Fakto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Se Dio volus, ke ni lernu faktojn, ĉu li donus al ni la Sanktan Biblion?"

~ Sankta Aŭgustino
La faktoj ligas homojn

"Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas"

~ Zamenhof pri faktoj

"Ne ekzistas faktoj, nur interpretoj."

~ Friedrich Nietzsche

"Legu vi mem"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Ankaŭ en Italio la fakto kaŭzis bruegon. Kiel en la tuta mondo"

~ italo pri fakto

"Faktoj estas sensencaj! Vi povas uzi faktojn por pruvi ion ajn, kio eĉ iomete veras!"

~ Homer Simpson pri faktoj

"Mi ne estas sufiĉe juna, por scii ĉion."

~ Oscar Wilde

"Ni havas alternativajn faktojn."

~ Donaldo Trompo pri tute alia afero
Espcover03.jpg

" Faktoj estas aĵoj obstinaj", kiel diris Anatolo Lunaĉarskij en letero al la 1826 internacia kongreso de laboristaj esperantistoj en Leningrado… (o.O)

Mordantaj insektoj ankaŭ povas esti obstinaj…

Jen unu grava malsameca inter la kreaj skribistoj de la Neciklopedio kaj la pedantoj de la Vikipedio...

La Vikipediistoj traktas faktojn, kiel traktas idolojn la idolanoj. Ili laboras kiel sklavoj por nuraj insektoj.

La Neciklopediistoj laboras kiel verkistoj liberaj. Ili traktas faktojn kiel rimedon; kiel traktas la abelojn la abelisto. Ili lernas preni la mielon de ĝua inspiro, sen esti ĝenataj de la aĉaj pikiloj...

Oni serĉas faktojn

Sciencaj faktoj[redakti]

Kiel forigi tiun ĉi malkontentigan staton?

Nia kolego St. Kamaryt sciigas en « Progreso » (aprilo 1928) ke Sro. W. J. Spillman, el la registara Fako de Terkulturo, deklaris, ke sciencaj faktoj demandas pruvoj:

Dum la geografia leciono, la instruistino demandas: - Joĉjo, donu al mi tri asertojn kiujn pruvas: "La tero estas ronda". Post cerbumi iomete, li respondas: - Bone, la libro diras ke ĝi estas, mia patro diras ke ĝi estas, kaj nun sinjorino, ankaŭ vi diras ke ĝi estas, do...

Faktaj faktoj[redakti]

Kun granda plezuro ni sciiĝas, ke kelkaj faktoj simple estas pli faktaj ol aliaj.

Nombraj faktoj[redakti]

Neniam ni kredis, ke

Interesaj faktoj[redakti]

-638.jpg

Tro volonte senskrupulaj pulĉineloj asertas, ke Manuel Halvelik kreis artefaritan ĵargonon de esperanto nomitan Gavaro (el la rusa говорить).

Faktoj[redakti]

Se viro malfermas pordeton de aŭtomobilo al sia edzino, tio signifas: aŭ la maŝino estas nova, aŭ la edzino.

Dufoje en sia vivo viroj ne komprenas virinojn — antaŭ geedziĝo... kaj post ĝi.

Edziĝintaj viroj vivas pli longe ol fraŭloj. Sed plimulto da edziĝintoj preferus morti.

Nur edziĝinte mi komprenis, kio estas feliĉo, sed... jam estis tro malfrue.

Sciebleco[redakti]

1211.jpg

Mi ne scias. Kredeble neniu scias. Iuj faktoj estas nescieblaj, sed tamen restas faktoj.

Vidu ankaŭ[redakti]



La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas ian artikolon pri faktoj.