Franca ekonomio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg
Charles Fourier.jpg

"Pli valoras faro nenia, ol faro malbona."

~ Zamenhof pri franca ekonomio

Franca ekonomio, fondita de Richard Stallman, estas grava afero. Starbucks ĉeestas en Francio.

Turismo[redakti]

Satam.jpg

Turismo,ĉefe de germanoj dum monmilitoj, estas tre grava al franca ekonomio. Post germanoj, ĉiam venas angloj kaj usonanoj!!! Germanoj, ĝenerale, venas tra Belgio, sed anglalingvanoj preferas la nordajn plaĝojn.

Lastatempe la Internacia Ekspozicia Buroo okazigis en Parizo gazetaran konferencon, en kiu 5 ambasadoroj al Francio prezentis siajn kondiĉojn por luipreni la landon kiel bordelo dum venonta somero.

Esperanto[redakti]

En okt. kaj dec.1900, unuaj artikoloj de Lambert kaj Laisant en la grava "Revue du Touring-Club de France". En apr. 1901, unua kurso farita de Beaufront ĉe la Touring-Club; tuj poste, alia de Carlo Bourlet. En nov. 1901, la sidejo de la Pariza Grupo fiksiĝas en la Oficejo de Touring-Club (sed la kunvenoj okazas en la Sorbonne). Dum kelkaj jaroj Touring-Club alportis gravan helpon al E, kaj ĝia Revuo varbis multajn E-istojn. Post la milito, la agado ĉe la Sindikatoj de Iniciato akompanas la propagandon ĉe la komercistoj. Iom post iom, tiuj sindikatoj interesiĝas pri E, pluraj presigas reklamilojn. En febr. 1932, la Unuiĝo de la Federacioj de tiuj Sindikatoj esprimis diversajn dezirojn por enkonduko de E en sindikatojn, hotelojn, ktp; pluraj sekretarioj ĉeestis kursojn. En 1930 kaj 1931, SFPE organizas kun la Itala Federacio Turisma karavanojn al Italujo. En 1931 la urbo Cannes, la unua, starigis indikajn platojn en E sur siaj vojoj (dank' al Cresp); poste la urbo Cagnes-ĉemaro (Guerrini). En 1932 la fr. fervojaj Societoj, okaze de la XXIV-a Kongreso en Paris, surmetis afiŝojn aŭ indikajn platojn en E en la ĉefaj limstacioj kaj en Paris; kelkaj konservis ilin depost tiu tempo. En 1932 kaj 1933 la Vojaĝoficejo Globe-Trotter en Paris organizas en sia sidejo kursojn pri E. En 1933 kreo degrupiĝo "E kaj Turismo", por helpi al turismo en Fr. kaj alilande per E. Iniciatinto: Dupuis. Prez A. Baudet, sekr: ĝen. Dupuis, kas. Marseille; alta patronado de subministro por turismo Appel; subvencio de la Norda fervoja Societo. Tiu grupiĝo organizis kolektivajn vojaĝojn propagandajn. En 1933, SFPE organizis karavanon al Köln kaj la bordoj de la Rejno (Petit), kun partopreno de Francoj, Hispanoj, Italoj kaj Katalunoj.

Vidindaĵoj[redakti]

En Francio estas multaj vidindaĵoj.

La belo de la turo Eiffel tute neniomas. Estas manĝejo en la unua etaĝo. Por fanfaroni, ke oni manĝis en loko tiom alta, oni malŝparas sep kaj duonan ŝilingojn.

Oni ankoraŭ memoru la malnovajn preĝejojn de Parizo. Oni ne povas forgesi iliajn belecojn kaj la trankvilon oni trovas en ili. Oni ne forgesos la pentraĵojn kaj arĥitekturon de Notre Dame. Tiuj kiuj elspezis centmilojn da rupioj por konstruigi tiajn ĉi ĉielajn templojn, sendube havis en la profundoj de siaj koroj, la diamon.

1294301381290.jpg

Panoramo[redakti]

En iu dimanĉo, grupo da knaboj el la franca urbo Chateauroŭ faris ekskurson al montaro. La suno brilis, kaj neniu nubo estis je la firmamento.

Post pluraj horoj da Marŝo de la ĉiesulinoj, la ekskursantoj atingis, fine, la supron de monto kun bela verda alpo kaj aro da bovinoj.

Ĉiuj knaboj estis lacaj kaj malsataj; tial, ili volis tuj pikniki.

"Atendu, dum momento!", diris la grupo-gvidanto. "Admiru, unue, la eksterordinare belan pejzaĝon!"

La dika, neniam kontenta Bernard diris grumblante: "Mi vidas neniun pejzaĝon; nigra bovino staras antaŭ ĝi."

Morta sezono[redakti]

La francaj komercistoj parolas pri "la morte saison" (= la mortinta sezono), sed tiu dependas de la loko kaj de la tipo de komerco.

Ĉar Francio estas tre alloga por turismo, tiu mortinta sezono estas malofta.

Inter Kristnasko kaj Novjaro oni parolas pri "la trêve des confiseurs". En tiu periodo la industria laboro estas tre limigita. La esprimo indikas ke oni preferas ripozi kaj manĝi dolĉaĵojn dum tiu periodo.

1348029137471.jpg

Sklaveco[redakti]

Konkreta maljusto estas la fakto, ke pluraj dekmiloj da ĉinoj (la plej multaj el ili, ja preskaŭ ĉiuj, venas de Kantona regiono) vivas kiel sklavoj en Francio. Tiun maljuston pligravigas la fakto, ke por tiuj viktimoj de konkreta maljusto, lerni la francan lingvon estas tre malfacile. Lerni la francan lingvon estas por ili malfacile, unue tial ke por ĉina plenkreskulo la franca estas tre malfacila, pli ol dekoble pli malfacila ol Esperanto, kaj due sed multege pli grave tial, ke chio estas tre malfacila por homo vivanta kiel sklavo.

Senpaperuloj[redakti]

En Francio estas ekspluatataj miloj da "neleĝaj" laboristoj, kiuj venas, interalie, de iamaj francaj kolonioj. Tiuj laboristoj iĝus leĝaj, se iliaj landoj povus aliĝi al Eŭropa Unuiĝo. Tio estus granda perdo por iliaj dungantoj, kiuj estus devigataj apliki al ili la samajn leĝojn, kiel al leĝaj francaj viandaĵoj.

Salajro[redakti]

Minimuma salajro estas 1.467 eŭroj.

Prunto[redakti]

TabooAmericanStyle1-F-L.jpg

- Paŭlo petis de mi pruntedone 1500 eŭrojn, sed mi ne scias ĉu li estas fidinda.

- Certe! Donu al li!

- Kial, certe!

- Alimaniere li petos de mi

Sansistemo[redakti]

En Francio, plastika kaj estetika kirurgioj estas ja malsamaj aferoj. La unua zorgas pri patologio (brulvundoj, sekvaĵo de akcidentoj aŭ de malsanoj...) kaj estas repagita de la sociala asekuro. La dua estas nur beligo de nepatologiaj aferoj por la komforto de la pacientoj, kaj ne estas repagita.

Granita industrio[redakti]

En la 19-a kaj 20-a jc, la evoluo de la komunumo estis ligita al la granita ekspluatado, kiu faris ke la komunumo nomiĝis portempe Le Hinglé-les-Granits. Tiel, inter 1846 kaj 1848, la mino de La Pyrie aŭ Pillerie estis inter la deko da minoj, kiuj provizis graniton por la konstruado de la viadukto de Dinan, kvankam la distanco estis longa je 10 km. La inĝeniero konsideris ke veturilo ŝarĝita per unu kuba metro da granito ne povis fari pli ol unu vojaĝo ĉiutage, sed la kvalito de la granito tion valoris[1].

La ekspluatado kreskas ekde 1860 kaj la bezonoj por la konstruado de la fervoja linio (stacidomoj, pontoj, ktp.). Nun, nur du minoj de la Pyrie funkcias, laborigantaj tridek personojn, 45 en 1875. Ŝtonoje estis ŝarĝitaj en Dinan sur barĝoj kaj kondukitaj al la haveno de Saint-Malo [2].

La malfermo de la fervoja linio Dinan-La Brohinière en 1896 faciligas la evoluigon de la aktiveco. En 1910, estis ĉirkaŭ 350 laboristoj, cento da piemontaj italianoj aldoniĝis al la loka laboristaro[2].

« Antaŭ 1914, la Pyrie provizis poluritajn granitŝtonojn por tomboj (tio estis triono de la tiama produktado), konstruŝtonojn por konstruaĵoj kaj publikaj laboroj, kaj ankaŭ por pavimeroj » [2].

En la 20-a jc, la aktiveco de la mino de la Pyrie kaj de la granita baseno fluktuis laŭ la mondmilitoj kaj sociaj movadoj. Ili estis apârte gravaj, la eksterlanda laboristaro venis kun postulaj ideoj kaj kialoj : en 1920, la Pyrie suferis plurajn semajnojn da striko, denove en 1936 kaj 1938 kiam ĝi laborigis 115 personojn[2].

Sed la bezonoj kaj la kvalito de la ŝtono estas tie ; kvar entreprenoj konkuraj de la Pyrie naskiĝis : la mino Blanchard, kiu fermiĝos en 1959 ; la mino Stanislas Rolland ; la entrepreno Rioche. Jam, konsekvenco de la krizo de 1920, trideko de la plej bonaj laboristoj de la mino de la Pyrie asociiĝis kiel filio de laborista kooperativo de Louvigné-du-Désert, kaj malfermis minon en Notre-Dame Bobital[2].

La dua mondmilito, post faligo de la aktiveco, okazigis novan deiron por la bezonoj de rekonstruado de Francio. La loka granito estis uzata de la germana armeo por la starigo de Atlantika muro. La enmigrado estis denove petita en la 1960-aj jaroj, ĉifoje kun hispanoj, portugaloj kaj turkoj[2].

Vera malkresko okazis ekde 1978 pro konkurenco. La kooperativo devis fermiĝi en 1977 ; la dungitoj duone reduktiĝis en nur kelkaj jaroj. Fine, komence de la 21-a jc, se la gajnoj en produkteco ebligis la tenon de la produktadvolumeno, la efiko al la dungitaro estis multe malpli forta kiel atestas la deko da personoj kiuj laboras nun por la entrepreno Rioche kaj tiu de la Pyrie[2].

Krom la viadukto de Dinan, la granito de Le Hinglé estis uzata por : apartamentaroj, kanalo Ille-kaj-Rance, Norda Kanalo, pluraj havenoj, arsenalo de Rennes, kazernoj de Dinan kaj Caen, ktp., sed ankaŭ por pli rimarkindaj konstruaĵoj :

Renault FT-17[redakti]

Usonaj turistoj vizitas francan restoracion reformita laŭ germana gusto

La Renault FT–17 estis la plej sukcesa aŭto de la francio sed perdis spacon pro konkurenco de germanaj modeloj. Ĝi estis dupersona malpeza vehiklo, en kiu la gvidanto sidis antaŭe. La elformiĝo de FT–17 gravis en plua evoluigo de la aŭtoindustrioj, oni tie konstruis unuafoje turneblan turon. La tie efektivigita triobla disigo (gvidanta, batala kaj motora spaco) iĝis same tradicio. Oni planis FT–17 por apogo de la infanterio, la franca armeo havis ĉ. 3.000 vehikloj el tiu tipo kaj oni uzis la tipon ĝis 1944, kiam germanaj modeloj forigis ilin. Ĝia grava lastfoje uzo okazis en Parizo, kiam la germanoj uzis ĝin kontraŭ la ribelantoj.

Kanabo[redakti]

Francio estas la plej granda produktanto de kanabo en la mondo. 70-80% de la kanabo produktita en Eŭropo en 2003 estis uzitaj por specialaj cigaredoj. Ĉirkaŭ 95% de hurd'oj estis utiligitaj kiel besta litpretigo, dum preskaŭ 5% estis uzitaj en la konstruaĵsektoro.

La teknopolo Anticipa[redakti]

Unua optika kaj telekomunika franca poluso. Ĝi koncentras 45% de la franca esplorado pri telekomunikado. Grandaj grupoj (France Télécom R&D, Alcatel Lucent) kaj 200 PME-PMI (mezaj aŭ malgandaj entreprenoj), laboras sur tiu teritorio, flanke de laboratorioj kaj superaj lernejoj (universitato, teknika instituto, inĝenieraj lernejoj, ktp.).

Kelkaj nombroj pri la teknopolo (fonto : www.technopole-anticipa.com) :
- Aero : 1 300 km²
- Loĝantoj : 138 000 personoj
- 200 PME - PMI
- 10 000 industriaj postenoj
- 25 laborzonoj
- 4 entreprenaj vartejoj
- 4 000 studentoj
- 12 superaj lernejoj

Turismo kaj kulturaj agadoj[redakti]

Turismo precipe marborda. Kelkaj festivaloj: la festoj de la Saint-Loup en Guingamp, la festivalo de la hortensioj en Perros-Guirec.

Rimarkindaj lokoj : la rozgranita marbordo, la urbo Lannion, la ruinoj de la kastelo Tonquédec, Rosambo, la enfluejo de Yaudet, la katedralo de Tréguier, multaj kapeloj de la 14-a jarcento, la menhiro de Saint-Uzec en Pleumeur-Bodou, la kovritaj koridoroj, la grizgranitaj minejoj de Ile-Grande kaj rozgranitaj en La Clarté, la Centro pri spaca telekomunikado de Pleumeur-Bodou (radarkupolo) kaj la muzeo de la telekomunikoj de Pleumeur-Bodou, kiu apudas fidele rekonstruitan gaŭlan vilaĝon.

Plezurhavenoj: Perros-Guirec, Trébeurden.

Golfo de Saint-Samson, multaj piedirvojoj, plonĝaj kluboj en Perros-Guirec.

Agrikulturo kaj bredado[redakti]

Malgrava fiŝkapta sektoro, sed multaj malgrandaj agrikulturaj bienoj. Tregoro enkalkulas ankaŭ agronutran industrion kaj fortan ekoindustrion, kun pli ol 2300 postenoj.

Komerco[redakti]

La 14 jan. 1899, Canet (stenografisto) gvidis kurson ĉe la "Ecole Pratique de Commerce" en Limoges. En 1904, kreo de Komerca sekcio en la Pariza grupo (Lecaron, Balliman, Peloille); ĝi elektis unu tradukanton en ĉiu departemento, por helpi al la komercistoj: trofrua provo; ĝi ĉesis en 1910. Ĉirkaŭ 1907 kelkaj grandaj magazenoj interesiĝas je E, havas interpretistojn, ktp. Sed neniu vera organizo antaŭ la milito. La 9 febr. 1921, la Pariza Komerca Ĉambro aprobis la raporton de Andre Baudet, kiu rekomendas disvastigon de E kaj ties enkondukon - nedevigan - en la porkomercajn lernejojn. De tiu tempo, la ĉiama propagando de Baudet igis favoraj al E la plimulton de la Komercaj Ĉambroj en Fr., kaj alilande. Kursoj pri E estas farataj en la komercaj lernejoj en Paris, kaj devige en la Lernejo de Supera Instruado por junulinoj. La Komercaj Foiroj (Paris Lyon, Marseille, ktp.) uzas E-n, havas standojn. En 1931, la Pariza Foiro interŝanĝis 248 leterojn en E kun 26 landoj. En 1923, en Lyon, la Scienca Kongreso por pliampleksigo de la int. komercaj interrilatoj, aŭdinte Bobin kaj Privat, voĉdonis (unuanime krom unu voĉo) deziresprimon rekomendante uzon de E. En 1923 fondo de "E kaj Komerco". En majo 1925, en Paris, dua Int. Konferenco por uzo de E en Komerco kaj Industrio; pli ol 400 delegitoj reprezentantaj 10 registarojn, 171 komercajn ĉambrojn, 14 komercajn foirojn, 208 firmojn aŭ privatulojn. 4 feb. 1931, Ĝenerala Kunveno de la Francaj Komercaj Ĉambroj, post kiu pluraj patronadas E-n kaj malfermas kursojn. 2 jun. 1931, kunveno de la prez.-oj de la Fr. Komercaj Ĉambroj rekomendas multigon de kursoj kaj petas, ke oni serĉu rimedojn por faciligi uzon de E en komerco kaj turismo.

Asocio "E et Commerce" fondita (1923) por helpi al disvastigo de franca ekonomio (Balliman, Delanoue, Deny, Rousseau, Warnier). La Foiro de Paris kaj la Pariza Komerca Ĉambro estis membroj fondantaj. La prez. estis d-ro Nuyts, poste Grandjean, kaj nun Baudet, kiu donis antaŭenpuŝon. Ĝi verkis vortaron de teknikaj terminoj nun presatan, organizis kunvenojn por perfektiĝo, perkorespondajn kursojn; kreis bultenon (1928); fondis sekcion por la oficistoj (kunvenoj por interparolado, prunto de libroj); kreis "Societe Aŭiliaire pour les Applications Commerciales de l'E". Ni citu ankaŭ: Andre Petit, Marseille, Dupuis, f-ino Gerard Dusausoy kaj Gueritte.

  1. Louis Chauris, Les carrières exploitées pour la construction du viaduc de Dinan (1846-1852), en la libro Le Pays de Dinan, 2002, paĝoj : 219-241
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Louis Gontran, Armel Laffiché, Le XXe siècle au Hinglé : l'épopée du granit, en la libro Le Pays de Dinan, 2000, paĝoj : 111-119