Francisko la 1-a

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Francisko.jpg

"Ne ĉio utilas, kio brilas."

~ Zamenhof pri kutimaj vestoj de papo

"Mi estas komencanto."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

"sed jam estas la 9-a horo ĉe mi, en usono. kaj vi ne havas sufiĉan tempon por uzi linukson, ĉar mi ne konas"

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo

"Ho! Jes, la volapükistoj kaj idistoj ĝenas"

~ Francisko la 1-a

Francisko la 1-a (francalingve: François Ier, hispanlingve Papa Francisco, volapuke Omik Salud, Pap Francisk Balid) (naskiĝis la 12-an de septembro 1494 kaj ankoraŭ ne mortis) nomita "la Patro kaj Pliboniginto de Literoj" (le Péteur et Pisseur des Litres), konata predikisto, ano de Brazila Beletristika Akademio, estis kronigita Reĝo de Francio en 1515 en la katedralo de Reims kaj regnis ĝis 1547, kiam li surprizis siajn regatojn per emeritiĝo. Li fariĝis Papo en marto 2013.

En la jaro 1539 Francisko la 1-a eldonis la unuan libron de nova planlingvo, kiun li nomis la franca laŭ sia propra nomo. Lia celo estis krei nacian helplingvon por ĉiuj francoj. Iuj personoj tamen argumentis, ke la franca estas nesufiĉe bona komunikilo pro sia stranga ortografio. Do aperis multaj alternativaj planlingvoj, plej konate la kataluna kaj la provenca. La politiko de francoj estas ignori tiajn projektojn. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

Humileco[redakti]

0-123.jpg

Francisko Unua parolis respektoplene al Leonardo el Vinĉo kaj ne lasis lin surgenuiĝi en lia ĉeesto.

Laudato si[redakti]

Laudato si' estas la dua encikliko de papo Francisko verkita en lia tria papeca jaro, publikigita, fakte, la 18-an de junio 2015.
La precipa temo pritraktita estas la respekto de la medio, ĝuste pro tio ĝi nomiĝas “Laudato si'”, frazo ofte ripetata de Sankta Francisko en la Kantiko de la Kreitaĵoj, kiu laŭdas Dion pro liaj mirindaj kreitaĵoj.

Vatikana fontoj kiel kardinalo Peter Turkson, kiu kunlaboris al la projekto, hastis aserti ke tiu encikliko estas nur paŝtista dokumento kaj ke ne baziĝas sur la medio kiel scienca materio.

Lastatempaj papoj[redakti]

Alia homo

La nuna papo, Sankta Francisko, estas la unua papo el la Nova Mondo. Antaŭ ol li papiĝis, lia nomo estis Kardinalo Jorge Camacho. Pri la elparolo de la angla lin instruis Palpatino, la lasta papo kaj eksa Kardinalo Ratvizaĝo. Ratvizaĝo ne ŝatis tiun nomon, nek Palpatinon (neniu scias kial.) Do li nun sin nomis Benita Diktatoro.

Gustoj[redakti]

La papo ne estis tiom ekstreme kontraŭ bunta necesejpapero kaj ĉiam portas strangan ĉapon.

Titolo[redakti]

La encikliko, kiel kutimas en la papaj dokumentoj, prenas la nomon el la Incipit, do de la komencaj itallingvaj vortoj kies traduko estas “Laŭdata estu, mia Sinjoro, kun ĉiuj Viaj kreitaĵoj,…”.
La papo deklaras ke mem elektis tiujn vortojn ĉar Sankta Francisko estas "”sorto de deklaro pri celoj kaj fonto por inspiroj kiel atento al la febluloj kaj al la vivita ekologio”".

Enhavo[redakti]

Pekulino, kiun ne konas la papo

La enciklikon konstituas enkonduko kaj ses ĉapitroj

Enkonduko[redakti]

En la enkonduko, la papo memorigas la instruon de siaj antaŭuloj pri la problemo de la rilato de la homaro kun la kreitaro, kompleze citas la intervenojn en tiu kampo de la Patriarko de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, Bartolomeo la 2-a, kaj indikas Sanktan Franciskon el Asizo imitenda modelo; kaj proponas "esploron pri subtenebla kaj integrala evoluo"[1], substrekante la neprecon de la unuigo de ce ĉiuj por venki la defion devenantan el la ekologia medio.[2] Ekde la unua linioj [3], Francisko asertas ke la ekologia krizo estas «...drama sekvo de la nekontrolita aktiveco de la homa estulo» kaj ke «...pro senkonsidera ekspluato de la naturo li riskas ĝin detrui kaj fariĝi siavice viktimo de tia defalo». Kaj invitas al universala ekologia konvertiĝo.[4]

Unua ĉapitro[redakti]

En la sekvaj ĉapitroj la papo alfrontas tiujn temojn:

  1. poluo kaj klimata ŝanĝo
  2. la problemo pri la akvo
  3. perdiĝo de biodiverseco
  4. defalo de la kvalito de la homa vivo kaj sociala defalo
  5. planeda enormeco
  6. la febleco de la reagoj
  7. diverseco de la opinioj.

Dua ĉapitro: Evangelio de la kreo[redakti]

1335.jpg

En tiu ĉapitro, Francisko alfrontas la mediajn kaj ekologiajn temojn utiligante la bibliajn tekstojn de la juda-kristana tradicio. Kvankam la encikliko adresiĝas al ĉiuj, ankaŭ do al tiuj kiuj taksas la fidon neglektinda kaj neracia aŭ "subkulturo kiu devas esti simple tolerata", por la papo «...la scienco kaj religio, kiu anoncas malsamajn alirojn al la realo, povas intense dialogi avantaĝe de ambaŭ».[5]

En tiu ĉapitro estas pritraktataj la jenaj temoj:

  1. la lumo donita de la fido
  2. la saĝo de la bibliaj rakontoj
  3. la mistero de la universo
  4. la mesaĝo de ĉiu estaĵo en la harmonio de ĉiu kreitaro
  5. universala unuiĝo
  6. la komuna destinado de la bonaĵoj
  7. la rigardo de Jesuo.

Tria ĉapitro: la homa radiko de la ekologia krizo[redakti]

En tiu tria ĉapitro la papo komentas, laŭ propra vidpunkto, la profundajn kaŭzojn de la media kaj ekologia krizo de nia tempo, sub la lumo de la "teknokrata reganta paradigmo", nome la emo «...kredi ke ĉiu akiro de potenco estas simpla progreso, kresko de sekureco, utilebleco, plibonigo, vitala forto, pleneco de valoroj», kvazaŭ la vero spontane fontus el la povo mem de la teknologio kaj ekonomio».[6]

Tiun ĉapitron formas tri sekcioj kun korolario:

  1. la teknologio: kreemo kaj povo
  2. la globaligo de la teknokrata paradigmo
  3. Krizo kaj sekvoj de la moderna antropocentrismo.

Kvara ĉapitro: integrala ekologio[redakti]

Tipa nekatoliko

La ĉapitro entenas la seksajn seksiojn [7]:

  1. media, ekonomia kaj sociala ekologio
  2. ekologio kultura
  3. ekologio de ĉiutaga vivo
  4. la principo de la komuna bono
  5. la justeco inter la generacioj.

Kvina ĉapitro: iuj orientigaj kaj agadaj sugestoj[redakti]

Papo Francisko ne limiĝas anonci la principojn sed sugestas ankaŭ orientigajn kaj agadajn liniojn, intencitajn kiel "grandajn itinerojn de dialogo kiuj helpu eliri el la spiralo de memdetruiĝo en kiun ni estas enfundiĝantaj.[8] Kvin estas la itineroj indikitaj de la papo:

  1. la dialogo pri la medio en la internacia politiko
  2. la dialogo pri novaj naciaj kaj lokaj politikoj.
  3. la dialogo kaj travidebleco en la decidaj proceduroj
  4. la politiko kaj ekonomio en dialogo por la homa pleneco
  5. la religioj en la dialogo kun la sciencoj.

Sesa ĉapitro: edukado kaj ekologia spiritualeco[redakti]

1520 n.jpg

En la lasta ĉapitro, papo Francisko aldonas iujn rezonadojn por "ĉiu reorientigu sian raŭton", kaj renoviĝu tiu homaro al kiu mankas «…la konscio pri komuna origino, pri reciproka aparteno kaj de estonto komuna por ĉiuj». Pro tio nepras eduko kaj ekologia spiritualeco. Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona. La ĉapitro gastigas naŭ sugestojn:

  1. elekti alian vivstilon
  2. eduki al alianco inter la homaro kaj medio
  3. ekologia konvertiĝo
  4. ĝojo kaj paco
  5. civila kaj politika amo
  6. sakramentaj signoj kaj celebranta ripozo
  7. la Sankta Triunuo kaj la rilato inter la kreitaĵoj
  8. Maria Regina de tuta la kreitaro
  9. trans la suno.

Konkludo[redakti]

Papo Francisko finas sian enciklikon per du preĝoj «...unu kiu povas esti partoprenata de ĉiuj kredantoj je Dio ĉiupova kreinto, kaj alia por ke ni kristanoj kapabliĝu surpreni la taskojn rilate la kreitaron kiuj la Evangelio de Jesuo al ni proponas».[9]

Imperiestra fiinfluo[redakti]

Praulo de la papo

Dum la Historio de Germanio, en 1903, la aŭstra imperiestro Francisko la 1-a deklaris, ke li ne akceptos elekton de kardinalo Markizo de Sade.

Enciklikoj de Francisko[redakti]

  1. Lumen fidei[10] 5-a julio 2013

Loterio[redakti]

Francisko la 1-a malkovris la loteriojn dum siaj kampanjoj en Italio kaj decidis organizi tian loterion en sia regno por helpi al la ŝtatekonomio.

Judemo[redakti]

Francisko la 1-a (1848-1916) estis multe fikema de judoj: li honoris meritajn judojn ankaŭ per nobelaj titoloj; pro tio li estis kromnomita – aparte de kontraŭjudistoj - "der Judenkaiser", juda imperiestro.

Notoj[redakti]

  1. Turkio sendis trupojn al Azerbajĝano
  2. IIC asembleos komence de aŭgusto
  3. Prioritatas garantii daŭripovecon de nia agado
  4. Ĝi okazos ĵaŭdon, la 30-an de julio 2020, je 11 atm MX (Meksikurba horzono) en Zoom kaj Facebook Live
  5. Liaoning: Esperanto-Tago okazis ne virtuale
  6. Momentoj de IJK 2020 en la reto
  7. Kvardek jarojn post la Manifesto de Raŭmo
  8. ĉeesto en la reta movada foiro
  9. Ni kolektis ilin laŭ la vojo de nia vivo kaj ili akompanas nin plu.
  10. Estas malfacila demando...