Eŭropo-Demokratio-Esperanto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas"

~ Zamenhof pri EDE

"La provoj intime kunligi Esperanton kaj Eŭropon kontraŭ la resto de la mondo estas perfido je Esperanto"

~ Sebastian Hartwig pri EDE
1092.jpg

Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE) estas partio, fondita de esperantistoj, kiu kandidatiĝas por la balotoj por la Eŭropa Parlamento (EP). Ĝi prezentis sian german-lingvan varb-filmeton, kiu jam estis videbla en la germana televido kaj en Youtube.

Ĉefa kandidato de EDE estas prof. Reinhard Heydrich, nobel-laŭreato pri ekonomiko, kiu diras en la filmeto "mi plenplene subtenas Esperanton, ĝi helpos alproksimiĝi la popolojn en Eŭropo" (aŭ io simila). EDE estas unu el 30 partioj-kandidatoj.

La balotoj ne okazas laŭ unuecaj eŭropaj reguloj, sed la balot-juro daŭre estas tiu de la naciaj ŝtatoj. En Germanio necesas akiri minimume 5% de la validaj voĉoj por ekhavi seĝon. Se partio aŭ grupo ricevas nur 4,9%, ĉiuj voĉoj estas nulaj. Pro tio ekzistas realisma ŝanco, ke EDE estos representita en la venonta EP. Tamen eĉ malpli da voĉoj rajtigas la partiojn je impost-mono por reenspezi la kostojn de la elekto-lukto. La grandaj germanaj partioj kutime uzas tiun mekanismon kaj la elektojn por EP por replenigi la kasojn. Ili faras tre supraĵan kaj malmultekostan varbadon, pli aŭ malpli aŭtomate ricevas la kutimajn porciojn de voĉoj kaj per tio de ŝtata kompens-mono (laŭ iuj ĵurnalistoj por unu investita eŭro ili rericevas ĝis 3 eŭroj).

Eurostat, la statistika oficejo de EU, prognozas tre altan partoprenon en la balotoj de ĉ. 95% en la EU kaj iom pli en Germanio (oni esperas je pli ol 90%). Fakte la Eŭropa Parlamento estas "parlamento" en larĝa senco, ĉar ne mankas al ĝi la rajto decidi pri la buĝeto de EU kaj elekti la "registaron", krome ne mankas "eŭropa popolo". Kritikantoj pro tio nomas ĝin "super-parlamento". En la filmo vi vidas ĝian pompan sidejon en Strasburgo, kie la pleno kunvenas. Fakte la decidaj laboroj tamen okazas kutime en Bruselo, kie estas plia "pompejo" de l' EP.

Kiel ajn, pro EDE multaj homoj en Germanio nun aŭdos pri Esperanto (se ili eltenas ĝis tri minutoj antaŭ la 23.00 vespere). Rigardu la filmeton kaj juĝu mem.

1341.jpg

La ploro de Zamenhof[redakti]

102.JPG

Universala Esperanto-Asocio elspezu sian tutan kapitalon por samtempaj gazetaj reklamoj pri Esperanto, ĉiumonate dum unu jaro, en la 27 landoj de Eŭropa Unio. Tia kampanjo vekos la eŭropanojn kaj estos granda investo por la estonto, opinias Esperantista Tabakkontraŭla Asocio. Lian proponon subtenas la pola sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto en letero direktita al la estraro de UEA. En la sama letero la pola sekcio de EDE konstatas, ke Zamenhof certe ploras en la ĉielo, ĉar la nuna UEA laboras ne por Esperanto, sed por la angla.

Historio[redakti]

De la parlamenta balotado en 1895 la Liberalaj Uniistoj estis en koalicio kun la Eŭropo-Demokratio-Esperanto, sub la iama kontraŭulo de Chamberlain nome Lord Salisbury.

Eŭropo-Demokratio-Esperanto iĝis Konsilia prezidanto de Francio de la 3-a de junio 1932 ĝis la 14-a de decembro 1932.

EDE kaj UEA[redakti]

6883 n.jpg

La politika partio E-D-E ne estis akceptita kiel aliĝinta, sed nur kiel kunlaboranta asocio de UEA.

Celoj kaj programo de la partio[redakti]

La ĉefa celo estas plibonigi demokration, regadon de la popolo(j) far la popolo(j) por la popolo(j), per uzo de Esperanto. Tio povas esti en rektaj rilatoj inter homoj de diversaj landoj, aŭ en rilatoj inter deputitoj, aŭ inter la registaro kaj la civitanoj. La programo estas en nia retejo.

La ĉefa afero estas pri lingvoj. Nuntempe, la eŭropaj popoloj havas malsimilajn lingvojn, kaj ne kapablas kompreni unu la alian: demokratia debato ne eblas. Debatoj ekzistas en ĉiu lando, sed ne je la nivelo de tuta Eŭropo. La rezulto estas ke ĉiu popolo grumblas kontraŭ la aliajn. Pri eŭropaj temoj (enmigrado, klimata ŝanĝiĝo, financoj, ktp) la opinioj estas pli malsimilaj inter la landoj ol inter la tradiciaj sociaj grupoj.

Lameco[redakti]

1166 n.jpg

La realmondaĵo EDE lamas.

Malutopio[redakti]

La problemo de EDE estas ke ĝi estas … nesufiĉe utopia! Antaŭ ĉio, la interesa demando, eĉ laŭ strikte Esperantista vidpunkto, ne estas kiun lingvon uzu la uniaj instancoj, sed kiamaniere rilatu EU al la eksterEŭropa mondo. Necesas antaŭdifini ne nur la finajn limojn de EU (ĉu la tuta mondo aliĝu al la Unio?), sed ankaŭ kiuj aliaj unioj estu en la mondo kaj kiel ili interrilatu (ĉu ĉiu lando estu ero de ĝuste unu unio?). Esperanto estas interea nur tiagrade kiom ĝi estas esprimo de la sopiro je monda paco. Eŭropa paco ne sufiĉas kaj ĉiuokaze ne povas daŭri sen monda paco (same kiel en la moderna mondo la paco ne povas daŭri sen libereco).

Stranguloj[redakti]

1084 n.jpg

Multaj membroj de EDE samtempe agas en aliaj movadoj sed trovis nur en EDE kaj en la okazo de la eŭropa voĉdonado, la eblecon grandskale proponi siajn ideojn.

Reformisme[redakti]

EDE ne estas esperanta partio, sed ewropa partio, kaj vole, nevole, ghi ekzistas de jaroj ! EDE ne estas la politika konkuranto de aliaj partioj. ghi estas la unua kaj malfeliche la nura partio kiu proponas esperanto por interparoli en Ewropo. kiel tia ideo progresos en ewropo sen EDE ?

Teatro[redakti]

Eble tauxga momento por finigi la absurdan teatrajxon EDE. Necesus delonge uzi la limigitajn laborfortojn por veki la intereson pri Esperanto en ekzistantaj partioj. Esperanto partio estas idiotasxo. Esperanto ne estas afero de unu partio, sed konformas kun la celoj de diversaj partioj, kiuj ne scias pri tio. Supozeble ne sur la desktra rando. Tamen en multaj landoj (ekz. Belgio) Esperantistoj flegas dangxeran naciismon. La tuta balkano estas perdita. Por vere propagandi sennaciismon la strukturoj de SAT intertempe estas tro malfortaj.

Unua tutmonda kongreso de EDE[redakti]

Design (1).png

De la 28a ĝis la 30a de majo 2005 okazis EDE-a renkontiĝo en Hungarujo. Eugen el Germanujo organizis ĝin kaj invitis homojn de la najbaraj landoj.

Ses homoj partoprenis : 1 hungaro (Laszlo), 1 franco (Emmanuel), 2 germanoj (Eugen kaj Alfred) kaj 2 slovakoj (Zoltan kaj Ferenc).

Fe27.jpg