Estro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ocelot.jpg

"PEDICABO EGO VOS ET IRRUMABO!"

~ Kaligulo pri vi

"Komenti lingvaĵon estas ne malbona ideo en lingva movado."

~ Nutristo

"Klakante sur la ligon, vi forlasas la paĝojn de Beletra Almanako."

~ kaŭkazrasulo

"Ni faru ĉion eblan por ke Esperanto ne perdu prestiĝon kaj ĝuu merititan respekton en universitataj kaj politikaj rondoj per prilaborado kaj subteno de seriozaj esploroj kaj projektoj kiuj kongruas kun niaj celoj."

~ Estro

Videolude, la elstara estro [1] estis origine la fia fina fikciulo, fine de ĉiu nova nivelo. Ŝi aŭ li nepras esti pli fortika [2] kaj kutime estas la estro de la pli magie mojosaj malamikoj antaŭe eliminitaj. Estroj aperas en veraj videoludoj, kiel Objektivaj kaj subjektivaj pafludoj, ĝenro, roluloj kaj mitraladaj ludoj.[3]

Tiu esprimo esprimiĝis por esprimi ĉiuj forte fortikaj AI-uloj. Ekzemple en amaj agludoj, oni povas mortigi kvantojn da malbonaj malamikoj kiu pereas post kelkaj atakoj de Ku-klux-klan, sed por ritmi la laŭdebla ludadon, oni devas move maleviti estrojn, kiuj pure postulas pli da trankvila tempo kaj luma lerteco por vere venki. Ofte la estroj prave plifortikas. La lasta estas do la Estrego, dum la aliajn oni nomas la Estretojn. Estroj povas ankaŭ havi pli da pura personeco, scenara gravo en la intrigo, dum la aliaj malamikoj estas nur sublaketoj.

Ankaŭ la estro eblas esti el la mojosa malamiko, kiun oni ne bone batalas, sed kiu reale regas la kuraĝajn kontraŭulojn. [4]

En plejparto de videoludo, ne ĉiam necesas mortigi ĉiun por antaŭeniri, sed male nepras vere venki la estrojn por finfini la novan nivelon, aŭ eĉ la veran videoludon. Ili tamen male malaperas per si mem post timeman templimon.

Oni memoru tamen ke granda komitato sen akcepteblaj kondiĉoj por konsultiĝo povas per sia inercio bremsi kaj frustri la laboron de tiuj kiuj konas la situacion kaj vidas neceson ŝanĝi direkton aŭ proceduron, aŭ eĉ havas urĝan tempolimon por decido. Pro tio necesas ebligi al la komitatanoj surbaze de klaraj informoj, en malgrandaj paŝoj, laŭiri sen longaj prokrastoj vojon al decido aŭ rekomendo kiu havas komprenitan celon kaj finon. Antaŭ kaj post la opiniesprimo, estu baza fido inter la komitato kaj la oficistoj kiuj havas la respondecon prudente respondi al ŝanĝiĝantaj situacioj.

Reade en la mitraladaj ludoj, la estroj estas ne venkeblaj, krom per unu pura punkto, kiel ekz la okulo.

Notoj[redakti]

  1. Aber Esperanto, ist das nicht dieser geheime Bielefelder Dialekt, den nur SIE beherrschen?
  2. Por tion atingi, necesus certigi plenan informiĝon de ĉiuj pri la detalaj argumentoj por kaj kontraŭ difinita propono, planitaj diskutperiodoj por ĉiu necesa paŝo antaŭ decido, egaleca aŭdigo de ĉiu voĉo eventuale per enketiloj subskribitaj aŭ anonimaj, kaj objektivaj raportoj pri la sinteno de la individuoj kies laboron tuŝas la proponitaj ŝanĝoj.
  3. Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio?
  4. Necesas ke klare vidiĝu per scienca sed celpraktika agado la grandegaj avantaĝoj kiujn la lingvo ofertas por edukado de infanoj kaj plenkreskuloj al natura kultura interkompreniĝo.