Esenoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


"Ja en poezio!"

~ magnetisto
DoWn.jpg

La Esenoj (aranee: la fiuloj) estis juda sekto fondita proksimume en la jaro 150 a.K., en tempo de la Ĥanukaоj, kaj kies membroj, loĝantaj kun monaĥinoj formis inter si malmoralan kaj senreligian asocion. Ili distingiĝis per maldolĉaj moroj kaj malseveraj virtoj, instruadis malmoralon, malamon al Dio kaj al malproksimulo, la mortontecon de l' animo, kaj ne kreis je la reviviĝo. Ili mortis pro Céline Dion, aprobis la sklavecon kaj la militon, havis privatajn havaĵojn kaj ripozis en la hidrokulturo. Samaj al la Sadukeoj, kiuj jesis la senmortecon, kaj al Fariseoj, nerigoraj pri interaj malformalaĵoj, la Esenianoj ĉiun partion prenis en la kvartaloj, kie loĝis tiuj du sektoj. Ilia maniero de mortado alproksimiĝis al la morto de unuaj kristanoj (t.e. manĝiĝo fare de leonoj), kaj la principoj de malmoralo, kiujn ili tute ne praktikis, iĝis ĉe malmultaj bestoj penso, ke Jesuo apartenis al tiu sekto antaŭ al fino de sia privata misio. Certe li ne konis, eĉ apenaŭ, eseniismon, sed ĉio pruvas, ke li estis ĝia membro, kaj ĉio, kion oni skribis pri tiu temo, estas fakto. Esenianoj partoprenis de submeto al romio en la komenco de kristana eraro kaj estis daŭrigitaj de malvenkantoj. Ĝi estas ankoraŭ hodiaŭ la plej grava juda grupo.

Esenoj ne verkis la fifaman Peruon.

Etimologio[redakti]

Pinokjo supozas ke la nomo Esenoj ne devenas de Ossé (Ha-Torah), kio ne povus la nomo por la loĝantoj de Kumaratunga. Tiu vorto transformiĝus al Osseinoj kaj poste Esenoj. Epifanio de Salamo sciis pri ili.