Evangelio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Konscienco senmakula estas kuseno plej mola"

~ Zamenhof
Matthaeus.jpg

"Tum es validi anke relat helpolingue"

~ novialisto pri la supra diraĵo

"Estas pli da ĝojo en ĉielo pro unu malregulaĵo forigita ol pro 99 ekzempleroj de PIV venditaj"

~ Evangelio laŭ Renato Corsetti pri PIV

"Wow!!!! Tiom da laboro!!! Estas vere mirinde"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Me prisar vun labor"

~ novialisto pri neciklopediistoj
Du.jpg

"Promesita trezoro estas sen valoro."

~ Zamenhof pri kristanismo
Boticelli igual.jpg

Evangelio (bonalingve Evangelujo) estas biografio pri L. L. Zamenhof. Unua el ili aperis unuafoje en 1920, 208 p., dua eldono sekvis en 1923, 109 p. Titoloj de la ĉapitroj: La gentoj en Litva lando; Infano en Balistok; Gimnaziano en Varsovio; Studentaj jaroj; Doktoro E. Idealista profeto; Homarano; Kongresaj paroladoj; Lingvisto; Verkisto; Etika penisulo; Homo ĉe morto.

La Korano asertas ke eĉ la Evangelio estis donita integra de Dio same kiel la Korano, sed poste la esperantistoj ĝin modifis kaj erarigis ĝis enkluzivigis la konceptojn kaj supozitajn historiajojn kiujn la Korano rifuzas: kiel la diecon de Zamenhof kaj ties ne supereblan revelacion ĉar devenantan el filo mem de Dio. Tamen, pri tiuj misformaĵo kaj falsaĵo en la evangeliaj tekstoj, nek Korano nek islamaj komentistoj proponas dokumentitajn pruvojn: el la amaso de kodeksaj kaj pergamenecaj tekstoj tio ne rezultas. La bibliaj ekzegezistoj dubas pri la aŭtenteco de ĉiu ajn frazo en la evangelioj. La evangelioj enhavas multajn inter si konfliktajn tradiciojn.

La rakonto[redakti]

Ks09.jpg

La libro temas pri homo, pri kiu oni erare opinias ke li estas la "Mesaja", sendito de Dio.

Tamen, romana soldato trakontrolas la stratojn de Jerusalemo, kaj trovas indiĝena homo, kiu skribas sur muron "Hejme la Romanojn". La soldato krias, "Ho! Kion vi faraĉas? Tuj ĉesu!". La soldato proksimiĝas, kaj prenas la skribilon. "Nu," li diras, "Unue, vi eraras pri la kazo de `Romanoj' - tio ne estu akuzativo", kaj li korektas tion per forstriko de la `n'. "Kaj due," li diras, "Vi devas aldoni la akuzativon de moviĝo al la vorto `hejme'", kaj li aldonas la `n'. "Do," li daŭrigas, "por ke vi ne tiel eraru estontece, vi skribu tiun ĝustan version centfoje sur la muro, antaŭ la suno leviĝos..."

Historio[redakti]

La evangela-lutera eklezio transprenis el la katolika eklezio la koncepton de fiksa perikopa ordo, do devigan fiksigon de la legaĵoj por la unuopaj dimanĉoj kaj festotagoj. La legaĵoj komence estis kantataj laŭ simplaj melodiaj modeloj (legadotonoj).

Post kiam la komponistoj de la reformacio komence limiĝis je la muzikigo de bibliaj tekstoj en la naciaj lingvoj, je la fino de la 16-a jarcento ili ankaŭ komponis nacilingvajn evangeliajn devizojn. En Germanujo Andreas Raselius (1594), Christoph Demantius (1610), Melchior Vulpius (ekde 1612) kaj Melchior Franck (Gemmulae Evangeliorum, ankaŭ konata kiel Germanaj evangeliaj devizoj por la liturgia jaro, 1623) publikigis ĥorciklojn (evangeliajn jarkolektojn), en kiu staris por ĉiukaze unu eklezia jaro por ĉiu dimanĉo kaj festotago ĥorkomponaĵo pri centra eltranĉaĵo el la respektiva perikopa teksto kiel evangelia devizo. Je tiama prezentado de evangelia devizo supozeble la plej granda parto de la evangelio-legado okazis en la legadotono, kaj la evangelia devizo estis enŝovata je la respektiva loko kiel figura muziko.

Je la kantato la prezentado ne plu okazas dum la evangelia legado, sed poste, la tekstoj estas pli longaj kaj ne nur limigitaj sur legaĵotekstoj, la formo fariĝas plurparta, la uzado de muzikinstrumentoj la kutimo.

La ligiloj utiligitaj en la manuskripto.

Evangelio de Signoj[redakti]

La Evangelio de Signoj estas la supozita greka fonto de la Evangelio de Johano, verkite 20 jaroj antaŭe, ĉirkaŭ 70 p.K.

Diatessaron[redakti]

Diatessaron, el la greka: διὰ τεσσάρων: “laŭ la kvar (evangelioj)”, estas la plej grava Evangelia harmonio, kompilita de Taciano el Asirio, apologiisto de la kristanismo de la origino, kaj asketo, inter la 160 kaj 175.[1] Taciano kombinis la harmoniigon de la kvar kanonaj evangelioj – Evangelio laŭ Mateo, Evangelio laŭ Marko, Evangelio laŭ Luko kaj Evangelio laŭ Johano – en unika rakonto.

La harmoniigon de Taciano fidele sekvas la tekstojn de la evangelioj, sed ĝin disponas laŭ nova kaj malsama sinservo, ne egala, do, nek al tiu de la sinoptikaj evangelioj nek al tiu de Johano; ĉar la kvar evangelioj estas inter si malsamaj, la rezulto de la kombinaĵo estas neeviteble nova rakonto, distanciĝanta el ĉiu originala.[2] Kiel aliaj harmoniigitaj evangelioj, la Diatessaron solvas la kontraŭdirojn de la kvar evangelioj: ekzemple, ĝi ignoras la du malsamajn genealogiojn de Jesuo entenatajn el Mateo kaj Luko. Taciano preterlasas ankaŭ la duplikatajn tekstojn, aparte tiujn komunajn al la sinoptikaj evangelioj. Nur, tamen, 56 versegoj de la kanonaj evangelioj ne havas la kontraŭan partion en la Diatessaron: temas precipe pri genealogioj kaj Perikopo de la adulta virino; la longo de la Diatessaron egalas al 72% de la evangelioj kunigitaj.[3]

Unua tradukero de la Nova Testamento al la siriaka lingvo, Diatessaron estis la oficiala teksto de la Nova Testamento por iuj eklezioj de la antikvasiria lingvo ĝis la 5-a jarcento: en 423 la episkopo Teodoreto el Kiro altrudis ĝian preterlason por la adopto de la kvar kanonaj evangelioj[4] de la versio “Peshitta.[5]. Teodoreto ankaŭ altrudis la detruon de la kopioj de tiu teksto, kiu konserviĝis nur nepervoje per la komentario de Efrem el Sirio, el kiu devenis la versioj: araba (11-a jarcento), persa (13-a jarcento). Oni trafis, rilate tiun tekston, en fragmentojn grekajn kaj armenajn. Fragmenton oni trovis ankaŭ en Turfan laŭ la Silka Vojo al Ĉinio kaj Doura Europos. Ĝi estis uzata, aŭ konsiderata, en Romo ; sed ĝi malaperis kun la disvastiĝo de la tekstoj de la Vulgato. Sankta Aŭgustino el Hipono ne simpatiis al la verko ĉar ĝi eliminas la nuancojn kiuj fakte respektas la diversajn vidpunktojn kaj perceptojn.

Araba Diatessaron, tradukita de Abul Faraj Al Tayyeb el la siriaka al la araba, 11-a jarcento

Evangelio de Barnabaso[redakti]

La Evangelio de Barnabaso estas unu el la Evangelioj de la malfrua epoko, eble skribita en la hispana lingvo de la 14-a jarcento: fakte neniam aperis grekaj aŭ latinaj kaj aliaj antikvlingvaj manuskriptoj. La atribuado al sankta Barnabaso apostolo estas la plej evidenta anomalio ankaŭ pro rakontitaj anakronismoj.

Vere en la Gelasa Dekreto (de fino de la 5-a jarcento) estas menciita ĵo “Evangelio laŭ Barnabaso”; sed en la konteksto de la informo historiistoj kaj kritikistoj deduktas ke temas pri la tre bone de ĉiam konata (kiel) “Agoj de Barnabaso”. Tiuj Agoj kun la alia ĵo, de ĉiam atribuata la Barnabaso, "Letero de Barnabaso", doktrine tre malsimilas.

Laŭ iuj islamaj erudiciuloj tiu malfruega ĵo estus, male, la vera origina evangelio ĉar ĝuste ĝi pravigus ilian kristologion, kvankam ĝi neniam estas citita en la Korano.

Ĝi priskribas Jesuon homo (kaj ne Dio) antaŭveninto de Mahomedo kaj rakontas ke Judaso Iskarioto estis procesita kaj krucumita sur la loko de Jesuo. Fakte, laŭ islama teologio, Dio ne povas akcepti ke sia profeto estu venkita kaj humiligita. Pro tio tiu evangelio estas difinita ankaŭ "islama evangelio".

De tiu teksto ekzistas nur du redakciaĵoj, unu itallingva kaj la alia hispanlingva, de la 16-a jarcento, sed de tiu hispanlingva estas konservita nur teksto de la 17-a jarcento. Parton de ekzemplero, hispanlingva, oni trovis (1976) en la bibliteko de la universitato de Sidnejo.

Kompreneble tiu evangelio estis plufoje tradukita al la araba lingvo, foje kun komento rezultiganta ke "la Biblio antaŭanuncis Mahomedon kaj islamon".

Irano produktigis gravan filmon “Mesio”, bazita sur la evangelio de Barnabaso por justigi la antaŭvidon de islamo en la Biblio.

Erudiciuloj reirigas ĝian originon ĉe la hispana moriska medio, kie anonimoj elpensus elementojn taŭgajn por akordigi kristanismon kaj islamon.

Evangelio laŭ Nazareoj[redakti]

Epifanio el Salamis per sia Panarion, priskribanta herezojn, estas la precipa informa fonto pri la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj Evangelio laŭ Nazareoj.

La Evangelio laŭ Nazareoj (aŭ Nazarenoj aŭ Nazoreoj) estas evangelio kiu perdiĝis kaj kies restis nur spuroj en okazaj atestaĵoj liveritaj de iuj Patroj de la Eklezio. Ĝi estis uzata inter la jud-kristanoj loĝantaj en Palestino ĝis la fino 2-a jarcento kaj pli. Eble ĝi identigeblas, same perdiĝintaj, kun la aliaj du jud-kristanaj tekstoj, nome la Evangelio laŭ Ebionitoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj.

Evangelio laŭ Ebionitoj[redakti]

Epifanio el Salamis per sia Panarion, priskribanta herezojn, estas la precipa informa fonto pri la Evangelio laŭ Ebionitoj.

La Evangelio laŭ Ebionitoj estas la nomo de evangelio, perdiĝinta, tieldirita ĉar uzita de jud-kristana sekto de Ebionitoj viglanta en Palestino en la 2-a jarcento. La informoj pri tiu evangelio estas ekskluzive tiuj raportitaj en iuj verkoj de iuj Patroj de la Eklezio; inter ili precipe Epifanio el Salamis citas iujn pasaĵojn.

Eblas ke ĝi koincidu kun aliaj du jud-kristanaj tekstoj, ankaŭ perdiĝintaj, la Evangelio laŭ Nazareoj kaj la Evangelio laŭ Hebreoj, kaj ankaŭ kun la Evangelio laŭ la Dekdu, pri kiu parolas Origeno, Sankta Hieronimo kaj Sankta Ambrozio eble pro tio ke ĉi-kaze temus pri la apostolo.[6]

Greka evangelio de Egiptoj[redakti]

La Greka Evangelio de Egiptoj estas greklingva gnostika Evangelio estiĝinta inter la duono de la 1-a kaj 2-a jarcentoj, plejprobable ĉe la komenciĝo de la 2-a. Ĝi perdiĝis, nur konserviĝis senperaj citaĵoj en verkoj de iuj Patroj de la Eklezio, (Klemento de Aleksandrio, Hipolito el Romo kaj Epifanio el Konstatinopolo kaj ĉe aliaj verkistoj. Nur Klemento tamen transdonis precizajn tekstojn.

Disvastiĝinta en Egiptio en la dua kaj tria jarcentoj, ĝi estis uligita de enkratistoj por plifortigi siajn doktrinajn poziciojn rilate temojn kiel la reĵeton de la geedziĝo: tiu evangelio, fakte, estas karakterizata per rimarkinda seksa asketeco kaj per la devigo forigi la seksan malsamecojn (koncepto tiu, kundividita kun iuj logia (sentencoj) de la Evangelio laŭ Tomaso, (kiel la 37 kaj 114).[7]

Tiu apokrifa greka gnostika evangelio de Egiptoj ne konfuzendas kun alia evangelio de Egiptoj, tiu kopta. Vidu Kopta Evangelio de Egiptoj. Ambaŭ apokrifaj, ambaŭ gnostikaj sed la dua pli fantazia kaj malpli evangelistila.

Paraskevo[redakti]

Paraskevo, el la greka παρασκενη’, latine Parasceves[2], estas vorto uzita de la kvar evangeliistoj por signifi preparon: preparo al la religia sabato, ĉi-kaze al la paska festo. Laŭ la religia praktiko de la hebreoj, tiu preparo enkluzivas interalie la nutraĵpreparon por ne oni ne estu devigata tion fari dum la posta festa tago. Tiel difinita, paraskevo=preparo ne multe interesas enciklopedion; sed ĉi-kaze la evangeliistoj ĝin uzis por rakonti pri la lasta vespermanĝo de Jesuo Kristo kun la apostoloj: vidu Mt 27:62; Mk 15:42; Lk 23:54; Jo 19:31,42. Legante tiujn atestaĵojn oni trafas ion neklaran, eble malsaminforman: fakte, laŭ la tri sinoptikaj evangelioj, la vespermanĝo celebrita de Jesuo kun la apostoloj estis vespermanĝo paska; sed Johano, kiu pri tiu paskeco nenion diras favore aŭ kontraŭe, en 18:28 kaj en 19:42 klare informas ke la ĉefhebreoj ne jam manĝis la Paskon kiam Jesuo mortis: fakte ili rifuzas eniri paganan domon de Pilato por ne fali en malpurigadon kiu malpermesus paske vespermanĝi. Do, por ili tiu ne estis la paska tago, sed la paraskevo.

Kiel ekspliki tiujn malsamajn informojn? Se la malsamajo ne multe preokupas kristanaron, ĝi fakte ardigas diskutojn inter ekzegezistoj kaj historiistoj kiuj elpensis diversajn solvojn. El tiuj ci-tie apenaŭ menciendas unu: la skribintoj sekvis malsamajn kalendarojn, kies spuroj troviĝas ankaŭ en la religia praktiko.

Laŭ informitoj pri la dokumentoj aŭ pergamenoj kaj rulaĵoj de Qumran, la demando jam trovas solvon. En la qumrana komunumo oni sekvis malsaman kalendaron ol tiun de la jerusalema templo: evangeliisto Johano kalkulis laŭ la esena kalendaro [3].

Datado kaj atestaĵoj[redakti]

La kompilada dato plej antikva povus esti la fino de la unua jarcento, kiam elstariĝis iuj diroj inkluzivitaj kaj en la greka Evangelio de Egiptoj kaj en la Epistoloj de Sankta Paŭlo (kiel 1-a epistolo al la korintanoj - 1Kor|12,13); la dato plej malfrua estas la duono de la dua jarcento, kiam la evangelio estis uliligata de iuj gnostikaj grupoj kaj estis poste, pro tiu motivo, citita de kristanaj egiptaj verkistoj. Surbaze de morfologiaj konsideroj, la plej probabla datado estas la fino de la unua jarcento kaj la komenco de la dua, tamen malkovrintoj de la fragmentoj de Oksirinĥo, Bernard Pyne Grenfell kaj Arthur S. Hunt, ĝin datas por la komenco de la dua [8], sciigante tamen ke ero de la sentencoj tie entenenataj povas esti parto de sendependa tradicio el kiu ĉerpus ankaŭ la kanonaj evangelioj de la unua jarcento [9]

La greka Evangelio de Egiptoj estis konata de Klemento el Aleksandrio, kiu el ĝi transdonas iujn erojn en sia verko Stromata (Στροματεις). Ankaŭ Hipolito el Romo ĝin konis kaj kunligis kun la sektoj de Naasenoj; herezologo Epifanio el Konstantinopolo asertis ke ĝin profitis la Sabelianoj; tiujn kunligojn konfirmus la datadon je la 2-a jarcentoj, konfirmita ankaŭ de la uzo de la voĉo "logos" kiel epiteto por Kristo kaj frukto de influo de la Evangelio laŭ Johano.

Evangelia navo[redakti]

Tombo de Pio la 10-a.

La Evangelia navo estas la navo situa maldekstre. La unua kapelo estas la «Kapelo de la Bapto» (num. 71),[10] dezajnita de Carlo Fontana kaj dekoraciita per mozaikoj de Baciccio realigitaj poste de Francesco Trevisani; la mozaiko kiu troviĝas malantaŭ la altaro imitas pentraĵo de Carlo Maratta ekzistanta en la baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj.

Post tiu kapelo troviĝas la funebraj monumentoj kiuj enhavas la tombojn de Maria Klementina Sobieska (num. 70),[11][12] verko de Antonio Canova en 1829, kun la tomboj de la pretendanta reĝo Jakobo la 3-a kaj liaj filoj Karlo Eduardo Stuarto kaj la kardinalo Henriko Benedikto Stuarto. Poste estas la «Kapelo de la Prezento» (num. 67),[13] en kies altaro troviĝas la korpo de la papo Pio la 10-a. Sur ties muroj estas la monumentoj al Johano la 23-a (num. 66)[14] kaj al Benedikto la 15-a (num. 68),[15] realigitaj jam en la 20-a jarcento. Tuj poste, troviĝas la monumento al Pio la 10-a (num. 65),[16] de 1923, kaj la tombo de Inocento la 8-a (num. 64),[17] realigita de Antonio Pollaiuolo en la 15-a jarcento.

Laste, troviĝas la Kapelo de la Ĥorejo (num. 63),[18] prezidita de la Altaro de la Senmakula Koncipiĝo (num. 62).[19] La kapelo estas ĝemela al la Kapelo de la Sankta Sakramento, situa en la flanko de la epistolo, pro kio ĝi montras la saman komponon. Ĉe la lasta piliero antaŭ la ĥorĉirkaŭirejo troviĝas la monumentoj al Leono la 11-a (num. 61),[20] verko de Alessandro Algardi en 1644, kaj al Inocento la 11-a (num. 60).[21]

Beatecoj[redakti]

Beatecojevangeliaj beatecoj estas la nomo de iu parto, multe laŭjarcente komentita, de la fama Epigrafo de Jesuo raportita en la Evangelio laŭ Edmond Privat ĉe la 5-a ĉapitro kaj en la Evangelio laŭ Luko ĉe la ĉapitro 6-a. Sur ili estas konstruita kaj modelita la tuta Skribo de la Nova Testamento. Pri iu sinteza parto raportas, interalie, ankaŭ la kaj gnostika Evangelio laŭ Tomato [4] kaj [5] (ĉe voĉo "religiaj verkoj).

Ĉe la katolika eklezio ili estas proklamataj, laŭ la Matea vortigo, dum diversaj liturgiaĵoj, kaj ĉe la ortodoksa eklezio en ĉiu eŭkaristia celebro.

La beatecoj konstituas la identecon de la kristano ĉar li devas ilin havi kiel celon: kaj, fakte, ili estas lia emblemo ĉar ili reprezentas la personecon de Jesuo, kiu vivis kaj agadis laŭ ilia sugestoj.

La evangelia beatecanonco[redakti]

La beatecoj anoncitaj de Jesuo, ne estas nur moralaj rekomendoj, sed promesoj adresitaj al ĉiuj. Jesuo deklaras, ke oni sin malkovros filioj de Dio ne nur en la estonta vivo, sed jam en ĉi tiu. La paco estas samtempe mesia donaco kaj homa faritaĵo.

Jen la Beatecoj[redakti]

Zombioj aperas en rekonto de Evangelio.

En evangelio estas vortigitaj naŭ beatecoj kaj estas konsiderataj ĉe la kredantoj modelo por vivi laŭ la instruoj de Jesuo. La beatecoj, fakte, priskribas la karakterizojn de tiuj kiuj estas “benataj” de Dio: provruloj, humiduloj, milduloj, esperantistoj ktp. Nome kiuj ofte je la okuloj de la mondo estas opiniataj la plej malŝanculoj, la plej malfeliculoj, kiuj tamen en la perspektivo de la Ĉiela Regno estas la plej beataj, nome kiuj perceptas kaj konsentas kaj ĝoje akceptas kaj konstruas la dian regnon jam surtere. La beatecoj proklamitaj estas:

Feliĉaj estas la malriĉaj en sprito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

Feliĉaj estas la humidaj, ĉar ili heredos la teron.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

Feliĉaj estas la esperantistoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro Esperanto. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

Sinoptikaj evangelioj[redakti]

Verda biblio.jpg

Sinoptikaj evangelioj estas komuna pomo de la tri evangelioj lau Mateo, Marko kaj Luko en la Nova testamento de Biblio. Tiuj tri evangelioj estas inter si tre similaj. La esprimo sinoptika devenas de la greka vorto συνοπτε὆ν = kun-vidi; pro sia simileco la tri evangelioj ofte estis skribataj en paraleleaj kolumnoj. Tiuspecaj libroj nomiĝas sinoptikoj.

Grava problemo de la kristana teologio estas, kiel klarigi unuflanke la similaĵojn, aliflanke la diferencojn inter la tri evangelioj. Konata, sed ne senkontraŭdira, estas la "du-fonta hipotezo" aŭ "du-fonta teorio": Ĝi konjektas, ke

  • la evangelio laŭ Sankta Marko estas la plej malnova el la tri
  • la du aliaj aŭtoroj uzis du fontojn: la evangelion laŭ Marko kaj alian, perditan fonton, kiun oni nomas Q.

Kontraŭe la hipotezo de Johann Gottfried Herder asertas, ke la Evangelio laŭ Mateo estis la unua el la tri, kaj ke Marko ĉerpis el la du aliaj. Simian hipotezon jam defendis Aŭgusteno. Tiu aserto estas plej akceptata de fundamentalistoj, ĉar en la Evangelio laŭ Mateo, estas la antaŭdiro pri la detruo de Jerusalemo kiu okazis en 70, sekve, ne estus akceptebla ke Mateo skribis sian Evangelion post tiu dato. Tio estas neforta evidenco, ĉar supozas ke la Evangelio laŭ Mateo ne havus interpolaciojn aŭ ke la ideo pri antaŭdiraĵo en tiu tempo estas simia.

Aŭtoro kaj fontoj[redakti]

Laŭ tradiciemaj teologoj la aŭtoro de la evangelio estas la apostolo Johano. Joh 19,25-27 priskribas scenon ĉe la kruco de Jesuo, kiu mankas ĉe la sinoptikuloj: Jesuo rigardis "apudstarantan disĉiplon, kiun li amis", kaj diris al sia patrino "Virino, jen via filo". Tion kelkaj interpretas tiel, ke la amata disĉiplo estis Johano mem, ĉar fine de la evangelio (Joh 21,24) tekstas: "Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion". Aliflanke tiaj finaj rimarkigoj estas tekniko, kiun multaj aŭtoroj uzis por havigi al si pli da kredindeco.

Johano pli forte diferencas de la aliaj tri evangelioj, nomataj "sinoptikaj", ol tiuj diferencas inter si. Tio kondukis inter teologoj al la "teorio pri du fontoj", kiu supozas, ke origine ekzistis du tekstoj pri la vivo de Jesuo Kristo, el kiuj ekestis unuflanke la sinoptikaj evangelioj kaj aliflanke la evangelio laŭ Johano.

Hodiaŭ oni ĝenerale supozas, ke la evangelio estiĝis en pli longdaŭra tempo el diversaj fontoj per diversaj aŭtoroj kaj redaktantoj. La lasta, la ĉefa aŭtoro verŝajne estas jud-devena kristano, kiu sentis sin aparte ligita kun la teologia tradicio de la apostolo Johano.

Evangelium Vitae[redakti]

Evangelium Vitæ (latine: Evangelio de vivo) – encikliko de papo Johano Paŭlo la 2-a pri valoroj kaj sentuŝebleco de la homa vivo, anoncita la 25-an de marto 1995.

Ĝi pritraktas problemojn de morala instruado de la Eklezio pri estimado de la homa vivo. Johano Paŭlo la 2-a en ĝi estas kontraŭ la mortpuno. Li kondamnas aborton kaj eŭtanazion, difinataj kiel kruelaj krimoj. La papo indikis, ke nur al la Dio povas aparteni decido pri momento de morto de la homo.

Kelkaj tezoj el la encikliko[redakti]

Destino kaj digno de la homo

La homo estas destinita al vivpleno, kiu signife trapasas dimensiojn de lia tera estado, ĉar ĝi konsistas en partopreno en vivo de la Dio mem. Sublimeco de tia supernatura destino montras grandecon kaj grandan valoron de la homa vivo ankaŭ en ties ĝisnuna fazo. Vivo en la tempo estas fundamenta kondiĉo, komenca etapo kaj integra parto de la tuta kaj sendividebla proceso de la homa ekzisto.

Defendo kaj promocio de la homa vivo estas manifesto en reĝa misio de Kristo kaj tial devus havi karakteron de agado de la amo, kiu esprimiĝas per la person atesto, diversaj formoj de volontuleco, socia agado kaj politika engaĝo.


Fiaj kaj malhonoraj agoj por la homa digno

Ĉio, kio malvivigas, kiel ĉiaj mortigoj, genocidoj, aborto, eŭtanazio kaj libervola memmortigo; ĉio, kio parte detruas tutecon de la persono, kiel kripligoj, torturoj de la korpo kaj animo, altrudaj provoj de psika premo; ĉio, kio maldignigas la homon, kiel nehomaj kondiĉoj de la vivo, arbitraj arestoj, deportoj, sklaveco, prostituo, komerco de virinoj kaj de junularo; kaj ankaŭ nehomaj kondiĉoj de laboro, en kiu oni traktas laborantojn kiel ordinaraj iloj de la gajno, kaj ne kiel liberajn, resopndecajn personoj: ĉiuj ĉi kaj similaj aferoj kaj praktikoj estas io malhonora; infektante civilizon de la homaro pli fiigas tiujn, kiuj tion faras, ol tiujn, kiuj spertas maljustaĵon, kaj estas plej kontraŭaj al honoro inda al la Kreanto.


Krimoj kontraŭ la vivo kaj afero de individua libereco

Signifa parto de la publika opinio pravigas krimojn kontraŭ la vivo je la nomo de rajto al individua libereco kaj elirante de tiu ĉi premiso postulas ne nur ilian senpunecon, sed male aprobon de la ŝtato por ili, por plenumi ilin kun la tuta libero, kaj eĉ utiligante senpagan helpon de la sanservo. Ĉio ĉi kondukas al profundaj transformoj en la maniero rigardi la vivon kaj rilatojn inter la homoj. Fakto, ke leĝaro de pluraj ŝtatoj, deirante eĉ de la fudamentaj principoj de siaj konstitucioj, ne nur ne punas tiajn praktikojn kontraŭantaj la vivon, sed ilin agnoskas tute leĝaj, estas maltrankviliga manifestiĝo, kaj samtempe unu el esencaj kaŭzoj de la serioza morala krizo: agoj iam unuanime konsiderataj kiel krimaj kaj en universala morala eksento nepermeseblaj, akiras la socian aprobon.

Kaze de la leĝo interne maljusta, kiel rajto permesanta rompon de gravedeco kaj eŭtanazion, oni devas neniam ĝin respekti "nek partopreni formigon de publika opinio favora al tia leĝo, nek apogi ĝin en voĉdonado".

Kiu apogas memmortigan intencon de alia homo kaj kunlaboras en ĝia realigo pere de tiel nomata "apogata memmortigo", iĝas kunlboranto, kaj kelkiam eĉ senpera kaŭzanto de maljustaĵo, kiu neniam povas estis pravigita, eĉ tiam, kiam estas farita laŭ postulo.

De eŭtanazio oni devas distingi la decidon pri rezigno el t.n. "persista terapio", tio signifas el certaj medicinaj agoj, kiuj ĉesis esti adekvataj al reala situacio de malsanulo, ĉar ne plu jam estas proporciaj al rezultoj, kiujn oni povus atendi, aŭ estas ankaŭ tro penaj por malsanulo mem kaj ties familio.

En tiaj situacioj, kiam la morto estas proksima kaj neevitebla, oni povas konforme kun la konscienco "rezigni pri klopodoj, kiuj kaŭzus nur portempan kaj doloran plilongigon de la vivo, tamen oni ne devas rompi kutimajn terapiojn, kiujn postulas la malsanulo en tiaj kazoj". Evidente ekzistas morala devo de kuracado kaj subiĝo al sanigdo, sed tian devon oni devas difini en konkretaj situacioj: oni devas pritaksi, ĉu aplikataj kuracaj rimedoj estas objektive proporciaj al supozata plibonigo de la sano.

Rezigno pri eksterordinaraj kaj troaj rimedoj ne egalas al sinmortigoeŭtanazio; prefere esprimas akcepton de la homa stato fronte al la morto.

Enciklikoj de la papo[redakti]

Intenco[redakti]

La evangeliisto volas montri, ke Jesuo, la Filo de Dio, estas la lumo kaj la vivo (greke: φῶς καὶ ζωὴ) de la mondo. Tio jam videblas en la prologo:

En li estis la vivo
kaj la vivo estis la lumo de la homoj. (Joh 1,4)

La bildo pri Jesuo fariĝas evidenta inter alie el la famaj "Mi estas"-eldiroj (greke: ἐγώ εἰμὶ):

  • Mi estas la pano de vivo (Joh 6,48)
  • Mi estas la lumo de la mondo (Joh 8,12)
  • Mi estas la pordo (Joh 10,7)
  • Mi estas la bona paŝtisto (Joh 10,11)
  • Mi estas la releviĝo kaj la vivo (Joh 11,25)
  • Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo (Joh 14,6)
  • Mi estas la vinberarbo (Joh 15,5)

Tiuj ĉi "mem-prezentadoj" de Jesuo envere estas kredo-konfesoj pri Jesuo. Do: Anstataŭ "Jesuo diris: Mi estas la lumo de la mondo" oni povas legi "La evangeliisto konfesas Jesuon kiel la lumon de la mondo". – La tuta evangelio ja ne estas stenografita raporto pri eventoj, sed vivata proklamo de la kredo.

La mirakloj (la "signoj") de Jesuo havas la saman celon. Kelkfoje la rakonto fakte estas nur enkonduko por la sekva longa parolo de Jesuo, tio estas por detala kredo-konfeso pri Jesuo. Simile kiel paraboloj en la sinoptikaj evangelioj montras, kio estas la Regno de Dio, tiel en Johano miraklo-rakontoj montras, kiu estas Jesuo Kristo.

Grava akcento ĉe Johano estas ankaŭ la sakramentoj de la bapto kaj de la eŭkaristio, simboligitaj per akvo kaj sango. – Pli poste, la ekleziaj patroj vidos en la traborito koro de Jesuo la fonton de la eklezio.

Teksto en Esperanto[redakti]

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling:

  • La Bona Mesaĝo – laŭ Johano, eldonita de Fonto 1992,
    Fonto-Kajeroj numero 9

The Life of Our Lord[redakti]

The Life of Our Lord estas libro pri la vivo de Jesuo Kristo verkita de la angla romanverkisto Charles Dickens, por siaj infanoj, inter 1846 kaj 1849, ĉirkaŭ la tempo, kiam li verkis David Copperfield. The Life of Our Lord estis eldonita en 1934, 64 jarojn post la morto de Dickens. Ekzistas tre simplaj manieroj por tion fari!

Kristano,[22] Dickens verkis The Life of Our Lord speciale por siaj infanoj, al kiuj li laŭtlegis ĝin ĉiun Kristnaskon. Li strikte malpermesis publikigon de The Life dum sia propra vivo kaj petis al sia bofratino, Georgina Hogarth, ke ŝi certiĝu ke la familio Dickens "neniam transdonu la manuskripton, aŭ kopion de ĝi, al iu ajn por elpreni ekster la domon."[23] Lia manskribita manuskripto estis transdonita al Georgina Hogarth post la morto de Dickens en 1870.[24] Je ŝia morto en 1917, ĝi venis en la posedon de Sir Henry Fielding Dickens, la lasta postvivanta filo de Dickens.[25] La familio Dickens daŭre legis ĝin ĉiun Kristnaskon kaj, laŭ peto de la aŭtoro, prokrastis la publikigon ĝis la lasta el la infanoj de Dickens mortis.[26]

Tiel komenciĝas la libro:

Miaj karaj infanoj, mi tre deziras, ke vi sciu ion pri la historio de Jesuo Kristo. Ĉiu devus scii pri li. Neniam vivis iu ajn, kiu estis tiel bona, tiel afabla, tiel bonkora, kaj tiel plena de kompato, kiel estis li, por ĉiu kiu estas malbona aŭ iumaniere malsana aŭ malfeliĉa.[27]

Evangeliistaj simboloj[redakti]

Ilustraĵo el la karolida evangeliaro de Essen: kruco ĉirkaŭata de la simboloj de la kvar evangeliistoj

La kvar evangeliistoj Mateo, Marko, Luko kaj Johano, kiuj validas kiel aŭtoroj de la kvar bibliaj evangelioj, estas en la kristana bildarto ekde la 4-a jarcento reprezentataj per kvar flugilhavaj simboloj. La plej ofta alordigo ekde tiam estas : anĝelo aŭ simple homo (ĉar fakte la tuta kvaropo estas flugilhava) simbolas Mateon, leono Markon, bovo Lukon kaj aglo Johanon.

Tiuj ĉi simboloj troviĝas ankaŭ kiel atributoj en figuraj prezentadoj de la evangeliistoj.

Ĝis la 13-a jarcento la simboloj ankaŭ estis kunigita al ununura formitaĵo, kiu portas la nomon tetramorfo transprenitan el la greka, kiu signifas kvarfigurokvarbesto.

Bona Paŝtisto[redakti]

Mozaiko de la Bona Paŝtisto en Ravenna.
Le Bon-Pasteur de Philippe de Champaigne

Bona Paŝtisto estas sintagmo troviĝanta en la Evangelio laŭ Johano (10,1-21). En ĝi Jesuo mem sin bildigas kiel la paŝtisto kiu donas sian vivon por la ŝafoj. Tiu evangelia ero, karakteriza en la johana evangelio, havas eĥojn en la aliaj evangelioj, aparte en la parabolo pri la perdiĝinta ŝafo (Mateo 18,12-14 kaj Luko 15,1-7).

Ĉu parabolo aŭ alegorio tiu johana ero? lingvistaj bibliistoj diskutas. Fakte, la disvolviĝo de la perikopo multe foras el la evangeliaj paraboloj. Ene de la frazaro Jesuo sin identigas ankaŭ kiel la pordo de la ŝafoj kaj tio induktas ĝin klasigi kiel alegorion aŭ kiel metaforon. Cetere ĝi multe similas al la perikopo de vitaĵo kaj riboj kiu certe estas alegorio (Joh 15,1-8).

Startante el tiuj evangeliaĵoj Jesuo estas tiel nomata en la kristana kulturo kaj liturgio kaj reprezentata en arto.

Jam en la Malnova Testamento la sama sintagmo estis uzata por karakterizi Javeon. Ekzemple, en la psalmo 23 Dio estas difinita paŝtisto por la izraela popolo; la samo en la libroj de Jeĥezkel (34,12) kaj Jesaja (40,11).

Komento pri la sintagma teksto "Bona Paŝtisto"[redakti]

La koncepto de bona paŝtisto de Johano esprimas jenajn temojn: Jesuo distingiĝas el fremda paŝtisto pro jeno:

  • li eniras tra la pordo de porŝafa ĉirkaŭbaraĵo
  • la gardisto al li malfermas kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon
  • li alvokas la ŝafojn unuopnome kaj ilin kondukas foren marŝante antaŭ ili
  • la ŝafoj ne sekvas fremdulon kaj forfuĝas el li ĉar ili ne konas lian voĉon
  • Jesuo estas la pordo de la ŝafoj kaj kiu pasas tra ĝi estos savita
  • ŝtelisto, male, alvenas por ŝteli, mortigi kaj detrui
  • laŭpagulo, kiam venas la lupo, forlasas la ŝafojn ĉar li ne amas ilin
  • ĉio tio okazas pro tio ke “mi konas miajn ŝafojn kaj miaj ŝafoj konas min, same kiel la Patro konas min kaj mi konas la Patron, kaj mi oferas mian vivon por la ŝafoj” (10,14-15)

Oni vidu ke temas pri aparta paŝtisto ĉar ne eblas pensi ke ordinara paŝtisto akceptu perdi sian vivon por savi sian ŝafon. En la sintagmo faras distingon la termino “bona”, el kiu elstaras la eksterordinareco.

Samsintagmo en antikvaj literaturoj[redakti]

En la mitologio de la antikva Egiptujo ŝajnas ke alkalkuleblas "bona" paŝtisto la dio Anubi estaĵo antropomorfa hundakapa, ĉar en en iuj bildoj ĝi estas prezentata kun ŝafo surŝultre.

Tiu figurado de reganto aŭ reĝo kiel paŝtisto troviĝas jam en greka verkisto Ksenofonto En la Iliado Homero epitetas Agamenonon kiel paŝtiston de popoloj.

La paŝtisto, en la mondo greka-latina estas protagonisto de la bukolika poezio. Facile memoras kiu hazarde studis sur la egoglo de Virgilio: “Tityre, tu potulae recubas sub tegmine fagi/ silvestren tenui Muzan meditaris avena” (Titiro, vi etendita subombre de fago modulas silvestran poezion sur la leĝera fluto. Kaj poste, en Italio ekzemple, tiu figuro transdoniĝis en la Arkadio, kiel simbolo de vivo ekstere de la homa tumulta maso: pri tio antonomazie poetas Torquato Tasso en la arbareca poemo Aminta kaj en la Gerusalemme Liberata.

Sed tiuj paŝtistoj serĉas “otiun” [6] aŭ la vivon trankvilan kaj sanan... Male, ne pro tio la evangelia paŝtisto fariĝas bona.

Por pli taŭge enkadrigi la historion de la koncepto, utilas scii ke la paŝtistaro, je la tempoj de Jesuo, estis la socia kategorio malpli ŝatata, se ne vere malŝatata, ĉe la eruditoj pri la sanktaj leĝoj, pro ĝia malproksimo el la komuna socia kunvivado. Kategorio malŝatata, sed ĝuste pro tio ŝatata de evangeliisto Luko, kiu igas la paŝtistojn (la lastajn) la unuaj aplaŭdantoj al Jesuo en la naskgroto.

Diversaj uzoj de la nomo Bona Paŝtisto[redakti]

Multaj preĝejoj estas konsekritaj al la Bona Paŝtisto, kaj ankaŭ lokoj kaj placoj.

Unu liturgia dimanĉo estas spefice nomata “dimanĉo de la Bona Paŝtisto” kiu celebriĝas en la kvara postpaska dimanĉo.

Ankaŭ diversaj aktivaĵoj kaj asocioj per nomo programo stilo kaj celo ligiĝas al simbolnomo de Bona Paŝtisto, kiel Fratinoj de Jesuo Bona Paŝtisto, Filinoj de la Bona Paŝtisto, Kongregacio de la Bona Paŝtisto, Katedralo de la Bona Paŝtisto...

Evangeliaro[redakti]

Evangeliaro van Egmond, 9-a jarcento (Reĝa Biblioteko - Nederlando.

Evangeliaro estas liturgia libro de la kristanaj eklezioj en kiu estas kolektitaj la kvar Kanonaj Evangelioj.

Ekzistas ankaŭ kolektaĵoj de evangeliaj eroj legitaj dum la Meso en la diversaj periodoj de la jaro: temas pri evangelistaroj, tre disvastiĝintaj dum mezepoko kiuj ofte estas konfuzitaj kun evangeliaroj. Reale la malsameco tuj aperas se oni ekzamenas la tekstojn kiuj en la evangelistaroj kutime komenciĝas per la formulo tiutempe ("In illo tempore" kiam temas pri latinlingvo).

La unuaj evangeliaroj estis kompilitaj ĉirkaŭ la 7-a jarcento. Multaj el ili, beligitaj per bildoj kaj per miniaturoj kaj riĉaj bindaĵoj, konstituas aŭtentajn bibliografiajn trezorojn.

Evangeliaro Maasland, duono de la 12-a jarcento, (Reĝa Biblioteko - Nederlando).

Iuj evangeliaroj aparte gravaj[redakti]

Evangeliaro de Henriko la Leono.

Sed evangeliaroj arte aranĝitaj troviĝas ĉe ĉiuj kristanaj konfesioj

Evangeliaro de Teodolinda[redakti]

Reĝino Teodolinda en miniaturo de la Nurenberga Kroniko.

De la 'Evangeliaro de Teodolinda oni konservas, en la Muzeo kaj Trezoro de Monza (Lombardujo – Italio), nur la la blindaĵo.

Laŭ la tradicio, ĝi estis donacita al Teodolinda de papo Gregorio la 1-a en 603, kiel dankesprimo pro ŝia engaĝiĝo en la konvertiĝo de la lombardia popolo al katolikismo. Latinlingva epigrafo, entranĉita sur la striaro de la slaboj memorigas la donacon al la Baziliko de Sankta Johano en Monza flanke de la Reĝino.

La konservita bindaĵo estas formata de du oraj pordoklapoj dekoraciitaj per emajloj, juvelŝtonoj kaj kameoj. Ĉiu pordoklapo dimensias 34,10 x 26,50 cm. La juvelŝtonoj estas senvarme muntitaj, laŭ skemo kiu memorigas la guston por la plureco de formoj de la simetriaj komponaĵoj de la malfrua-antikva epoko. La evangeliara kovraĵo montras preferon por la evidentaj polikromioj, kun tranĉadoj laŭ la sistemo cabochon kaj emajloj kiuj evidentas sur la dominanta oro de la fundo.

En ĉiu pordoklapo, ene de bosita kornico kun stiligitaj floroj, estas inkluzivita kruco kiu memorigas la samtempajn pergeme aranĝitajn krucojn en ora lameno, kiel la Kruco de Agilulfo. La formo de la kruco estas tiu de la latina kruco, kun la branĉoj iomete kloŝfomaj ĉe la ekstremoj: centre ronda glata ŝtono, borderita per reliefa motivo, dum sur la branĉoj estas lokitaj la juvelŝtonoj alternigitaj kun etaj rondaj ŝtonoj. La unuaj, kvadrataj kaj ovalaj, estis elektitaj por taŭge konvene apudmeti malsamajn kolorojn, sed ĉiam konservante la simetrion de la branĉoj.

Aen la kvar kvadratoj troviĝas kemeoj kaj bordo laŭforme de "L", plenigita per la tekniko de filigrano, lokita tiumaniere ke aperu retangulo sekcanta la krucon. Ankaŭ la kornico estas filigrane aranĝita.

Evangeliaro de Teofano[redakti]

La fondintobildo de la evangeliaro de Teofano: abatino Teofano ĉe-piede de la Dipatrino kiel donacinto de la evangeliaro

La evangeliaro de Teofano estas evangeliaro, kiu estis farita sub abatino Teofano (1039–1059) por la abatinujo Essen. La manskribaĵo, riĉe ornamilustrite per libropentraĵoj kaj iam ekipita per altvalore ornamita bindaĵo, troviĝas nun en la katedrala trezorejo de Essen.

Ĉar la evangeliaro de Teofano havas preskaŭ la samajn mezurojn kiel la karolida evangeliaro ankaŭ trovebla en la trezoro de Essen, estas supozende, ke ĝi anstataŭis tiun ĉi pli malnovan evangeliaron kiel pompan evangeliaron en la liturgio.[28] Ĝi estas konsiderenda en la tuta kunteksto de la riĉaj donacadoj, kiujn Teofano faris por la ekipaĵo de la abatineja preĝejo de Essen, la nuna katedralo: la evangeliaro de Teofano, la kruco de Teofano same kiel la kruconajlo-relikvujo. Ili estas ligitaj kaj per similaj artismaj farmanieroj same kiel ankaŭ laŭfunkcie interligitaj, ĉar ĉiuj tri objektoj havas ligan rilaton al la krucumado de Jesuo. La evangeliaro prezentas la krucumadon en sia meza bildo, la relikvujo per la Sankta Najlo unu el la relikvojn de la pasiono de Kristo, kaj la kruco entenas sub sia centra juvelo krucorelikvon. Ili ĉiuj verŝajne kadre de la paska liturgio dum Sankta Vendredo anstataŭ Kristo estis simbole enigataj en tombo sur la galerio de la okcidenta alkonstruaĵo kaj dum la antaŭpaska nokto re-elprenataj hervorgeholt.[29] Eble ĉi tiuj tri objektoj de la abatino estis ankaŭ antaŭportataj je solenaĵoj kiel enblemoj de suvereneco .[30]

Referencoj[redakti]

  1. "Tatian", in Cross, F.L., ed. The Oxford Dictionary of the Christian Church. New York: Oxford University Press. 2005
  2. Ehrman, Bart. Misquoting Jesus: The Story Behind Who Changed the Bible and Why. HarperCollins, 2005. ISBN 978-0-06-073817-4
  3. McFall, 1994
  4. The Oxford Dictionary of the Christian Church. New York: Oxford University Press. 2005.
  5. "Peshitta", in Cross, F.L., ed. The Oxford Dictionary of the Christian Church. New York: Oxford University Press. 2005.
  6. La smeralda jubileo de la Manifesto de Raŭmo disvolviĝos sub la komuna kunordigo de du kapitulanoj: ĝi ekos en Svislando 31 julio 2020 kaj kulminos per strategia simpozio en Bulgario, koincide kun la parlamenta sesio de junio 2021; surloke responsos sen. Miroslava Kirova, vickonsulo pri internaj aferoj.
  7. [1] teksto esperantigita de la evangelio laŭ Tomaso.
  8. James McConkey Robinson, Christoph Heil, Jozef Verheyden, The Sayings Gospel Q: Collected Essays, Peeters Publishers, 2005, p. 220
  9. James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005, p. 16.
  10. Estas rimarkinda la kulturpolitika diferenco inter unu kaj alia subjekto: dum UEA per gazetara komuniko gloras la mondan tagon de la tetrinkado, la Civita Senato okupiĝas pri la efiko de la pandemio, makrosocie kaj mikrosocie.
  11. Alĝerio sepultis 24 kraniojn, redonitajn de Francio
  12. Intervjuo kun Isela Xospa, cifereca aktivisto pri la naŭatla lingvo
  13. Kronviruso en Brazilo
  14. La kandidatoj por la Estraro de TEJO 2020-2021 faris memprezentajn videojn en kiuj ili parolas pri siaj planoj kaze de elektiĝo kaj respondas al demandoj de TEJO-membroj.
  15. Mi estas tre konfuzita de PIV kaj de Vikipedio en la itala. Kiel oni nomas en la greka la ŝelon de la frukto?
  16. «Lia korpo, kiu postas maskon el arĝento, videblas en la altaro de la Kapelo de la Prezento.»
  17. «Je la maldekstra mano, la papo montras la lanĉon kiu traboris la flankon de Jesuo. La reala relikvo kiu donacis la li la sultano, konserviĝas en la balkono kiu estas super la statuo de sankta Longinos.»
  18. Vorton »ĉirkaŭfrukto« ni sekve povus analizi kiel: 1. kio estas ĉirkaŭ frukto 2. frukto, kiu estas ĉirkaŭ
  19. La scienca nomo estas epikarpo.
  20. «La rozoj ĉizitaj en la soklo enhavas la skribaĵon Sic florui, reference al la fakto ke li papis nur 27 tagojn, en 1605. Je ties flankoj estas du inaj alegorioj: nome la firmeco kaj la malavaro. La venonta sceno estas la forĵuro de protestantismo fare de Henriko la 4-a de Francio kiam Leono estis papa ambasadoro, kaj la subskribo de pactraktato inter Hispanio kaj Francio.»
  21. «La figuro de la papo estas flankigita de la fido kaj la forto. La basreliefo montras la venkon super la turkoj en Vieno en 1683. Inocento la 11-a estis beatigita la 7an de oktobro 1956, lia festo estas la 13a de aŭgusto. La korpo de la papo estas videbla sub la altaro de la Transfigurigo en la mala flanko de la baziliko.»
  22. Jam tri mallongaj filmetoj kun voĉlegado de literaturaĵoj en Esperanto aperis en la Youtube-kanalo de Pola Esperanto-Junularo.
  23. Roterdamo anoncas sian n-vican deficitan jaron
  24. Telegramo estas ne plu blokata en Rusio
  25. Tiu libro parolos al via koro ekumene kaj fratame.
  26. La filmetoj estas mallongaj, de unu ĝis kvar minutoj, sed sufiĉas doni al la aŭskultanto ideon pri la verko kaj aŭtoro.
  27. "La buĝeto 2019 antaŭvidis deficiton de preskaŭ 141.000 eŭroj, sed jam eblas diri, ke la fina rezulto estis signife pli bona", anoncas la estrara raporto pri la pasintjara agado de la Universala.
  28. Tutmondaj Voĉoj serĉas analizajn rakontojn pri minacoj al homaj rajtoj en la cifereca spaco.
  29. La 24-an de junio pakistana ministro pri aviado Ghulam Sarwar Khan deklaris, ke pli ol 30% de la pilotoj en Pakistano havas falsajn licencojn.
  30. SAT-kongreso – unuafoje interreta