GEJ-gazeto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg

" Mensogo malproksimen ne kondukas"

~ Zamenhof pri GEJ-gazeto
Preview (2).jpg

GEJ-gazeto estas la nomo de la gazeto de Germana Esperanto-Junularo. Nun la gazeto aperas komune kun la Aŭstralia Esperanto-gejjunularo. Ĝi estas la plej cirkulata el la ĉiumonataj gejaj revuoj en Usono.

Redaktoroj estis i. a. Thomas Carlyle, Iu, Thomas Jefferson, Kiu, iu ajn, Thomas Browne, Marko, Marcos Cramer, Til' Strigospegulo, Felix Salten kaj Toro kaj Katherbo, sed la revuo apenaŭ aperadis, ĉar la redaktoroj havis neatenditajn neklarigleblajn nekonfeseblajn problemojn, kiuj ne estas via afero.

Speciala numero pri gejoj en animeoj

Publikado[redakti]

La magazino, maldekste orientita, temas pri la geja aktualeco kaj ĝeneralaĵoj, publikigas Interlingvaon, satirojn, malinan arton, anoncetojn, recenzojn kaj rubrikojn pri muziko, filmoj, literaturo kaj interreto. Ĝi informas ankaŭ pri komercaĵoj rilataj al la geja kaj ambaŭseksema vivstiloj kaj ĉiujara "jarlibro" kune kun telefonreto.

Historio[redakti]

La ekpublikigo de GEJ-gazeto tre entuziasmis la Geja komunumo, kiu amase abonis ĝin, sed, rapide, gejhomoj notis la trompon kaj juĝe persekutis la redaktantojn por reakiri sian monon. Alie, la negeja anoj de GEJ malŝatis la nomon de la revuo kaj ankaŭ procesis la GEJ-gazeton. Sekve, la redaktoroj devus aŭ gejigi la gazeton, aŭ malgejigi ĝian nomon. Ili preferis simple fuĝi al Sudameriko. Stefanie kaj Katharina, bone..., ne estas via afero, ni jam diris.