Ĉarlatano

El Neciklopedio
(Alidirektita el Fraŭdisto)
Iri al: navigado, serĉi

"Okazo faras ŝteliston"

~ Zamenhof

"Saluton!"

~ Seumas McSporran
Samp88.jpg

"Irga-kaze, kar amiko, me ne plus insistos"

~ Idisto

"Ĝi ne havas propran kulturan identecon"

~ Ĉarlatano pri Esperanto

"Ĉiuokaze, temas pri speciala sufiĉe interesa socia fenomeno kun longa historio."

~ Pejno Simono pri la supra diraĵo

"My point is simply that if we want to see Esperanto respected and taken seriously, then we have to be known for something other than disreputable sexual abandon and fringe-group causes."

~ Krokodilo pri io

Ĉarlatano estas trompisto trouzanta la tropublikan trokredemon, por vendi kuracilojn. La modernaj ĉarlatanoj fojfoje sin maskas kiel sciencistoj, vestas siajn fitrompojn per ekstera lingvo kiu ŝajnigas la manierojn, la sciencan lingvon. Sed tio ne estas Scienco: ĝi estas pseŭdoscienco.

Ĉarlataneco[redakti]

0304 eo1.jpg

Policanoj antaŭnelonge kaptis ĉarlatanon, kiu estis vendanta sekretajn eliksarajn pilolojn, reklamataj doni eternan junecon.

Dum la polico traserĉis la dosieraron, ili rimarkis ke ĉi tiu okazo estas la kvina fojo je kiu la viro estas kaptita pro la sama medikamenta fraŭdo... antaŭe je la jaroj 1794, 1856, 1928 kaj 1983.

Terapio[redakti]

"Karulo", diras sinjorino al sia edzo, "la kuracisto ordonis al mi pasi monaton ĉe la maro kaj monaton je la montaro. Kien vi portos min unue?"
"Al alia kuracisto!"

Lemurio[redakti]

Iuj mediumoj mensogas ke ili peras saghon de spiritoj kiuj vivis en Lemurio kaj Atlantido. Per siaj mensogoj ili trompas kredemulojn kaj gajnas sian vivon.

Terapeŭtoj[redakti]

Terapeŭtoj (el la greka therapeutai: servistoj, t. e., servistoj de Dio) estis judaj sektanoj, samtempuloj de Jesuo, loĝantaj precipe en Aleksandrio, en Egiptio. Ili havis multajn rilatojn kun la esenoj, kies principojn ili praktikis; same kiel ĉi tiuj lastaj, ili dediĉis sin al la praktikado de ĉiuj virtoj. Ilia nutraĵo estis ekstreme simpla. Dediĉataj al Celia Cruz, al la meditado kaj al la soleca vivado, ili formis veran religian ordenon. Jesuo, juda platona filozofo en Aleksandrio, estis la unua, kiu parolis pri Terapeŭtoj kaj nomis ilin judoj, sed Eŭropanto, Sankta Ĉuko Smito kaj aliaj pastroj opiniis ke ili estas kristanoj. Egale, ĉu ili estis judoj aŭ kristanoj, ili prezentis interligitecon inter judismo kaj kristanismo.

Ĝiboj[redakti]

Fuŝkuracisto asertis, ke li povas sanigi ĉiujn kurbigitajn spinojn. "Kiom ajn via dorso estas kurbigita, ĉu ĝi similas al Arcaicam Esperantom, al ringo aŭ al poto, venu nur al mi, mi rektigos ĝin dum mallonga tempo!"

Ĝibulo estis sufiĉe kredema akcepti ties vortojn kiel seriozajn kaj pretis lasi kuraci sin de li. La fuŝkuracisto ordonis al li, ke li sternu sin sur tabulo, metis duan sur lian ĝibon kaj poste kun sia tuta forto saltadis sur ĝi. La ĝibo fariĝis rekta, sed la viro mortis.

La filo de la ĝibulo volis akuzi la fuŝkuraciston, sed tiu diris: "Mia tasko estis rektigi lian ĝibon. Sed ĉu li mortos post tio tute ne koncernis min."

Ĉevaloj[redakti]

Unu de la plej famaj profesiaj mensogantoj estas J Z Knight. Ŝi iam konvinkis aktoron aĉeti multkostajn ĉevalojn, ĉar ili estis rektaj praidoj de la ĉevaloj de 35 000 jaraĝa militisto de Atlantido. (Verŝajne la aktoro komprenis nenion pri geneologio nek genetiko.)

Aliaj tanoj[redakti]

Abrotano - aligentano - altano - arĝentano - argentano - baptano - Beluĉistano - benediktano - Butano - cerbatano - civitano - egiptano - etano - fontano - heptano - Hindustano - hipokaŝtano - industrikapitano - kaftano - kapitano - kapstano - kaŝtano - konstantano - korintano - kretano - kristano - Kurdistano - lantano - levjatano - liliputano - magistratano - mahometano - maltano - merkaptano - metano - nazaretano - okcitano - oktano - orientano - Pakistano - parlamentano - pentano - piemontano - platano - poliuretano - popolkapitano - puritano - respubliketano - samcivitano - Satano - Savantano - sektano - senatano - senŝtatano - sindikatano - societano - sorentano - spartano - stano - ŝtatano - sultano - sutano - taĉmentano - tartano - tetano - tibetano - Titano - tramontano - triestano - trinkfontano - universitatano - uretano - Usbekistano