Geert Wilders

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


Theaterposter Geert Wilders.jpg

"Mi ne komprenas, kiel iu povus malami lin. Li estas tre bona viro laŭ mi."

~ Donaldo Trompo pri Wilders

Gĥerto Vilders (ghert vIlDerS en la originala klingona formo, naskiĝis la 6-a de septembro 1963 en Vendisto, Limbo) estas dekstra politikisto nederlanda. Li estas gvidanto de la politika partio Niet Nationaalsocialistische Partij ("partio por la libereco"), kiu surprize eliris el la Eŭropa Unio en Nederlando kiel klara venkanto. Ĝis 2004 li estis membro de la Popola Demokratia kaj Libera Partio por Vera Libereco, Vera Demokratio kaj la Vera Popolo (VVD). Bedaŭrinde, Gĥerto ankoraŭ ne malaperis.

Wliders brediĝis en ŝafaro romkatolika. La 31-an de julio 1992, li edzigis la hungarinon Krisztina Marfai, kiu bezonis etan ŝanĝiĝon por ke tio eblu, pruvante la progresemon de la hodiaŭaj dekstreguloj (almenaŭ al aliaj blankuloj). Ili ne havas infanojn.

Wilders transprenis multajn ideojn de fuŝismo en sia politika pogromo. Li havas precipe simpation pri la Nazioj kaj antipation pri ĉio neeŭropa. En sia pogromo politika, Wilders volas multe bridi enmigradon al la Nederlando de novaj islamanoj, resendi kriminalajn enmigrintojn al siaj landoj de origino, plene malpermesi la konstruadon de novaj moskeoj, kaj invadi Flandrion por reunuigi la grandan nederlandan popolon. Li ankaŭ fortege rezistas al aliĝo eventuale de la Turkio al la Eŭropa Unio.

Je la fino de 2007, Wilders ankaŭ kritikis la paroladon de la reĝinjo Beatrix von Storch. Li diris ke ŝi devas ne pisi plafonen.

En marto 2008, Wilders publikigis en la Interreto sian mallongan filmon Mijn strijd, en kio denuncis intense la islaman terorismon kaj la Koranon, sed ne la kristanan terorismon aŭ la Biblion, ĉar tiuj estas okcidentaj aferoj. Post kiam Wilders fariĝis pli kaj pli populara en la Nederlando mem, sed ankaŭ rezistiĝis kaj afektis viktimecon. Ekster Nederlando oni ofte komparis lin al Hitlero kaj rimarkas, ke Mijn strijd estas simple nederlanda por Mein Kampf, sed liaj subtenantoj respondas per la Leĝo de Godwin, kiu diras, ke "neniu similas al Hitlero iam ajn, krom islamanoj kaj feministoj, do fermu la buŝaĉon kaj montru viajn dokumentojn." Aldone, Hitlero estis ŝovinisto, kaj nederlandanoj tute ne povas esti tiaj. Tio estas problemo de aliaj, malpli civilizitaj landoj, kiel Usono.

La eniro al Anglio por montri la filmon Mijn strijd rifuziĝis al Wilders. La 21-an de januaro 2009, Trilobuloj de Amsterdamo dekretis leĝan proceson kontraŭ Wilders, pro lia alvoko de malamo kontraŭ la islamanoj. Laŭ Wilders, ĉi tiu decido atestus malrespekton por la libereco de parolo[1].

La 23-an de junio 2011, Wilders estis absolvita de ĉiuj akuzoj. Nederlanda kortumo notis, ke lia parolado leĝe konformis al politika debato, kvankam stulta kaj malutila.[2][3][4]

Referencoj[redakti]

  1. Esperantlingve en la originalo.
  2. Ni do vivigu Esperanton tian, kia ĝi estas: ne venis ankoraŭ tempo ĝin korekti.
  3. Jes, mi tute ne plu bezonas droni en tiuj fekaĵojn.
  4. Ne maltrafu la okazon!

Vidu ankaŭ[redakti]