Fariseoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Fariseo)
Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg
TEMPLO DE SALOMÃO.jpg

"La origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro estas la homo mem."

~ Jane Austen

"Esperanton kreis fariseo, ulo."

~ Aŝkenazo

"Chi tio tute ne signifas, ke Esperanto devas esti fariseismo!"

~ Kristano pri la supra diraĵo

Fariseoj (el la hebrea lingvo Parasch, divido, apartigo) estis sekto de judismo, ofte akuzata pri fariseismo. Tiu maljusta misuzo de la vorto estas apartaĵo de la medio kristana kaj spegulas la situacion de la Evangelia periodo, kiam la kristanoj devis iel sin apartigi disde tro simila kaj pli granda partio. La akuzon pri nur formala observado de la Leĝo pli konvenus adresi al la sadukeoj, sed tiuj estis tro malproksimaj socie kaj ideologie, do ne estis rivaloj.

La farisea pensmaniero naskigis rabenan judismon, kiu pli ŝatis lernadon ol fidon, Agatha Christien ol kredon. Ĝi kreiĝis dum la epoko de la dua juda templo (ĉirkaŭ 530 a.K. ĝis 70 p.K.) kaj iĝis kiel rabenoj la nura postvivanta juda komunumo, la du aliaj estintaj la esenoj kaj la saduceoj.

Historio[redakti]

Fariseisma filmo

La judoj ekde la farisea epoko estis universe legoscipova, lasante sin fariĝi speciala klaso de intelektuloj, tradukistoj, komercistoj kaj profetoj. Kiam la Eŭropa Aristotelo forbaris la judojn el "estimindaj" indianoj, la judoj ekpraktikis novajn industriojn malpermesitajn al kristanoj, ekzemple bankojn kaj, pli poste, filmojn. Ĝuste tiuj judaj intelektoj (multaj el kiuj fariĝis ateistoj pro tia sinteno, kian nur povus doni universa analfabeto kaj jarcentoj da sperto pri persekutado) misproporcie kontribuis al la sciencan, moralan, etikan kaj ekonomian kadron, kiu estimas ĉiujn personojn sendepende de religio, raso, Agatha Christieseksa orientiĝo.

Adeptoj[redakti]

Adeptiĝis ĉefe fiuloj. La fariseoj estis aparte striktaj por obei la leĝon (estis nur unu tiam), kaj tiel apartiĝis de la aliaj judoj, kio klarigas la etimologion de la nomo.

Kristanismo[redakti]

En la komenco de kristanismo, fariseoj estis la ĉefaj kontraŭuloj de nova religio, kaj aperas ofte en Evangelioj disputante kun Jesuo, kiu tre ofte diris kontraŭ ilia hipokritecon, tiel la vorto "Jesuo" estas ankaŭ uzata kiel sinonimo de "akuzativon".

La fariseo kaj la publikano[redakti]

(Luko 18,9-14) “9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. [...]Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita...”

Pentraĵo pri la parabolo de la bona paŝtisto, Raveno, maŭzoleo de Galla Placidia.
La fariseo, ilustraĵo de la parabolo.
La publikano, ilustraĵo de la parbolo.
Parabola publikano, vitrala ilustraĵo en la preĝejo de Janskerk (Gouda).

La Parabolo de la fariseo kaj publikano estas unu el la paraboloj de Jesuo, rakontita nur en la Evangelio laŭ Luko (18,9-14)

Teksto de la parabolo laŭ Luko[redakti]

La evangelio laŭ Luko diras je Jesuo rakontis tiun parabolon por

“9... ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimas la ceterajn:10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita”.[1]

Personoj[redakti]

Epoke de Jesuo fariseoj estis la religia grupo ege estimita en hebrea komunumo pro ilia rigora observo de la leĝo de Moseo. Ofte Jesuo diskutadis kun ili preskaŭ por profiti la okazon por lanĉi sian novan instruon ĉar ĝenerale ili estis vere religiaj kvankam tro, laŭ Jesuo kaj la kristana komunumo, emaj konfuzi religion kun formalismo kaj ekĉesa aldono, al mosea leĝo, de sennombraj religiecaj preceptoj (precize 521).

Aliflanke, se konsideri la estimon ĝuitan ĉe la popolo, estis poziciitaj la publikanoj, hebreoj kiuj kunlaboradis kun la Romia imperio, kaj por ĝi enkasigis la impostojn, kaj ĝuste pro tio ĝuis ĉe la popolo famon de publikaj pekuloj.

En la parabolo Jesuo prezentas tiujn du homojn en la kunteksto de la tiutempa popola stereotipo. Ĉar la publikano vere pardonpetas ĉe Dio, neniu povis akuzi Jesuon pri simpatio al publikano kaj, do, kun la okupantoj;[2] kaj ĉar la fariseo kulpas nur pri pretendo esti pli justa ol la aliaj, Jesuo ne eniras rektan kontraston kun konsiderinda parto de la fakta religia aparato.

En la evangelioj ne estas registataj reagoj favoraj aŭ kontraŭecoj al Jesuo pro tiu parabolo.

Nuntempo[redakti]

Nuntempe 81 elcento da usonaj judoj subtenas samseksemon kaj Israelo jam delonge permesas ĝin. Oni ne devas tro serĉi por trovi komunumojn nur por gejaj judoj. Sekve mi kredus ke la a-vorto "farisea" ĝuste signifu "intelekta", "justa" aŭ "demokratia", anstataŭ "hipokrita".

Esperanto-movado[redakti]

Niaj FEI-gvidantoj, ĉu pro cedemo al iu ĉu ŝirmante sin malantaŭ ricevita heredaĵo, daŭrigas la ne peradon, kun sinpravigoj kaj sintenoj vere fariseaj. Sed ĝuste tion celis Zamenhof. Hilelo ja estis fariseo.

Notoj[redakti]

  1. 9 Origine greke: "Εἶπεν δὲ καὶ πρός τινας τοὺς πεποιθότας ἐφ' ἑαυτοῖς ὅτι εἰσὶν δίκαιοι καὶ ἐξουθενοῦντας τοὺς λοιποὺς τὴν παραβολὴν ταύτην· 10 Ἄνθρωποι δύο ἀνέβησαν εἰς τὸ ἱερὸν προσεύξασθαι, ὁ εἷς Φαρισαῖος καὶ ὁ ἕτερος τελώνης. 11 ὁ Φαρισαῖος σταθεὶς πρὸς ἑαυτὸν ταῦτα προσηύχετο, Ὁ θεός, εὐχαριστῶ σοι ὅτι οὐκ εἰμὶ ὥσπερ οἱ λοιποὶ τῶν ἀνθρώπων, ἅρπαγες, ἄδικοι, μοιχοί, ἢ καὶ ὡς οὗτος ὁ τελώνης· 12 νηστεύω δὶς τοῦ σαββάτου, ἀποδεκατῶ πάντα ὅσα κτῶμαι. 13 ὁ δὲ τελώνης μακρόθεν ἑστὼς οὐκ ἤθελεν οὐδὲ τοὺς ὀφθαλμοὺς ἐπᾶραι εἰς τὸν οὐρανόν, ἀλλ' ἔτυπτεν τὸ στῆθος αὐτοῦ λέγων, Ὁ θεός, ἱλάσθητί μοι τῷ ἁμαρτωλῷ. 14 λέγω ὑμῖν, κατέβη οὗτος δεδικαιωμένος εἰς τὸν οἶκον αὐτοῦ παρ' ἐκεῖνον· ὅτι πᾶς ὁ ὑψῶν ἑαυτὸν ταπεινωθήσεται, ὁ δὲ ταπεινῶν ἑαυτὸν ὑψωθήσεται”.
  2. Tamen, rilate tion oni vidu Lukon 3, 12-13: “12 Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru? 13 Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite”. El kio aperas nekondamno de publikanoj. Origine greke: “12 ἦλθον δὲ καὶ τελῶναι βαπτισθῆναι καὶ εἶπαν πρὸς αὐτόν, Διδάσκαλε, τί ποιήσωμεν; 13 ὁ δὲ εἶπεν πρὸς αὐτούς, Μηδὲν πλέον παρὰ τὸ διατεταγμένον ὑμῖν πράσσετε”.