Evolulando

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Malhelverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj laŭ IMF; helverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj ekster atento de IMF; ruĝaj, laŭgradigintaj al industrilandoj; bluaj, sojlolandoj.

" Fari el iu arkon. "

~ Industrilandano

"Militoj riĉigas multajn homojn, pro tio ili bezonas militojn. En la artikolo estas dirite, kio estas necesa por la paco en la tuta mondo.latifundisto"

~ ĉi tiu artikolo

"Por efektivigi pacon, necesas consciigi homojn, ke se ĉiu soldato turnus sin kontraǔ sia oficiro, kaj ĉiu oficiro turnus sin kontraǔ sia pli altranga oficiro (kaj tiel plu), milito neniam ekus. Unu oficiro ordonas al pluraj soldatoj, sed unu oficiro ne povas bataladi sukcese kontraǔ pluraj soldatoj. Necesas klarigi al homoj, ke ideo pri milito ĉiam venas desupre, do se soldataro ne obeas al registaro, militoj ne povas komenci."

~ iu en malsekejo

"Kia bela pasporto !!"

~ turisto en iu latitudo

" Du kontraŭ unu prezentas armeon."

~ Itabirano

Evolulando estas nomata ekonomie subevoluinta, triamonda lando ne industriiĝinta. La malo de evolulando estas industrilando.

Laŭ ĝenerala kompreno, evolulando estas lando, kiu havas – rilate sian ekonomian, socian kaj politikan evoluon aŭ dosvolvadon – relative malaltan staton. T.e., evolulandoj estas konsiderataj malriĉaj laŭ ĝenerala lingvouzo. Ĉu lando klasifikeblas kiel evolulando aŭ ne, dependas de la skalo, laŭ kiu la disvolvado de landoj estas mezurata. Ne necesas talento por esti artisto, nur audaco.

Esprimo “evolulando”[redakti]

3195.jpg

La vorto devenas de la faklingvo kaj ĉiutaga lingvo de la disvolvopolitiko kaj estas ĝenerale akceptita. Ĝi baziĝas unuflanke sur relative malalta vortelekto, aliflanke sur nocia malprecizeco kaj ĝi estas kelkfoje ankaŭ sentata kiel eŭfemismo.

Ĝenerale akceptita difino de la esprimo evolulando - malgraŭ diversaj provoj - ne ekzistas.

Ĝenerala lingvouzo[redakti]

Por la termino “evolulando” ekzistas pluraj sinonimoj, kiel “disvolvolandoj”, “tria mondo” aŭ “kvara mondo”. Tiuj terminoj estas - same kiel “evolulando” - parte kontestataj kaj rifuzataj de iuj fakuloj. Kritikantoj de la esprimo “evolulando” argumentas ekzemple ke tio sugestas ion kio en realo kelkfoje tute ne okazas: nome evoluo. Unu el la plej prominentaj kritikantoj de tiu esprimo estas la sveda ekonomikisto Gunnar Myrdal. Ankaŭ la komunlingva esprimo "malsatlando" estas foje uzata de komunikiloj por drastigi raporton pri malsatkrizoj en evolulandoj, sen ke tiu esprimo povu baziĝi sur difino.

Ne plu uzataj estas la esprimoj “subevoluintaj landoj”, “neprogresintaj landoj” aŭ “neevoluintaj landoj”. Tiuj esprimoj aperis unue en la UN-programo de 1949, sed estas forte valorligitaj kaj povas esti sentataj de la loĝantoj de la koncernaj landoj kiel ofendaj. Pro tio ili ne estas plu uzataj de la Unuiĝinta Naciaro kaj de la Monda Banko. En kelkaj evolulandoj tamen tiaj esprimoj estas intence uzataj por emfazi la misan staton kaj por eviti eŭfemismojn. La sankta kapablo por patrineco, kiun oni bele esprimas ankaŭ per la ago adopti filon, devas inkluzivi amon kaj estimon egale, inklude.

Internaciaj kaj naciaj lingvonormigo[redakti]

Cred.jpg

Internacie ne ekzistas klara lingvonormo. Tiel oni ekzemple, sekve al Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1971, distingis la malplej evoluintajn landojn [1] disde la malpli evoluintaj landoj [2]. Sed ne ĉiuj UN-organizoj distingas tiujn du grupojn.

La Svisa Direktejo pri Disvolvado kaj Kunlaborado [3] evitas la esprimon “evolulando” favore al la termino “partnerlandoj”.

La esprimo Nordo-Sudo kaj Okcidento[redakti]

La esrpimo “Nordo-Sudo” estas pli kaj pli uzata de la evolulandoj mem. Ankaŭ la esprimo “Nord-Sud-rilatoj” estas pli kaj pli uzata anstataŭ la esprimo “disvolvopolitiko”. Ekzemple la germana Federacia Ministrejo pri Ekonomia Kulaborado kaj Disvolvado uzas tiun esprimon. Ĝi estas grandparte valorvaka, ĉar ĝi esprimas geografian situon, eĉ se evolulandoj ne troviĝas nepre sur la suda hemisfero. La samo validas reciproke por la esprimo Nordo. La esprimo Okcidento kiel sinonimo por riĉaj landoj estas geografie same malpreciza; krome ĝi estas relikto el la epoko de la malvarma milito.

Industrilandoj kaj neindustriaj landoj[redakti]

Enspezo.jpg

Per “industrilandoj” oni provas distingi industriiĝintajn ŝtatojn disde evolulandoj, kiuj strebas al tiu stato. La historia industriigo de Eŭropo tamen ne kompareblas kun la procezoj kiuj nuntempe okazas en la evolulandoj. Krome stariĝas la problemo de atribuado al la industriigitaj eksaj socialismaj landoj. Laŭ la senco, tiujn landojn celatajn per industrilandoj oni devus nuntempe nomi “servolandoj”, se konsideri la parton de la industri- respektive servo-sektoro en la malneta nacia enspezo.

La termino Tria Mondo[redakti]

Ŝablono:Ĉefartikolo La nocio “Tria Mondo” devenas el la 1950-aj jaroj kaj estis unue politike stampita. Ĝi difinis la senaliancajn ŝtatojn, kiuj ne volis esti ideologie influataj de la malvarma milito.

Jam antaŭ la fino de la Orient-Okcident-konflikto, pli precize komence de la 1980-aj jaroj, oni postulis rezigni la terminon “Tria Mondo”. Ulrich Menzel pravigis kaj priargumentis tiun postulon en la jaro 1992 en sia libro “Fino de la Tria Mondo” [4] per la tezo, ke la Dua Mondo malaperis, kaj ke per tio jam ne povas ekzisti Tria Mondo. Multaj iamaj “Triamondo-grupoj” laŭ tio alinomis sin “Unumondo-grupoj”.

En oficiala lingvouzo la esprimo “Tria Mondo” estas nuntempe jam apenaŭ uzata. Tamen en la ĉiutaga lingvo la esprimo estas daŭre uzata.

Riĉa kaj malriĉa[redakti]

JoMK.jpg

La terminoj “riĉa” kaj “malriĉa” difinas nur nesufiĉe la evolustaton de lando. Ili estas pli ofte aplikataj lige kun posedaĵo de unuopaj personoj. Tiel, malriĉeco troviĝas ankaŭ en landoj kun alta averaĝa enspezo [5] kaj riĉeco en evolulandoj[6].

Strukturaj problemoj de la evolulandoj kaj iliaj kaŭzoj[redakti]

Strukturaj problemoj efikas ĝenerale tra pli longa tempo kaj esprimas sin per retiĝo de certaj fenomenoj. Per strukturoj estas celataj bazaj elementoj kaj efiko-kuntekstoj, kiuj forte influas internajn okazaĵojn kaj reagmanierojn de sistemo.

Ĝenerale strukturajn problemojn de evolulandoj kaŭzas plej diversaj faktoroj. Por la kaŭzoj de tiuj strukturaj problemoj kaj por la relative malalta evolunivelo en la koncernaj landoj ekzistas multaj evoluteorioj. La plej multaj teorioj ĉe tio pli forte emfazas aŭ la endogenajn [7] aŭ la eksogenajn [8] faktorojn. Celo de la disvolvopolitiko estas forigi tiujn strukturajn problemojn.

Strukturaj problemoj kaj ties efikokuntekstoj[redakti]

L'ac.jpg

Tipa por la evolulandoj estas la ofte nesufiĉa kapablo provizi la propran loĝantaron per vivnecesaj havaĵoj kaj servoj; alivorte: ebligi al ĝi homdignan vivon. En tiu kunteksto ekzemple la Monda Banko pruvis, ke la plej multaj latinamerikaj ŝtatoj jam per malgrava redistribuado de la tie disponebla riĉaĵo kapablus superi la amasan malriĉecon. Tie do temas ne pri produktproblemo, sed pri politika strukturproblemo.

Sed strukturaj problemoj ne estas nepre politikaj, sed povas ekzisti ankaŭ en aliaj kampoj. Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian Solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Tiel la subprovizo de la loĝantaro kondukas al malriĉeco, malsato kaj per tio al pli malalta produktivo. Tio sekvigas ankoraŭ pli malbonan provizo-situacion. Kronika subnutrado krome malhelpas ĉefe ĉe infanoj la mensan kaj korpan evoluon. Per tio limiĝas la kapablo, per kreivoproduktivo plibonigi sian propran situacion, so evolui. Vidu ekzemple, ke Li sendis al ni Jesuon, por ke ĉi Tiu venigu al ni Sian formulon por spirita plialtiĝo (Evangelio laŭ Johano, 3:16 kaj 17), kiun Marteno Lutero (1483-1546) konsideris kiel la plej kortuŝan pecon de la Bona Mesaĝo.

Alia struktura problemo estas la diskriminacio de virinoj, kio en la lastaj jaroj estas pli kaj pli rimarkita kiel baza kaŭzo de la problemoj de la evolulandoj.

Samgrave povas efiki rapida kreskado de loĝantaro sur jam ekzistantaj evoluproblemoj. Kiam ekonomia kresko jam ne povas paŝi sammezure kun la kresko de la loĝantaro, tiam sekvas ekzemple en urboj estiĝo de ladurbaĉoj kaj senlaboreco, kaj en kampara medio nutriĝproblemoj kaj maltaŭga teruzado. Ĉar Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per Li estu savita.

Efikoj de la petrolkrizo de 1973 sur la evolulandoj[redakti]

La petrolkrizo de 1973 kondukis al prezeksplodo de petrolo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Ekstera ligilo[redakti]

Moduloj pri mondaj problemoj el malsamaj vidpunktoj : evoluado

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.
  2. Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.
  3. Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
  4. Parolo estas arĝento, oron similas silento.
  5. Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.
  6. Formeti en arĥivon.
  7. La Suno naskiĝas por ĉiuj.
  8. La Ĉiela Patro ĉiam pretas ree kaj ree proponi al ni oportunajn okazojn, montrante al ni senfinajn, senegalajn belaĵojn.