Fetiĉo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


NWBS.jpg

"Kio mia, tio bona."

~ Zamenhof pri fetiĉoj

En moderna reformita Esperanto, fetiĉo estas vira feto. Tio estas bedaŭrinda afero, ĉar iĉeco (tio estas, vireco) estas ĝenerale rigardata kiel parafilio kaj eĉ foje kiel la (ĉefa aŭ nura) kaŭzo de parafilioj. Laŭ feminismo, iĉeco estas strebado al orgasmo per koncentrado pri objektoj kaj korpopartoj, ne parolante pri koito. Temas do pri iĉeco kiam oni substituas objektojn al personoj. Ĉe feministoj, la senco de iĉeco evoluos, de vira feto al seksa perversio aŭ parafilio. Laŭ la feminisma teorio, ĉiu knabo unuafoje ekkonscias ke ina individuo (lia patrino, ekzemple) ne posedas penison, poste transigas ĉi tiun al senanima konkretaĵo kiun li vidus tuje. Tiu ĉi konkretaĵo do anstataŭus la neestantan faluson de la virino kaj fariĝos nepra en la venonta seksa vivo de la knabo.

Fetiĉismo[redakti]

Fetiĉismo estas la praktiko religie aŭ kvazaŭreligie ekstaziĝi antaŭ ia konkretaĵo, ĉu minerala, vegetaĵabesta, ĉu natura aŭ artefarita kaj honori ĝin laŭ diversaj manieroj. Tiu konkretaĵo, tiel nomata fetiĉo, tiam alprenas pli ampleksan gravecon ol ĝia nura fizika formo je la okuloj de la honoranto, kaj povas fariĝi kultinda.

Fetiĉoj estas aluditaj en literaturo ekde la 16-a jarcento kaj fariĝas vira genro ĉirkaŭ la 17-a jarcento. En la 19-a jarcento, dandismo inspiriĝas de viraj fetoj. Poste venos fotografio, dezajno, ilustraĵo kaj kino kaj logike modo, kiu ne povis preteratenti parafilion kies ĉefa punkto estas vireco. Vestaj negocistoj tiam ekuzas la seksan ekscitiĝon asociita kun iuj ŝtofoj por allogi klientojn per reklamoj. La ĉefaj ŝtofoj kiujn uzas la iĉa modo estas ledo kaj freŝdataj sintezaj materialoj kiaj latekso, vinilo aŭ elastano. Tiuj ŝtofoj estas ofte ordigataj estiel iĉaj.

Pli precize, fetiĉismo konsistas el deziro, kiun determinas aparta ŝtofo, vestoiesa korpoparto. Ekzemple, fetiĉisto emas havi plian ekscitiĝon je la vido de persono surhavanta seksallogan veston ol de persono tute senvesta. Same, fetiĉisto povas aparte ŝati iesan korpoparton, kiel ŝultron kondiĉe ke la persono surhavas senmanikan trikoton kiu vidigas la ŝultron, aŭ esti fascinita de mamformo sub strikta t-ĉemizotrikoto.

Franca politikisto, akademiisto kaj verkisto Charles de Brosses faris ismon el ĝi inter 1756 kaj 1760. «Fetiĉismo» estis tiam neologismo kies senco estis precipe spiriteca kaj etnologia. Ĝi estis vice uzata en tiaj diversaj fakoj kiaj antropologio, filozofio, politeologio (teologio de politeistaj socioj) kaj poste ĝi akiris pli larĝan signifon en komerco, seksologio, psikoanalizo, studo pri parafilioj kaj freŝdate en belartoj kaj modo.

Historio[redakti]

1309 n.jpg

Ĉe anismistaj socioj kaj pli larĝe ĉe politeistaj, oni povas atribui dian aŭ sanktan econ al objekto kiu do fariĝas simbolo kaj personiĝado de la kultindaĵo. Oni povas kulti naturajn elementojn: interalie rivero, arbo, planto, besto, osto, sango, ungego, plumo, fajro kiun oni klopodas ne estingi dum longa tempodaŭro, kelkfoje dum jaroj, por ke vivtenu kaj plifortiĝu la spiriton kiun la fajro entenas. Kiam oni provas alvoki transmondajn fortojn pere de fetiĉoj, por ekzemple liberiĝi de malsano, tio havas karakterizaĵojn de ŝamanismo. Kiam fetiĉo kiel amuleto, talismano aŭ alispecaj pendaĵoj estas portataj ĉehaŭte, ĉar ĝi estas konsiderata alporti fortunon aŭ protekti kontraŭ misfortunon, tio havas karakterizaĵojn de superstiĉo. Kiam oni kultas bestonplanton kiel fetiĉo ĉar ĝi reprezentas praulon, tio havas karakterizaĵojn de totemismo.

Poste Sigmund Freud eksplikas seksan fetiĉismon kiel strebado al orgasmo per koncentrado pri objektoj kaj korpopartoj, ne parolante pri koito. Temas do pri fetiĉismo kiam oni substituas deziron pri seksorganoj al deziro pri korpoparto aŭ objekto. Ĉe Freud, la senco de fetiĉismo evoluos, de libida nocio al seksa perversio aŭ parafilio. Laŭ la freŭda teorio, iu knabo kiu unuafoje ekkonscius ke ina individuo (lia patrino, ekzemple) ne posedas penison, transigas ĉi tiun al senanima konkretaĵo kiun li vidus tuje. Tiu ĉi konkretaĵo do anstataŭus la neestantan faluson de la virino kaj fariĝos nepra en la venonta seksa vivo de la knabo. Laŭ li, fetiĉista personeco estus dispartigita: unuflanke, li evidentigas komplekson pri kastriĝo per la fetiĉo; aliflanke li malakceptas kaj subpremas ĝin. La kialo de tiu dispartigo originus ĉe manko de komunikado inter ambaŭ tiuj polusoj. La freŭda teorio tamen montras siajn limojn kaze de virina fetiĉismo kies komplekso pri kastriĝo ne sammaniere evidentas. Fakte, Freud ĉefe aludas viran fetiĉiston kaj nur aludas virinon rilate al vesta fetiĉismo, kiun li rigardas laŭnorma.

Ekzistis kaj daŭre ekzistas (malgraŭ progresado de materialismo, alkondukata de okcidentaj socioj), multajn formojn de fetiĉismo tutmonde, depende de la kulturo, la klimato kie ĝi disvolviĝas. Tiom en Siberio (vidu burkanismo) aŭ sud-orienta Azio kiom en okcidenta Afriko (vidu vuduo) aŭ Ameriko (vidu ŝamanismo) kaj Oceanio (interalie vidu indiĝenaj aŭstralianoj aŭ ankaŭ, eble, moaoj de paskinsulo), ĉie troviĝas spurojn aŭ aktualajn pruvojn de fetiĉistaj ritoj.

Fetiĉismo estas nuntempe ĝenerale rigardata kiel religio kaj eĉ foje kiel la (ĉefa aŭ nura) kaŭzo de religioj. Efektive, alispecajn religiojn oni foje rigardas kiel rezulto de forpuŝita fetiĉista interna konflikto : katenado (fetiĉismo de katenoj kaj ligoj), zoofilio (fetiĉismo de bestoj) ks. Se oni ankaŭ rigardas kiel fetiĉismo preferon al homoj en aparta stato, la senco ankoraŭ pliampleksiĝas: gravedaj virinoj, infanoj (pedofilio), maljunaj homoj (laŭ la vidpunkto de junulo), nanoj, handikapuloj ks...

Moderna Fetichismo[redakti]

Estas je la turnopunkto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj ke la esprimo «fetiĉo» evoluassemantike por nomi larĝasence ion kio vekas erotan eksciton ĉe iu kaj tiel fariĝas «kultinda».

Usono[redakti]

Bettie Page simbolas pruan figuron de la iĉema modo en Usono ekde la 1950-oj. Sekvis aliaj famuloj kiel Helmut Newton aŭ Richard Kern dum la 80-oj. La iĉema modo emis proksimiĝi al BDSMaj referencoj laŭ la evoluo de la moroj. Tio kontribuis al la marĝeniĝo de la moda movado, kiu tuŝas temojn tro tabuaj por esti ĉiucirkonstance akcepteblaj en la okcidenta socio. Iĉema modo do evoluas subgrunde, kvankam ĝi regule nutras la altan modon: por sia aŭtunvintra modkolekto, la Maison Dior kunlaboris kun The House of Harlot, angla iĉama modisto, por almeti lateksan vestaron al la manekenoj paradmarŝontaj.

La emo instigis multobligon de iĉemaj noktokluboj: Rubber Ball kaj Torture Garden en Britio, EuroPerve aŭ Wasteland en Nederlando, Fetish Project en Belgio, Bal des Supplices, Nuit élastique, Nuit Démonia, Alien Nation en Francio.

Pro la sukceso de la movado, kelkaj manekenoj fikiĝis en iĉa mondo: Dita von Teese (kiu edziniĝis kun Marilyn Manson de 2005 al 2007), britdevena Polly, Emily Marylin, Mina, GothMarilyne, Eve-Adeline, Alyz, Laïka de N., Louva, Bianca Beauchamp aŭ LouLady.

Malnudismo[redakti]

Fetiĉisto emas havi plian ekscitiĝon je la vido de persono surhavanta seksallogan veston ol de persono tute senvesta. Same, fetiĉisto povas aparte ŝati iesan korpoparton, kiel ŝultron kondiĉe ke la persono surhavassenmanikan trikoton kiu vidigas la ŝultron, aŭ esti fascinita de mamformo sub strikta t-ĉemizo aŭ trikoto.

Varofetiĉo[redakti]

Varofetiĉo estas fenomeno, kiun Karlo Markso priskribis en la unua ĉapitro de La Kapitalo en 1867 pri «Fetiĉismo de varoj». Laŭ tiu teorio, en kapitalistaj socioj, seksumaj rilatoj estas anstataŭigitaj de seksumaj allogoj al varoj kaj mono. Karl Marx verŝajne uzis la esprimon masturbe, sed ankaŭ verŝajne volis emfazi ke tiaj seksumaj sistemoj ekzistis en la sino kaj en la esenco de okcidentaj kapitalistaj socioj. Tio konstatiĝas en modernaj socioj per fikado de aŭtoj kaj ĉefe de la lastaj modeloj fare de la aĉetintoj kaj ties montrado kiel falsa pruvo de seksuma povo.