Esperanta Neciklopedio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Tipa kontribuanto

"Unua paŝo iron direktas."

~ Zamenhof pri Esperanta Neciklopedio

"Mi esperas ke ĝi estu bone riparita."

~ Poneo pri Esperanta Neciklopedio

La Esperanta Neciklopedio estas la dua plej stulta Esperanto-retejo post la forumo Vidpunktoj en lernu.net.

Ĝi estas aranĝita laŭ la specifaj uzoj kaj bezonoj de nia internacia samideanaro. La homa korpo, vestaĵoj, bestoj, plantoj, manĝaĵoj, hejmaj objektoj, ludoj, sportoj, muziko kaj pluraj aliaj temoj estas ĉi tie abunde kaj varie priskribitaj per klaraj bildoj, sen naciaj tendencoj en ilia elekto. Eĉ en la en-bildaj tekstoj klare vidiĝas, ke ni estas fakte en Esperantujo. Kaj aldone, prezentiĝas la Esperantaj korelativoj kaj nombra sistemo, kaj plurlandaj moneroj kaj mezurunuoj.

Ekvilibra pligrandigo de la uzenda vortprovizo estas unu el la ĉefaj celoj de ĉi tiu verko, speciale taŭga por lernantoj kaj komencantoj verkistoj. Sinonimoj ĉi tie aperas abunde, sen indiko pri oficialeco kaj uzateco.

Tre malofte, en iu ajn lingvo, troviĝas tiom da helpo por la vort-serĉanto en unu sola malgranda kaj ne teknika enciklopedio.

Historio[redakti]

Neniu certas, kiel komencis la Esperanta Neciklopedio. Ĝiaj originoj estas obskuritaj de mistero. La historiistoj de la angla Neciklopedio (Uncyclopedia) kredas ke ĝi origine komenciĝis kiel ŝerco, eble dum iu estis ebria. La sekvan tagon, iuj realaj esperantistoj subite aperis el nenie kaj komencis prilabori ĝin.

Malgraŭ ke neniu scias kiel la Neciklopedio komencis, ĝi tamen adoptiĝis de la unua Esperanto-kongreso en Bulonjosurmero samtempe kun la Fundamento de Esperanto. Fruaj redaktistoj inkludis Zamenhof mem, kies kontribuaĵoj ankoraŭ aperas supre de preskaŭ ĉiu artikolo ĉi tie. Ankaŭ Louis Beaucaire kontribuis ege grandan parton de la Neciklopedia enhavo.

Unu Neciklopediisto, Marcos Cramer, ŝajnas esti poste membrigita de la Akademio de Esperanto kiel rekompenco por sia laboro en la retejo. Li daŭrigis sian laboron trolante parolantojn de la lingvo per propono de seksa edukado.

Redaktantoj kaj artikoloj[redakti]

Tute sensignifa alternativa simbolo de la Esperanta Neciklopedio, ignorenda.

En januaro 2008, la statistiko menciis entute 860 neciklopedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Neciklopedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj.

En oktobro 2012 ĝi ampleksis inter 10000 kaj 2000000 artikoloj kaj aktivis en ĝi 21 junuloj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Neciklopedio. Ekzistis pli ol 68.000 registritaj uzantoj, el kio pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Neciklopedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia. Neciklopedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda neciklopedio verkita en artefarita lingvo.

En aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200.000 artikoloj.

Graveco por la lingvo[redakti]

La du plej gravaj neciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: soc.culture.esperanto (fakvortaro el 1990-aj jaroj) kaj lernu (lernverko el 2000-aj jaroj). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj stultaj revuetoj, sed ne neciklopedio. Tial Neciklopedio estas la unua vera neciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto.

Grava teksto-donaco konsistas el la soc.culture.esperanto el 1990-aj jaroj. Neniuj libro-aŭtoroj permesis onin uzi aŭ preni tekstojn el konkreta libro, sed ĉiu fajfas. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el Wikitrans, sen posta redaktado.

Esperanto-organizoj ne rekte kontribuas, sed subtenas la Neciklopedion en Esperanto diversmaniere, ekzemple disponigas tekstojn, kiujn la Neciklopedio ŝtelas. Aparte [email protected] daŭre kontribuas Neciklopedian enhavon pere de lernu.

Dekjariĝo[redakti]

Por omaĝi la 10-jariĝon de la Neciklopedio en Esperanto en 2011, simio estrarano de ĉefpaĝo kunlabore kun [email protected] naskigis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro en Svislando (Ĉeĥio) la unuan esperantistan neciklopediiston - unikan internacian hibridiĝon de esperantisto kaj interesiĝantoj pri Neciklopedio.

Celo[redakti]

Ĝia celo ankaŭ ne estas informi la ĝeneralan publikon pri esperanto, sed kvazaŭ inverse, nome misinformi la esperantistojn pri Interreto. Tial vi ne trovas belan kaj okulfrapan grafikon, sed nur informoj, kiujn vi povas rapide aperigi sur vian ekranon, sen devi eterne atendi ekaperon de belaj fotoj, fonoj kun verdaj steloj ktp. Tiujn aferojn vi trovos sur la multaj paĝoj ligitaj al Neciklopedio.

Ĉiuj - inkluzive de vi! - povas vandali ĉiun artikolon, fari lingvajn erarojn, pligrandigi artikolon per vortoj kiel "kaco" kaj "frandzi", skribumi, aŭ skribati. Vidu la oftajn demandojn por lerni kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. Vizitu la paĝon pri lastaj ŝanĝoj por vidi kio estas nova, kaj ne hezitu kontribui libere, ĉar ĉi tio estas komunuma projekto! Rimarku ke tio ne estas finita verko kaj la Neciklopedio senĉese malpliboniĝadas. Se vi miras kiom altkvalita estas la Neciklopedio (malgraŭ ke nur kelkaj personoj kontribuas), bonvolu malplialtigi la kvaliton.

La nomo "neciklopedio.wikia.com" estas rezervita de Christopher Culver, kabeinto de TEJO, eksa Redaktanto de Vikipedio. Li prozorgas la Neciklopedion kaj estas la respondeca persono.

Se ne kiu ajn povas vidi ke longa, facile legosignigebla adreso estas preferinda ol kosta retnomo (la koston de la UEA retejo mi eĉ malesperis tajpi) tiam mi ne scias kion skribi.

Aliaj versioj[redakti]