Drogo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Droguzo

"En la mondon venis nova sento"

~ Zamenhof pri drogoj

"Se vi prenos drogojn, redonu ilin!"

~ Tommy Chong

"Drogoj instruis al tuta generacio da usonaj junuloj la metran sistemon."

~ P.K.

"Mia mono! Mia tuta mono malaperis!"

~ Claude Piron pri drogo

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri drogo

"Vere esas miraklatra, fenomenatra, marvelatra, astonanta, admirinda e ritmoza."

~ Ĉifalo

"Dankon pro alvenigi al la esperantistaro (mi en ĝi) ĉi tiun interesegan kaj utilan artikolon."

~ leganto

"Simple mi havas nenian ideon pri 'crack'."

~ Akademiano pri crack

Drogonarkotaĵo estas ilo por facile sklavigi civitanojn de totalisma ŝtato, farita en SudamerikoAfganio por ke ĝin uzu Usonanoj, Eŭropanoj kaj Aŭstralianoj. Bedaŭrinde estas ofta kutimo inter s-anoj kaj eble kialo por la mankanta kredebleco de Esperanto kaj Esperantistoj. Ĝi kombinas onian klasikan amon de "pano kaj cirkoj" kun la kromefiko, ke ĝi malpli rapidigas al oni la rezonpovon. Ĉar drogoj estas maniuligaj, ilia malpermeso tre utilas al la samaj totalismaj ŝtatoj kiel fonto de senpaga laboro.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Efikoj[redakti]

3328 n.jpg

Drogoj estas konataj pro sia povo malfermi la menson al stultaj ideoj. Ekzemple: "Ĉu eblas, ke la ĉielo vere estas verda, kaj ni nur kredas ke ĝi estas blua?" Por neuzanto de drogoj, tio estas stultaĵo. Por uzanto de drogoj, tio estas profunda filozofia demando. Tial drogoj vaste uziĝas en universitatoj, kie oni instruas tute stultajn ideojn kiel postmodernismon kaj la anglan.

Drogmaniuloj kaj mensogoj[redakti]

- Kiam drogmaniulo mensogas?

- Kiam lia buŝo estas malfermita.

Ekonomio[redakti]

Okulo de drogemulo.

Oni ordinare bezonas monon por drogoj. Se oni ne havas monon, oni ankaŭ povas doni amorservojn kontraŭ la substanco. Ankaŭ ŝtelo estas ofta rimedo.

Aŭstralio[redakti]

Du diferencaj specioj de drogo estis komunaj en Aŭstralio antaŭ la eŭropana setlado, kaj unu aldona specio estas konata el fosiliaj restoj. La insultantaj emuoj – kanguruoj kaj la kingkongoj – ambaŭ iĝis formortintaj tuj post la alveno de la eŭropanoj.[1]

Halucinogeno[redakti]

Halucinogeno estas speco de drogo, kiu havas povo halucinigi onin. La plej konata ekzemploj estas LSD, psilociboj, kaj meskalino. Tiuj havas povon ŝanĝi la percepton de la realo: vidi imagojn, aŭdi strangajn sonojn, ktp.

Psikedelaĵo[redakti]

Nu, la Akademio de Esperanto verŝajne ne konsentis kaj tial oficialigis la radikon "sesi"

La psikedelaĵoj estas droga klaso, kies ĉefa rezulto estas kaŭzi psikedelajn spertojn per agonismo de serotoninaj receptoroj, kaŭzante pensajn kaj vidajn/aŭdajn halucinojn kaj ŝanĝojn de konscio. Ĉe ni simila vorto (sessie) estas (miaopinie sen neceso) prunteprenita el la franca "session" (aŭ nun el la angla) por "zitting" (kunsido) de iu aŭ alia komisiono, ekzemple por ekzameni studentojn. Vilhelmo proponas, ke ni havu liniojn pri ĉi tio [el PIV].

Gravaj psikedelaĵoj inkludas meskalinon, LSD, psilocibinon kaj DMT. Studoj montras, ke psikedelaĵoj estas fizike sendanĝeraj kaj ne kondukas al dependeco. Studoj faritaj per psilocibino en psikoterapia medio rivelas, ke psikedelaĵoj povas helpi la kuracadon de alkohola kaj nikotina dependecoj.[2]

Malsame ol aliaj psikoaktivaj drogoj, kiel stimulaĵoj kaj opioidoj, psikedelaĵoj emas kvalite ŝanĝi la ordinaran konscian sperton. Dum stimulaĵoj kaŭzas viglosentojn kaj opioidoj produktas malstreĉan, eŭforian staton, la psikedela sperto estas ofte komparata kun neordinaraj formoj de konscio kiel tranco, meditado, jogo, religia ekstazo, sonĝo kaj eĉ preskaŭ-mortaj spertoj. La plejparto da psikedelaĵoj meteblas en unu el tri familioj de kemiaj kombinaĵoj: triptaminoj, fenetillaminojlizergamidoj.

Multaj psikedelaĵoj estas kontraŭleĝaj tutmonde laŭ la protokoloj de Unuiĝintaj Nacioj, foje esceptante uzon en religia aŭ esplora kunteksto. Malgraŭ tiuj kontroloj, distra uzo de psikedelaĵoj estas ofta. Vilhelmo proponas la linion.[3]

Tradicia uzado[redakti]

Psikedelaĵoj estas delonge uzataj en tradiciaj medicinoj kaj religioj pro sia perceptata kapablo akceleri korpan kaj psikan sanigon. Tiukuntekste, ili ofte estas konataj kiel "enteogenoj". Indiĝenaj amerikaj kuracistoj, uzante meskalino-havajn kaktojn (plej menciinde pejotlon, la kakton de Sankta Petro, kaj Echinopsis peruviana) raportis sukceson kuracante alkoholismon, kaj mazatekaj kuracistoj regule uzas psilocibinajn fungojn por divinado kaj sanigado. Ajahuasko, kiu enhavas la potencan psikedelaĵon DMT, estas uzata en Peruo kaj aliaj partoj de Sud-Ameriko por spirita kaj korpa sanigado kaj ankaŭ en religiaj festivaloj.

Ekzemploj[redakti]

Klasikaj aŭ serotoninecaj psikedelaĵoj (agonistoj de la serotonina receptoro 5-HT2A) inkludas LSD-on, psilocibinon (aktiva konsistigaĵo de psilocibinaj fungoj), psilocinon (alia aktiva konsistigaĵo de tiaj fungoj), meskalinon (aktiva konsistigaĵo de pejotlo), kaj DMT (aktiva konsistigaĵo de ajahuasko kaj ĥemia kombinaĵo nature produktata en la homa korpo).

Medikamento[redakti]

Kuracisto: S-ro, mi ne plu preskribos al vi tiun ĉi medikaĵon Trankvileks.

Paciento: Kial ne?

Kuracisto: Ĉar ĝi povas esti kutimiga.

Paciento: Tute ne! Mi prenas ĝin jam de jaroj!

Ulcero[redakti]

Nu, sinjoro, kio okazis al vi?
-- Doktoro, mi volas provi la psikanalizon, tial ke la natria bikarbonato ne plu efikas al mi.

Idismo kaj drogmanio[redakti]

Danke la interreto e la gotika ret-pagini e la "rock"-muziko, la yuni konoceskas la Idismon. Li paktas kun la idisti e danke narkotaji havas grandega sentimento di potenteso. Pro ke la Idismo rekomendas la kontentigon di omna deziri di l' individuo, lua adepti havas senetikan vivon e senregulan helpolingualan vivon. Ma la satisfaco di lua deziri ne adportas feliceson a li e li sinkas en narkotaji-eceso e mentala depreso por fine suocidar. Dume li facas multan shamindan agi, precipue profanacon de tombi. Ho genitori ! surveyez viayn filii, por ke ili ne relateskez kun la Idismo e ne vovez lian anmi a Belfrunto, nam la eterna damneso e la flami di l' inferno nerevokeble glutus lin.

1659.jpg

Milito kontraŭ drogoj[redakti]

La milito kontraŭ drogoj (aŭ "batalo kontraŭ neleĝaj narkotaĵoj" laŭ Pejno Simono) estas fia venko. La raporto publikigita la 30-an de septembro 2013 sur la retejo de la British Medical Journal lasas neniun dubon : la prohibiciaj politikoj – ligitaj al la nomo de la usona prezidanto Richard Nixon, kiu, la 17-an de julio 1971, levis la drogojn al la rango de « publika malamiko n-ro unu », ne plenumis siajn promesojn. Inter 1990 kaj 2010, la meza prezo de opiaĵoj (heroino kaj opio) kaj de kokaino eĉ falis respektive de 74 % kaj 51 %, se oni prenas en konsideron la inflacion kaj plibonigon de la pureco de la produktoj. Ĉu venis tempo konsideri alian metodon por lukti kontraŭ tiu plaĝo, simile al kelkaj usonaj ŝtatoj kaj ankaŭ Urugvajo ?

Molaj kaj malmolaj drogoj[redakti]

44 n.jpg

Mola drogo estas la drogo, kiun vi uzas. Malmola drogo estas la drogo, kiun vi ne uzas kaj malestimas por plibonigi vian memestimon.

Alkoholo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Alkoholo.

Policisto vidas eksheroinomaniulon paŝi laŭ la strato. Li estas bone vestita, lia korpo aspektas diketa, kaj lia vizaĝo estas freŝe razita.

- Saluton! diras la policano. Kio okazis ĉe vi? Ĉio ŝajnas esti en ordo!

- Ho, jes ja! diras la eksnarkotulo. Mi purigis mian vivon helpe de dio, kaj ekde tiam, mi neniam plu estis enkarcerigita!

- Mirinde! Kiun religion vi praktikas?

- Dionizismon!

Ekstazo[redakti]

Ekstazo estas religia stato de frenezo. Dum ekstazo, la mistikulo sentas esti ekstere de si aŭ de l' komuna mondo. La mistikulo povas senti la prezencon de Dio.

Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Nekredeble. Kia miraklo.
  2. regreso.
  3. referendumo