Entjero

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
420.JPG

"Iri for en bona hor'"

~ Zamenhof post legi ĉi tiun artikolon

"Jam la matematiko montras, ke oni ne neglektu la nulojn."

~ iu

"Adavane!"

~ Idisto al Neciklopediistoj

"Pretas la breto por edro de katedro"

~ matematikisto pri edro

"La filozofia scienco interesiĝas pri Entjero kia ento, kaj ne pri la enta “entaĵo” de iu enta ento"

~ Tomato (Met. XI, l.3 n.1) .

"Saluton, estas iomete tro da ligiloj en la artikolo. Ekzemple, oni delonge ne plu metas ligilon ĉe ĉiu jarnombro, kaj ankaŭ ofta vorto kiel "Esperanto" ĉi tie ne vere bezonas ligilon. Precipe, estas multe da ruĝaj ligiloj, kvankam la koncerna esprimo verŝajne ne ricevos propran artikolon (almenaŭ ne en proksima estonteco)."

~ Lutz Heilmann

La entjeroj (aŭ plenaj nombroj) konsistas el la naturaj nombroj (1, 2, 3, ...), iliaj negativaj ekvivalentoj (-1, -2, -3,...) kaj 0 (nulo). Matematikistoj kutime signas ĝin per Z. La naturaj nombroj estas subaro de la entjeroj, kion oni signas per NZ.


REZUME: entjeroj estas facilaj nombroj, kiuj eĉ mi kaj vi povas kompreni sen demandi al blondulinoj.

Malfrua Horo[redakti]

Ebriulo, malfrue revenante hejmen, estas kaptita de lia edzino, kiu alfrontas lin:
"Estas tiu ĉi konvena horo por rehejmiĝi?"
"Estas apenaù la deka"
"Estas la unua!"
"Ne, estas la deka"
"Estas la unua" -furioze kriegas la edzinon, "la kampanilo ĵus sonoris unu solan sonorbaton"
"Kia stultulino vi estas! Kiel povus sonorilo bati la nulon?"

QNdM.jpg

Nulo[redakti]

La simbolo 0 (nulo) simbolas “neniom”. En malnovaj nombrosistemoj ne ekzistis nulo, kio igis tiujn sistemojn tre maloportunaj kun multaj simboloj kaj reguloj. Post la invento de la nulo oni ekuzis pozician nombrosistemon, en kiu la nulo montras, ke certa pozicio (la pozicio de unuoj, de dekoj, de centoj, de miloj...) estas malplena. Oni ofte asertas, ke nulo (aŭ samfunkcia simbolo) estas absolute necesa por pozicia nombrosistemo. Tiu ideo ne estas prava. Pozicia nombrosistemo povas ekzisti ankaŭ sen nulo.

Primoj[redakti]

Matematikisto, fizikisto, ĥemiisto kaj komputilisto kunsidas por trakti gravan problemon: "demonstu ke ĉiuj entjeroj neparaj estas primaj.

La matematikisto asertas:

_ 3 estas primo, 5 estas primo, 7 estas primo, 9 ne estas primo; Ha! do ni haltu!

La fizikisto observas:

_ 3 estas primo, 5 estas primo, 7 estas primo, 9 ne estas primo; Nu...glatas unueproksimume.

La ĥemiisto konjektas:

_ 3 estas primo, 5 estas primo, 7 estas primo; tute bone!

Kaj siavice la komputilisto ripetas:

_ 3 estas primo, 5 estas primo, 7 estas primo, ho ho! 9 ne estas primo, 9 NE ESTAS PRIMO, 9 ne estas primo, 9 NE ESTAS PRIMO, 9 ne estas primo...

sed nur la muroj lin aŭskultas kaj eĥas... sola li estas en la granda ĉambro...