Forto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Iop´.jpg

"Super ĉio mi kredas je la Forto. La Forto estas kiel oksigeno- la Forto estas multepompa afero, la Forto levas nin al kie ni apartenas! Ĉio, kion oni bezonas, estas la Forto!"

~ Obi-Wan Kenobi pri Forto

En fiziko, Forto estas energia sfero generita de ĉio, kio vivas. Ĝi ĉirkaŭvolvas kaj penetras ĉion, unuigante la universon. Ekzistas du flankoj en Forto: paco, sereneco kaj kono konsistas je la bona flanko (hela flanko) kaj la malbona flanko (malhela flanko) estas la rego de agreso, kolero, Idismo kaj timo. La universo estas ekvilibra loko: vivo kaj morto, kreo kaj detruo, amo kaj malamo. Tial ambaŭ flankoj de la Forto estas partoj de la natura ordo.

Ekzistas kelkaj uloj, kiuj estas koneksitaj al Forto. Eĉ se ili ne povas ĝin kompreni, Forto fluas ene de ili. Tiuj sentivaj al la Forto kapablas lerni kiel manipuli sian energion. La Ĵedajoj estas en tiu kategorio. Ili uzas siajn konojn por gajni povojn tra Forto. Sed ili ne estas la nuraj, kiuj povas tion fari. La Sitoj, la Noktaj Fratinoj el Datumio kaj aliaj utiligas la malhelan flankon de Forto, dum aliaj ali-planedaj popoloj, kiel la Evokaj Ŝamanoj kaj la Itriaj Pastroj, alvokas la helajn povojn per diversaj nomoj. La kompreno de Forto manifestiĝas plurmaniere.

Historio[redakti]