E

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Por unu -- festeno, por alia -- ĉagreno"

~ Zamenhof

"Mea-opinione ico esas mala ideo"

~ Idisto

"Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston"

~ Zamenhof pri pretekstoj

Ha! Ke "milionoj kaj milionoj" da fervoregaj Esperantistoj taksas ĉion bela, kio nur komenciĝas per la litero E, oni ja sufiĉe bone scias. Marduk estis konsiderita kiel filo de E (ni ĉiuj lernu Esperanton).

Small.png

Letter-e-rose-tattoo.jpg

Meso n-ro 6 en E♭-maĵoro[redakti]

Meso n-ro 6 en E♭-maĵoro D 950 estas komponaĵo de la aŭstra komponisto Franz Schubert. Li komponis dumvive multajn ekleziajn verkojn, unuajn liturgiajn kantojn jam en la aĝo de 12 jaroj. Inter ĉi tiuj verkoj troviĝas ankaŭ ses latinaj mesoj. Per tio li estas la unua granda meskomponisto, kiu devenas de la burĝa tradicio, tio signifas, ke li verkis siajn mesojn ne nur por uzado ĉe la kortego, sed por la prezentado en paroĥaj preĝejoj fare de la paroĥaj ĥoroj. Post la unuaj pli malgrandaj mesoj Schubert verkis du grandformatajn mesojn, unu en A♭-maĵoro kaj unu en E♭-maĵoro.

Vortkunmeto en E[redakti]

Vortkunmeto en E. En vortkunmetoj la ĉefa vorto staras en la fino (ĉefelemento); ĝi difinas la sencon de la vorto, kiun la antaŭe staranta elemento (flankelemento) nur klarigas, nuancigas. La ĉefelemento (ĈE) difinas ankaŭ la gramatikan vortkarakteron de la flankelemento (FE).

1. Substantiva ĈE substantivigas sian FE-on. Do: skribmaŝino estas skribomaŝino: maŝino de skribo (analizo de rilato: R); orĉeno estas: oro-ĉeno ĉeno el oro (analizo laŭ materialo: M); membroabonanto estas membro abonanto (analizo epiteta: E). Se la FE ne estas substantiva radike, ĝi substantiviĝas laŭ vortsenco: varmenergio: varmo-energio; belkulto: belokulto, voluptamo voluptoamo (amo de volupto). Do vortoj kiaj belknabino, bluokulo, ktp., ĉe kiuj la FE estus adjektiva, estas kontraŭaj al la spirito de la E-a vortkunmeto.

Tamen ekzistas kelkaj tiaj vortoj: sovaĝbesto, dikfingro, junedzo, etburĝo, ĝentilhomo. Ĉi tiuj parte imitas nacilingvajn formojn kaj estas kvazaŭ memstaraj radikvortoj, parte estiĝas per la refiksiĝo de kelkaj adjektivradikoj sovaĝ', et', jun', nov', sol' ktp.); ili estas lernendaj aparte.

2. Adjektiva ĈE same substantivigas sian FE-on, kaj rilatas al li per la prepozicio je; belriĉa: beloriĉa: riĉa je belo; drinkema: ema je drinko.

3. Verba ĈE faras el sia FE aŭ adverbon: bonfarti: bone farti ; aŭ (predikatan) adjektivon: ruĝigi: igi ruĝa; ŝtatigi: igi ŝtata.

Ĉi tiu fenomeno, nomata vortefiko, okazas same ĉe radikoj, sufiksoj kaj finaĵoj. Finaĵo a (adjektiva ĈE), se ĝi ne estas pleonasma, substantivigas sian FE: skriba estas skribo-a (rilata al skribo), ama estas amo-a, rilata al amo. Finaĵo i (verba ĈE) adverbiĝas: marteli: martele i: agi martele.

Ŝajnaj kontraŭdiroj estiĝas ĝuste per ĉi tiu okaza memstareco de la finaĵoj (v. Interelementa Rilato)

Krom la supre skizita rekta vortefiko, (iranta de dekstre al maldekstre) ekzistas ankaŭ vortefiko inversa (de maldekstre al dekstre). Ekzemple en la vorto miljaro la vorto mil postulas post si pluralon. Per tio evidentiĝas ke la finaĵo o ne povas rilati sole al la elemento jar, sed nur al ambaŭ elementoj (mil kaj jar) kune. La analizo do estos (mil jar)o aŭ ĉar mil nepre pluraligas, (mil jaroj)o: tempo de mil jaroj.

Same: en senforta la prepozicio sen postulas post si substantivon. Ĝi do memstarigas la finaĵon a, substantivigas la adjektivan radikon fort (sen forto)a. La analizo de grandkuraĝa (ĉar adjektivo postulas post si substantivon) estos (granda kuraĝo)a: karakterizita de granda kuraĝo.

La analizo de la kunmetitaj vortoj okazas tiel, ke unue ni provas la analizon laŭ la tri vortefik-reguloj (1, 2, aŭ 3). Se tiel ni ne havas senchavan rezulton, ni memstarigas la finaĵon, kaj rilatigas la du antaŭajn radikojn inter si, kiel duoblajn flankelementojn. Ĉe tio ni esploras ankaŭ, ĉu ne ekzistas inversa vortefiko. KALOCSAY

Noto de M. C. Butler. Mi ne konsentas la malpermeson uzi la formojn „belknabino“, „bluokulo“. Ili ŝajnas al mi tute bonaj.

Referencoj[redakti]

  • Unua Legolibro. De Kabe. Kvina eld. 1922, 160 p. „Anekdotoj, rakontoj, fragrnentoj, frazlibro kaj leteroj, kunigas distron kaj instruon. La mirinda stilo de l' varkinto ne bezonas plu rekomendon.“ (G. S. ,E', 1923, p : 45.)
  • Unua Legolibro. Kompilis Barthelmes. SAT, 1932, 101 p. Enhavo: Anekdotoj, Pensigaj rakontoj, Paĝoj de l' rido, La lingvo kaj ĝia vivo, Priskriboj kaj La scienco kaj la instruo. Lingvaj rimarkoj sub la legaĵoj.
Esperanto2.png
Esperanta alfabeto
A B C Ĉ D E
F G Ĝ H Ĥ I
J Ĵ K L M N
O P R S Ŝ T
  U Ŭ V Z