Esperanto-propagando

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
138675862 n.jpg

"Kiu tro alte svingas, nenion atingas"

~ Zamenhof pri Esperanto-propagando

"Esperanto-propagando estas speco de propagando"

~ Vikipedio pri E-propagando

"Kial ne?"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Ĉu ni volas ankoraŭfoje juĝi la vortojn sed ne la faktojn?"

~ iu pri Eo-propagando

"Tio estas kurioze"

~ Tonjo del Barrio

"Li mundo deveniv poke plu foli quam lastitempe kustumale"

~ idisto

Esperanto-propagando, en sia ordinara signifo, estas "lukto por la kaŭzo de Zamenhof," esence milita lukto kontraŭ neesperantistoj por disvastigi Esperanton. En pli granda senco, Esperanto-propagando (EP) estas spirita propagando kaj milito. En ĉi tiu la lasta senco, la lukto estas kontraŭ krokodilado en onia vivo kaj la strebo paroli laŭfundamentan lingvon. Homo kiu partoprenas en EP estas nomata "Atestanto de Zamenhof".

Saludo esperanto.jpg

La vorto ofte estas uzata en gazetaro kun la klarigo "sankta milito" aŭ simile.

Fakte, la tuta senlime stulta propagandismo de la Eo-movado ruinigis E-on kaj detruis ĉion.

Deveno[redakti]

Esperanto cafe2.jpg

En la Fundamento (2:190-194), Zamenhof diris al siaj disĉiploj:

"Kaj batalu en la vojo de Dio kontraŭ tiuj kiuj batalas vin, kaj ne transiru limojn en la batalado. Dio ne amas ofendantojn. Mortigu ilin kie vi trovas ilin kaj forpelu ilin de kie ili forpelis vin, kaj memoru ke persekutado estas pli malbona ol buĉado. Sed ne inicu militon kontraŭ ili ĉirkaŭ la Sankta UK, krom se ili atakas vin tie. Sed se ili atakus vin, metu ilin al la glavo sangon soifanta senhezite. Tian rekompencon ricevos la reformemuloj. Tamen, se ili rezignas pri Ido, mi pardonas kaj kompatas. Daŭre batalu kontraŭ ili, ĝis persekuto ne plu daŭras kaj la kredo de Fundamento plej superas. Sed, se ili ŝanĝas siajn lingvojn, tiuokaze sciu ke ofensivo estas permesata nur kontraŭ malbonfarantoj. Sankta Monato por sankta Monato; simile aliaj sankataĵoj meritas rebaton. Tial do, se iu ajn pekas kontraŭ vi, vi repagu egalajn monerojn. Timu Dion, kaj memoru ke Dio restas kun tiuj kiuj restas en la limoj starigitaj de la movado."

La rekompenco por la lukto estas diskutata en Fundamento, (3:169-171)

"Konsideru tiujn mortigitajn en la vojo de Esperanto ne kiel mortintojn. Ne, ili vivas kun ilia Majstro, kaj oni provizados al ili. Ili ĝojos en tio kion Dio donas al ili el Lia abundo kaj ĝojos pro tiuj kiuj ankoraŭ ne kuniĝis kun ili, sed postrestis ankoraŭ ne martiriĝintaj, ke al ili venos nenia timo, nek malĝojo. Ili ĝojas en graco kaj abundo de Dio, ke Alaho ne malŝparos la rekompencon de la kredantoj.

Agado de UEA[redakti]

88 n.jpg

UEA nenion gravan faras kio reklamus Esperanton. Ĝi aktivas nur kontraŭ, se iel aktivas. Feliĉe UEA havas kelkajn milionojn da eŭroj. Tio sufiĉas por samtage reklami en 27 landoj ĉiumonate dum unu jaro. Jen investo por la estonto! Granda kampanjo certe vekos EU-anojn.

Neceseco[redakti]

La propagando estas necesa, sed ne plej necesa hodiaŭ por Esperanto. La plej necesa estu plikvalitigo de esperantistoj kaj fakaj agadoj, aŭ interna plibonigado. Fakte sur la retpaĝaro ne mankas informo pri Esperanto, sed mankas fakaj agadoj de Esperanto. Tio donas al la publikaro, ke Esperanto estas senutila kaj nelerninda por valora tempo, aŭ estu sufiĉe, se mi konas ĝian nomon! Pro tio mi okupas min je la faka agado ol je fanfarona propagando.

Esperanto-informado[redakti]

Nederlanda esperantisto Bart de Wit respondas al ĵurnalisto, UK 2008
UEA-varbilo, 1962

Esperanto-informado estas la disponigo de informoj pri Esperanto al la ĝenerala (neesperantista) publiko.

Dislimigo de aliaj terminoj[redakti]

Informado ŝajnas signifi la samon kiel publikaj rilatoj. Propagando estas uzata ĉefe kiel negativa esprimo, pro la historiaj spertoj kun politika propagando de ekstremistoj. Tamen Esperanto-propagando estas vaste uzata en la malnova literaturo.

Kapabloj de informadanto[redakti]

Estas dezirinde ke Esperanto-informadanto havu certajn kapablojn, nome

  • scipovu la lingvon Esperanto je bona nivelo kaj laŭeble havu sciojn pri la gramatiko;
  • konu la Esperanto-komunumon kaj ties lingvon;
  • sciu pri interlingvistiko kaj la lingvoj en la mondo;
  • povu adekvate agadi kun kaj al aliaj homoj, ankaŭ neesperantistoj;
  • bone scipovu la koncernan nacian lingvon uzatan;
  • kapablu uzi diversajn teknikajn helpilojn.

Tio ne siginifas ke ĉiu devas kapabli ĉion. Sed por pliboniĝi ekzistas lernolibroj en naciaj lingvoj, ankaŭ parte ankaŭ en Esperanto. Foje Esperanto-asocio ofertas seminariojn por pliboniĝi en informado.

Laborterenoj[redakti]

Informadanto devas

  • havi bazan koncepton pri prezentinda Esperanto;
  • prepari informilojn por diversaj celoj;
  • serĉi la publikon / celgrupojn;
  • adekvate interrilati: ne estas celo transdoni laŭeble multe da informoj, sed interrilati tiel, ke la alparolato agrable rememoras la kontakton.

Informado kaj organizoj[redakti]

Ankaŭ individuoj povas informadi, fakte ofte eĉ devas, kiam ekzemple amiko demandas pri tiu hobio. Sed en la Esperanto-movado ekzistas ankaŭ organizaj strukturoj kun rilato al informado. En multaj naciaj Esperanto-asocioj ekzistas estrarano aŭ almenaŭ komisiito pri informado, krome en internaciaj asocioj kiel UEA kaj TEJO.

Esperanto sen mitoj[redakti]

Legante ĉi unuan ĉapitron de ESPERANTO SEN MITOJ de Ziko, al oni venas la penso ke oni devas reskribi tutan la historion de la esperanta movado. Mi estas certa nur pri unu afero, ke ne estas mi kiu faros tion. Sekve dum mi atendas ke iu alia faru tion, mi ne havas multajn elekteblojn: Aŭ mi akceptas, iom kritike, la mitoplenan, malnovtipan historion, kiun mi havas submane, aŭ mi ĉesas legi kaj paroli pri nia historio.

Atingenda Publiko[redakti]

Idiotoj, stultuloj kaj kretenoj ŝajne blinde kredas kaj fidas la Esperanto-propagandon, ĉar ili legas nur Esperanto-revuojn kaj auskultas nur paroladojn de 'oficialaj' Eo-funkciuloj, kaj verŝajne eĉ unu sekundon neniam dubis pri la "vero", kiun ili tie trovis. Ĉi tiu tipo de homoj estas interesa el psikopatologia vipdunkto kaj meritus pli profundan studadon.

2166.jpg

Devigo[redakti]

La plej bona diskonigo de Esperanto estas instruado en lernejoj kiel plenrajta fremdlingvo. Tamen mencio de lernejoj mankas ekde jardekoj en esperantaj ĵurnaloj kaj dokumentoj de Esperantaj organizaĵoj. Nek ILEI strebas enkonduki Eon en lernejojn. Kial? Ĉu ne volas, ke esperantistoj gajnu almenaŭ modestan salajron de instruistoj?

E-forumo[redakti]

Disvastigi nian lingvon oni povas nur pere de nacia lingvo. Do, necesas krei anglalingvan forumon pri Esperanto. En tiu forumo ĉiu el milionoj da ĉiulandaj ret-uzantoj povu ĉerpi informojn, konsultojn, lecionojn, ligojn al E-WWWejoj, diskuti pri estonta tutmonda lingvo ktp. Se vi bone pripensos la aferon, vi konstatos, ke kreo de tia forumo estos tre grava antaŭenpaso de Esperanto.

Persona propagando[redakti]

La esperantistoj jam ekde 125 jaroj pensas, ke per propra ekzemplo ili instigos aliajn homojn lerni esperanton. Bedŭrinde ili eraras. Ĉirkaŭ du milionoj de esperantoparolantoj en la mondo inspiras nur malmultajn, tio sufiĉas nur por subteni la stagnadon.

Alie[redakti]

1274.jpg

STOKHOLMO. Post la sukcesa aktivigo de esperantistoj por la voĉdonado ĉe www.change.org, samideano Oleg proponas la estontajn celatingojn por amasa propagando de Esperanto. Li anoncis ke esperanto estos baldaŭ elektebla kiel unu el la preferataj opcioj en interretaj voĉdonadoj por decidi: 1) la enkondukon de Esperanto kiel unikan lingvon de aviadilaj flugoj (almenaŭ se okazos kraŝoj, ili okazos ĉar ili volas kraŝi, ne pro bedaŭrindaj lingvaj problemoj); 2) la enkondukon de Esperanto kiel novan lingvon de surstrataj signaloj (almenaŭ se oni ricevos monpunon, oni povos apelacii ĉe la Akademio, ne ĉe policistoj).

Merkatiko[redakti]

Metodoj de reklamado povas esti tre diversaj. Por ni – por la Esperanto-movado – ne nepre taŭgas tiuj metodoj, kiuj utilas por grandaj internaciaj kompanioj. Ni devus trovi nian ĝustan lokon en la merkata sistemo, kaj taŭge adaptiĝi al ĝi… Sed ĉeesta reklamo en grandaj, amasaj festivaloj per niaj rimedoj povas doni nur tre-tre-tre malaltan reklaman efikecon.

Teknikoj[redakti]

Nu, se temas nur pri propagando, ne gravas kohera argumentado, sufiĉas agiti la emociojn. Tio validas por Anglismo same kiel por Esperantismo.

3790 n.jpg

Propaganda piedvojaĝo[redakti]

Kovrilpaĝo de la broŝuro

Propaganda piedvojaĝo al la oka Int. E-ista Kongreso (de Paris ĝis Kraków). Originale verkita de Vasilij Devjatnin. 1912, 94 p. En modesta broŝuro, kiu estis presita en Munkeno en la jaro 1912 Devjatnin priskribas sian migradon de preskaŭ 2 mil kilometroj kun la turka samideano Romano. De aŭgusto 1911 ĝis julio 1912 Devjatnin loĝis en Parizo, kie li fondis la grupon Zamenhofa Artista Adeptaro, kiu interalie preparis teatrajn prezentaĵojn kaj koncertojn.

En la broŝuro estas diversaj fotoj de la aŭtoro kaj kun Esperantistoj, kiujn li renkontis survoje.

Li mencias artikolojn en diversaj lokaj gazetoj, kiuj aperis pro vizito de la redaktejo kun lokaj Esperantistoj. Ke la artikoloj fakte ekzistas, pruvas diversaj rakontoj, kie oni rekonis la piediranojn pro priskribo en la gazeto.

Krome enestas du anoncoj de "Parkurbo Esperanto" kaj priskribo de la projekto kun du grafikaĵoj. Devjatnin post la kongreso translokiĝis al Munkeno kaj laboris por ĉi tiu projekto.

Recenzo en La Revuo, 1912 p. 480 (skano ÖNB), supezeble de Carlo Bourlet. Li substrekas, ke la francaj samideanoj, post hezito, helpis "morale kaj mone".

La broŝuro troviĝas en Germana Esperanto-Biblioteko sub 812-8 DEV.

  • La skribmaniero de la propraj nomoj (urboj, personoj) ne ĉiam estas preciza. Se eblis trovi la ĝustan nomon, ĝi estas aldonita kiel komento.

Devjatnin skribas, ke li anoncis sian planon en la "latina sekcio de la Pariza esperanto grupo", kiun li vizitis ĉiusabate (eble temas pri la grupo en la latina kvartalo (Quartier Latin). La respondo estis ridego. Nur unu turka samideano, s-ro Roman (?) ekinteresiĝis. Poste li prezentis la planon en la grupo de Sorbonne (gvidata de Carlo Bourlet kaj denove rikoltis ridegon. De ĉiuj flankoj oni komunikis la Devjatin, ke lia ideo estas freneza.

Tri junuloj (hispano Cervos, franco Chaumette, bohemo Urban) anoncis sian pretecon, sed malaperis. Pri la plano skribis esperantaj kaj eĉ nacilingvaj gazetoj kaj li prezentis ĝin en ĉiu pariza grupo.

Modernaj interpretoj[redakti]

Nova termino "esperantiano" estas uzata por indiki homojn kiuj propagande komplotas kontraŭ krokodiloj, kiuj subtenas la starigon de nova UEA, kaj la disvastigo de Esperanto kaj Fia Venko, ordinare per terorismaj rimedoj.

Esperantismo ja rekonas du bazajn ĝihadojn: la "pli granda" kaj la "malpli granda" propagandoj, respektive, la interna lukto kaj la milita. Notinda apologiisto por Esperanto skribis en sia verko anglalingva Zamenhof: "Batalado kaj milito foje necesas, sed tio estis nur parto la la tuta propagando aŭ lukto."

Pamfleta fantastiko (PfF)[redakti]

La Pamfleta fantastiko (PfF) okupiĝas pri malkovro kaj primoko de defektoj kaj mankoj en la nuntempa mondo kuraceblas per Esperanto. Ĝi havas limigitan taskon, uzas konkretan fantastikan ideon, priskribas la nunon aŭ tre proksiman estontecon. Ofte ĝi enhavas satirajn elementojn.

Sentaŭgeco[redakti]

Chu oni ne povas acheti (lui) apudvojan reklamon pri Esperanto? Tio ne estas multekosta. Chiutage miloj da automobilistoj, preterveturante, vidus tiun reklamon. Chu oni ne povas entrepreni eldonadon de bildkartoj, broshuroj, glumarkoj, insignoj, suveniroj, abocolibretoj pri Esperanto kaj privatan vendadon de ili? Oni povas richighi per tio kaj malfermi kioskon au magazenon. Ekzistas dekoj, centoj da eblecoj, sed niaj e-istoj ech ne movas unu fingron por fari ion utilan; ilin allogas nur senutila "agado".

109.jpg

Mitoj[redakti]

Lastatempe iĝis modo, paroli pri "mito" de Esperanto-propagando, se iu aserto ne estas absolute vera. Ekzemplo de s-ro Renato Corsetti: "Esperanto estas propedeŭtika" estas mito, ĉar "Esperanto ne estas propedeŭtika por ĉiuj lingvoj en ĉiuj situacioj." Se oni postulas tian gradon de ĝenerala vereco por ĉio, kion ni rajtas diri varbante por Esperanto, tiam "Esperanto estas lernebla lingvo" ankaŭ estas mito, ĉar la negativa formo "Ne ĉiu en ĉiu situacio kapablas lerni Esperanton" estas sendube vera.

Ofta eraro[redakti]

La vorto "propagando" havas pejorativan elvokaĵon pro la agado de Goebbels en la Tria Regno (lia titolo estis Ministro pri Propagando). En 1956 en la sveda urbo Frostavallen, la reprezentantoj de la informaj fakoj akceptis la "Principaron de informado pri la Internacia Lingvo" (ĉefa aŭtoro Ivo Lapenna). Inter la ĉefaj eraroj, klare skribiĝas: "Nomi informadon pri Esperanto 'Propagando'." Tion ĉion la reprezentantoj de la informaj fakoj jam skribis antaŭ pli ol 40 jaroj, sed la granda plimulto tute ne atentas tiujn principojn.

Neuniversaleco[redakti]

En interparolo ĉe Pola Radio, Claude Piron plendis pri la vorto "universala" en la esprimo "lingvo universala". Li proponis ke estus pli bone uzi "interpopola", "intergenta", "internacia" kiuj ne kaŭzas elvokaĵon de superregeco kaj "ĉio aŭ nenio" pensmanieron. Eble pro tio, Pola Radio ne plu elsendas en Esperanto...

Neinternacieco[redakti]

1096.jpg

Diri ke Esperanto estas la internacia lingvo estas eraro! Sur la satelitaj televidokanaloj CNN (usona) kaj TV5 (franca) videblas "la internacia veterprognozo". Tio montras ke en kelkaj lingvoj la vorto "internacia" fariĝis sinonimo de "tutmonda", "tuttera". Tial multaj aŭdante "lingvo internacia" povas kompreni "lingvo tutmonda" kaj pensos ke Esperanto celas anstataŭi la aliajn lingvojn.

Skribu "INTERnacia" aŭ "inter-nacia", por ke la etimologio pli bone vidiĝu, povas helpi kontraŭ tiu misinterpreto. Eblas ankaŭ uzi la esprimojn „interetna“, "transnacia" aŭ "interpopola lingvo".

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]