Esperanto-Ligo de Mia Ĉirkaŭaĵo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Ne gutas mielo el la ĉielo."

~ Zamenhof
Imag.jpg

La Esperanto-Ligo de Mia Ĉirkaŭaĵo, ELMĈElmĉjo estas dinamika asocio de ĉiuj Esperantistoj ĉirkaŭ mi. Ĝia aktuala membraro estas mi, mia hundo kaj la teoriaj esperantistoj, kiuj ŝajnas ekzisti en mia komputilo.

Oni ne devas pagi kotizon por aniĝi en Elmĉjo; ja mi ne pagas ian kotizon, ĉar mi jam devas repagi grandegan ŝuldon al la personoj, kiuj posedas mian aktualan ĉirkaŭaĵon. Tamen, se vi volas pagi al mi kotizon, mi volonte akceptos, ĉar mi bezonas monon kaj ne volas labori. Tiel la mondo tamen iras, ĉu ne?

Dankon pro via atento.

Defendo[redakti]

Mi iom defendos la artikon. Oni pravas, ke multfoje oni faras artikolon pri aferoj malgrandaj, kaj kelkfoje ŝajnas esti farita nur pro amikeco kun redaktistoj. Multfoje estas ege malfacile trovi interesajn aferojn, kaj estas la respondeculoj de la projektoj kiuj kontaktas kun Neciklopedio aŭ aliaj retejoj.