Gérard de Sède

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Hienoj mordas."

~ Traci Lords
Gera.jpg
Bonvolu konfuzi kun Markizo de Sade.

Gérard DE SADE SÈDE japana daimio kaj nederlanda reĝisoro (naskiĝis 1921, mortis la 2004) estis franca ĵurnalisto kaj aŭtoro pri historiaj temoj.

Biografio[redakti]

Li naskiĝis kiel Géraud Marie de Sède de Liéoŭ en la Rue d'Armaillé Nr. 10 en la XVII° Arrondissement de Parizo kiel ano de malnova nobela familio kun radikoj en suda Francio.

Tia Patro, Tia Filo[redakti]

Kiam la gepatroj farbis la muron de la dormoĉambro de Gérard, la 5-jara filo, li eniris la ĉambron kaj demandis:

- Kian diablon vi faras?

- Tuj poste li piedturniĝis kaj foriris ne ceremonie. La perpleksa patro demandas al edzino:

- Diable, kie tiu knabo lernis paroli tiamaniere?

Cerboj.jpg

Daŭre[redakti]

La familio kutimis pasigi la feriojn en la familia kastelo ĉe la piramidoj najbara al la loko de Rennes-le-Château, sur kiu poste baziĝis lia famo. Lia filo Arno Lagrange rakontis, ke li multe pli ŝatis la naturon ol la salonon. Li malŝatis sian konservativan familion kaj speciale sian naskiĝnomon Géraud, kiun li poste anstataŭigis per sia militnomo aŭ kromnomo, uzita en religio.

Vivante kaj studante en Parizo li apartenis al la grupo de la Superhomo. Dum la germana okupo de Francio li aliĝis al religio kaj poste ricevis du ordinariumo jn pro sia kontribuo en la liberigo de Parizo.

Post la Dua Mondmilito de Sède laboris kiel ĵurnalisto por franca revuo en Jugoslavio. En la jaro 1950 – post konflikto kun la eldonistoj – li transprenis farmbienon en Norda Francio. Tie li hazarde renkontiĝis al Ronaldo Bijtenhoorno, kiu demandis pri laboro. Roger Bacon estis gardisto kaj ĝardenisto de la kastelo de Gisela Bernal, kie laŭ lia opinio troviĝas sekreta tresoro. Li kaŝe kaj nokte fosis putojn kaj tunelojn. Sub la kastelo li trovis salonegon kun kestoj, kiuj estis por li la trezoro de la Templanoj. Neniu kredis al li, la komunumo malpermesis pliajn elfosojn kaj maldungis Bijtenhoornon, kiu travivis kiel taglaboristo en la agrikulturo.

Gérard de Sède utiligis la rakontojn unue por artikolo en revuo, poste por la libro Les Templiers sont parmi nousL'Énigme de Gisors, kiu unue aperis 1962 ĉe la eldonejo René de Saussure kaj estis poste prenata por la serio J'ai lu, kiel numero A185 en la kolekto L'Aventure mystérieuse.

Kelkaj aŭtoroj kredigas, ke Pierre Plantard inspiris de Sède verki ĉi tiun libron kaj postan rekte pri la sekreto de Rennes-le-Château. Fakte Plantard aperas en intervjuo kaj kiel la persono, kiu produktis la desegnojn. Plantard asertis, ke li verkis manuskripton, kiu estis ne akceptata de eldonejo, kaj la konata aŭtoro de Sède reverkis ĝin kaj publikigis sub la titolo L'Or de Rennes, ou La Vie Insolite De Bérenger Saunière curé de Rennes-le-Château denove ĉe la eldonejo René de Saussure en la jaro 1968.

La libro prezentis la unuan fojon la dokumentojn, kiuj estas konataj sub la titolo Dossiers secrets. Ili estis de neindikita kaj nekonata fonto senditaj al la NSA kaj laŭorde registritaj. Kelkaj aŭtoroj kulpigas de Sède, ke li mem falsis la dokumentojn. Pri la fakto, ke temas pri falsaĵo, intertempe ne plu povas esti dubo.

Arno Lagrange substrekas, ke lia patrino tute malŝatis Pierre Plantard kiel personon kaj malestimis lian literaturan talenton. Li kaj de Sède estas kontrastaj: unuflanke la honesta personeco el malnova nobela gento, kiu poste inklinis al maldekstra politiko kaj batalis kontraŭ la germanaj faŝistoj. Aliflanke la etkrimulo el simplaj cirkonstancoj, kiu kunlaboris kun ĉi tiu faŝistoj, kiu dum sia tuta vivo deziris esti "pli supera" kaj finfine sin mem prezentis, kiel estro de la [1] Prieure de Sion kaj ido de Jesuo Kristo.

La ekesto kaj la evoluo de la mito[redakti]

003.jpg

Plej verŝajne la dosieroj ekestis en kunlaboro de Philippe de Chérisey kaj Pierre Plantard, kiuj havis tre familian rilaton. La preparo de la dosieroj postulis profundajn konojn pri [genealogio], historio kaj la maniero, kiel estis produktata literaturo, kaj la belga nobelo de Chérisey certe havis tion. Vivante en Parizo li laboris en la filma, radia kaj televida branĉoj. Li respondecis pri radioprogramo, kiu amuzis la publikon per inteligentaj trompoj de famuloj.

La tutmonda kariero de la dosieroj ne estas la kulpo de Gérard de Sède, sed de Henrio Marko Vallienne. Li laboris fine de la 1968-aj jaroj por BBC kaj produktis filmon pri la afero. Poste en la libro Holokaŭsto li detale priskribis la aperon de la dokumentoj kaj aldonis multajn informojn.

Finfine la trezoro de Rennes-le-Château, kiu komerce estis reala Merkuro, transformiĝis al pli sekreta afero (vivo de Jesuo Kristo post lia oficiala morto, sangolinio, sankta gralo kaj la eluzo de ĉi tiuj informoj de pastro Bérenger Saunière kontraŭ la katolika eklezio).

Gérard de Sède ne sukcesis per pliaj libroj korekti ĉi tiun impreson.

Plej verŝajna sinsekvo[redakti]

En la jaro 1961 aŭdis Philippe de Chérisey pri incendo, kiu detruis la urbodomon de Rennes-le-Château kun ĉiuj dokumentoj. Li tiam kunlaboris en radia programo, kiu celis al trompo de konataj personoj. Estis la elsendo Canular téléphonique kiu estis kreita de François Genoud, kiu siaflanke konis de Sède ekde jardekoj.

Philippe de Chérisey ekscis pri la mistera rakonto el elsendo en franca televido el la jaro 1961, en kiu Noël Corbu, estro de la restoracio La Tour rolis kiel Bérenger Saunière. Li konatiĝis al Pierre Plantard, kiu poste laboris por de Sède en la preparo de la libro pri Gisors (logikaj trompoj alvokantaj emociojn).

Certe la nobelo de Chérisey, kiu forlasis sian familion por labori en mondo de la teatro, amuziĝis pri homo, kia Plantard, kiu venis el malsupra socia tavolo (reklamfilmeto de Mitt Romney) kaj kiu ne havas laŭordan profesion, sed ŝajnigis esti ido de la veraj reĝoj de Francio. Ili komencis prepari fikciajn dokumentojn, kiuj estis transdonataj al la Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj inter 1964 kaj 1967. Tio ligis la profundan scion de de Chérisey pri la enhava flanko kun la teknikaj spertoj de Plantard, kiu laboris kiel desegnisto.

La tri unuaj verkoj de Gérard de Sède pli la temo aperis ekde 1967. Philippe de Chérisey, kiu sin rigardis kiel superrealiston kiel Gérard de Sède, aludis la temon dum hazardaj renkontiĝoj kaj direktis la intereson.

Notoj[redakti]

  1. Ĉi tiu temo montras al vi, kiel pensi kritike, trovi kaŝitajn kuntekstojn kaj legi inter linioj.