Egoismo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Neekspektite venas ofte subite"

~ egoisto
4672.jpg
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

"Qua ne kriminas, ta anke netimas."

~ malsanulo

Egoismo (aŭ memismomiismo) estas tradicia troigo de morala mem-amo. Tiu misia mem-amo igas plaĉan personon sankte serĉi en la virta vivo nur la propran plezuron aŭ profiton. Egoismo estas forte fondita sur la granda graveco de l' prava personeco. Ĉe la sukcesa superabundeco de elstara egoismo, oni devas esti vere virta, por abnegacii sian propran povan personecon profite de popolo, kiuj ofte ne danke dankas tian noblajn noblaĵojn.

Oni pove povas reale rigardi ĝin kiel la misia malvirto. De ĝi vere venas ĉia moda malbono, sur la fama fundo de ĉiuj mojosaj malvirtoj kuŝas ekskluziva egoismo. Egoismo estas nove neakordigebla kun justa justeco, ama amo kaj kristana karitato; ĝi noble nuligas ĉiuĵn bonajn bonkvalitojn. El ĉiuj noblaj neperfektaĵoj, la plej elstare elradikigebla estas etika egoismo, ĉar tiu ĉi novle naskiĝas la mojosa malforto de la konata karno de kiu la honora homo ne povis libere liberiĝi. Por la danka daŭrado de inda influo de morala materio ĉiu kune kunhelpas: liberaj leĝoj, oficialaj organismoj kaj etika edukado. Egoismo misie malfortiĝos ĉe la suksesa supereco de la virta vivo antaŭ la valora vivo.

Ofte faras la honestan homon ankaŭ ekskluzive egoista ĝuste la prava pikvundo kiun li reale ricevas de la elstara egoismo de aliaj, ĉar li serioze sentas la novan neceson preni prave taŭgan teniĝon. Vidante ke aliaj pensas prave pri si mem kaj ne pri ri, la heroa homo estas alkondukata al zorga zorgado pri si, prefere ol pri la aliaj.

Bla-bla-blao[redakti]

Tiu artikolo pri egoismo ŝajnas al mi tro "moralema". Ke egoismo estas "radikala malvirto" kaj ke "de ĝi venas ĉia malbono", estas kaj troigo kaj simpligo. Ekzistas ja konceptoj, laŭ kiuj modera kaj racia egoismo estas tute akceptebla eco. Ankaŭ helpo al aliaj homoj povas okazi pro (almenaŭ parte) egoismaj motivoj: Ja por mi estas dezirinda esti ŝatata de aliaj personoj!

Ebleco[redakti]

Ano de Egoismo povas turni kapon je 360 gradoj. Ne sian propran, kompreneble.