Franca kulturo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Homi potes (e deba) transformar ist mund imperfekt favoru mund perfekt."

~ Plibonigisto

"Lernado sen fruktoj ne restas"

~ Zamenhof pri Franca Akademio

"En la Fundamento esence mi nur legis pri la enda etiko de Esperantistoj."

~ Fundamentisto pri endeco

"Via argumento ŝajnas al mi duone konvinka, se ne malpli."

~ Franco pri ĉi tiu artikolo
Download.jpg

Franca kulturovera kulturola plej supera kulturo estas la plej grava kulturo de tuta civiliza historio.

Ĝeneralaj trajtoj[redakti]

La Francoj ĝenerale trovas la Usonanojn arogantaj; la ne Parizanoj trovas la Parizanojn arogantaj.

Francio estas la lando de la demokratio kaj la homaj rajtoj. La lando de la libereco, la egaleco kaj la frateco. Francio fakte estas la plej perfekta lando de la mondo; ĝi havas harmonian heksagonan formon, ĝi havas tiom da monta surfaco kiom da ebena, ĝi havas tiom da kontinenta landlimo kiom da mara. Krome ĝi situas en latitudo meze meza inter la norda poluso kaj la ekvatoro. Tion oni instruas en la franciaj lernejoj.

Francio estas kovrita per banderoloj kun surskribo "GRÈVE!" ("STRIKO!")

Franca akademio[redakti]

La Franca Akademio, france Académie française laŭ mistikaj kaj sekretaj instruoj estas geja versio de Akademio de Esperanto formita de la plej stultaj idistoj de tiu tempo. Krom gejoj, siaj membroj estas monstre malbelaj kaj tre maljunaj. Kvak! Ĉu vere? Ve!

14-2.gif

Francaj akademianoj tre malamis Paris Hilton, Laetitia Casta, Monica Bellucci aŭ alian virinon en la mondo. Tio estas kompleta sensenĉajo kaj tio ne devas skandali iun ajn.

Bone, tie ĉi oni devas meti kelkajn liniojn, sed, mi ne scias kion skribi plu.

P.S. Al ĉiuj legantaj. Se mi havas erarojn, ĉiuj korektaĵoj estos akceptitaj danke. <:->

Académie Nationale de Médecine[redakti]

Académie nationale de médecine

Situa en 16 rue Bonaparte en la 6a arondismento de Parizo, la Académie nationale de médecine (Nacia Akademio de Medicino) estis kreita en 1820 fare de la reĝo Ludoviko la 16-a je insisto de la barono Antoine Portal. Dekomence, la institucio estis konata kiel Académie royale de médecine (aŭ Reĝa Akademio de Medicino). Tiu akademio ricevis la juran statuson de du institucioj kiuj estis antaŭaĵoj — nome la Académie royale de chirurgie (aŭ Reĝa Akademio de Kirurgio), kiu estis kreita en 1731 kaj la Société royale de médecine (aŭ Reĝa Societo de Medicino), kiu estis kreita en 1776.

La nomo de la institucio ŝanĝiĝis kelkajn fojojn ekde ties kreo. Inter ili menciindas jeno:

  • Académie Royale de Médecine (1820 - 1851);
  • Académie Impériale de Médecine (1852 - 1947);
  • Académie Nationale de Médecine (1947–nuntempe).

Scienco[redakti]

Par l'originalité de leurs concepts ... kaj similaj meritoj kiujn mi ne plu memoras ... la francaj sciencistoj sekurigis al si la lokon en la unua vico de la monda scienco.

Antaŭ la milito, la scienca E-movado naskiĝis en Francujo kaj ankaŭ poste ĝi havis diversajn sukcesojn (aliloke menciitajn). En majo 1925 okazis en Paris Int. Konferenco por uzado de E en sciencoj puraj kaj aplikitaj, organizita de ISAE (Rollet de l'Isle). Plej eminentaj scienculoj kaj teknikistoj patronis. Prez. Cotton. Ĝi studis la rimedojn por enkonduki E-n en la sciencajn kaj teknikajn rondojn; i. a. adoptis metodon por verki teknikajn vortarojn, kaj komisiis la ISAE por daŭrigi la laboron difinitan. En 1926 fondo de Bulteno de ISAE kaj de Teknikaj Vortaroj (Rollet de L'Isle, Rousseau). En 1929 fondiĝis la Grupo de la Ekslernantoj de la "Ecole Centrale des Arts et Manufactures" (A. Baudet, Badoit, Courtet,. Deny, Dupuis, Marseille): En 1931; la med. gazeto "Le Phare Medical" malfetmis enketon pri E (Cligny), kiu vekis intereson en kuracistaj rondoj. De 1932, tiu gazeto resumas ĉiujn artikolojn en E. (Briquet). - En Meteorologio, ni citu s-anon generalon Delcambre, dir. de la Nacia Meteorologia Oficejo en Paris, kaj reprezentanto de la Ministro por Aviado ĉe SFPE. En 1932, ĉe la Int. Kongreso de Elektristoj, Cotton kaj Mesny apogis Wüster por enkonduko de E en tiun medion. Poste, la oficiala bulteno de la "Societe Frangaise des Electriciens" resumas ĉiujn artikolojn en E (Mesny). En 1933, Cotton prezentis E-n en Madrid ĉe Komisiono por Sciencaj Terminoj komisiita de la lnt. Instituto por Intelekta Kooperado.

Franca Skolo[redakti]

Louis Leprince-Ringuet elstaras inter la plej konataj scienculoj, engaĝiĝante en la problemo pri la naturo de la rilatoj inter scienco kaj kredo. Lia rezonado insistas sur la scienco kaj sur la etiko startante de citaĵo el Jacques Monod, eltirita el ties prelego ĉe la Collège de France. Tiu scienculo, ateismemulo, estis la aŭtoro de Le hasard et la nécessité = La kazo kaj la neceso; laŭ li, kiel laŭ aliaj scienculoj, la scienco proksimigas ĉiujn homojn sur la tuta planedo dum la religioj ilin dividas. Ŝajnas ke inter scienco kaj religio entrudiĝas fundamenta natura malsamo. La scienco engaĝiĝas formuli leĝojn, nome “komenti”, sed ĝi ne eksplikas la kialon de la universo. Tiel ankaŭ la antaŭvido de niaj agoj ne estos donita pere de la disvolviĝo de esploroj. La scienco el si mem sin prezentas ateistema: neniaj spuroj de Dio en la senmezura amaso de studoj kiuj kovras ĉiujn sferojn de la sperta scio!

Rilate la pozicion de la Eklezio, Louis Leprince-Ringuet montras ke ĝi estas ĉiam pli malferma al novaj principoj sed malbone konsiderata, eĉ ĉe katolikoj. Ĝia ilo de rezonado kaj dialogo kuŝas precipe, kaj tio ekde 1936, en la Papa Akademio de la Sciencoj komponita de 80 efektivaj membroj (kun certnombro de honoraj akademianoj) de ĉiuj nacioj, disciplinoj kaj religiaj konfesioj, kies kutime ĉirkaŭ 20 ordenitaj per Nobelpremio; katolikoj en ĝi aperas minoritate. Ĝi sidejas en Vatikano, kaj organizas plurfoje jare “semajnojn de studo aŭ de kolokvo”. La papo, ĉiam informite, prezidas ĉiujn aŭtonomiajn plenajn sesiojn; tio okazis ankaŭ la 10-an de decembro 1979 kiam li anoncis la komenciĝon de la procezo por la rehabilito de Galilejo: tiu proceso finiĝis en 1992 per la preskaŭ kompleta rehabilito de la scienculo.[1].

Pli ol rehabilito de scienculo Galilejo (ĉiuj modernaj papoj lin konsideris granda scienculo), la grupo de laboro profitis de la okazo, laŭsugeste de la Johano Paŭlo la 2-a, por klarigi la reciprokajn rilatojn de scienco kaj religio. Hodiaŭ, la Katolika Eklezio ne interesiĝas pri problemoj de la fizika strukturo de la universo. La kontrastoj kun la kredo prefere povas naskiĝis en la aplikado de la teorioj en la ĉiutaga vivo.

Oni konstatas ke, en Usono kaj Eŭropo, oni laboras pri la bibliaj tekstoj aplikante la principon, laŭ kiu estas erare konsideri la bibliajn priskribojn laŭlitere: kritika pozicio tia kiu estas, jam de la 19-a jarcento, komuna kaj por katolikoj kaj por protestantoj

Biblioteko[redakti]

La Nacia Biblioteko de Francio (franclingve Bibliothèque nationale de France, aŭ "BnF") komencita de reĝo Karlo la 5-a en jaro 1368, devus enteni ĉion kio eldoniĝas en Francio.

Antaŭjuĝoj[redakti]

0021.jpeg

Interese estas vidi kiaj estas la diversaj popoloj en la ŝercoj de aliaj popoloj...

En francaj ŝercoj, Svisoj estas malrapidaj kaj puremaj, Belgoj stultaj, Germanoj tro seriozaj, Italoj fuŝaj...

En usonaj ŝercoj, Francoj estas malkuraĝaj kaj malpuraj...

Evidente, nenio el tio estas vero, sekve, en belgaj ŝercoj, francoj estas nur francoj!!!

Atentu[redakti]

VIP001 MED.jpg

En Francujo, ŝercoj ofte temas pri belgoj.

Malamo al Angloj[redakti]

Regas ĉe angloj granda malamikeco al la Francoj, kiu malhelpas ke angloj vidas ilin sen mitoj. Ĉu angloj jam renkontis multe da Francoj, ĉu ili ilin imagas laŭ onidiroj aŭdataj en sia infanaĝo kaj pie konservitaj en la memoro? Oni aŭdas pli da insultoj kontraŭ l' Angloj el la buŝo de Sud-Amerikanoj ol el la buŝo de franclandanoj.

1294301381290.jpg

Edukado[redakti]

La unua pioniro estis Blanc, lernejestro en Livron (Drome), kiu jam en 1898 skribis favorajn artikolojn en pedagogiaj gazetoj, faris paroladojn ktp. En 1900, prof. Lambert varbis prof. Meray, kaj de tiam eminentaj universitatanoj aliĝis al E (Bourlet, Boirac, ktp.). Iom post iom E penetris en kelkajn liceojn. Ni citu i.a. Evrot, kiu en 1902 gvidis kurson en la liceo de Grenoble, Deligny, kiu en 1904 fondis licean grupon en Saint-Omer, k. a.

En la unuagradaj lernejoj ni citu Robert, kiu gvidis kurson en Pariza lernejo (1905), kaj instruistojn: Vatel, kiu gvidis kurson por instruistoj (Paris, 1905, 30 ĝis 60 instruistoj ĉeestis), Picard, kiu verkis libron (L'E al'Ecole, 1911) pri la rezultatoj ricevitaj; Aizieres kiu organizis "L'E a l' Ecole", fr. Asocio de E-istaj instruistoj; Durieŭ, lernejestro en Lille, kiu dum 6 jaroj (ĝis la milito), aprobita de sia Inspektoro, daŭrigis kurson en sia lernejo, kun ekzameno kaj diplomo.

Antaú la demagogiaj reformoj, precipe ekde 1974, instruisto, kiu sukcesis altnivelan konkurson, povis esti certa, ke li zorgos pri lernantoj minimume mezbonaj; nun oni decidis, ke ili ricevos la saman instruon. La rezulto estas tia, ke, laý la diro de sindikato inteligenta, kaj konsekvence tre minoritata, "la instruistoj devus esti formataj per alternaj staĝoj en la polico kaj en psikiatraj hospitaloj."

Lasta reformo decidis, ke la instruistoj de la elementaj lernejoj ricevos la saman salajron, kiel tiuj de la mezlernejoj. De tiam oni konstatas, ke la plej bonaj studentoj preferas instrui en la elementaj lernejoj, kun geknaboj malpli aĝaj kaj malpli danĝeraj.

Lingva instruo[redakti]

250px-HBalzac.jpg

En Francio ĉiuj lernas almenaŭ du lingvojn en la lernejo kaj la rezulto estas laŭ statistikoj ke nur 6% de la popoloj povas vere paroli fremdlingve. Tiu montras unue ke la instruado de lingvoj aĉas kaj due ke eĉ tiuj kiuj bone lernis plejofte ne pratikas kaj do forgesas la lingvon lernitan.

Oni pensas ke la avantaĝo de esperanto estas ne nur ke oni povas lerni ĝin rapide sed ankaŭ ke oni ne povas forgesi tian facilan kaj naturan lingvon.

Tempo[redakti]

la Granda Franca Burĝa Revolucio ne nur anstatauis la tradician kalendaron per la tiel nomata Respublika, kun la konataj poeziaj monat-nomoj vendémiaire, brumaire, frimaire ktp., sed ankaŭ dividis la tagon en 10 horojn, 1000 minutojn kaj 100 000 sekundojn decimalajn, kaj la ortan angulon en 100 gradojn (france "grades" anstataŭ "degrés"), 10 000 minutojn kaj 100 000 sekundojn decimalajn, paralele al la enkonduko de decimalaj pez- kaj mezur-unuoj.

1348029137471.jpg

Eminentuloj[redakti]

En nuna F. preskaŭ neniu kontraŭbatalas E-n. Sed multaj eminentuloj aprobis formale aŭ bonvolis patroni. Jen kelkaj: Membroj de Franca Instituto: Appel, d' Arsonval, Daniel Berthelot, Branly, Broea, Calmette, Charcot, Cotton, generalo Ferrie, Guillet, Lallemand, Lecornu, Lumiére, Meillet, Painleve, Richet, Roŭ, generalo Sebert. Aliaj scienculoj: Aulard, M. Boulle; generalo Delcambre, Langevin. Membroj de la Medicina Akademio: Broca, Calmette, Pinard; Roŭ, Sergent, Richet ktp. Industriistoj: Eifel, Farman, Michelin. Verkistoj: H. Barbusse, Léo Clarelie, Fr. Coppée, d-ro Foveau de Courmelles, Léon Frapié, Romain Rolland, Jules Romains. Komercistoj: Pascalis, Andre Baudet.

Skulptaĵoj ĉe la preĝejo de Vouvant[redakti]

Similaj, sed ankaŭ multaj nebibliaj motivoj troviĝas ankaŭ ĉe la eksteran arkoj kaj kapiteloj de la romanika preĝejo de Vouvant (Francujo):

Astronomio[redakti]

En la tv-programo "qui veut gagner des millions - kiu ŝatas gajni milionon da eŭroj" oni demandas kio turnas turne de la terglobo (proponitaj respondoj luno, suno, marso kaj venuso). La demanditulo ne scias la respondon kaj petas helpon de la publiko. Strange inter ĉeestantoj kiuj respondis la demandon 56% opiniis suno turnas turne de la tero! Ve al la francoj!