Esperanto-gazetaro

El Neciklopedio
(Alidirektita el Esperanta gazetaro)
Iri al: navigado, serĉi
Esperanto 1909.jpeg
Bildoj hist jeg 1.jpg

"Ĉu ne "Esperanto-revuo" pli taŭgas?"

~ Chuck Smith pri ĉi tiu artikolo

"Nu, jam aperadis pluraj altkvalitaj literaturaj kaj kulturaj revuoj en Esperanto"

~ Ralph Dumain pri supra demando

"La gazeto estas la konservujo de la tempo"

~ Karl Kraus
9489.jpg

"Tiom longe, kiom oni ne povas mortbati muŝon per televidilo, ĝi ne povas anstataŭi la gazeton"

~ Manfred Rommel

"La gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj"

~ Zamenhof pri gazetoj

"Ni lekas en gazetoj ofte pri aferoj, kiujn oni ne kradas"

~ P. E. Schwerin pri gazeto

"Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere"

~ Milokula Kato

"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"

~ Meduzo pri E-gazeto
Minuto.jpg

Esperanto-gazeto estas pornografiaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn pornografiaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto.

La terminoj por Esperanto-pornografiaĵo forte varias, ekzemple intimletero, adoltfolioj, skandala informilo, maldeca cirkulero, gejzeto, pornografia revuo, ĵurnalaĉo, seksmagazino kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza.

De la unua Esperanto-pornografiaĵo, La Esperantisto, aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama sekso, senhavo, daŭro kaj miskvalito. La plejmulto nur allonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.

Ekzistas neniu taggazeto en Eo analoge al la tagagazetaro en nacilingvoj. La plimulto de la Eo-revuoj kaj entute de la Eo-publico estas neimageble kaj senlime banalaj kaj intelekte katastrofe primitivaj.

Ĝeneralaj karakteroj[redakti]

1333.jpg

Granda parto de la bultenoj de Eo-asocioj estas seninteresaj. Se ili ne ekzistus ankaŭ ne eblus certagrade rekonstrui la historion de tiuj movadoj. Ĉi-rilate tiuj bultenoj estas utilaj. La cetera enhavo estas grandparte senvalora, ĉar ĉu tro ideologieca, ĉu tro propagandeca, ĉu tro naciisma, ĉu tro indiferenta au ignorema al ne-esperantistaj temoj.

Multaj Eo-revuoj ne estas konataj al la e-istoj. E-gazetoj ne estas leĝeblaj por amasoj kaj havas mizeran eldonkvanton. Ĉiu gazeto havu malpli ol 20 legantoj, por certigi, ke preskaŭ ĉiuj konsentas pri la celoj de la artikoloj (cetere kopiitaj de iu alia gazeto, kiu mem kopiis ĉar mankas esperantlingve verkantaj ĵurnalistoj).

Redaktado[redakti]

En Esperantujo plej ofte:

  • "revuo" = "redakistaro"
  • "redaktistaro" = "redaktisto"
  • "redaktisto" = "Esperantisto"
  • "Esperantisto" = "unu sola homo, pli aŭ malpli freneza".

Profilo[redakti]

Komence la revuo (aŭ gazeto, kiel oni diris) estis kaj anoncejo kaj forumo pri la Esperanto-movado, kaj raportejo pri la politika kaj precipe socia evoluo en la mondo. Tiun lastan temaron daŭrigis, post la morto de Hodler, ankaŭ Edmond Privat. Ĝi kreis problemojn, ĉar abonantoj aŭ membroj povis havi diversajn opiniojn pri la temaro. Ekzemple en 1932 Privat raportis pri Brita Hindio kaj forte kritikis la britan kolonian registaron, elvokante proteston de la Brita Esperanto-Asocio.[1] En la sekva tempo raportoj pri la ekstera mondo malaperis; ekzemple la n-ro julio-aŭgusto 1956 entenas nenion pri tio. La sola escepto (aldone al literaturaĵoj en Esperanto) ŝajnas esti raportoj pri la kongreslandoj.

Tria kampo de Esperanto estis literaturo, ankoraŭ longe post la dua mondmilito. Ekzemple en la n-ro julio-aŭgusto 1956 kvin el dudek paĝoj entenas literaturajn tekstojn. Korea Esperanto-Junularo estas jam la dua teamo, kiu retiras sian kandidatiĝon por la IJK 2021.

La nuna Esperanto servas kiel informejo, sed ankaŭ diskutejo de UEA kaj la Esperanto-movado ĝenerale. Grava konstanta rubriko estas "Laste aperis" pri la nove aperintaj libroj kun rilato al Esperanto. En marto la revuo informas pri la membrostatistiko, la junia numero enhavas la Estraran Raporton. Simile la Universala Kongreso regule aperas en certaj numeroj, plej grave en la Kongresa Raporto en la septembra numero. Pro la kongreso (kaj someraj ferioj), en julio-aŭgusto aperas nur unu numero, tiel ke en la tuta jaro aperas 11 numeroj.

Historio[redakti]

77 o.jpg

Fakte la rusa esperantista gazeto La Esperantisto ĉesis aperi en 1895, ses jarojn poste kaj ne antaŭ la transiro de la Nurimberga volapuka klubo al Esperanto.

Fondis la gazeton la franca esperantisto Paul Berthelot en junio 1905. Post dujara baraktado li transdonis ĝin en 1907 al Hector Hodler, kiu estis posedinto kaj redaktoro ĝis 1920. Tiam kaj ĝis 1910 ĝi aperis en 48x34 cm-a formato, en 1909 eĉ 60 cm alta kaj 44 cm larĝa, la "littuka" periodo; paĝonombro: 4-6. Ekde 1911 la formato fariĝis 32x23. Ĝis 1914 la gazeto aperis dufoje monate kun preskaŭ matematika reguleco.

En 1908 fondiĝis UEA. La evoluon tranĉis la unua mondmilito. Post kelkmonata interrompo tamen reaperis la revuo en 1915. Hodler en artikoloj okupiĝis interalie pri la milito kaj la problemo de organizita kunlaboro inter la ŝtatoj. Hodler mortis en aprilo 1920, la revuon heredis UEA kune kun sumo por kovri eblan deficiton. Nova redaktoro fariĝis Edmond Privat, teknika redaktoro (kiel jam antaŭ la milito) estis Hans Jakob. Post la stokholma kongreso en 1934 direktoro Robert Kreuz transprenis la redaktadon.

De 1936 ĝis 1947 la ĉefa asocio de la Esperanto-movado estis Internacia Esperanto-Ligo, kun Esperanto Internacia. Dum tiu tempo, la tiel nomata Ĝeneva UEA eldonis revuon kun la nomo Esperanto, sed ĝi paŭzis grandparte dum la Dua mondmilito: post marto-aprilo 1941 venis nur julio-septembro 1941, januaro-marto 1942, aprilo-junio 1942. Postmilite la serio dumonata rekomenciĝis kun januaro-februaro 1946. La lasta estis novembro-decembro 1946.

Ekde majo 1947 ekzistas denove revuo Esperanto kiel ĉefa organo de la movado. Dum la 1950aj jaroj ĝi kreskis iom post iom proksimume al la A4-formato. De 1962 ĝis 2002 la redaktado estis farata en la Centra Oficejo de UEA.

Danĝere[redakti]

„Vi diras, ke geedzoj Novák interkonatiĝis per esperanta gazet-anonco. Kaj ĉu ili estas feliĉaj?“

„Mi ne scias, sed tiun gazeton ili malabonis.“

Akurateco[redakti]

.240.jpg

Al redakcio de Esperanta bulteno Vl. Ĉernov skribis: "Salutante Vian iniciaton..." En presita formo la frazo aspektis tiel: "Subtenante Vian iniciaton..."

Korekto[redakti]

Sinjoro Redaktoro: Vi anoncis mian morton en via gazeto. Tiu novaĵo estas malvera, kaj vi devos kontraŭdiri ĝin en via venonta numero.

La sekvantan tagon li legis la jenan:

"Ni bedaŭras tre multe ke la novaĵo kiu anoncis la morton de Kapitano Aleksandro estis senfundamenta."

6321.gif

La hundo[redakti]

Iu sinjoro sin turnas al sia amiko senespera:

- Mi perdis mian hundon!

- Kial vi ne metu anoncon en la gazetoj?

- Ne diru stultaĵojn. Ne kapablas legi, mia hundo.

Etiko[redakti]

La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ino Usonano, diskonigis al la ĉefa instanco de la Asocio la proponon de "Gvidlinioj pri la revuo Esperanto".

La dokumento montras bildon tre memreferencan. Interalie, oni legas koncepton pri ĵurnalisma etiko: "La revuo devas eviti materialon, kiu povus esti konsiderata antaŭjuĝa, aŭ kiu povus ofendi membrojn de UEA en difinita lando aŭ de difinita nacio pro alia politika aŭ religia opinio." Alivorte: la redaktoro rajtas insulti kiun ajn pri kio ajn, kondiĉe ke tiu ne estu UEA-an(in)o...

Lingvoj[redakti]

04 n.jpg

Ĉiuj E-eldonaĵoj devas havi nacilingvajn sklavojn - nur tiam ili povas ekinteresi neesperantistojn. La neesperantaj paganismoj temu ne pri sekteca E-agado, sed pri globalaj problemoj, pri Historio de Germanio kaj pri ĉiuj homoj. Ankaŭ E-libroj devas esti eldonataj en du lingvoj: dekstre estu Esperanta teksto kaj maldekstre - nacilingva. Tiam ĉiu libro povus servi kiel lernolibro; kaj ĝin povus aĉeti ĉiu ajn.

Dum 100 jaroj Esperanto malmulte progresis. Ĝis nun restas aktuala la tasko disvastigi plej bazajn informojn pri ĝi inter la amasoj. Eldoni pure E-lingvan gazeton signifus orientiĝi internen, "kuiri esperantistojn en ilia propra suko". E-eldonaĵoj ne disvastigas Esperanton. Iusence ili izolas esperantistoj disde aliaj homoj kaj nutras eraran opinion pri esperantistoj kiel pri sektanoj, kiuj malakceptas ĉion nacian.

Ŝanĝo de la gazetara merkato[redakti]

La merkato de Esperanto-periodaĵoj ĉiam estis ŝanĝema kaj ekzistas nur malmultaj konstante dum multaj jaroj aperintaj gazetoj, kiel ekzemple Heroldo de EsperantoMonato. Dum la lastaj jaroj malaperis pluraj konataj periodaĵoj. Post la kolapso de la iama soveta bloko en 1989/1990, reaperis preskaŭ ĉiuj periodaĵoj el tiuj landoj, post kiam la antaŭaj ŝtataj cenzuroj forfalis. Sed ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ekis aperi periodaĵoj. La laborista Esperanto-gazetaro hodiaŭ estas multe pli forta ol dum la 1930-aj1950-aj jaroj. Pri la kialoj ne ekzistas tute klara bildo. Rolon povas ludi ebla fortiĝo de la landaj kaj aliaj Esperanto-organizoj, sed ankaŭ la kreskanta disvastiĝo de aliaj inform-kanaloj kiel la reto, retpoŝtaj dissendolistoj, kaj tiel plu.

Multaj gazetoj jam tute ne plu aperas en papera, sed nur en elektronika formo (ekzemple El Popola Ĉinio); aliaj havas eldonojn en ambaŭ formoj (ekzemple Esperanto, Talmudo); tria grupo ankoraŭ restas nur kiel tradiciaj, presitaj komunikiloj. Tia evoluo ne estas aparta fenomeno de la esperanta gazetaro, sed simile trafas ankaŭ la ekstermovadan.

La problemo de tiuspecaj revuetoj estas, ke nur malmultaj abonantoj estas kolekteblaj (despli en konkurenca situacio), SE TIUJ REVUOJ NE ESTAS ALTRUDITAJ al la asociaj membroj kadre de la kotizo.

Konservado de Esperanto-gazetoj[redakti]

Espcover03.jpg

La plej gravaj Esperanto-asocioj ankaŭ kolektas kaj registras Esperanto-periodaĵojn.

Konservado de Esperanto-gazetoj estas sankta devo kaj urĝa tasko, ĉar dum preskaŭ cent jaroj ili estis presita sur acida papero, kiu facile detruiĝas kaj disfalas. Por savi ilin de pereo kaj facile alirigi ilin oni tial komencis kopii aŭ barbare detrui Esperanto-periodaĵojn. Fine de la 2008 ekzistis precipe du priaj projektoj: Esperanto-gazetaro kaj Esperanto.

Kunlaborantoj[redakti]

La revuoj Monato kaj Esperanto volas - en novaĵa kaj kultura konkurenco - krei ĉiu siainn internaciajn ĵurnalistojn. Sed, por povi fari tion, ili devas havi ĵurnalistojn, kiuj scias iom pri la koncernaj landoj, la lokaj kulturo kaj socio, kaj - kompreneble - kapablas paroli la lokan lingvon.

Ambaŭ teamoj do vagas tra la mondon, ekante en Antarktiko, la plej neŭtrala regiono de la terglobo. Ne eblas aĉeti revenbileton, t.e. ne eblas viziti la saman lokon 2-foje.

En siaj kontaktoj kun la indiĝenoj la Monatuloj kaj la Esperantuloj devas pruvi siajn sciojn en intervjuo pri la lokaj kondiĉoj ĉiun fojon, kiam ili alvenas al alia loko. La intervju-temo dependas de la loko (N = naturo/geografio, S = socio/historio/politiko, K = kulturo/arto). Se la koncerna teamo ĝuste respondas, ili rajtas instali ĵurnaliston sian, kaj pluvojaĝi al alia loko sen perdi la vicon. Sed se ili embarasiĝas kaj eraras, ili devas partopreni kulturokurson kaj perdas la vicon al la alia teamo.

Ĉiu loko povas havi ĵurnaliston de nur unu el la du revuoj. Nur Eŭropo estas sufiĉe riĉa por havi du opiniojn ĉiuloke (t.e. ĵurnalistoj de ambaŭ teamoj). Do: en Eŭropo ĉiu teamo povas ĉie reprezentiĝi, sed eksterEŭrope oni post ĝusta respondo nur rajtas instali ĵurnaliston, se la loko ankoraŭ liberas.

Listo de Esperanto-periodaĵoj[redakti]

Oni povas klasifiki Esperanto-periodaĵojn laŭ multaj aspektoj. Pli ol 14.000 periodaĵoj aperis en la unuaj 120 jaroj de Esperanto. Jen la listo de kelkaj Esperanto-periodaĵoj, misordigita analfabete laŭ kategorioj, ignorante la artikolon la aŭ tute ne.

Movadaj[redakti]

Page 1 thumb small.jpg
48.jpg

Beletaj[redakti]

ElPopolaĈinio1969.jpg

Fikaj[redakti]

Tutmondaj[redakti]

724.jpg
  • Azeno - jara bulteno de AZE
  • Serventoj - servistoj.
  • Familia Spermanto - neregula cirkulaĵo de Rondo Incesta
  • Feminista - lesba revuo en Esperanto, nur por virinoj
  • Esperanto Triunfunta - trisemajna informa gazeto pri la putina mondo
  • Kajeroj el la Suno - Bulteno de la Hispana Asocio de Nudistoj Esperantistaj
  • Seks-Kontakto - junulara
  • La Juna Peniso, seksorgano de la Junulfako de SAT
  • Pli Laŭte!
  • Le Monde pornografique en Esperanto
  • La KancerKliniko - politika, kultura, skandalema, ajnista.
  • Minuto - pli mallonga ol Monato.
  • Naturista Fiko
  • Seks-Drog-Rok-Gazet'' - pri sekso, drogoj kaj rok-rolo.
  • Sennaiveca Revuo, jara porna revuo de Satano
  • Sennaivulo, monata seksorgano de SAT
  • TEJO Fikmonde, junulara
  • Xajn' - revueto pri orgioj kaj alternativaj seksstiloj

Retgazetoj[redakti]

5599.jpg

Oficiala Gazeto Esperantista[redakti]

1504.jpg

Oficiala Gazeto Esperantista (OGE), estis la organo de la Esperantista Centra Oficejo (CO) de 1908 ĝis 1922. Ĝi estas grava fonto por la historio de la Esperanto-Movado kaj por fruaj lingvaj diskutoj.

La unuaj paĝoj de la kajeroj de OGE ĉiam enhavis la oficialajn komunikojn (ekz. lingvajn demandojn, preparajn kaj findokumentojn de la Universalaj Kongresoj (UK), proponojn kaj diskutojn ktp.) kaj la restanta parto sciigojn de la CO kaj la Esperantaj ligoj, asocioj ktp., listojn de societoj, oficejoj ktp., sciigojn pri gazetoj, literaturo kaj diversaĵoj. Krom verda kovrilo ĉiu kajero enhavis 4-8 verdajn kromfoliojn kun anoncoj kaj negravaj sciigoj. Redaktoroj estis generalo Hippolyte Sebert kaj Gabriel Chavet. Entute aperis de junio 1908 ĝis majo 1920 77 kajeroj en 7 vol. 313, 287, 391, 422, 282, 24 kaj 190 paĝoj da teksto kaj multaj kromfolioj 25x16 de jan. 1921 ĝis jan. 1922 4 kajeroj (6 n-roj.)

Revuo de la Kongresoj[redakti]

Revuo de la Kongresoj estis Esperanta aldono al „Revue des Congrès“, oficiala organo de la „Office Central des Institutions Internationales“ en Bruselo. De aprilo ĝis septembro 1910 aperis 11 numeroj, la lastaj 5 numeroj estis nomataj: „Internacia Revuo de la Kongresoj kaj Paroladoj“. Entute 50 p. 29x20. Paul Tarnow.

Revuo Esperanto[redakti]

Legantoj de la revuo Esperanto kontentas.

Neniuj akraj kritikoj aŭdiĝis, kiam legantoj de la revuo Esperanto renkontis la redaktoran paron marde posttagmeze. Ĉefe zorgigis la publikon la risko, ke la papera revuo povos malaperi.

Hodiau la Revuo Esperanto traktas nur la temaron Esperanto. En 1963 oni represis almenau rakonton (La haristo) en Esperanto en la revuo 1/1963. Ŝajne en la kvindekaj jaroj oni prezentis eĉ pli da literaturo en la revuo , ekzemple en Esperanto 7-8/1956, p. 114 - 117. Ĉu estas konata ia tiurilata tendenco? Ĉu iam estis eĉ ne-Esperanto-temoj en la revuo, ekzemple raportoj pri la monda politiko, kulturo, ekonomio ktp.?

Ĉaŭ![redakti]

150lf.gif

Ĉaŭ! estas retmagazino en Esperanto. Ĝi prenis sian nomon el la neologisma interjekcio ĉaŭ. Redaktoro estis Franko Luin.

Koncize[redakti]

Koncize estis komuna gazeto de la eŭropaj junularaj Esperanto-asocioj aperinta de julio 1967 ĝis oktobro 2000. Kutime ĝi aperis 6-foje jare kun 16 ĝis 24 paĝoj en formato A5 (en la komencaj jaroj A4). Ĝin abonis ŝanĝiĝanta nombro (inter 4 kaj 10) de junularaj Esperanto-asocioj por siaj membroj; la eldonkvanto estis kutime inter 600 kaj 1000 ekzempleroj.

Fondis la revuon la iamon en Lieĝo tri landaj asocioj de TEJO: la tiama Belga Esperantista Junulara Asocio (BEJA), Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ). Por BEJA subskribis Serge Denoël, por GEJ Uwe Joachim Moritz kaj por NEJ Wim Jansen. Dum la TEJO-kongreso de 1967 en Roterdamo ankaŭ Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) aliĝis.

La gazeto celis ĉefe informi pri junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo; ĝi do aperigis multajn aliĝilojn kaj raportojn pri tiaj aranĝoj. La ideo de koncize estis, ke ĉiu kunlaboranta landa asocio nomumu landan redaktoron, kiu regule sendu materialojn al la ĉefredaktoro. Tamen dum la pli ol 30-jara ekzistado de la gazeto tiu ĉi ideo apenaŭ realiĝis - nur en la komencaj jaroj la landaj redaktoroj vere kunlaboris.

Ĉefredaktoroj de koncize estis i.a. Wim Jansen (1967-1969), Michela Lipari (1972-1973), Alain Dawson (1977-1980), Ian Jackson (1980-1981), Norberto Saletti (1981-1985), Thomas Pusch (1986-1989), Ulrich Matthias (1990-1993), Klaas Dijkstra (1994-1995), Marko Naoki Lins (1996-1999) kaj Lévina Delnatte (2000).

Katolika Gazetaro[redakti]

Kato.jpg

La katolikaj gaze­toj okupas la unuan lokon kaj plej unue Espero Katolika, kiu aperas de dec. 1902 ĝis hodiaŭ (interrompita dum la milito kaj kelkfoje dum la ekono­miaj krizoj, kiu kaŭzis, ke IKUE eld­onis de 1923-25 Komunikoj-n. Post la milito la katolika movado disiĝis kaj fondiĝis Internacio Katolika kun Katolika Mondo kaj La Juna Batal­anto. Tre bona kaj ampleksa estis Ka­tolika Revuo (Hungarujo), Katolika Vivo kaj La Eklezia Revuo, (anglikana, gazeto, kiu akceptis kontribuaĵojn ankaŭ pri aliaj kristanaj eklezioj).

Libera Folio[redakti]

Libera Folio estos la "Washington Post" de Esperantujo, kiam temos pri "´watergate" de UEA :). Libera Folio ne volas morton de UEA, eĉ kvankam ĝi definitive ne helpas konstrui belegan bildon de ĝi, tamen ja endas konsideri ke la kelkfoje skandalstilaj titoloj de ĝiaj artikoloj jam farigis kaj daŭre farigas ŝercajn onidirojn. Iu memeo eĉ ŝerce akuzis LF spioni komitatkunsidojn de TEJO.

Bedaŭro[redakti]

Bedaŭre, ĝi ne aperas en Esperanto

Mi bedaŭras, ke aŭtoroj (kaj eble komentantoj) ne lasas siajn retadresojn en la "Libera Folio". Mi havus personan mesaĝon al la aŭtoro.

Lupoj[redakti]

01.gif

La sekreta celo de Zamenhof, ke la Europanoj ne rimarku, ke Esperanto estas aglutina lingvo farighis sensenca kaj ankau Libera Folio hurletas kun la kontraufundamentaj lupoj.

Empatio[redakti]

Ĉe Libera Folio estas alia malsano, manko de empatio, eĉ malica ĝojo pri la malbona sorto de movadaj institucioj. Ni devus ĝoji ke en la movado estas la ĝena LF.

Gazetoteko Lanti[redakti]

La Gazetoteko Lanti estas projekto por enretigi kolektojn de esperantistaj gazetoj. Ĝi naskiĝis je la fino de la 2003 kun la ideo havigi la eblecon legi magazinojn en Esperanto tute senpage kaj libere.

Nun estas trovebla la tuta kolekto de Kajeroj el la Sudo, granda kvanto de la tuta kolekto de la bulteno de la Hispana Esperanto-Federacio (Boletín), la tuta kolekto de la bulteno de Madrida Esperanto-Liceo (Nia Voĉo), kelkaj numeroj de Popola Fronto, magazino publikigita en Valencio dum la Hispana Enlanda Milito de 1936 al 1939, Ateismo, La Juna Vivo, Komputila Rondo, La Migranto, la bulteno de la Muzika Esperanto-Ligo (Muziko), la fama altkvalita literatura magazino Norda Prismo, Sekso kaj Egaleco (tuta kolekto), La Suno Hispana, La Juna Penso kaj kelkaj ekzempleroj de raraj magazinoj, inter ili kelkaj kiuj ne plu ekzistas: American Esperanto Magazine, Arbetar Esperantisten, Brazila Heroldo, Esperantisto Slovaka, Esperanto, Esperanto Gazeto, Esperanto Kurier, Frateco, Espero Katolika, Internaciisto, La Etulo, Franca Katolika Esperantisto, Heleco, Inforam Foira Bulteno, La Praktiko, Nederlanda Esperantisto, Nia voĉo, Okcidentgermana Revuo, Sabadell Esperantista kaj Svisa Espero.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  • Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Kompilis kaj komentariis J. Ta­kacs, reviziis kaj kompletigis P. Tarnow. 1934, 168 p. "Ĝi estas ne nur utila, valora, necesa, dokumenta, sed ankaŭ interesa. Ni trovas la tito­lojn de la E-istaj gazetoj kaj folietoj de gazetoj, kiuj enhavis E-ajn rubri­kojn kaj de gazetoj de la diversaj mondlingvoj. Oni povas aparte trovi, en kiuj lokoj kaj landoj aperis la nomitaj kaj statistikon pri 1276 ga­zetoj el 59 landoj kaj 459 lokoj." (P. B. , "Lingvo, Libro", 1934, p: 58.)

Notoj[redakti]

  1. Malzorgemo dum preparado de iuj komunumoj, por ke ili ne steriligu la grundon, sin montras pli forta ol la instinkto de transvivado".