita en ĉ. 1893 kaj nun ruino, ĝi longtempe utilis kiel ŝtonmino. Ĝi estis klasita ekde 1990 kiel historia monumento[3].
  • Nuna preĝejo starigita en ĉ. 1893-95 el granito de Hinglé kaj per konstruŝtonoj el klako de Quiou, por la starantaĵoj [4].
  • Château du Besso, de la 15-a jc, de kiu restas preskaŭ nur okangula turo el kalkoŝtonoj de Quiou. Sed, ne nur !
Kruco Saint-Hubert
  • Baptujo
  • Vojkruco nomata "kruco Saint-Hubert", datiĝanta de la 16-a jc. Klasita kiel Monumentio Historia. Temas pri angula kruco ornamita per Virgulino[5].
  • Kruco de tombejo de la 16-a jc, kies soklo inter kolonetoj estas ornamita per alegoriaj bestoj. Klasita kiel Monumento Historia (MH)[6].
  • Kalvario nomata "kruco Dom Jan" de la 16-a jc. Monumento konsistanta el kvadrata soklo staranta sur 3 ŝtupoj kaj okangula fusto, sur kiu staras kruco, kun sur du el ĝiaj facoj, estas skulptitaj el granito Kristo kaj Virgulino kun infano. Du krucoj pli malgrandaj sur la flankoj, portas la du ŝtelistojn[7].
  • 2 fontanoj
  • Memormonumento pri militmortintoj pli freŝdata, skulptita de Jean-Patrick Poiron, skulptisto, kies laborejo estas strato de Jerzual en Dinan
  • Preĝejo Saint-Symphorien (18-a jc)
  • Kastela teramaso datiĝanta de la 10-a kaj 11-a jc
  • La komunumo havis kampadejon por milita instruado, kiu estos konvertita al alternativaj nomoj por monatoj.

Hidrografio[redakti]

La rivereto de Coëtquen trairas Pleudihen de sudo norden. Ĝi fontas el la lageto de la Chenaie, inter Saint-Pierre kaj Saint-Solen. Ĝi laŭas la arbaron de Coëtquen oriente. Post trairo de pluraj lagetoj, ĝi fluas en Val Hervelin, apud la kavo de la statuo de la Virgulino, enfalas en la valon de Val Hervelin, fluas en Rouchiviers, en la arbaro de la Tougeais, sub ponto iom vale de l'Hôpital, en Pont Pée, en Chêne d'Œuc, poste ĝi serpentas en la kanejo de Pont de Cieux. Tie, ĝi fluas en la mara areo kaj miksiĝas kun la rivero Rance kaj Manika Markolo, kiuj resupreniras per la tajdo. Ĝi fluas en La Gravelle, en Villes Morvues, en Miou, en Bas Champs, en la Coquenais. Ĝi enfluas tiam en la riveron Rance antaŭ la ponto Saint-Jean-Saint-Hubert[8].

Tregoraj riveroj[redakti]

Okcidente orienten (kompletigota) :

Ladlimoj[redakti]

1294301381290.jpg

Francio estas ĉirkaŭata de Belgio, Luksemburgio, Germanio, Svislando, Italio, Monako, Andoro kaj Hispanio, kaj la maroj. Danke al siaj transmaraj teritorioj, Francio havas aliajn landlimojn kun Brazilo, Surinamo kaj Nederlando (sur la insulo Sint Maarten). La plej grandan landlimon Francio havas kun Brazilo.

La rivero Doubs (du) fluas en Francio en Ĵuraso. En Les Brenets ĝi ektuŝas Svislandon kaj komencas esti limo inter Francio kaj Svislando. En Les Brenets oni diras: « Kial purigi nian akvon… Francoj malpurigas la riveron montflanke! » Stulte, sed home…

Multikontinenteco[redakti]

Francio daŭre enhavas partojn de Sudameriko (la departemento Gvianio), de Centrameriko (la departementoj Gvadalupio kaj Martinikio) kaj Nordameriko (la departemento Mikelonio [Saint-Pierre et Miquelon]).

Etnoj[redakti]

La etnisma sistemo estas tro ideologie kliŝa, tro metafizike skemeca, por adekvate priskribi la francan (aŭ "francian" en la senco "franc'uj'etn'an") diversecon.

Ch'tis[redakti]

250px-HBalzac.jpg

La Ch'tis estas nordfrancia gento, kiu havas dialekton iomete malsaman al la franca, kelkaj vortoj de tiu lingvo (la ch'ti) estas instruataj en la francaj filmoj. Tamen tiu ch'tia lingvo ne konsistigas veran apartan lingvon, kia la bretona aŭ okcitana.

Ĉinoj[redakti]

150 000 ĉinoj loĝas en Francio, krom ĉindevenaj Francoj. Por la dua generacio kaj la sekvantaj, la intereso por lernado de la origina lingvo estas kompreneble granda. En komparo kun la loĝantaro de Ĉinio, 150 000 homoj estas kiel akvero en la maro, sed rilate al la loĝantaro de Francio, tio ne estas neglektinda.

Parto de la kvartaloj en Parizo ŝajnas preskaŭ tute ĉiniĝinta. katolika pastro estas ĉino. La granda plimulto el ĉinoj vivantaj en Francio laŭdire venas de Sudorienta Ĉinio, precipe de Kwandong.

Listo de romkatolikaj distriktoj en Francio ekde 2002[redakti]

< Ĉefartikolo ne ekzistas >

Tiu artikolo prezentas la episkopujojn kaj la aliajn apartajn ekleziajn distriktojn de la romkatolika Eklezio kun sidejo en Francio aŭ kun parto sur la franca teritorio.

Aucaleuc[redakti]

Aucaleuc [okalœk] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

Bobital[redakti]

Bobital [bɔbital] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

La paroĥo de Bobital, enklavigita en la episkoplando de Saint-Malo apartenis al la dekanlando de Bobital, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Samsono.

Le Hinglé[redakti]

Le Hinglé [lə ɛ̃gle] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

La paroĥo de Le Hinglé, enklavigita en la episkoplando de Saint-Malo apartenis al la dekanlando de Bobital, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Bartolomeo.

La Landec[redakti]

La Landec [la lɑ̃dɛk] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Landébia[redakti]

Landébia [lɑ̃dbja] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Languenan[redakti]

Languenan [lɑ̃gnɑ̃] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Penguily[redakti]

Penguily [pɛ̃gili] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Pleudihen-sur-Rance[redakti]

Pleudihen-sur-Rance [plødijɛ̃ syʁ ʁɑ̃s] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

Saint-André-des-Eaux (Côtes-d'Armor)[redakti]

Saint-André-des-Eaux [sɛ̃tɑ̃dʁedɛzo] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

La origino de la paroĥo de Saint-André-des-Eaux restas malbone konataj de la historiistoj. Laŭ iuj, la teritorio de Saint-André-des-Eaux, partigita per la riveroj Rance kaj Linon, estus origine konsistinta subparoĥon, dependantan de la grandaj praparoĥoj de Plouasne kaj de Plumaudan[9]. Ĝi eble estis altigita al memstara paroĥo en la 12-a jc, kiel la najbaraj subparoĥoj dependantaj de Plouasne : Saint-Pern en 1149, Bécherel en 1164, Tréfumel antaŭ 1187. Ofte geniaj, foj-foje frenezaj, ili iam respondis al bezono, nun estas forgesata, kaj rakontas al ni pri aliaj kulturoj, ĉu de aliaj landoj, ĉu de aliaj tempoj, aŭ proponas solvon al problemo, kiun ni mem eble ankoraŭ ne perceptis.

La mencio ecclesia de Sancto Andrea aperis por la unua fojo en la paroĥaj registroj en 1581[10]. La paroĥo, situis en la episkoplando de Saint-Malo, sed estis parto de la dekanlando de Bobital, kiu dependis de la episkoplando de Dol.

Saint-Glen[redakti]

Saint Glen [sɛ̃ glɛ̃] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Saint-Hélen[redakti]

Saint-Hélen [sɛ̃telɛ̃] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

La paroĥo de Saint-Hélen estis parto de la dekanlando de Dol, kiu estis parto de la episkoplando de Dol, kaj estis konata per la nomo "saint Hélen". La novgotika preĝejo estis difektegita per fajrego la 6-an de januaro 1941.

La Abatejo Notre-Dame du Tronchet rajtis kolekti dekonimpostojn sur la paroĥo[11].

Saint-Jacut-de-la-Mer[redakti]

Saint-Jacut-de-la-Mer [sɛ̃ʒakydlamɛʁ] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Saint-Launeuc[redakti]

Saint-Launeuc [sɛ̃lonœk] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio. La paroĥo de Saint-Launeuc, entenata en la episkoplando de Saint-Malo estis parto de la dekanlando de Bobital, kiu dependis de la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Léonore.

Saint-Méloir-des-Bois[redakti]

Saint-Méloir-des-Bois [sɛ̃melwaʁdɛbwa] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Saint-Samson-sur-Rance[redakti]

Saint-Samson-sur-Rance [sɛ̃ sɑ̃sɔ̃ syʁ ʁɑ̃s] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Trébédan[redakti]

Trébédan [tʁebedɑ̃] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio. Situanta en la kantono de Plélan-le-Petit, tiu eta komunumo troviĝas apud Dinan.

Tregoro[redakti]

Tregoro (france: Trégor; bretone: Bro-Dreger) estas unu el la naŭ regionoj de Bretonio. Situanta en la nord-okcidento de Bretonio, ĝi konsistas el la okcidenta parto de la departemento Côtes-d'Armor kaj el nord-orienta parteto de Finistère, ĝis la rivero de Morlaix. Ĝia ĉefurbo estas Tréguier, kiu estas la franca traduko de la vorto Landreger en la bretona lingvo.

Antaŭe, la limo de Tregoro estis la rivero de Morlaix. Tiam, la parto de Morlaix situanta ĉe la okcidenta bordo apartenis al la episkopujo de Léon, la cetero de la urbo al la episkopujo de Tréguier. La 27-an de januaro 1790, post la franca Revolucio, la bretonaj deputitoj, kiuj rifuzis la peton de la loĝantoj de Morlaix esti parto de la departemento de Saint-Brieuc, decidis ke la norda departementa limo estos la rivero Douron. Tiel kreiĝis finisteramorleza Tregoro, per apartigo de la episkopujo de Tréguier.

Tradicie en Tregoro oni parolas la tregoran bretonan lingvon, kiu estas bretona kun kelkaj dialektaj formoj.

Konsistanta el 127 komunumoj (sur la bazo de la nunaj komunumoj), Tregoro havis, okaze de la lasta nombrado de 1999, 192 243 loĝantojn sur areo de 2 251 km². La regiono estas dividita en du de la nacia vojo 12, kiu trairas ĝin de oriento al okcidento. Okcidente de Guingamp, branĉo de tiu rapida vojo norden iras al Lannion kaj Perros-Guirec. Guingamp, Plouaret, Lannion kaj Morlaix estas servataj de la TGV.

La plej fama sporta klubo estas la klubo de futbalo, kies nomo estas En Avant de Guingamp (Antaŭen de Guingamp). La regiono enhavas ankaŭ kelkajn nacinivelajn tablotenisajn klubojn.

Le Trégor estas nomo de semajna gazeto eldonata en Lannion.

Cambrai[redakti]

Cambrai [kăbre] (aŭ nederlandlingve Kamerijk, en Esperanto ankaŭ "Kambrezo") estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.

Cambrai estas cetere la tradicia ĉefurbo de la malnova kaj natura regiono Cambraisis, en la franca departemento Nord. La urbo havas proksimume 33000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cambrésiens.

Cambrai estas la historia ĉefurbo de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.

Episkopujo de Cambrai[redakti]

Ekde 926 ĝis 1676/77 Cambrai apartenis al la Sankta Romia Imperio. Reganto estis la episkopo (ekde 1559 ĉefepiskopo) de Cambrai, kiu do estis princepiskopo. Imperiestro Karlo la 5-a konstruigis citadelon en 1543.

Cambrai dum la Unua mondmilito

La urbon konkeris Ludoviko la 14-a en la jaro 1676, de tiam ĝi estas parto de Francio.

La fama franca verkisto Fénelon fariĝis ĉefepiskopo de Cambrai en 1695.

Ekde 2008 la ĉefepiskopujo de Cambrai estas malaltigita al simpla episkopujo, sufragana al la ĉefepiskopujo de Lille.

Toponimio[redakti]

La malnovaj formoj Lanadec en 1235 kaj Lannandec en 1236, supozigas bretonan originon, de la bretona vorto lann « erikejo ». Aliaj opinias ke la nomo venas de sankta Deg kun prefikso En-.

La nomo estas atestita sub diversaj formoj Oscaloc (en 1184), Oscarloc, Oscarlos (fine de la 12-a jc), AucalotAucaloc (en 1313), Aqualouco (fine de la 14-a jc)[12].

Aucaleuc venas de la malnova bretonlingva vorto oscal, kiu signifas « karduon »[13]), kun la britonika lokiga sufikso -oc (de la britonika lingvo *-ōgon, vidu la kimran -og kaj la gaŭlan -acon > -acum, ĉiuj devenantaj de la kelta *-āko), fariĝinta -euc, fiksita tie, kie la bretona ne plu estas parolata ekde Mezepoko, kiam en la regionoj ĉiam bretonlingvaj, ĝi ankoraŭ evoluis en -ec. Oscaloc signifas do « kurduejon »[14]. En galoa lingvo, karduejo tradukiĝas per ocaleu[15].

Origino de la nomo[redakti]

La nomo de Saint-Glen venus de la bretona lingvo "glenn", kiu signifas valon ; aŭ de sankta Glen, disĉiplo de sankta Colomban, kiu vivis en Irlando kaj Skotlando inter 580 kaj 623 ; aŭ de loka asketo aŭ de evangelizanto veninta de Irlando, konata per la nomo "sanctus Gallanus".

Teritorio[redakti]

En la 1-a junio 2013, 108 apartaj ekleziaj distriktoj havis sidejon en Francio : 99 en la ĉeflando de Francio kaj 9 en la transmara Francio.

La ĉefepiskopujo de Chambéry kaj la unuiĝintaj episkopujoj de Maurienne kaj de Tarentaise aeque principaliter, konsistigas nur unu apartan eklezion.

Entute, la 108 apartaj ekleziaj distriktoj kun sidejo en Francio kovras la tutan teritorion de Francio, escepte de :

La episkopujo de Annecy enhavas Saint-Gingolph, svisa komunumo de la kantono Valezo.

La episkopujo de Port-Vila, kiu kovras Vanuatuon kaj estas sufragano de la ĉefepiskopujo de Numeo.

.

Nunaj provincoj[redakti]

La sekvanta listo listigas la nunajn ekleziaj provincoj sur la franca teritorio.

Eklezia provinco Episkopara Konferenco Teritorio
Besançon Francio Franĉ-Konteo
Loreno (parte)
Bordeaux Francio Akvitanio
Clermont Francio Aŭvernjo
Dijon Francio Burgonjo
Lille Francio Nordo-Kaleza Markolo
Lyon Francio Rodano-Alpoj
Marseille Francio Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Korsiko
Martiniko Antiloj Gvadelupo
Franca Gujano
Martiniko
Montpellier Francio Langvedoko-Rusiljono
Numeo Pacifiko Nov-Kaledonio
Papeete Pacifiko Franca Polinezio
Parizo Francio Francilio
Poitiers Francio Limoĝio
Puatuo-Ĉarentoj
Reims Francio Ĉampanjo-Ardenoj
Pikardio
Rennes Francio Bretonio
Luarlandoj
Rouen Francio Malsupra Normandio
Supra Normandio
Tuluzo Francio Sudo-Pireneoj
Tours Francio Centro-Valo de Luaro

Ne estas eklezia provinco de Strasburgo, por la malnova franca regiono de Alzaco-Mozelo (la nuna regiono Alzaco kaj parto de la nuna regiono Loreno), kiu restis sub la konkordata reĝimo kun la franca ŝtato, sed nur du episkopujoj (Strasburgo kaj Metz), kiu rekte dependas de la diplomatia aŭtoritateco de la Apostola Seĝo.

Malnovaj provincoj[redakti]

Nuligitaj ekleziaj provincoj :

En 2008[redakti]

Provinces ecclésiastiques 2002 (France).svg
Romkatolikaj provincoj en Francio en 2002

La datoj en la kolumno "Kreo" respondas do :

  • al la unua mencio aŭ al la kreo de la diocezo en la Malnova Reĝimo (kiam ĝi ekzistas)
  • post oblikva streko (/), al la kreo de postkonkordata diocezo (post 1801).
Novaj ekleziaj provincoj en Francio (dekreto de la 8-a de decembro 2002)
Provincoj Episkopujoj Kreo Teritorio
Besançon Besançon (ĉefepiskopujo) 4-a jc. / 1801 Doubs (sen arondismento Montbéliard) kaj Haute-Saône (sen kantono Héricourt)
Belfort-Montbéliard (1870, teritorio malligita de Strasburgo kaj kunigita al Besançon) kreita en 1979, per malligo el Besançon Territoire de Belfort, kantono Héricourt (Haute-Saône) kaj arondismento Montbéliard (Doubs)
Nancy kaj Toul 4-a jc. (Toul), 1777 (Nancy) / 1801
Primasujo de Loreno
Meurthe-et-Moselle
Saint-Claude 1742 / 1822 Jura
Saint-Dié 1777/(1790-1801) / 1822 Vosges
Verdun 4-a jc. / 1822 Meuse
Bordeaux Bordeaux kaj Bazas (ĉefpepiskopujo, Primaso de Akvitanio) 3-a jc. (Bordeaux), 4-a jc. (Bazas) / 1801 Gironde
Agen 4-a jc. / 1801 Lot-et-Garonne
Aire kaj Dax 5-a jc. (Aire), 5-a s (Dax) / 1822 Landes
Bayonne, Lescar kaj Oloron 4-a jc. (Bayonne), 4-a jc. (Lescar), 4-a jc. (Oloron) / 1801 Pyrénées-Atlantiques
Périgueux kaj Sarlat 3-a jc. (Périgueux), 1317 (Sarlat) / 1822 Dordogne
Clermont (Clermont-Ferrand) Clermont (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1801 (provinca ĉefepiskopujo en 2002) Puy-de-Dôme
Moulins (1790-1801) / 1817 Allier
Le Puy-en-Velay 3-a jc. / 1822 Haute-Loire
Saint-Flour 1317 / 1801 Cantal
Dijon Dijon (provinca ĉefepiskopujo) 1731 / 1801 (provinca ĉefepiskopujo en 2002) Côte-d'Or
Autun, Chalon-sur-Saône kaj Mâcon 3-a jc. (Autun), 4-a jc. (Chalon), 4-a jc. (Mâcon) / 1801 Saône-et-Loire
Nevers 5-a jc. / 1822 Nièvre
Sens kaj Auxerre (ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Sens, métropolitain ĝis en 2002), primaso de la Gaŭlioj kaj de Germanio.
4-a jc. (Auxerre)
fandiĝo en 1823
Yonne
Mission de Francio (prélature) 1954 Francio (siège fixé en Pontigny)
Cambrai, poste Lille ekde 2008 Lille (provinca ĉefepiskopujo) 1913, alligita el Cambrai (provinca ĉefepiskopujo en 2008) Nord (arondismentoj Lille kaj Dunkerque)
Arras, Boulogne-sur-Mer kaj Saint-Omer 4-a jc. (Arras), 1559 (Saint-Omer), 1567 (Boulogne-sur-Mer) / 1801 Pas-de-Calais
Cambrai (ĉefepiskopujo) 5-a jc. (provinca ĉefepiskopujo en 1559) / 1801 (2008, simpla ĉefepiskopujo). Nord (arondismentoj Cambrai, Douai, Valenciennes, Avesnes-sur-Helpe)
Lyon Lyon (provinca ĉefepiskopujo , Primaso de la Gaŭlioj) 2-a jarcento / 1801 Rhône kaj Loire (nur arondismento Roanne)
Annecy 6-a jc. (sidejo en Ĝenevo ĝis la protesta reformo, 16-a jc.) / 1822 Haute-Savoie
Belley-Ars 6-a jc. (Belley) / 1822 (renomumita Belley-Ars en 1988) Ain
Chambéry, Maurienne kaj Tarentaise (ĉefepiskopujo) 1779 (Chambéry),

5-a jc. (Tarentaise, en Aime poste en Moutiers-en-Tarentaise, provinca ĉefepiskopujo ĝis en 1792), 6-a jc. (Saint-Jean-de-Maurienne) / 1801 (provinca ĉefepiskopujo de 1817 ĝis 2002)

Savoie
Grenoble kaj Vienne 4-a jc. / 1801

(Vienne, nun en la departemento Isère, estis provinca ĉefepiskopujo ekde la 3-a jc. kaj ĝis en 1790 : la titolo episkopo de Vienne iris al tiu de Grenoble)

Isère
Saint-Étienne 1970, alligita el Lyon Loire (arondismentoj Saint-Étienne kaj Montbrison)
Valence, Die kaj Saint-Paul-Trois-Châteaux 4-a jc. (Valence), 4-a jc. (Die), 4-a jc. (Saint-Paul-Trois-Châteaux) / 1801 Drôme
Viviers 4-a jc. / 1822 Ardèche
Marseille Marseille (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1822 (ĉefepiskopujo en 1948, provinca ĉefepiskopujo en 2002) Bouches-du-Rhône (nur arondismento Marseille)
Aix-en-Provence kaj Arles (ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Aix, provinca ĉefepiskopujo de la 4-a jc. ĝis en 2002), 3-a jc. (Arles, provinca ĉefepiskopujo de 417-50 ĝis 1790)

(Embrun, nun en la departemento Hautes-Alpes, estis provinca ĉefepiskopujo ekde la 4-a jc. kaj ĝis en 1790 : la titolo ĉefepiskopo de Embrun iris al tiu de Aix-en-Provence, sed Embrun apartenas al la episkopujo de Gap)

Bouches-du-Rhône (sen la arondismento Marseille)
Ajaccio 6-a jc. / 1801 Korsiko
Avignon (ĉefepiskopujo) 4-a jc. (Avignon, provinca ĉefepiskopujo de 1475 ĝis 2002), 4-a jc. (aliaj sidejoj) / 1801 Vaucluse
Digne, Riez kaj Sisteron 4-a jc. (les tri sièges) / 1801 Alpes-de-Haute-Provence
Fréjus kaj Toulon 4-a jc. (la du sidejoj) / 1822 Var
Gap kaj Embrun 5-a jc. / 1822 Hautes-Alpes
Nice 4-a jc. (?) / 1801 Alpes-Maritimes
Montpellier Montpellier, Lodève, Béziers, Agde, kaj Saint-Pons-de-Thomières (provinca ĉefepiskopujo) 6-a jc. (à Maguelonne, movita al Montpellier en 1536),

4-a jc. (Lodève), 4-a jc. (Béziers), 5-a jc. (Agde), 1318 (St-Pons)

/ 1801 (métropolitain en 2002)

Hérault
Carcassonne kaj Narbono 533 / 1801 Aude
Mende 3-a jc. / 1822 Lozère
Nîmes, Uzès kaj Alès 4-a jc. (Nîmes), 4-a jc. (Uzès), 1694 (Alès) / 1822 Gard
Perpignan-Elne 571 (en Elne, movita al Perpignan en 1601) / 1822 Pyrénées-Orientales
Paris Paris (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. (provinca ĉefepiskopujo en 1622) / 1801 Parizo
Créteil 1966, alligita el Parizo kaj el Versailles Val-de-Marne
Évry-Corbeil-Essonnes 1966, alligita el Versailles Essonne (kun la paroĥoj Bonnelles kaj Sainte-Mesme)
Meaux 3-a jc. / 1801 Seine-et-Marne
Nanterre 1966, alligita el Parizo Hauts-de-Seine
Pontoise 1966, alligita el Versailles Val-d'Oise
Saint-Denis 1966, alligita el Parizo Seine-Saint-Denis
Versailles (1790-1801) / 1801 Yvelines (sen la paroĥoj de Bonnelles kaj Sainte-Mesme)
Poitiers Poitiers (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1801 (provinca ĉefepiskopujo en 2002) Vienne kaj Deux-Sèvres
Angoulême 3-a jc. / 1801 Charente
Limoges 2-a jc. / 1801 Haute-Vienne kaj Creuse
La Rochelle kaj Saintes 4-a jc. (Saintes), 1648 (La Rochelle) / 1801 Charente-Maritime
Tulle 1317 / 1822 Corrèze
Reims Reims (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1822 Marne (nur la arondismento de Reims) kaj Ardennes
Amiens 3-a jc. / 1801 Somme
Beauvais, Noyon kaj Senlis 3-a jc. (Beauvais), 4-a jc. (unue en Saint-Quentin Aisne, poste en Noyon en la 6-a jc.), 4-a jc. (Senlis) / 1823 Oise
Châlons-en-Ĉampanjo (antaŭlonge Châlons-sur-Marne) 4-a jc. / 1822 Marne (sen la arondismento de Reims)
Langres 3-a jc. / 1822 Haute-Marne
Soissons, Laon kaj Saint-Quentin 3-a jc. (Soissons), fine de la 5-a jc. (Laon), 4-a jc. (Saint-Quentin, movita al Noyon [Oise] en la 6-a jc.) / 1801 Aisne
Troyes 4-a jc. / 1801 Aube
Rennes Rennes, Dol kaj Saint-Malo (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Rennes), 848 (Dol, provinca ĉefepiskopujo de la 9-a al la 11-a jc.), 7-a jc. (Alet, movita al Saint-Malo en la 12-a jc.) / 1801 (provinca ĉefepiskopujo en 1859) Ille-et-Vilaine
Angers 4-a jc. / 1801 Maine-et-Loire
Laval (1790-1801) / 1855, malligita el Le Mans Mayenne
Luçon 1317 / 1822 Vendée
Le Mans 5-a jc. / 1801 Sarthe
Nantes 4-a jc. / 1801 Loire-Atlantique
Quimper Cornouaille kaj Léon 5-a jc. (Quimper), 6-a jc. (Léon, en Saint-Pol-de-Léon) / 1801 Finistère
Saint-Brieuc kaj Tréguier 6-a jc. (la du sidejoj) / 1801 Côtes-d'Armor
Vannes 5-a jc. / 1801 Morbihan
Rouen Rouen (provinca ĉefepiskopujo , Primaso de Normandio). 3-a jc. / 1801 Seine-Maritime (sen la arondismento de Le Havre)
Bayeux kaj Lisieux 4-a jc. (Bayeux), 6-a jc. (Lisieux) / 1801 Calvados
Coutances kaj Avranches 5-a jc. (Coutances), 4-a jc. (Avranches) / 1801 Manche
Évreux 4-a jc. / 1801 Eure
Sées 5-a jc. / 1801 Orne
Le Havre 1974, malligita el Rouen Seine-Maritime (nur la arondismento de Le Havre)
Tuluzo Tuluzo, Saint-Bertrand-de-Comminges kaj Rieux (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Tuluzo, provinca ĉefepiskopujo en 1317), 4-a jc. (Saint-Bertrand), 1317 (Rieux) / 1801

(Narbono, nun en la departemento Aude, estis provinca ĉefepiskopujo ekde la 4-a jc. kaj ĝis en 1790 : la titolo ĉefepiskopo de Narbono estis aldonita al tiu de Tuluzo, sed Narbono apartenas al la episkopujo de Carcassonne)

Haute-Garonne
Albi, Castres kaj Lavaur (ĉefepiskopujo) 3-a jc. (Albi, provinca ĉefepiskopujo de 1678 ĝis 2002), 1317 (Castres), 1317 (Lavaur) / 1822 Tarn
Auch, Condom, Lectoure kaj Lombez (ĉefepiskopujo) 4-a jc. (Auch, provinca ĉefepiskopujo de 663 ĝis 2002), 5-a jc. (Lectoure), 1317 (Lombez), 1317 (Condom) / 1822 Gers
Cahors 3-a jc. / 1801 Lot
Montauban 1317 / 1822 Tarn-et-Garonne
Pamiers, Couserans kaj Mirepoix 1295 / 1822 Ariège
Rodez kaj Vabres 5-a jc. (Rodez), 1317 (Vabres) / 1822 Aveyron
Tarbes-et-Lourdes 4-a jc. (Tarbes) / 1822 (ŝanĝis nomon al Tarbes-et-Lourdes en 1912) Hautes-Pyrénées
Tours Tours (provinca ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1801 Indre-et-Loire
Blois 1697 / 1822 Loir-et-Cher
Bourges (ĉefepiskopujo) 3-a jc. / 1801 (perdis sian titolon provinca ĉefpeiskopujo en 2002) Primaso de Akvitanioj, Patriarko Cher kaj Indre
Chartres 3-a jc. / 1822 Eure-et-Loir
Orléans 3-a jc. / 1801 Loiret
Apostola Seĝo (Alzaco kaj Mozelo, rekte ligitaj al la Apostola Seĝo en 1919, kaj Armeoj) Strasbourg (ĉefepiskopujo) 4-a jc. / 1801 (en 1870 la paroĥoj de la nuna episkopujo de Belfort estis alligitaj al la episkopujo de Besançon) Bas-Rhin, Haut-Rhin
Metz 3-a jc. / 1801 Moselle
Armeoj 1986 Francio (sidejo fiksita en Parizo, Saint-Louis-des-Invalides)
Transmaraj episkopujoj
Antiloj-Franca Gujano Ĉefepiskopujo de Sankta-Piero kaj Fort-de-France 1850 (métropolitain en 1867) Martiniko
Basse-Terre kaj Pointe-à-Pitre 1850 Gvadelupo
Kajeno 1956 Franca Gujano
Papeete Papeete 1966, tuj provinca ĉefepiskopujo Franca Polinezio (escepe de Markizinsuloj)
Taiohae (aŭ Tefenuaenata) 1966 Markizinsuloj (Franca Polinezio)
Numeo Numeo 1966, tuj provinca ĉefepiskopujo Nov-Kaledonio
Valiso kaj Futuno 1966 Valiso kaj Futuno
Apostola Seĝo Saint-Denis de Reunio 1850 (rekte ligita al la Apostola Seĝo) Reunio
Sankta-Piero kaj Mikelono (Apostola vikariujo) 1765 (rekte ligita al la Apostola Seĝo) Sankta-Piero kaj Mikelono

Noto[redakti]

  1. Kvardek jarojn post la Manifesto de Raŭmo
  2. ĉeesto en la reta movada foiro
  3. Ni kolektis ilin laŭ la vojo de nia vivo kaj ili akompanas nin plu.
  4. Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona.
  5. Estas tiuj ĉiutagaj objektoj, kies uzo ne tute evidentas.
  6. Kruco de tombejo
  7. Du krucoj pli malgrandaj
  8. Bonan tagon kaj fartu bone
  9. Nova temo : esperantoparolantaro.
  10. Departementaj arkivoj de Côtes-d'Armor, serio 6 E depono : paroĥaj registroj (15-a jc - 1792)
  11. Deklaroj de 1685 kaj 1790
  12. Mi pensas, ke ni okupiĝu aktuale nur pri vortoj, kiuj ne estas fundamentaj.
  13. Sed, ne nur !
  14. Mi plene konsentas pri tio.
  15. UEA jam pagis 70 000 eŭrojn por nova retejo