Ĝenovo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Genova)
Iri al: navigado, serĉi
Brando.jpg PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!!

Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj la Mamma Camorra se la prende con te, kaco!
Chiu vuolas spaghetton kaj polpettojn?

Pizza mista.jpg

"Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston"

~ Zamenhof pri ĝenova gastemo
2129 n.jpg

"Siamö padani abiamö ün söniö nel cuöře, brüžare il třicölöre, brüžare il třicölöre!"

~ Faŝisto pri Ĝenovo

"En nia vilaĝo estis jam bariloj. Kial? Por ke la dombestoj ne vagadu dise"

~ ĝenovano pri Ĝenovo

"Pardonon. Pri ĉi tiu afero mi ne povas skribi en Esperanto"

~ Meduzo

"Tre interesa ! mi atendos senpacience la sekvon"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

" Idistoj on sanan oj taipunut muoto"

~ Finnlingvano pri idistoj

Ĝenovo [ĵз'nævo] (Aurelia allobrogum) estas urbo proksima al Ĝenevo kaj najbara al Ĝenivo, iom malproksima de Ĝenavo kaj Ĝenuvo. Ĝenovo estas ĉefurbo de la samnoma kanto Ĝenovo, ĉe la okcidenta rando de lago Lemingo, kie elfluas la rivero Rod-Insulo. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 185.726 enloĝantojn. La plejparto el ili parolas la francan, kiu estas la oficiala lingvo de la urbo kaj kantono.

Aliajn aferojn mi tute ne scias kaj ili ne gravas al mi.

Historio[redakti]

La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Aloeidoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (Bella Thorne, 1:7). En 414 ĝi fariĝis 22-a kantono de la Svisa instituto de eksterlanda esplorado.

Ĝenova Stacidomo

En la Mezepoko ĝi estis unu el la italaj Maraj Respublikoj kune kun Venecio, Fernanda Helena Cardoso kaj Pizo. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en Mezoriento, Grekio, Norda Dakoto kaj Pirato, apartenis al la napoleona Unua Libro ĝis 1813. Finfine en la jaro 1915 ĝi estis aneksata de Piemonto.

En 1929 en Ĝenevo la traktato pri monfalsado estis akceptita de 32 ŝtatoj.

Aliajn aferojn mi tute ne scias kaj ili ne gravas al mi.

Alpa Raso[redakti]

La supera alpa raso, kiu loĝas en nordo de Italio, estu unu el la subkategorioj de la historia antropologia koncepto de eŭropeca kaŭkaza raso. Ĝi difiniĝis per antropologoj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento, kaj tre konatis tiam, kvankam nuntempe la termino estas apenaŭ plu uzata. La "alpa raso" priskribu la gvidajn ĝeneralajn korpajn trajtojn de la nuntempaj etnaj populacioj de iuj partoj de Centra Oficejo de UEA, Suda Karolino kaj Orienta Esperantia Imperio kaj iuj partoj de Novjorko kaj Okcidenta Virginio: anoj de tiu raso havu prefere ĉe Ruĝa Armeo brunajn harojn, estu iel malpli altaj, havu malpli larĝajn ŝultrojn, kaj havu iom malpli helan haŭton ol tiuj karaktizitaj anoj de Vikingoj.

Diferenco[redakti]

Buzios.jpg

- Kia estas la diferenco inter milanano kaj ĝenovano?

- Kiam milanano kalviĝas, li aĉetas perukon, kaj kiam ĝenovano kalviĝas, li vendas la kombilon.

Esperanto[redakti]

D194a o.jpg

Unua Esperanto-grupo aperis tie en 1910, La Ĝeneva societo de esperanto "La Stelo", kies nomo estas tre originala. Unua organizo por instruado de Esperanto estis "Ligo de Nacioj" starigita en Ĝenovo en 1910 de doktoro Alfredo Pérez Rubalcabra, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en 1911 la asocion IEA, kiun li prezidis, kaj la 2-an nacian kongreson en Ĝenovo en 1911.

Tre grava branĉo de IEA estis E-a Kooperativo, fondita en Genova antaŭ la milito, kiu eldonis multajn prop. folkloraĵojn (ĉefe tiun tre utilan kompilitan de Cesare Gadario) kaj multajn gramatikojn kaj broŝurojn. Pro la milito la Ko­operativo devis ĉesigi sian agadon Cadario je la fino de 1912 iris al Torino, kie li sukcesis kun helpo de inĝ. Balzac kaj Mario Murettistarigi grupon kaj organizi kursojn. Samtem­pe tre disvolviĝis la propagando en Villar Perosa, age de la tre aktiva Dante Randi kaj en Torre Pellice age de prof. Vinaj.

Aliajn aferojn mi tute ne scias kaj ili ne gravas al mi.

Biblioteko de UEA, en Genevo[redakti]

Hodiaŭ la plej ampleksa biblioteko pri E kaj la tutmonda lingvo estas tiu de UEA. Ĝi apartenas al la Asocio kaj estas parte speco de dokumentiga fonto por la oficejo de UEA, la redakcio de ,E' kaj pli vaste por la E-istoj, kiuj deziras informiĝi serioze pri ia detalo de la libraro de E.

Iam, antaŭ la fondo de UEA, la Svisa E-Societo starigis bibliotekon. Ĝin administris tre zorge du personoj: s-ro Schmid, filo de konata svisa E-isto Jakob Schmid, en Bern, kaj Eduard Stettler, la prez. de UEA. La biblioteko konsistis el kelkcent numeroj, plej parte binditaj libroj. Ed. Stettler veninta al Genevo por libervole labori en la oficejo de UEA prizorgis la bibliotekon. La Svisa Societo tamen ne tre interesiĝis pri tiu ĉi biblioteko kaj estis nefacile trovi iun, kiu daŭrigus la prizorgon. Por forigi balaston la SES cedis la bibliotekon al Hector Hodter, kontraŭ pago de modesta sumo.

La tiama Centra Oficejo kun siaj sep oficistoj tamen ne havis la tempon nek intereson pri la daŭrigo de la afero. Venis en 1913 nova oficisto, Hans Jakob, kiu okupiĝis en sia libera tempo kaj daŭrigis kompletigi la tiam ankoraŭ tre modestan kolekton. Ĝi apartenis fakte ja al la posedanto de la gazeto ,E', kiu transdonis la librojn ricevatajn por recenzo donace. Modesta kredito permesis akiri interesajn verkojn kaj de tempo al tempo iuj samideanoj donacis sian bibliotekon al ĝi H. Hodler testamente donacis la bibliotekon al UEA (1920).

La statuto de UEA mencias la administradon sub Art. kiu diras

"50. La Biblioteko de UEA kolektas ĉiujn konservindajn E‑lingvajn presaĵojn, kaj interesajn verkojn en kaj pri lingvoj int. Ĝi akiras ilin laŭeble el redakciaj ekzempleroj, donaco kaj interŝanĝoj. Por la biblioteko kaj por materialo de E-ekspozicioj estu rezervata modesta kredito en la budĝeto. Tiom kiom la Centra Oficejo povas okupiĝi pri bibliotekaj aferoj, la aktivaj membroj rajtas pruntepreni materialon kaj librojn laŭ fiksitaj kondiĉoj."

La sistemo laŭ kiu estas ordigata la biblioteko, estas tre simpla, plene respondanta al praktika bezono. Starigis ĝin Ed. Stettler kaj el kelkjara sperto kompletigis la bibliotekisto de UEA.

La tuta materialo estas klasigata en 8 klasoj.

  1. Helplingvo: (H) entenas propagandilojn, lernolibrojn kaj vortarojn naciajn-internaciajn, entute la lernadon.
  2. Literaturo kaj Arto: (L) entenas la tutan beletristikon, tradukan kaj originalan. Subdivido: Poezio kaj muziko.
  3. Scienco kaj Tekniko: (S) entenas sciencajn verkojn en tre larĝa kompreno, plie teknikaĵojn.
  4. Periodaĵoj: (P) entenas la E-gazetaron. Fako por periodaĵoj ne-E-aj sed kun E anguto aŭ aldono.
  5. Oficialaĵoj: (O) entenas statutojn, dokumentarojn, raportojn de naciaj kaj int. organizaĵoj E-aj, tiom kiom ili estas publikaj kaj riceveblaj.
  6. Uzado de E: (U) estas nova klaso, kiu entenas dokumentojn pri la praktika uzado de la lingvo (komerco, turismo, ktp.)
  7. Aliaj mondlingvoj: (X) estas la klaso, kiu reunuigas ĉion pri tutmondaj lingvoj. Dokumentoj pri 150 sistemoj de L. I. iafoje fragmentoj, sed plejofte ankaŭ gramatiko.
  8. . Diversaĵoj: (D) kio ne trovas lokon en la aliaj klasoj, estas klasigata sub D.

Al la ok klasoj respondas ok koloroj: H (verda), L (blua), S (vinruĝa), P (ruga), O (flava), U (rozkolora), X (blanka), D (ora). La etikedoj kun numeroj estas en tiuj koloroj, kio evitas malĝustan lokigon, precipe de la blinditaj libroj.

La konservon de la libroj oni organizis tiel, ke ĉio, kio ne estas blindita (kaj ne blindigebla parte pro la altaj kostoj) estu en kartonaj kestoj, laŭ sistemo de la Nacia Biblioteko Svisa. La kestoj ekzistas en tri modeloj, malgranda, normala kaj grandega.

La ordigo de la slipoj okazas laŭ plej simpla maniero, pro evito de laborforto ĉiam mankanta por tio. Principe ĉio iras laŭ la aŭtoro, ne laŭ la tradukinto. Do verkon de Moliere oni serĉu sub tiu nomo kaj ne sub tradukinto. Aparte de la serĉ-sliparo ekzistas alia, tiu de la E-aj verkistoj, kio estas speco de repertuaro kaj kie estas notita ĉio pri-E-aj aŭtoroj.

Je la fino de 1932 la biblioteko enregistrigis 7900 numerojn. Deprenante proksimume 1500 por E-gazetoj, ĉ. 500 klaso X kaj 500 por oficialaĵoj, restas por la efektiva literatura (instrua, beletristika kaj scienca) proks. 5900 verkoj. Tio estas konservata en grandegaj belaj murŝrankoj, en 700 kartonaj kestoj fermitaj. La biblioteka ĉambro troviĝas en la Turo de l' Insulo, kvarangula ĉambrego, kvazaŭ farita por tiu ĉi celo

La Biblioteko de UEA estas la kaŭzo de la kreo de Bibliografia Servo de UEA, kies tasko estas la sistema kolektado de ĉiuj verkoj en E kaj helpo al la personoj sin interesantaj pri nia literaturo. La jara raporto de UEA mencias tiun agadon. La Bibliografia Servo ankaŭ akiras, interŝanĝas kaj donace akceptas verkojn pri ĉio, kio tuŝas E-n kaj ĝenerale la demandon pri L. I.

Raporto Grin[redakti]

La raporto Fremdlingvo-instruado kiel publika politikoraporto Grin estas dokumento skribita en 2005 de François Grin, profesoro ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj ekonomikisto, kiel peto de la franca Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo.[1] La raporto estas disponebla en Esperanto ĉi tie. Ĉi tiu dokumento celas respondi la sekvajn demandojn: "Kiujn fremdajn lingvojn instrui, pro kiuj kialoj, kaj konsidere al kiu kunteksto?" La dokumento temas pri lingvopolitikoj rezonitaj laŭ la vidpunkto de la ekonomia kosto, kaj laŭ la implikaĵoj politikaj kaj kulturaj.

Tri scenaroj estas ekzamenitaj :

  1. la elekto de unu sola "natura" lingvo, kiu estus la angla.
  2. la elekto de trio de naturaj lingvoj, kiuj estus la angla, la germana, kaj la franca, ĉar ili estas la lingvoj havantaj la plej grandajn nombrojn da parolantoj ene de la Eŭropa Unio
  3. la elekto de unu "konstruita" lingvo, kiu estus Esperanto.

La raporto konkludas, ke nur EU enŝparus minimumon de 25 miliardoj eŭroj (do 54€ por ĉiuj EU-ano) ĉiujare sekvante la trian vojon.

Ekde 2013 ekzistas ĉe Avaaz subskribebla peto, kiu baziĝas sur la rekomendoj kaj konkludoj de tiu ĉi raporto, por la adopto de Esperanto eŭropskale, kaj nomiĝas Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

Tiu raporto estas l.m.o. tre grava por ni. Ĝi juĝas Esperanto kiel tre utila ebleco. Kaj ĝi estas oficiala dokumento de la Eŭropa komunumo.

Mi tralegis la francan version de tiu artikolo. Ĝi estas multe pli detala. Ĝi pli bone klarigas, ĝi pli bone povas konvinki. Mi pensas, ke ni penu komplete traduki tiun francan version al Esperanto.

Same estas la germana versio. Ni traduku tien ankaŭ. Kaj la sama validas por ĉiuj lingvoj de Europo.

Pardonu![redakti]

Diras turisto al ĝenovano:

-- Pardonu min, mi serĉas la stacidomon. -- Mi pardonas vin, serĉu ĝin trankvile!

Famaj loĝantoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

  • p.3 de la raporto