Fenico

El Neciklopedio
(Alidirektita el Fenica lingvo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ili NE estas fenicinoj, sed...

"Fenico (New York, NY) is on Facebook"

~ Facebook pri fenico

"Serĉi la tagon pasintan"

~ Zamenhof

"Atentu esperantistoj! "

~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri fenicoj

"Laŭ mi ĝi estas nepre leginda"

~ Andreas Kueck ne pri ĉi tiu artikolo, kompreneble

"Fekegale."

~ ruso

Fenicoj estis popolo, kiu ekspluatis ankaŭ la riĉajn plaĝoj kaj plumbo-minejojn ĉe I., Monako, Islama Ŝtato kaj aliaj turismlokoj. En 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento estis populara teorio pri ĉeestado de fenicoj en Brazilo. Kelkaj homoj asertis ke la famaj fenicaj navigantoj alvenis tropikajn plaĝojn de Sudameriko. La devena lando de fenicoj, inter Lebanona montaro kaj la orienta bordelo de Sirio estis tre malbela, pro tio, ili vojaĝis dum feriotagoj al belaj pejzaĝoj.

126476024811.png

La fenicoj estas adorantoj de Baalon, pro tio, li kreis skatolon. La fenica civilizo estis entrepreneca mara komerckulturo kiu disvastiĝis trans la Mediteraneo dum la 1-a jarmilo a.K. Por plifortigado de la korpo fenicoj uzis laŭlarĝajn trabojn. Fenicaj militaj ŝipoj estis montritaj sur muroj de palaco de Asiria reĝo por vigligi turismon.

Fenica lingvo[redakti]

La fenica lingvo estis parolata en lando nomiĝita Pūt, tio estas Libano, norda Israelo kaj Sirio modernaj. Ĝi estis parto de la kanaana subgrupo de la nordokcidenta semida lingvaro; aliaj anoj de tiu subgrupo inkludis la amonan kaj hebrean.[1][2] Fenicaj koloniantoj transportis sian lingvon ĝis Kartago (en Tunizio moderna) kaj suda Hispanio. En okcidenta Azio, la fenican anstataŭis la aramea lingvo. En norda Afriko la fenica travivis dum pli longa tempo forme de la punika lingvo, kiu post la falo de Kartago influiĝis de la najboraj berberaj lingvoj; eble oni parolis ĝin ankoraŭ en la 7-a jarcento, kiam la araba lingvo entendiĝis en norda Afriko per la Kalifŝtato.

Kombinita kun la punika, la fenica estas konata ĉefe per ĉirkaŭ 10 000 postvivintaj surskriboj, suplementitaj de glosoj fojfoje verkitaj en aliaj lingvoj. Aldone al iliaj multaj surskriboj, oni kredas ke la fenicoj lasis multajn aliajn skribitajn verkojn, sed la plimulto pereis, ĉar ili estis skribitaj sur papirusopergameno kaj putriĝis en la malsekaj aero kaj tero de iliaj urboj.[3]

Romiaj verkistoj, ekzemple Salustio, aludis al libroj verkitaj en la punika, sed neniuj restas hodiaŭ krom kelkfoje per traduko (ekz. la manlibro pri agrikulturo de Magono de Kartago) aŭ en elĉerpetoj (ekz. la teatraĵoj de Plaŭto). En 1694 malkovriĝis dulingva surskribo en la antikva greka kaj punika, kio povigis la francan klerulon Jean-Jacques Barthélemy malĉifri kaj rekonstrui la fenican alfabeton en 1758. Eĉ en 1837 kleruloj konis nur 70 fenicajn surskribojn. Tiuj kolektiĝis en la Scripturae linguaeque Phoeniciae monumenta de Wilhelm Gesenius, kiu tiam konsistigis ĉion, kion kleruloj sciis pri la fenica lingvo.

Post kiam komerca traktato inter la fenicoj kaj etruskoj malkovriĝis en 1964, oni malĉifris pli el la etruska per komparo al la pli profunde komprenata fenica.

Historio[redakti]

La fenicoj estis la unua ŝtat-nivela socio, kiu vaste uzis kaj disvastigis la semidan alfabeton. La fenica alfabeto estas la plej malnova konfirmita konsonanta alfabeto, aŭ abĝado.[4] Iĝis norme referenci la skribon kiel "prakanaanan" ĝis la meza 11-a jarcento a.k.e., kiam ĝi unue atestiĝas sur bronzaj sagopintoj, kaj kiel "fenican" nur post 1050 a.k.e.[5] La fenica alfabeto estas vaste opiniata kiel almenaŭ parta praulo de preskaŭ ĉiuj modernaj alfabetoj, precipe se oni akceptas la hipotezon, ke la brahmia skribo deriviĝis de la aramea alfabeto.

Distribuo de la fenica lingvo, montrita per flava konturo.
La plej gravaj fenicaj komerc-vojoj kaj urboj en la Mediteranea baseno.

El tradicia lingvoscienca vidpunkto, la fenica estis variaĵo de la kanaana lingvaro.[6] [7] Tamen, pro la tre etaj lingvaj malsamaĵoj, kaj la nesufiĉaj registroj de la tempo, estas malklare ĉu la fenica formis apartan kaj unuiĝintan dialekton aŭ simple estis supraĵe difinita parto de pli vasta lingva kontinuumo. Per sia mara komerco, la fenicoj disvastigis la uzon de la alfabeto al Norda Afriko kaj Eŭropo, kie ĝin adoptis la grekoj. Pli poste, la etruskoj adoptis modifitan version por sia propra uzado, kiun, siavice, modifis kaj adoptis la romianoj kiel latinan alfabeton, sur kiu ankaŭ la Esperanta alfabeto baziĝis. Saluton!

Kartaga koloniado disvastigis la fenican al la okcidenta mediteraneo, kie la distingebla punika lingvo evoluis. Ankaŭ la punika formortis, kvankam ĝi vivis pli longe ol la originala fenica, eble ĝis la 5-a aŭ eĉ la 7-a jarcento k.e..

Vortprovizo kaj vortfarado[redakti]

Substantivoj estis plejparte formataj per kombino de konsonantaj radikoj kaj vokalaj skemoj, sed ili povis ankaŭ esti formataj per la prefiksoj /m-/, kiu esprimis agojn aŭ iliajn rezultojn; malofte /t-/) kaj la sufikso /-ūn/. Abstraktoj povis esti formataj per la sufikso -t (verŝajne /-īt/, /-ūt/).[8] Adjektivoj povis esti formataj per la familiara semida nisba sufikso /-īj/ y (e.g. ṣdny "cidona").

Kiel la gramatiko, la vortprovizo estis tre proksima al la biblia hebrea, kvankam iuj specialaĵoj estas atentindaj. Ekzemple, la kopula verbo "esti" estis kn (kiel en la araba, kontraŭa al la hebrea kaj aramea hyh) kaj la verbo fari estis pʿl (kiel en la aramea pʿl kaj araba fʿl, kontraŭa al la hebrea ʿśh).

Norma fenica lingvo
Sarkofaga surskribo de Tabnit de Cidono, 5-a jarcento a.k.e.[9][10]
Teksto Transliterumo
𐤀𐤍𐤊 𐤕𐤁𐤍𐤕 𐤊𐤄𐤍 𐤏𐤔𐤕𐤓𐤕 𐤌𐤋𐤊 𐤑𐤃𐤍𐤌 𐤁𐤍
𐤀𐤔𐤌𐤍𐤏𐤆𐤓 𐤊𐤇𐤍 𐤏𐤔𐤕𐤓𐤕 𐤌𐤋𐤊 𐤑𐤃𐤍𐤌 𐤔𐤊𐤁 𐤁𐤀𐤓𐤍 𐤆
𐤌𐤉 𐤀𐤕 𐤊𐤋 𐤀𐤃𐤌 𐤀𐤔 𐤕𐤐𐤒 𐤀𐤉𐤕 𐤇𐤀𐤓𐤍 𐤆
𐤀𐤋 𐤀𐤋 𐤕𐤐𐤕𐤇 𐤏𐤋𐤕𐤉 𐤅𐤀𐤋 𐤕𐤓𐤂𐤆𐤍
𐤊 𐤀𐤉 𐤀𐤓𐤋𐤍 𐤊𐤎𐤐 𐤀𐤊 𐤀𐤓 𐤋𐤍 𐤇𐤓𐤑 𐤅𐤊𐤋 𐤌𐤍𐤌 𐤌𐤔𐤃
𐤁𐤋𐤕 𐤀𐤍𐤊 𐤔𐤊𐤁 𐤁𐤀𐤓𐤍 𐤆
𐤀𐤋 𐤀𐤋 𐤕𐤐𐤕𐤇 𐤏𐤋𐤕𐤉 𐤅𐤀𐤋 𐤕𐤓𐤂𐤆𐤍
𐤊 𐤕𐤏𐤁𐤕 𐤏𐤔𐤕𐤓𐤕 𐤄𐤃𐤁𐤓 𐤄𐤀
𐤅𐤀𐤌 𐤐𐤕𐤇 𐤕𐤐𐤕𐤇 𐤏𐤋𐤕𐤉 𐤅𐤓𐤂𐤆 𐤕𐤓𐤂𐤆𐤍
𐤀𐤋 𐤉𐤊𐤍 𐤋𐤊 𐤆𐤓𐤏 𐤁𐤇𐤉𐤌 𐤕𐤇𐤕 𐤔𐤌𐤔
𐤅𐤌𐤔𐤊𐤁 𐤀𐤕 𐤓𐤐𐤀𐤌
ʾnk tbnt khn ʿštrt mlk ṣdnm bn
ʾšmnʿzr khn ʿštrt mlk ṣdnm škb bʾrn z
my ʾt kl ʾdm ʾš tpq ʾyt hʾrn z
ʾl ʾl tptḥ ʿlty wʾl trgzn
k ʾy ʾrln ksp ʾy ʾr ln ḥrṣ wkl mnm mšd
blt ʾnk škb bʾrn z
ʾl ʾl tptḥ ʿlty wʾl trgzn
k tʿbt ʿštrt hdbr hʾ
wʾm ptḥ tptḥ ʿlty wrgz trgzn
ʾl ykn lk zrʿ bḥym tḥt šmš
wmškb ʾt rpʾm
Traduko

Mi, Tabnit, sacerdoto de Iŝtar, reĝo de Cidono, filo
de Eŝmunazar, sacerdoto de Iŝtar, reĝo de Cidono, kuŝas en ĉi tiu sarkofago.
Kiu ajn vi estas, ĉiu, kiu povas trovi tiun ĉi sarkofagon,
ne, ne malfermu ĝin kaj ne maltrankviligu min,
ĉar neniu arĝento kolektiĝis kun mi, neniu oro kolektiĝis kun mi, nek io ajn valora,
nur mi kuŝas en ĉi tiu sarkofago.
Ne, ne malfermu ĝin kaj ne maltrankviligu min,
ĉar tio estas abomenindaĵo al Iŝtar.
Kaj se vi ja malfermos ĝin kaj ja maltrankviligos min,
vi ne havu iun ajn semon inter la vivantoj sub la suno,
nek ripozejon kun la Refaidoj.


Malfrua punika lingvo
1-a jarcento a.k.e.[11]
Teksto Rekonstruo (fare de Igor Diakonov)[12]
ΛΑΔΟΥΝ ΛΥΒΑΛ ΑΜΟΥΝ
ΟΥ ΛΥΡΥΒΑΘΩΝ ΘΙΝΙΘ ΦΑΝΕ ΒΑΛ
ΥΣ ΝΑΔΩΡ ΣΩΣΙΠΑΤΙΟΣ ΒΥΝ ΖΟΠΥΡΟΣ
ΣΑΜΩ ΚΟΥΛΩ ΒΑΡΑΧΩ
lʾdn lbʿl ḥmn
wlrbtn tnt pn bʿl
ʾš ndr S. bn Z.
šmʾ klʾ brkʾ
Traduko

Al la sinjoro Baal Ammono
kaj al nia mastrino Tanit, la vizaĝo de Baal,
[tiu] kiu konsekris Sosipation, filon de Zopiro.
Li aŭdis lian voĉon kaj benis lin.

Alfabeto[redakti]

Ankaŭ la fenicoj ne elpensis la alfabeton. La unua alfabeto konsistis en 22 literoj kaj aperis en ministdometoj en Sinajo.

La Fenica alfabeto (kreita kaj uzita en la antikva lando Fenicio) estas praalfabeto, de kiu originas ĉiuj nunaj alfabetoj. Ĝi aperis unuafoje en Bibloso. Ĝi ne havis vokalojn, sed nur 22 konsonantojn.

Historio[redakti]

Oni ne povas certe diri ĉu la fenica alfabeto estis la unua fonetika alfabeto en la mondo, sed ĝi aĝas pli ol 3000 jaroj kaj de ĝi devenas preskaŭ ĉiuj konataj skribsistemoj de Eŭropo kaj Mezoriento. La ekzakta dato de apero de fenica skribo estas nekonata. La unua ekzemplo de fenica skribo estas trovita en 1922 en Biblo sur sarkofago de Bibla reĝo Ahiram. La enskribo aspektis jene:

Sarcophag of Ahiram inscription.png

La esploristo kiu malkovris la sarkofagon, Pierre Montet, kredis ke la sarkofago estas kreita en -13-a jarcento. Do, dum longa tempo oni kredis, ke tio estis la plej frua fenica enskribo. Sed jam en 1980-aj jaroj oni komencis dubi, ke ĝi povis aperi pli frue ol en -11-a jarcento. Modernaj esploristoj trovis, ke en sama tombo estis grekaj vazoj de -7-a jarcento, kaj do la tombo aĝas de la sama epoko; aliaj, tamen, kredas, ke la vazoj estas metitaj tien fare de tombrabistoj, kiuj loĝis en la tombo dum iom da tempo, priserĉante ĝin por valoraĵoj.

En 1972 arkeologo Pritchard, esplorante vilaĝon Sarepta (inter Sidono kaj Tiro) trovis vazon kun enskrapita enskribo per fenicaj literoj. La vazo estas farita en -13-a jarcento, dum Troja milito. Nun oni opinias, ke tio estas plej frua ekzemplo de fenica skribo.

En tiaj jaroj jam ekzistis variantoj de pralfabetaj fonetikaj skriboj. Ekzemple, en Mezopotamia kojnoskribo ekzistis fonetika varianto (Akkada silaba kojnoskribo). En Egiptia hieroglifiko fonetikaj partoj ekzistis ekde epoko de Meza Imperio, kaj eventuale ili iĝis pli kaj pli popularaj. Ankoraŭ en tiuj skriboj aperis vortoj, kiuj estis skribitaj pure per fonetikaj signoj (aparte, fremdlandaj nomoj kaj loknomoj).

Unuaj ekzemploj de linearaj (t.e. nekojnoskribaj) alfabetaj sistemoj apartenas al -14-a jarcento. Tio estas praĥanaana kaj prasinaja alfabetoj. Ili ankoraŭ estas similaj al la fenica skribo kaj kelkaj sciencistoj rigardas ilin kiel pli fruajn variantojn de ĝi. La literoj de protoĥanaana alfabeto ankoraŭ estas bildecaj, kiel ideogramoj, sed estas uzataj ekskluzive fonetike. La sono estis kvazaŭ montrita per bildeto de iu aĵo, kiu komencas je sama sono. Ekzemple, litero kun sono b nomiĝis beit (domo) kaj estis simpligita bildeto de domo. Sed la litero ne plu signifis vorton "domo", nur la sonon b - kaj male, la sono b estis skribata nur per ĝi, ne per iu alia litero aŭ ideogramo. Tiu procedo de apero de literoj el piktogramoj estas formo de akrofonio.

La deveno de piktogramoj mem estas neklara; nun la plej verŝajna versio estas prenado de Egiptiaj unukonsonantaj fonetikaj hieroglifoj kun ioma ŝanĝo de ilia fonetika signifo por adaptado al praĥanaana fonologio. El praĥanaana alfabeto, post plia simpligo, aperis la fenica skribo mem, kiu estis simpla abĵado kun 22 literoj.

Revolucio en skribsistemoj[redakti]

Kreo de fonetika alfabeto iĝis vera revolucio en skribsistemoj. Antaŭe ideogramaj skriboj estis tre komplikaj kaj nur uzeblaj por specialaj skribistoj, kiuj tutan sian vivon devis lerni novajn kaj novajn ideogramojn. Pro tio simpla popolo kaj eĉ nobeloj estis nealfabetaj kaj devis ĉiam dungi fakulojn kiam necesis skribi aŭ legi ion. Apero de alfabeto en kiu unu litero signifas unu sonon igis skribon atingebla por plimulto de homoj. Krome, "akrofonia" naturo de skribo donas apartan lernan avantaĝon al popoloj, kiej uzis semidajn lingvojn, kaj pro tio ĝi rapide disvastiĝas inter ili. Kiel lineara alfabeto, fenica skribo havas avantaĝon kontraŭ kojnoskriboj, ĉar ĝi ne dependis de materialo sur kiu oni skribas. Kiam per kojnoskribo oni povis skribi nur sur malseka argilo, per fenica skribo eblis enskrapi skribaĵon sur iu ajn surfacon - lignon, ŝtonon, ceramikon ktp. Fakte, multaj enskriboj de kutima vivo estis enskrapitaj sur fragmentoj de rompitaj vazoj kaj aliaj ceramikaĵoj, kiuj estis tute sentaŭgaj por iu alia celo.

Poste, najbaraj popoloj kun aliaj lingvoj ankaŭ prenis la skribsistemon kaj adaptis ĝin por siaj lingvoj. Tiaj alfabetoj (ekzemple, la greka) perdis la "akrofoniecon", sed pro malgranda nombro de lernendaj literoj ĝi tamen estis sufiĉe facila por demokratiigi la skribon kaj disvastigi ĝin inter malaltaj niveloj de socio. La klasoj kiuj profitis nur per skribo, kiel egiptiaj skribistoj aŭ ĉinaj mandarinoj, aŭ tute malaperis en tiuj socioj, aŭ devis ekhavi iujn aldonajn sciojn por konservi sian pozicion. Pro tio juro, literaturo kaj scienco ankaŭ ricevis grandan impulson.

Daŭra disvolgiĝo[redakti]

Pro apero de lignaj bordoj, kovritaj je vakso, kaj, poste, pergameno, aperis eblecoj skribi tre rapide. Pro rapida skribo, formo de literoj iĝis pli rondeca, eĉ kursiveca. Disvolviĝo de fenic-devenaj alfabetoj, prenitaj fare de diferaj popoloj, kreis tri branĉojn. En semidlingvaj areoj ĝi transformiĝis al aramea skribo kaj konservas sian abĵadecon. De tiu branĉo devenas ĉiuj nunaj semidaj abĵadoj kaj kelkaj aliaj alfabetoj. Por la greka oni devis adapti la lingvon kaj aldoni simbolojn por vokaloj. Tion oni faris per redifini literojn kiel alef, vav, ain ktp., kies sonoj ne ekzistis en la greka, kiel vokaloj. La tria vojo estas kelkaj alfabetoj, kiuj iĝis silabaj, sed nun sciencistoj kredas, ke ili ankaŭ devenas de la aramea. Do, la moderna filogenio de fenic-devenaj skriboj estas:

Do, ega parto de nunekzistantaj skribsistemoj rekte aŭ nerekte devenas de la fenica.

La fenica alfabeto[redakti]

La fenicaj kaj la hebreaj liternomoj tre similas, do la nomoj de la hebreaj literoj uziĝas ĉi tie.

Litero Nomo Signifo Esperanta litero IFA Devenintaj literoj
Hebree Arabe Greke Latine Cirile
Aleph ʾālef Bovo /ʔ/ א Α α A a А а
Beth bēt Domo b /b/ ב Β β B b Б б, В в
Gimel gīmel Kamelo g /g/ ג Γ γ C c, G g Г г
Daleth dālet Pordo d /d/ ד Δ δ D d Д д
He Fenestro h /h/ ה Ε ε E e Е е, Є є
Waw ŭāŭ Fiŝhoko w /w/ ו (Ϝ ϝ), Υ υ F f, U u, V v,
W w, Y y
(Ѵ ѵ), У у
Zayin zajin Armilo z /z/ ז Ζ ζ Z z З з
Heth ḥēt Muro /ħ/ ח Η η H h И и
Teth ṭēt Rado /tʼ/ ט Θ θ (Ѳ ѳ), Ф ф
Yodh jōd Mano y /j/ י Ι ι I i, J j Іі, Її, Јј
Kaph kaf Manopalmo k /k/ כ Κ κ K k К к
Lamedh lāmed Bastono l /l/ ל Λ λ L l Л л
Mem mēm Akvo m /m/ מ Μ μ M m М м
Nun nun Serpento n /n/ נ Ν ν N n Н н
Samekh sāmeĥ Fiŝo s /s/ ס س Ξ ξ, Χ χ X x (Ѯ ѯ), Х х
Ayin ʿajin Okulo ʿ /ʕ/ ע Ο ο O o О о
Pe Buŝo p /p/ פ Π π P p П п
Sade ṣādē Papiruso /sʼ/ צ (Ϻ ϻ, Ϡ ϡ) Ц ц, Ч ч
Qoph kōf Simio q /q/ ק (Ϙ ϙ) Q q (Ҁ ҁ)
Res rēŝ Kapo r /r/ ר Ρ ρ R r Ρ р
Sin ŝin Suno š /ʃ/ ש ش Σ σ/ς S s С с, Ш ш
Taw tāŭ Signo t /t/ ת Τ τ T t Т т

Alef[redakti]

La alif en izola formo.

La Alef, AlifʾĀlp estas la unua litero de de multaj abjadoj (alfabetoj) de semidaj lingvoj, kiaj la ʾĀlp 𐤀 en fenica, ʔālap ܐ en siria, álef א en hebrea, álif ا en araba kaj ʔälf አ en etiopa.

La álef estas en Unicode kiel U+05D0 א hebrea litero alef.

En fonetiko álef dekomence reprezentis la sonon /ʔ/. En moderna israela hebrea tiu sono ne prononcatas, spite ke foje la litero ain (ע) estas prononcata kiel /ʔ/, por ekzemplo en la nomo de la kanto מָעוֹז צוּר (Māʕōz Sˤūr ĝi anstataŭatas per Maʔoz Cur).

Origine en fenica tiu sono /ʔ/ estis, sed en novpunika tiu fonemo ĉesis prononciĝi kaj tiu litero uzatis kiel legohelpilo por indiki ajnan vokalon, ĉefe [o] kaj [a].[13]

En araba alfabeto tiu litero nomiĝas اﻷلف [al'ʔalif] tio estas Álif. Ĝi estas la unua litero de la araba alfabeto (kaj unua kaj kun valoro de 1 en la ordo abjada). Estas luna litero. Ĝi devenas, tra la alfabetoj nabatea kaj aramea, de la fenica litero ʾalp.[14]

Referencoj[redakti]

  1. La opozicia kandidato Lazarus Chakwera venkis en ripeta kandidata baloto Peter Mutharika, la aktualan prezidanton de Malavio — unuafoje en historio de Afriko.
  2. Komence ni invitis niajn libroŝatantajn amikojn kontribui al la projekto kaj petis ke ili memstare registru sin ĉe si kaj sendu la krudan version al ni.
  3. Post lastjara sukcesa kampanjo en sociaj retejoj, kiu celebris enretan lingvan diversecon en Azio, la kunlabora projekto daŭras en 2020.
  4. Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj
  5. Lord Acton (1834-1902) estis angla katolika historiisto.
  6. Verda Naturisma Semajno
  7. Kiam vi larĝe ridas, malpliiĝas la niveloj de kortizolo kaj adrenalino en la sango ― hormonoj de streso ― kaj nia cerbo komencas produkti endorfinon, nome substancon, kiu malstreĉas nin.
  8. ENHAVO
  9. DIVERSAJ AKTIVAĴOJ
  10. Ni esperas, ke vi, via familio kaj proksimuloj fartas bone.
  11. Ridi eble estas plej bona kuracilo
  12. Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa.
  13. Nia sekretario Tobiasz zorgas pri la muntado.
  14. Rezolucio pri la pandemio kaj ties influo al Esperantio