Emocio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ilustraĵo pri doloro el la verko The Expression of the Emotions in Man and Animals de Charles Darwin, publikigita en 1872.

"Pensiga supozo. "

~ civetkafamanto pri deveno de Emocio

"Ĉu iu povus klarigi al mi ĉu estis iu urĝa kialo ekuzi la kaŝnomon de la lingvo anstataŭ la veran nomon – Esperanto?"

~ stereotipulo pri Lingvo Internacia

" Tion la estraro, kun la prezidanto ĉekape, simple ne kapablis kompreni."

~ Trilanda generalo pri Emocio

"Ĝenerale, la homoj moviĝas kiel se ne ekzistus morgaŭa tago. Tiel, ili ne taksas la estontan rezulton de siaj nunaj agoj. Tio estas maltrankviliga, ĉar kiam alvenas la detruaj rezultoj de missemado, tiam la situacio eble estas jam nerealĝustigebla, aŭ eble sekvas grandegaj perdoj."

~ Luiz Gonzaga

"Gravas ke ĉiu (ankaŭ vi) rajtu esprimi sian opinion."

~ Johanesburgano pri Emocio

"Kun konsterno mi legis nur kritikadon"

~ Ludisto de GTA IV

"Povas esti ke viaj scioj ne estas ĝustaj, sed tio ne gravas."

~ Gladiatoro

Emocio (de la latina: motio, ago movi, moviĝo) estas psika, subjektiva kaj interna travivado, de unuopulo aŭ grupo de personoj, de biologiaj reagoj [1], kiu alvenas responde al iuj situacioj[2]. Tiu respondo povas esti sentiva [3], psika [4], scikapableca [5] aŭ agmaniera.

Vastaj retoj de cerbaj strukturoj implikiĝas en la percepto, la traktado kaj la regulado de emocioj, kiuj influas aliajn psikologiajn fenomenojn, kiel estas atento, memoro aŭ esprimo [6].

Difino[redakti]

Unu el la unuaj verkoj pri emocioj estas tiu de la filozofo René Descartes. En Les Passions de l'âme [7], Descartes identigas ses primarajn emociojn:

kaj ĉiuj aliaj konsistas el kelkaj el tiuj ses aŭ estas [ties] specoj.

En studentaj medioj oni trovas ĉiujn tendencojn… ekstremistajn. Estas normale: dudekjarulo nepre volas refari la mondon. Kiel? Ne gravas. Li ne scias ekzakte kiel. Principe pli bona ol ĝi nun estas. Kaj ĝenerale perforte. En tiu aĝo oni ne kredas je la pacienco de suprengrimpanta arbosuko. Oni pli facile kredas je la armiloj, la bomboj kaj la barikadoj...

Emocio estas psikologia kaj fizika reago al situacio. Emocio havas unue internan manifestacion kaj generas eksteran reagon. Ĝi estiĝas per konfronto al situacio kaj al interpretado de la realo. Emocio malsamas de sentumaĵo, kiu estas rekta fizika konsekvenco [8]. Sentumaĵo estas rekte ligita al sentuma percepto. Sentumaĵo estas do fizika. La diferenco inter emocio kaj sentumaĵo estas, ke sentumaĵo ne estigas reagan manifestacion. Tamen multobligo de sentumaĵoj povas estigi emociajn statojn.

Psikologiaj teorioj pri emocioj[redakti]

Emocio estas malpreciza nocio kaj malfacile difinebla [9]. Ĝi prezentas la aparton esti idiosinkrazia, tio estas aparta al ĉiu individuo [10]. Tial diversaj difinoj kaj roloj estis donitaj al emocio [11]

Jam en 1879 Charles Darwin, fondinto de la teorio pri evoluo, difinas emocion kiel kapablo de vivulo adaptiĝi kaj supervivi. Li vidas ĝin kiel denaska, universala kaj komunikema. El konduta vidpunkto emocio estas rigardata kiel motiviga, afero kiu influas la elekton de individuo responde al stimulo ekstera aŭ interna. El socikultura vidpunkto, sentumaĵoj estas respondo al interago inter oni mem kaj/aŭ aliaj. Emocio ekzistas kaj en la individua dimensio kaj en la socia dimensio de la individuo. Ĝi estus tiu kapablo adaptiĝi kaj ŝanĝiĝi, tiu ligo el kiu konsistas oniaj rilatoj kaj interagigas onin kun aliaj. Lastatempaj esploroj en neŭrobiologio montris, ke emocioj estas miksaĵoj el diversaj faktoroj biokemiaj, sociokulturaj kaj neŭrologiaj. la fundamenta demando, kiun ĝis nun neniu reĝimo kapablis solvi, tio estas kiel akordigi liberecon kun justeco, por ke la homo povu vere disflori, kiel ĉiu intime sopiras.

Ili montriĝas per apartaj reagoj: movaj [12], kondutaj [13] kaj fiziologaj [14]. Ili estus la bazoj de niaj reagoj fiziologaj kaj kondutaj.

Estas do malfacile doni klaran kaj ununuran difinon de emocio. Tamen fakuloj konsentas por diri, ke la multeco de difinoj de emocio, ne influas ĝian centran rolon en ĉia konduta analizo. Ĝi havas permanentan kaj proksiman rilaton al oniaj decidoj kaj agadoj.

Emocioj intervenas en nia ĉiutaga konduto, niaj elektoj kaj perceptoj. Ili igas komunikadon pli efika. Aliflanke emocioj havas ŝlosilan rolon en la procedo de lernado influante la kapablon memorigi, la konservadon de informoj kaj la atenton [15]. Kiam oni akiras konojn, emocioj influas diversnivele la homan spiriton. Lastatempaj esploroj montris, ke emocioj kaj kognicio estas intime ligitaj. Neniu homo en mondo volus esti malhavigita je sia rajto suferi, ĉar tiu estas ankaŭ sia rajto esti homo.

La teorio de William James & Carl Lange Choquart [16][redakti]

AlfL.jpg

Teorio de emocioj: demandi pruvas, ke oni pensas. Diferencigo de emocioj laŭ korpaj modifoj: al ĉiu emocio rilataj tiaj modifoj. La teorio de Cannon-Bard malpravigas tiun teorion.

La teorio de Walter Cannon kaj Philip Bard [17][redakti]

En tiu teorio emocio estas unue kognitiva fenomeno. Oni sentas emocion cerbe antaŭ ol havi fiziologiajn kaj somatikajn efikojn.

La teorio de Stanley Schachter kaj Jerome Singer [18][redakti]

Dict.jpg

Interpretado de emocio laŭ mediaj kondiĉoj. Individuoj interpretas aktivigon visceran laŭ stimuloj de la media situacio kaj laŭ sia kognitiva stato.

La tielnomataj teorioj pri bazaj emocioj[redakti]

Paul Ekman [19]

Duarangaj emocioj estas miksaĵoj el la bazaj emocioj, ekzemple nostalgio. Tiujn duarangajn emociojn oni nomas ankaŭ miksitajn emociojn. Honto ekzemple estas miksita emocio, ekzistas baze miksaĵo inter timo kaj kolero [20].

Listo de duarangaj emocioj [21][redakti]

Fonemo.png

Teorioj de kogna taksado[redakti]

Lau teorioj de kogna taksado, nomataj ankaŭ laŭ la angla teorioj de appraisal, emocio estas la frukto de kognaj taksadoj, kiujn faras individuo rilate al okazaĵo, ke tiu estu interna aŭ eksterna, aŭ rilate al situacio, kiu estigas la emocion.

Tiuj teorioj diferencas de la teorioj de bazaj emocioj, ĉar ili supozas estiĝomekanismojn komunajn al ĉiuj emocioj. El tiu vidpunkto por kompreni emociojn, estas unue necese kompreni la taksadon, kiun uzas individuo rilate al okazaĵo en sia ĉirkaŭo. Kogna taksado estas difinita kiel procedo kogna, rapida, aŭtomata, nekonscia, kies funkcio estas taksi la ricevitajn stimulojn surbaze de apartaj kriterioj [22].

La modelo proponita de Klaus Scherer [23] donas precizan difinon pri la eco de emocioj. Ĝi difinas emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en kvin organaj sistemoj okazantaj interdepende kaj sinkrone responde al taksado de ekstera aŭ interna stimulo, rilate al centra intereso al individuo. Ĝi proponas difini emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en jenaj kvin organaj sistemoj: kogna [24], psikofiziologia [25], motiva [26], moviĝa [27], sentumo subjektiva.

La plej multaj teorioj pri emocio subtenas la ideon, ke la apra eco de emocia sperto dependas de la rezulto de taksado de okazaĵo rilate al la supervivo kaj bonstato de la individuo. En la teorio de Scherer la aro de kriterioj ebliganta taksadon de okazaĵo estas nomata «stimulus evaluation checks (SEC’s)» [28]. Post la rezulto de tiu taksado, eblas antaŭdiri la tipon kaj la intensecon de la emocio, kiun estigis la okazaĵo. La kontroloj estas organizitaj ĉirkaŭ kvar ĉefaj celoj, subdivideblaj en duarangajn celojn. La superaj kontroloj (SEC) korespondas al la plej gravaj tipoj de informoj, kiujn bezonas la organismo por havi ĝustan reagon. Temas pri:

  1. Ĉu la okazaĵo estas kongrua al mi? Ĉu ĝi rekte afektas mian personon aŭ mian socian grupon?
  2. Kiaj estas la implicoj aŭ la konsekvencoj de tiu okazaĵo kaj ĝis kie ili afektos mian bonstaton aŭ miajn celojn nunajn kaj forajn?
  3. Ĝis kie mi kapablas alfronti tiujn konsekvencojn?
  4. Kiun signifecon havas tiu okazaĵo rilate al miaj personaj konvinkoj kaj rilate al normoj kaj valoroj sociaj?

La taksado de tiuj kontroloj estas farita ĉiam subjektive kaj dependas do la perceptoj kaj konkludoj, kiun povas fari individuo en situacio. Krome, kiel jam estis sugestita de Lazarus kaj Folkman [29], la taksado okazas ne nur unufoje, sed ripetiĝas en procedo nomata retaksado [30], kiu ebligas iompostioman adaptiĝon al la okazaĵo.

La teorio de la sistemo intermitiva[redakti]

Herbert Simon, premiita de la Nobel-premio pri ekonomiko kaj fakulo de kogna psikologio, evoluigis en 1967 teorion de la intermitiva de la lineara decido. Li difinis tri grupojn da realtempaj bezonoj de individuo:

  1. bezonoj estiĝantaj fronte al necertaj okazaĵoj (stimuloj de bruoj aŭ subitaj vidaĵoj), kiuj povintus signali danĝeron;
  2. fiziologiaj bezonoj, kiuj estas internaj stimuloj per ekzemple malsato, soifo, laciĝego;
  3. kognaj asocioj, kiuj estas fortaj stimuloj devenantaj de asocioj memoraj, kiel ekzemple memoro pri timo.

Li diris "Kiam homoj uzas informojn, ili konsumas atenton. La funkcio de emocio estas kontoli atenton."

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn.
  2. Estas iomete tro malfrue por prezenti rapidan solvon.
  3. Maltauxga demando efikas maltauxgan rezulton.
  4. Se estas tiel, tiam ankaŭ la aserto de la supra artikolo ne kongruas.
  5. Se la homoj libervole foriras estus logike ebli tuj anstatauigi ilin.
  6. Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO
  7. Ĉu militotempo sufiĉas por pravigi la murdadon? Estis militotempo! Ja en tiuj tempoj ĉio estas simpla kaj klara, ĉu ne? Estas la bonaj, tio estas ni kaj la malbonaj tio estas la aliaj. Blanke, nigre. Neniu dubo. Nenia hezita nuanco. La sola hoko en la ezoko estas, ke la blanko kaj la nigro povas inversiĝi...
  8. Koran dankon por via kontribuo.
  9. —Jes, ja vi certas, ke vi pravas. Vi estas konvikita, ke vi pravas. Tute same diris la persekutistoj de la Inkvizicio: ili sendis milojn da homoj al la brulŝtiparo kun plej bona konscienco, ĉar ili absolute pravis. Kaj la Ajatolaĥoj sendis dekdujarajn knabojn al la morto kun la plej bona konscienco, ĉar ili absolute pravis. Kaj la tuta homaro dronas en sango pro uloj, kiuj arogas al si ĉiujn rajtojn, ĉar ili absolute pravas... Kia ĝojo, ĉu ne, mortigi, sendi homojn al brulŝtiparoj aŭ la gaskameroj, al koncentrejoj kun plej bona konscienco!
  10. La sola tolerebla politika potenco estas tiu de niaj demokratioj, ne tial ke regas la popolo – la popolo neniam regas – sed tial ĝuste, ke la potenco estas limigita, ĝi ne rajtas ĉion ajn.
  11. Ĉu tial, ke nin naskis la sama virino – biologia hazardo – devas ekzisti speciala ligiteco inter ni? Se ni estas funde malsamaj? Ankaŭ tio estas tute primitiva reago. Ligiteco ekzistas nur pro komunaj celoj. La sango-ligilo estas nur eksmoda literaturaĵo.
  12. Agi laŭ sia devo, sen iu ajn espero de rekompenco, nur por senti sin komforta kun si mem. Tio estas certe unu el la plej altaj gradoj de homeco.
  13. Mi parolas pri moralo. Kaj ne povas esti moralo sen religia bazo. — ...tiun misrezonon oni ripetadas de dumil jaroj. Tion ni heredis de la judo-kristanismo kaj ni malfacile senbalastiĝos de ĝi. Estas kurioza intermikso inter la religio kaj la moralo. [...] Kaj tiun sofismon oni plu ripetadas, eĉ se estas elstaraj ekzemploj de homoj alte moralaj kaj tute ne religiemaj. — Kompreneble estas esceptoj. Tiujn homojn mi nomus kristanoj, nekonsciaj pri sia kristaneco, sed... — Ha, mi petas, ne komencu aneksi la homojn, kaj nomi kristanoj ĉiujn, kiuj ne murdis sian patrinon.
  14. Mortaĉas nia teĥnika mondo, tial ke ĝi fanatike kredis je laboro, scienco kaj realo. Ĝi forgesis la revon... [...] Kaj tamen estas io ĉe ili, io, kion mi sentas, ia pravo malklara. Eble nur la sopiro al la tribo, al la tempo, kiam la homo vivis homskale, kiel la aliaj primatoj. La svarmo de la formikejoj, de la urbegoj, tio estas kontraŭnatura. [...] Jam niaj katoj kaj niaj hundoj estas tro dikaj, tro nutrataj, kaj dume du trionoj de la homaro suferas pro malsato... Kaj ni eniras tempon, en kiu transvivos nur insektoj kaj eble ratoj, sed homoj ne plu. Krom se iam ĝermos nova vivo...
  15. Mi kisis tiun mondon per miaj okuloj kaj per miaj membroj; kun sennombraj faldoj ĝin mi enŝovis en mian koron.
  16. Post tio la diskuto en la Telegram-kanalo reiris al pli kutimaj temoj: sekse neŭtralaj pronomoj kaj la aĉeco aŭ malaĉeco de McDonald's.
  17. Jen via mondo, jen nia mondo, kun monta neĝo kaj mara ondo. De la tropikoj ĝis la polusoj, jen vasta mond’ por ĉiuj ni.
  18. Sed tiu ĉi mondo, kiel ni konas ĝis nun, eble ne plu longe estos la sama.
  19. Se vi fermas la pordon antaŭ ĉiuj eraroj, ankaŭ la vero restos ekstere.
  20. Kiam iu demandas al mi: "Ĉu vi parolas la bretonan aŭ la inuktitutan", mi respondas, "ankoraŭ ne".
  21. Se eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan, kiom longe la planedo eltenos la damaĝojn, kiujn nia homa civilizacio daŭre altrudas al ĝi?
  22. Ankaŭ mia edzino ne estas senerara, sed mi ne havas pli bonan.
  23. Mi ĉiam opiniis, ke ekzistas neniu pli kristana scienco, ol scio de fremdaj lingvoj, kiu ebligas komunikadon kaj ligiĝon kun plej granda nombro da homoj. Multajn fojojn mi konstatis, kiel homoj sin tenadis malamike unu kontraŭ la alia nur danke al la meĥanika melhelpo por reciproka komprenado, kaj tial la lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigado estas sendube kristana afero, kiu helpas al starigo de la Regno de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de homa vivo
  24. Ĉiu lando havas tiom da lingvo kiom ĝi meritas.
  25. la aferoj, kiujn faros ĉiu homo de nia eŭropa mondo, dediĉante iom da tempo por lerni Esperanton, estas tiel malgrandaj, kaj la rezultoj, kiuj povas elsekvi, se ĉiuj (...) ellernos tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon...
  26. Se homo aspiras indan vivon, unue devas ne vun`i bestojn.
  27. Dum daŭras buĉejoj daŭras batal-kampoj.
  28. Ankaŭ mi ridis. Ĉarmega frazo!
  29. En unu feliĉa Maja tago de 1892-a jaro mi iris sur «Granda» strato de Vilno kaj tute okaze ekvidis en fenestro de unu librovendejo tre modestan malgrandan libreton sub titolo «lernolibro de lingvo internacia «Esperanto». Ankoraŭ pli frue mi sciis pri ekzistado de lingvo internacia «Volapük», kiu estis senfine malfacila por ellernado,—tial mi estis interesigita je nova provo de artefarita lingvo internacia, kaj aĉetis tiun-ĉi libreton, kiu kostis nur 10 kop.—Libreto estis skribita ruse, ĉar aŭtoro difinis ĝin escepte por rusoj. Traleginte tre atente malgrandetan lernolibron, mi estis tute frapita per simpleco kaj komprenebleco de ĝia enhavo, kaj tuj mem komencis ellernadi novan lingvon internacian. Post kelkaj tagoj mi jam sufiĉe bone konatiĝis kun «Esperanto», tiom bone, ke mi jam povis skribi al ĝia genia aŭtoro leteron, kiun li baldaŭ respondis, kaj inter ni de tiu tempo komenciĝis tre viva korespondado. Poste Sro Zamenhof elsendis al mi plenan vortaron ruse-esperantan, «Duan libron», gazeton «Esperantisto» (ĝi eliradis en Nurenbergo) kaj ankoraŭ kelkajn libretojn esperantajn. (Literaturo esperanta tiam estis ankoraŭ tre malriĉa!) Ankoraŭ post kelka tempo mi estis enskribita en nombron de esperantistoj (en «adresaro» de Dro Zamenhof), kaj de tiam mi komencis tre fervore laboradi pro nia karega lingvo.
  30. Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi.