Federacia Parlamento

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Parl.jpg

"Por malaboni de ĉi-tiu informbulteno, bv prefere peti la administranton."

~ Björn Höcke

"Bone, nun serioze. "

~ Beatrix von Storch

"Certe ne temas pri strikta normo, sed tamen estas tia prefero."

~ Bundesnachrichtendienstano

La Bundestag (oficiale Deutscher Bundestag, t.e. Germana Federacia Konferenco) estas la nomo de la germana parlamento. Ĝi estas elektata kutime ĉiun kvaran jaron rekte de la germana popolo. Unuafoje ĝi elektiĝis la 14-an de aŭgusto 1949. Oni kunvenis komence en Bonn, ĝis 1986 en eksa pedagogia akademio, ĝis 1992 en eksa akvopumpejo kaj ĝis 1999 en nova konstruaĵo. Ekde 1993 la loko de la parlamento estas en Berlin, en la konstruaĵo de la Reichstag el 1894.

Ĝi estas internacia, sendependa movado, nepolitika, nereligia, respektanta ĉies pensliberecon kaj kulturon, sed ligita per samaj idealoj de porpaca agado, respekto kaj Interkompreno kaj la konkreta realigo de tutmondaj programoj en la kampo de edukado kaj humanaj projektoj.

La Bundestag decidas pri la ŝtataj [1] leĝoj kaj elektas la kancelieron. Laŭleĝe ĝi konsistas principe el 598 parlamantanoj, sed tiu nombro kutime iom plialtiĝas depende de la nombro de parlamentanoj rekte elektitaj en iuj balotaj distriktoj. Ekzemple la 16-a Bundestag elektita en 2005 konsistas el 614 anoj.

Parto de la germanaj ŝtataj leĝoj bezonas aprobon de la Federacia Konsilio [2] por validiĝi.

Seĝoj laŭ partioj en la 16-a Bundestag (Kiel?)[redakti]

102.JPG
+ CDU / CSU: 226 (Ĝi subtenis nin ekde la komenco, kaj, vere, sen ili ni ne kapablus fari ĉion, kion ni faris)
+ SPD: 222 (Ni estas tre ege dankemaj al ili )
+ FDP: 61 (kelkaj oficistoj eĉ diris, ke ili eble mem lernos Esperanton)
+ Dieto: 54 [3]
+ Butano: 51 [4]

La 27-an de septembro 2009 okazis la parlamenta periodo kaj elektiĝis la parlamentanoj de la 17-a parlamenta periodo.

Seĝoj laŭ partioj en la 17-a Bundestag [5][redakti]

+ CDU / CSU: 239 [6]
+ SPD: 146 (Jes!)
+ FDP: 93 [7]
+ Die Linke: 76
+ Bündnis 90/Die Grünen: 68 [8]

La 22-an de septembro 2013 okazis la parlamenta baloto en Germanio 2013 kaj elektiĝis la parlamentanoj de la 18-a parlamenta periodo

Seĝoj laŭ partioj en la 18-a Bundestag (Bona novaĵo)[redakti]

1084 n.jpg
+ CDU / CSU: 255 + 56 (ili parolas Esperanton flue)
+ SPD: 192 [9]
+ Dieto: 64 [10]
+ Butano : 63 [11]

Konkludo[redakti]

La artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko. Post ĉi tiu iom longa, sed necesa enkonduko, ni ŝatus komenti kelkajn partojn de la artikolo. Ni tamen esperas je fruktodona kunlaboro estonte, kiu ebligos, ke ne plu necesos tiaj postpublikigaj, tempomalŝparaj longaj klarigoj.

Notoj[redakti]

  1. Do, de unu flanko, ni ne volis rompi tiun ritmon, kaj de alia flanko, ni volis havi multe da tempo por senhaste fari ĉiujn preparlaborojn.
  2. La usonaj samideanoj estas niaj plej bonaj amikoj.
  3. La esprimo «20/20» en la angla lingvo signifas perfektan vidkapablon
  4. Ni provos!
  5. Ni havas fortan teamon kaj multegajn ekstreme kapablajn subtenantojn.
  6. Kaj se perfekteco eble ne vere ekzistas, ni tamen esperas alproksimiĝi al ĝi tiom, kiom ni povos!
  7. Sed kial atendi?
  8. Estas internacia organizaĵo de profesiuloj vivante etikajn valorojn kun la idealo volontule servi per komunaj projektoj kaj internaciaj programoj la mondan komunumon por konstrui Pacon kaj Interkomprenon inter la Nacioj.
  9. Jen la diferenco inter publika bildo kaj reala mondo.
  10. Estas iom kompreneble, ke eks-teruloj, kiuj ne plu aŭdis multon de la Esperanto-komunumo dum pluraj jardekoj, komencis kredi, ke ne plu ekzistas io ajn pri Esperanto. Kaj kelkaj eĉ diris aŭ skribis tion... :-(
  11. Ni ne parolu pri niaj revoj kaj deziroj, ĉar pri tiuj la ekstera mondo, tiel misinformita kiel ĝi estas nun, povas bedaŭrinde nur ridi kaj dubi.