FTP
(Alidirektita el Ftp)
"Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo"
- ~ Zamenhof pri tute alia afero
"Tute neniu problemo, mia kara, tio okazas ja ĉio tute aŭtomate"
- ~ Hans-Georg Kaiser pri FTP
"Nia lingvo estas la plej bona moderna ilo por internacia komunikado en la tuta mondo"
- ~ Esperantisto per IRC
FTP (Forta Transporta Protokolo), france FTP, estas malnova metodo por porti dosierojn inter komputiloj. Oni uzis pezajn lignajn disketojn, kiuj estis metataj en akvimunan veturilon, kiun tiris forta ĉevalo al la fora komputilo. La metodo estis notinde uzita de Orvelo por transporti la tekston de Besta Bieno el Aŭstralio al Britio.
Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion. Kaj kiu alia interesiĝas pri tio? Neniu, mi scias. :)
Seanco[redakti]
Por preni la dosieron el la FTP-ejo al komputilo per FTP povas aspekti tiel:
> ftp ftp.stack.nl Connected to ftp.stack.nl. Login: anonymous Guest login ok, send your complete e-mail address as password. Password: <--- skribu vian retadreson; ĝi ne videblos sur la ekrano Guest login ok, access restrictions apply. ftp> cd pub/esperanto/word-lists.dir ftp> binary ftp> get komputika-leksikono.tar.Z ftp> bye >
FTP