Franko

El Neciklopedio
(Alidirektita el Frankoj)
Iri al: navigado, serĉi

"Peto de barono estas ordono"

~ Zamenhof pri mezepoko
Imageses.jpg

"Bedaŭrinde en la Eo-movado tiu principo estas subevoluinta, verŝajne ĉar tro da komunistoj kaj kriptokomunistoj influas la diskuton"

~ Samideano

"Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Erinacamonero.jpg

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"

~ Vikipediisto
800px-Voltaire Trisku.jpg

Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese venis al la konkludo ke alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado. Malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj, la Frankoj estis ĝermana tribo, kiuj konkeris Gaŭlion en la 5-a jarcento kaj tuj forviŝis ĉiujn finajn silabojn el la gaŭla latino, kreinte la francan lingvon kaj do ultime la lingvon internacian. Ilia monunuo estis la franca franko.

Finfine, frankoj estas konkeritaj de Eŭrojn kaj ne plu ekzitas krom en kelkaj izolitaj regionoj kiel Svisio kaj kelkaj landetoj de Afriko. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Slovena franko[redakti]

Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado. Alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado. Post longa (duminuta) pripensado ni venis al la konkludo ke Franko Luin' estis retemulo kiu iam havis TTT-ejon en Esperanto, malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

La vivstilo de la transmaraj frankoj[redakti]

Kupolo de la Roko en templa parto de Jerusalemo, konstruita en 691 de bizancaj konstruistoj laŭ ordono de kalifo Abd al-Malik. La krucistoj malĝuste konsideris, ke la Kupolo de la Roko estas la templo de Salomono.

La krucistoj, kiuj ekloĝis en Sankta Lando, iom post iom akceptis la vivstilon de la lokaj homoj. Ili komencis vesti sin kiel levantenianoj, se ili ŝanĝis siajn la vulgarajn linajn vestojn je leĝera aerema tolo. Kelkaj latinanoj lasis kreski al si la barbon kiel grekojsirianoj, aliaj razis sin. Same eŭropajn akomodiĝis al la loka manĝadstilo, ekz. ili komencis uzi manĝilarojn. Sed diference de la naskiĝintaj araboj kaj grekoj, kiuj manĝis laŭ modelo de antikvaj romianoj, frankoj manĝonte ĉetabliĝis. Fulcher de Chartres, la kronikisto de la unua krucmilito, skribis:

"Ni, kiuj estis occidentanoj, (okcidentaj almigrintoj, ankaŭ nomataj latinanoj aŭ frankoj - latine Occident) nun fariĝis orientanoj (latine Orient). La devena romiano aŭ franko ĉi tie fariĝis galileano aŭ palestinano. Kaj homo, vivinta en Remeŝo aŭ Chartres, nun sentas sin esti civitano de Tiro aŭ Akko. Jam ni forgesis lokojn, kie ni naskiĝis. Multaj el ni jam ne plu konas ilin, aŭ ili certe ne parolas pri ili. Kelkaj el ni jam havas en tiu ĉi lando siajn domojn kaj siajn servistojn, kiuj apartenas al ili kvazaŭ pro hereda rajto. Aliaj edziĝis kun virino, kiu ne estas ilia samlandanino, sed ŝi estas ekzemple sirianino, armenino aŭ eĉ saracenino, kiu ricevis favoron de bapto. Kiu estis ĉi tie devene fremdulo, hodiaŭ estas samlandano."
Eŭropaj ŝtatoj kaj Proksima Oriento ĉirkaŭ la jaro 1142

Sed malgraŭ tio ili tute ne rezignis pri sia eŭropa identeco. La palestinaj frankoj eĉ plu interkompreniĝis per la malnova franca (la latina lingvo estis lingvo de kleruloj, pastraro kaj oficaj dokumentoj) kaj plu ili anonciĝis al katolika konfesio. Sed ili perdis ankaŭ karakterizan religian fanatismon kaj malamon rilate al alikredantoj, kiun abundis la nove venintaj pilgrimantoj. Tiuj ankaŭ, vidante la vivnivelon de siaj enlandaj samlandanoj, ne eliris el mirego. Male la vizitantoj el la oriento kaj ankaŭ la indiĝenaj araboj rigardis la frankojn senĉese kiel barbarojn. Ankaŭ inter la okcidenta kaj la loka kulturo okazis nenia unuiĝo. Latinanoj plimulte ne interesiĝis pri la islama kulturo kaj iliaj okcidentaj kutimoj ne influis la enlandan kulturan vivon.

Sur alta nivelo estis en Jerusalema reĝlando kuracista zorgo. La eŭropaj kuracistoj akiradis konojn kaj spertojn de pli progresintaj judoj kaj araboj kaj en la fruaj jaroj de la krucista reĝlando frankoj preferis la lokajn kuracistojn antaŭ siaj samlandanoj. Kronikisto Guillaume de Tiro skribis:

"(Frankoj) malŝatas la konojn kaj la praktikon de niaj latinaj kuracistoj kaj ili kredas nur al la judoj, samaritanoj, sirianoj kaj saracenoj."

En Jerusalemo troviĝis kvar malsanulejoj kaj propran malsanulejon havis ankaŭ ceteraj grandaj urboj kiel Akko, Nabulo, Askalono, Jafo kaj Tiro. Ĉiu malsanulejo havis kvar kuracistojn kaj kvar resanigistojn. Plimulton de la malsanulejoj administris ordeno de johanitoj, kies misio estis precipe zorgo pri la kristanaj pilgrimantoj.

Vidu ankaŭ[redakti]