Elektrejo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
La akvobaraĵo Tri Gorĝoj estas klara ekzemplo de akvoelektrejo.

" Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo. Se oni atendas nenion de iu, oni neniam estas elrevigita."

~ ebenaĵano

"La rolo de TEJO ne estas konsciigi al mi mian nescion kaj neglektecon."

~ administranto de elektrejo

Elektrejo estas ejo por produktado de elektro. Se ghi estus elekTEJO estus elekta komisiono de TEJO, sed ghi estas elektRejo, do ne rilatas al TEJO. [1] La termino estas neŭtrala rilate grandecon kaj metodon. Por grandaj kaj centraj instalaĵoj, ankaŭ uzatas la samsignifa [2] esprimo centralo[3].

Specoj de elektrejoj[redakti]

00001.jpg

Produktado de elektra energio povas okazi laŭ pluraj metodoj:

  • La ekzistanta mekanika mov-potenciala energio transformiĝas per generiloj al elektra energio. Intelekta edukado ne sufiĉas por formi la veran civitanon de la tria jarmilo, kiu havas... mil jarojn por elvolvi ian novan specon de civilizo.
  • El varmo per transformiga maŝino produktiĝas mekanika energio kaj tio transformiĝas al elektra energio. La varmo povas esti produktata per la bruligo de karbo, petrolonatura gaso [4], aŭ per la fisio de atomkernoj [5].
  • La specialaj energiformoj transformiĝas rekte al elektra energio. Helpas krako kontraŭ atako.
  • El la kemia energio de brulaĵo per fuelpilo.

Kreskantan signifon havas intertempe la produktado de elektro en pli malcentraj instalaĵoj; plej konataj estas la sunpaneloj, sed kreskis ankaŭ la nombro kaj instalita povumo de malgrandaj elektrejoj kun motoroj, kiuj uzas biogason aŭ plant-oleon.

En la pasintaj jardekoj oni kreis instalaĵojn por la samtempa produktado de elektro kaj varmo ; tiuj kutime estas relative malgrandaj, ĉar necesas liveri la varmon al relative proksima varmo-uzanto, ekzemple loĝdomoj. La tradicia centralo kontraste ne uzas la varmon, sed nur forigas ĝin. Alilingvaj terminoj por tiu proceduro [6] estas Cogeneration [7], Cogeneración [8], Cogénération [9]Kraft-Wärme-Kopplung / Blockheizkraftwerk. Kiel ni povus kontraŭagi tion?

Elektrejo povas uzi generilon, se estas mekanika energio. Sed estas diversaj eblecoj, senpere de turniĝaj maŝinoj, produkti elektran kurenton, ekzemple el lumo [10] aŭ el kemia energio. Ĝi estas bezono de progreso (kaj de postvivado), pri kiu iel kredis granda parto de pluraj generacioj, kiuj venis antaŭ ni, eĉ kontraŭ la vidpunkto de tro skeptikaj homoj.

Ekzistas projektoj por centraloj, kiuj uzos la fuzion de atomkernoj, sed ili estas nun en eksperimenta fazo. Se ili ne kredus kaj agadus tiele, kie ni estus hodiaŭ? Oni volas ekkonstrui unu en Francio [11]. La planata centralo - laŭ la kalkuloj - havus povumon je 500 megavatoj.

Vortdeveno[redakti]

La termino "centralo", kiu ankaŭ en Esperanto havas interalie la signifon "elektrejo", ekestis fine de la 19-a jarcento, kiam pli grandaj [12] instalaĵoj transprenis la produktadon de elektro, kiu estis ĝis tiam produktita en pli malgranda kaj malcentra maniero. La generiloj en la komenca periodo de elektro estis ligitaj al malgrandaj vapormaŝinoj aŭ motoroj, kiuj funkciis per gaso kaj troviĝis en la kelo de domoj. Iuj domoj, nome teatroj, kasteloj kaj muzeoj, havis propran instalaĵon.

Pro teknikaj kialoj, tamen, la ofte uzata kontinua kurento ne toleris longdistancan transporton.

La kreskiĝanta bezono da kurento kaj la ŝanĝo de la brulmaterialo al la pli malmultekosta karbo gvidis al pli grandaj generatoroj, kiuj unue estis je la rando de la urboj, kaj poste preferinde apud la minejoj. La enkonduko de alterna kurento ekpermesis, per uzo de transformatoro, la malligon de produktado kaj uzado.

Notoj[redakti]

  1. Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
  2. Nun la tuta legantaro atendas kun scivolo tiun respondon. Do?
  3. Avarulo pagas duoble.
  4. Al la cerbo aliĝu bona sento.
  5. Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.
  6. De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
  7. Necesas proporciigi la absolutajn kvantojn tra tempo.
  8. Kvankam la samtablanoj ankoraŭ ne legis la respondojn unuj de la aliaj, en unu demando regas principa konsento.
  9. Ne temas pri granda malkovraĵo, sed iom malĝoja konstato de plimulto el niaj respondintoj: tio, kio ĉefe mankas al nia literaturo, estas manko de legantoj.
  10. Ekumenismo de Frateco estos la vivosenco de la homoj laŭ la pasado de la tria jarmilo.
  11. En sia dometo li estas atleto.
  12. Eble en la ŝtonepoko!...

Vidu ankaŭ[redakti]