Dokumentoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Dokumento)
Iri al: navigado, serĉi
Atentigo.png
Atentigo.png

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn

Dokumentoj de la Katolika Eklezio referencas al ĉiuj tekstoj emanitaj de tiu institucio ekde ĝia naskiĝo.

Eblas katalogi la vastegan amason da dokumentoj de la Katolika Eklezio laŭ iuj precipaj kategorioj:

  • Pontifika Instrufunkcio – Koncernas ĉiujn papajn dokumentojn, nome tekstoj verkitaj kaj/aŭ subskribitaj de la papoj laŭ la jarcentoj. Ili tiel dividiĝas:
    1. la papaj buleoj,
    2. la apostolaj brevoj,
    3. la apostolaj konstitucioj,
    4. la enciklikoj,
    5. la apostolaj instigoj kaj la apostolaj instigoj postsinodaj,
    6. la apostolaj leteroj,
    7. la memdecido,
    8. tekstoj je minora dogma graveco kiel paroladoj, mesaĝoj, homelioj.
  • Instruaĵoj de la apostola sidejo – Koncernas ĉiujn dokumentojn produktitajn de la Roma Kurio.
  • Koncilia Instruinstanco – Koncernas ĉiujn dokumentojn kaj kanonojn aprobitajn de ekumenaj koncilioj rekonitaj de la katolika eklezio.
  • Episkopa instruinstanco – Koncernas ampleksan dokumentaron emanitan de lokaj episkopoj, de la episkoparaj konferencoj kaj de sinodoj, provincaj aŭ naciaj laŭlonge de la historio, en ĉiu angulo de la tero.
  • Instruinstanco de la eklezio – Temas pri tiuj tekstoj diversokaze produktitaj de la katolika eklezio, kiel ekzemple la kodoj kaj tekstoj de la kanona juro, la diversaj redaktoj de la Kateĥismo de la Katolika Eklezio, la jara publikigo de la Acta Apostolicae Sedis kaj pontifikaj jarlibroj.

Vidu ankaŭ[redakti]

La Exsurge Domine (Veku, Sinjoro), "denuncanta la fidajn erarojn de Marteno Lutero kaj de ties sekvuloj", antaŭanonco de la ekskomuniko kiu neniam estis nuligita

Papa dokumento estas ĉiu genra ilo per kiu la papo manifestas sian penson. La papo, do, komunikas sian penson kaj sian volon pere de la sekvaj tipoj de dokumentoj:

  • Papa buleo, komunikaĵo skribita, elmetita kun la sigelo de la papo.
  • Apostola brevo, papa letero malpli solenaj ol la Papa Buleo, kaj uzata por aferoj de malpligranda graveco.
  • Apostola konstitucio, elmetita pro aferoj koncernataj definitivan instruon aŭ dispoziciojn de certa rangeco. La plejgranda parto de la apostolaj konstitucioj koncernas la starigon de diocezoj aŭ ekleziaj provincoj. Ĝi estas dirata ankaŭ “rekta”.
  • Encikliko, papa letero rilate temojn dokrinajn, moralajn kaj sociajn, adresita al ĉiuj fideluloj.
  • Apostola instigo, kutime apoganta konkludojn de aliaj ekleziaj organismoj, kiel okaze de sinodoj de episkopoj: tial oni diras "Apostola instigo postsinoda".
  • Apostola letero
  • Motu proprio, papa dokumento sugestita de neniu organismo de la Roma kurio

(Kutime la incipit estas: "In nomine sanctae et individuae Trinitatis...(En la nomo de la Sankta kaj nedividebla Triunuo).

Ĉu eblas kalkulis la nombron de papaj dokumentoj elmetita laŭ dudek jarcentoj? Eblas ja, sed la opinioj varias de kelkaj milionoj al tridek milionoj!

Motu proprio[redakti]

Motu proprio (ofte ankaŭ moto propriomotuproprio) estas unu el la latinaj lokucioj (laŭlitere tradukita = “per sia propra iniciato”), kiu indikas dokumenton, nomumon aŭ ĝenerale decidon prenitan “siainiciate” de tiu, kiu havas povon aŭ rajton tion fari. Ĝi antonomazie referencas al dokumento (decido) kiu ne estis proponita al la papo el kelka organismo de la Roma Kurio.

Laŭ la kodo de kanona juro, fakte, la Pontifiko estas dotita per ĉiuj povoj por praktiki la rektan suverenecon sur la tuta Eklezio, sur ĉiu Aparta Eklezio (ekzemple sur la diocezoj kaj rilate la doktrinon. Laŭ la asertoj de la Unua Vatikana Koncilio, krome, la instruo de la papo ĝuas je la prerogativo de la Neeraripovo rilate la sferon de la Kredo kaj Moralo kiam li parolas ex cathedra (laŭlitere: elkatedre), nome respektante iujn precizajn normojn. La Motu proprio povas esti adresita al la tuta eklezio aŭ al aparta grupo aŭ al aparta persono.

Summis desiderantes affectibus[redakti]

Summis desiderantes affectibus (dezirante kun tre forta ardo) estas la komencaj vortoj de papa buleo promulgita la 5-an de decembro 1484 de papo Inocento la 4-a, en kiu estas asertata la neceso ĉesigi la herezon kaj la sorĉaferojn en la regionoj de la Valo de la Rejno, kaj estas ŝarĝitaj por realigi la celon en la tuta Germanio la dominikanaj fratuloj Heinrich Institor Kramer kaj Jacob Sprenger (aŭtoroj de Malleus maleficarum), kiel inkvizitoroj.

La buleo estis verkita kiel respondo al la instigo de Kramer kaj Sprenger kiuj pro la sama celo estis petintaj aŭtoritan permeson persekuti sorĉistaron. Antaŭe, fakte, la ekleziaj aŭtoritatoj estis tion malpermesinta por la inkviziciaj tribunaloj dum la ekleziaj lokaj aŭtoritatoj rifuzadis ĉiun kunlaboradon kun la du. (Kors and Peters, 2000: 177). Kramer kaj Sprenger profitis de Summis desiderantes ĝin farante prefaco de Malleus maleficarum, kiu estis presita du jarojn poste (1486) (Russell: 229).

La buleo rekonis, male ol la pasinton kiam estis malpermesite al Inkvizicio krimigi kaj procesi tiun geularon ĉar "frukton de fantaziaĵoj, la ekziston de sorĉitaĵoj kaj koncedis plenan aprobon al la persekuto kaj aranĝigis ĉion necesan por elimini la fenomenon. Esence la buleo ripetas la konkludojn atingitajn de la du verkistoj pri la disvastigo de la hereza fenomeno en tiu germana Rejna zono, precipe en la diocezoj de Majenco kaj Kolonjo, Trivero, Salzburg kaj Bremeno.[1]. La encikliko-buleo minacis per la puno de la ekskomuniko iun ajn kiu provus obstakli la inkvizitorojn. (Darst, 1979: 299).

La promulgo de tiu buleo kaj precipe per la agado de la du inkvizitoroj provokis gravan Ĉasadon de la sorĉistinoj.

Eroj de la buleo “Summis desiderantes affectibus”[redakti]

“Dezirante... ke la katolika kredo... kresku kaj floru kiel eble plej amplekse, kaj ke ĉiuj herezoj kaj koruptecoj estu forigitaj el la landoj de la fideluloj, tion ni dekretas... Kaj alvenis ĵuse al nia oreloj... ke en kelkaj regionoj de la Alta Germanio, kiel Majenco, Kolonjo, Treviro, Salzburg kaj Bremeno, multaj ambaŭseksaj homoj, ... renegante la katolikan kredon... , sin forlasis al demonoj viraj kaj inaj, kaj ke, pro ilia sorĉistaĵoj, flatoj, magiaĵoj, kaj aliaj abomenaj praktikoj... ili estigis sian ruinon same kiel por iliaj gefiloj, bestoj, kaj la fruktoj de la tero... same kiel de viroj kaj virinoj, de grego kaj brutaro, de vitejoj kaj fruktoĝardenoj... ke ili turmentis kaj torturis, trudante hororajn suferojn kaj angorojn, kaj spiritajn kaj korpajn, homojn, brutarojn, gregojn, bestojn, malebligante ke viroj generu kaj virinoj koncipu, instigante por ke neniu geedziĝo sekse plenumiĝu, kaj ke, ordinare, ili ne konfesas siajn kulpojn ... kaj sin makulas per multaj aliaj abomenaj krimoj kaj pekoj... liverante skandalan kaj pereigan ekzemplon al la popoloj..."

Kaj, kvankam niaj tre amataj filoj Heinrich Institor Kramer kaj Jacob Sprenger, membriĝantaj en la ordenoj de la Fratuloj Predikantaj, profesoroj pri teologioj, jam oficialigitaj... inkvizitoroj de la hereza malvirteco per niaj apostolaj leteroj, la unua en la supera Germanio, la dua en iuj zonoj de Rejno... tamen iuj ranguloj de la loka klerikaro kaj laikaro... pro tio ke en la nomumiga suprecitita letero tiuj provincoj... kaj personoj kaj la rilataj krimoj ne estis aparte laŭnome indikataj... asertas ke tiuj ĉi ne estas neniamaniere cititaj (en tiu leteroj)... kaj do la supermenciitaj inkvizitoroj neprave inkvizitore agadus en provincoj, urboj, teritorioj, kaj en aliaj lokoj detaligitaj, kaj ke al ili ne estus permesite procedi en la punoj, enprizonigo kaj en la korekto de personoj pro la krimoj supermenciitaj..."

“Ĉar en la provincoj tiuj krimoj kaj ofendoj restas senpunaj, por forigi ĉiun malhelpon ĉiumaniere obstaklantan la supermenciitajn inkvizitorojn, kaj por malhelpi ke la makulo de la herezo disvastigu, rilate tiujn malbonojn, sian infekton kaŭzante la ruinon de senkulpuloj, Ni dekretas fondite sur nia apostola aŭtoritato, ke estu koncedita al la supermenciitaj inkvizìtoroj praktiki sian inkvizitoran oficon en la supercititaj regionoj, kaj procedi al la korekto, enprizonigo kaj puno por la supermenciitaj personoj, pro la krimoj kaj la kulpoj supermenciitaj...”

“Kaj por plia sekureco, ni garantias al supreindikitaj inkvizitoroj, kiuj nun estas akompanataj de nia amata filo Johannes Gremper, sacerdoto de la diocezo de Konstanco, majstro pri artoj, ke la ĉi-tiea notario, aŭ iu ajn publika notario, povu laŭjure praktiki, kontraŭ iun ajn personon je iu ajn rango kaj kondiĉo, la superdiritan inkvizician oficon, korektante enprizonigante, punante kaj punkorektante laŭ la mezuro de iliaj kulpoj, la personojn kiujn ili trovos kulpaj pri kio dirita”.

“Kaj ili devas havi plenan povon kaj tutan liberon proponi kaj prediki la vorton de Dio al la Fideluloj, en ĉiu kaj ĉiuj paroĥaj preĝejoj de la superdiritaj diocezoj, tiom ofte kiom ili juĝos necese kaj konvene...”.

“Kaj krome ni altrudas al la episkopo de Trasburgo ke li malhelpu ke estu molestitaj aŭ obstaklataj (la inkvizitoroj) ĉiunmaniere ... Povu efikis la ekskomuniko, suspendo el la pastraj oficoj, la interdiktado, kaj ankaŭ aliaj gravaj verdiktoj, cenzuroj kaj punoj”.

Historio de "Motu proprio"[redakti]

En epoko de la Papa Ŝtato la instrumento “Motu propio” estis ofte uzata por ordigi ekonomiajn kaj alispecajn aferojn,.[2] La unua motu proprio reiras al papo Inocento la 8-a en 1484.

Unam Sanctam Ecclesiam[redakti]

La Unam Sanctam Ecclesiam, kutime konata kiel Unam Sanctam, estas papa buleo de papo Bonifaco la 8-a promulgita la 18-an de novembro de 1302.

Tiu papa buleo konstituas la lastan epizodon de la konflikto inter la spirita povo kaj tera (ŝtata) povo, kaj reprenas, ilin energie reasertante, teokratiajn idealojn jam antaŭe asertitaj precipe de papo Gregorio la 7-a, en 1075 per la Dictatus Papae, kaj de papo Inocento la 3-a. Temas reale pri plurjarcenta konflikto,kiu eblas ĝin reirigi, finiĝe de la 5-a jarcento al papo Gelasio la 1-a kaj al ties doktrino de la "du glavoj", tiu spirita kaj tiu tera (ŝtata), kun la anonco, ja jes, de ilia distingo, sed kun la difino de la supereco de la unua sur la dua, kaj sekve de la papo sur la imperiestro.[3]

En la buleo de Bonifaco la 8-a]] la novaĵo konsistas en la fakto ke la figuro de la imperiestro kiel tera-ŝtata povo estas anstataŭata de tiu de la franca reĝo Filipo la Belulo. Tiu fakto estas historie signifa ĉar ĝi montras ke komence de la 14-a jarcento la povo de la naciaj reĝoj estis rimarkige kreskinta malkreskigante tiun imperian. Reale, post la morto de imperiestro de la Sankta Romia Imperio Frederiko la 2-a, okazinta 1250, la Sankta Romia Imperio estis vivinta sencertecojn kaj povovakuojn.

Por la biblia justigo de la teokratia interpreto pri la doktrino de la du glavoj, en la teksto de Bonifaco la 8-a, oni ekspluatis pasaĵon de la Evangelio laŭ Luko kiu rakontas kiel Jesuo, antaŭ ol aliri la olivarban Getsemanon, akceptis du glavojn por la defendo de sia pensono: «Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas» (Evangelio laŭ Luko - 22, 38)

Antaŭfaktoj[redakti]

La franca reĝo ne rezignis perforte influi en la nomumadon de episkopoj kaj aliajn aferojn ekskluzive ekleziajn. En 1301 Filipo la 4-a]] arestigis la episkopon de Pamiers akutitan, de la reĝo, pri alta perfido, transsaltante la “foruman priveligion” nome la principo laŭ kiu la ekleziuloj devas esti juĝataj de eklezia tribunalo. La papo petegis la tujan liberigon de la episkopo kaj kunvokis en Romo “sinodon” per buleo “Ausculta Fili carissime", antaŭ kiu estis ordone invitita la reĝo. Sed la reĝo publikigis falsan papan buleon en kiu estis entenataj malŝataj ofendoj kontraŭ la reĝo, kiu ĝin publike bruligis por inciti la popolon kontraŭ la papo kaj eklezianoj. La 39 francaj episkopoj, dume, partoprenis la roman sinodon el kies diskutoj estiĝis la Unam Sanctam Ecclesiam klasikan tekston de la papa teokratio,

Sekve (1303] reĝo Filipo sendis armean taĉmenton por arestigi Bonifacon en Agnani, sed la arestita papo estis liberigita iniciate de la popolo. Fine la reĝo pretendis la la forpasinta papo estu juĝata kaj kondamnita kiel hereza. Diversaj posteuloj de Bonifaco konsumis siajn diplomatian fortojn por malhelpi tiun proceson sed ili devis cedi sur aliaj frontoj kiel rilate aliajn kverelojn, ekzemple pri la kanona elimino de la Templanoj.

Enhavo[redakti]

Bonifaco la 8-a en tiu buleo fiksas, en la zorgo defendi la ekleziajn rajtojn, diversajn unikaĵojn de la Eklezio pere de aparta alegorio:

“Epoke de diluvo, fakte, unu estis la arkeo de Noa, figuranta la unikan Eklezion; ĝi estis konstruita de unusola brako, havis unusolan stiriston kaj unusolan ĉefon, nome Noa, kaj ni legas ke ekstere de ĝi ĉiu tera aĵo estis detruita.” (el Unam Sanctam Ecclesiam.

En la supra citaĵo, la ripetata utiligo de la vorto "unusola" (plurforma en la latina ([1], havas la celon transdonis la unikecon de la Eklezio vidpunkte de la Dia volo: la vortoj “Ni legas ke ekstere de ĝi ĉiu surtera aĵo estis detruita” substrekas la gravecon kaj la neceson de la Eklezio ankaŭ por la bona ordo de la homaj teraĵoj. Ankaŭ la decideco de la esprimoj "Ni deklaras","Ni proklamas", "Ni difinas ke por la savo ke ĉiu kreitulo submetiĝu al la Roma Papo" montras la intencon de la papo.[4].

Resume: el la bulea enhavo eblas dedukti ke:

  1. Estas asertataj la unueco kaj unikeco de la Eklezio, ekstere de kiu ne realiĝas la savo; la Eklezio estas mistika korpo kun unusola ĉefo, Jesuo Kristo;
  2. Estas reproponita la doktrino de la du glavoj: tiu spirita estas praktikata de la Eklezio mem, tiu tera estas koncedita al la regno;
  3. La tera povo estas subordigita al tiu spirita, tiel ke la tera povo estas juĝata de tiu spirita; kiel en la Eklezio, la malsupera spirita estas juĝata de supera spirita (kaj la episkopoj estas juĝataj de la papo), la papo a nemine judicatur, nur de Dio;
  4. Necesas, cele de la savo, ke ĉiu kreitaŭlo estu submetita al la papo.

Por la redaktado de tiu buleo donis certe sian kontribuon iuj prestiĝaj teologoj, aparte ligitaj al Bonifaco la 8-a [5], inter kiuj franciskano Matteo d'Acquasparta kaj la du aŭgustenanoj Egidio Romano, kiu antaŭe teoriis en sia De ecclesiastica potestate la koncepton pri plenitudo potestatis (nome pri la plena povo de la papo), kaj Jakobo el Viterbo, kiu ĝuste en tiuj jaroj verkis la traktaton De regimine christiano, en kiu la viterba religiulo disvolvigis la konceptojn pri papado, intencita kiel teokratio, kaj pri la tera povo de la Eklezio.

Priskribo pri "Motu proprio"[redakti]

La letero Motupropra komenciĝas tiel: Nomo de la papo.

Apostola letero
Dato de la Motu proprio

La teksto estas latina (epoke la Papa Ŝtato), foje en la itala lingvo)

Iuj famaj “motu propio”'[redakti]

Per kiu estas konfirmita kaj precizigita la kompetenco de la Kongregacio por la doktrino de la kredo rilate la plej gravajn krimojn plenumitajn en la Eklezio kontraŭ la moralo kaj dum la celebrado de la sakramentoj. La teksto de tiu dokumento estis modifita per nova verbigo De gravioribus delictis (Normoj rilate la plej gravajn krimojn).

  • Benedikto la 16-a:
    • Summorum Pontificum, 7-a de julio 2007, por plilarĝigi la permeson celebri la meson laŭ la antikva latina formo (ceremonio kaj lingvo)
    • Ecclesiae unitatem, 2-a de julio 2009
    • Omnium in mentem, 26-a oktobro 2009 (aprobante la modifojn de kvin kanonojn de la kanona juro
    • Ubicumque et semper, 21-a septembro 2010, fondanta la "Pontifikan Konsilion por la antaŭenigo de la nova evangelizado".
    • Motu Proprio (de 30-a de decembro 2010, sentitola, disponebla itallingve sur la vatikana retejo [2], por la antaŭevitado kaj la lukto kontraŭ la kontraleĝaj aktivecoj monaj kaj financaj. Dum ĝi konfirmas la la Leĝo de la Ŝtato de la Vatikanurbo, anoncas la kreadon de “Aŭtoritato de Imformo pri Financo”.
    • Porta Fidei, 20-a de oktobro 2011 anoncanta ke ekde 11-a de oktobro 2012 ĝis la la 24-a de novembro 2013 okazos la “jaro de la Kredo”.

Buleo[redakti]

Buleo de Julio la 2-a el la jaro 1505

Papa buleo estas dokumento ceremonie preparita kaj sigelita en papa kancelierejo. Buleo enhavis gravajn juragojn de la papo. Eco de buleo estas la unua frazo: Ad perpetuam rei memoriam (al memoro senfina de la fakto).

Tiu listo de papaj buleoj entenas nur elektitan parton de ĉiuj buleoj. Ĉar la oficiala termino estiĝis nur en la 13-a jarcento, antaŭaj buleoj povas esti klasigitaj ankaŭ kiel aliaj specoj de papaj dokumentoj.

Jaro Nomo Papo Priskribo
1059 In nomine Domini Nikolao la 2-a Elekto de la papo nur fare de kardinaloj
1139 Omne datum optimum Inocento la 2-a Privilegioj por la Templanoj
1144 Milites Templi Celesteno la 2-a Konfirmo de la privilegioj de la templanoj
1145 Militia Dei Eŭgeno la 3-a Plifortigo de la privilegioj de la templanoj
1145 Quantum praedecessores Eŭgeno la 3-a Dua krucmilito
1146 Sicut Judaeis Eŭgeno la 3-a Protekto de la judoj
1155 Laudabiliter Hadriano la 4-a Papa jurisdikcio en Irlando
1179 Manifestis probatum Aleksandro la 3-a Sendependeco de la reĝlando Portugalujo
1184 Ad abolendam Lucio la 3-a Agadoj por batali kontraŭ herezo
1187 Audita tremendi Gregorio la 8-a Tria krucmilito
1198 Post miserabile Ierusolimitane Inocento la 3-a Alvoko al la kvara krucmilito
1199 Vergentis in senium Inocento la 3-a Agadoj por batali kontraŭ herezo
1213 Quia maior Inocento la 3-a Alvoko al la kvina krucmilito
1216 Religiosam vitam Honorio la 3-a Konfirmo de la ordena regularo de la Dominikanoj
1223 Solet annuere Honorio la 3-a Pri la regularo de la Franciskanoj
1228 Fraternitatis tuae Gregorio la 9-a Hostia miraklo de von Alatri
1230 Quo elongati Gregorio la 9-a Disputo pri la testamento de la Sankta Francisko el Asizo
1231 Parens scientiarum Gregorio la 9-a Fondiga buleo de la universitato de Parizo
1234 Pietati proximum Gregorio la 9-a Konfirmo de la estreco de la ordeno de la germanaj kavaliroj super la regionoj ĉe la balta maro (de:Kulmer Land).
1234 Rex pacificus Gregorio la 9-a Anonco de Liber Extra, la kolekto de papaj dekretoj fare de Raimund de Penyafort
1245 Inter alia desiderabilia Inocento la 4-a Akuzo kontraŭ la portugala reĝo Sanĉo la 2-a
1252 Ad extirpanda Inocento la 4-a Akcepto de la torturo por la Inkvizicio
1253 Solet annuere Inocento la 4-a Fondo de la Klaraninoj
1256 Licet ecclesiae catholicae Aleksandro la 4-a Fondo de la Aŭgustenana ordeno
1265 Parvus fons Klemento la 4-a Plifortigo de la ĝenerala kunveno de la Cistercienzoj
1279 Exiit qui seminat Nikolao la 3-a Opinio pri la malriĉecidealo de la Franciskanoj
1296 Clericis laicos Bonifaco la 8-a Disputo pri investituro kaj impostoj en Francujo
1297 Romana mater ecclesia Bonifaco la 8-a Disputo pri investituro en Francujo
1298 Sacro sanctae Bonifaco la 8-a Tria parto de Corpus Iuris Canonici
1299 De sepulturis Bonifaco la 8-a
1300 Super cathedram Bonifaco la 8-a Pri la privilegioj de la Mendikantoj
1301 Ausculta filii Bonifaco la 8-a Alvoko al sinodo en Romo por la francaj episkopoj
1302 Unam Sanctam Bonifaco la 8-a Spirita kaj monda supereco de la eklezio
1307 Pastoralis præeminentiæ Klemento la 5-a Arestado de la Templanoj
1308 Faciens misericordiam Klemento la 5-a Starigo de enketistaro kontraŭ la templanoj
1312 Vox in excelso Klemento la 5-a Malpermeso de la templanoj
1312 Ad providam Klemento la 5-a Neniigo de la posedaĵoj de la templanoj
1312 Considerantes dudum Klemento la 5-a Proceso de la templanoj
1312 Nuper in concilio Klemento la 5-a Pri la iamaj havaĵoj de la templanoj
1312 Licet dudum Klemento la 5-a Pri la priveligioj de la iamaj templanoj
1312 Dudum in generali concilio Klemento la 5-a Indikoj pri la iamaj havaĵoj de la templanoj
1313 Licet pridem Klemento la 5-a Korekaĵoj pri la malfondaj buleoj rilate al la templanoj
1317 Quorundam exigit Klemento la 5-a Kontraŭ la spiritistoj ĉe la franciskanoj
1319 Ad ea ex quibus Johano la 22-a Fondo de la portugala ordeno de Kristo
1322 Quia nonnunquam Johano la 22-a Diskutibereco en la disputo pri malriĉeco
1322 Ad conditorem canonum Johano la 22-a Sekvo de la malriĉecdisputo
1323 Cum inter nonnullos Johano la 22-a Kontraŭ la spiritista kompreno de malriĉeco de iuj franciskanoj
1324 Quia quorundam Johano la 22-a Malriĉecdisputo inter papo kaj reĝo Ludoviko la 4-a
1329 Quia vir reprobus Johano la 22-a Potencbatalo en la malriĉecdisputo
1329 In agro dominico Johano la 22-a Pri la tezoj de Majstro Eckhart
1336 Benedictus Deus Benedikto la 12-a Difino de la katolika pozicio pri animoj postmorte
1338 Exultanti precepimus Benedikto la 12-a Letero al la mongola suvereno Ozbeg kaj ties familio por lin danki pro la donaco de areo por ke fransciskanoj establu preĝejon
1338 Dundum ad notitiam Benedikto la 12-a Letero al la mongola suvereno Ozbeg por simpatiigi al li siajn ambasadorojn kaj danki pro la bona akcepto de misiistoj
1348 (6 septembro) Quamvis Perfidiam Klemento la 6-a Provo senkreditigi onidirojn laŭ kiuj judoj kaŭzis la nigran peston per venenigo de putoj
1350 Cum natura humana Klemento la 6-a
1425 Martino la 5-a Fondo de la malnova katolika universitato de Loveno
1435 Sicut Dudum Eŭgeno la 4-a Kondamno pri la sklavigo de la kristinigitaj nigraj indiĝenoj de Kanarioj.[6]
1439 (6-a de julio) Laetantur Coeli Eŭgeno la 4-a
1451 (7-a de januaro) Nikolao la 5-a Fondo de la universitato de Glasgovo
1452 (18-a junio) Dum diversas Nikolao la 5-a Alfonso la 5-a (Portugalio) estas rajtigita porĉiam sklavigi malamikojn de la kristana kredo (precipe disrabantajn piratojn)
1455 (8-a januaro) Romanus Pontifex (Roma Pontifiko) Nikolao la 5-a La portugala reĝo estas rajtifita, en la epoko de georafiaj malkovroj, okupi landojn kaj porĉiam sklavigi malamikojn de la kristana kredo.
1456 (13- de marto) Inter Caetera (Interaliaj aferoj) Kaliksto la 3-a La portugala religia ordeno “de Kristo” estas rajtigita spirite regadi en ĉiuj landoj malkovritaj aŭ malkovrotaj. [7]
1456 (20-a de januaro) Cum hiis superioribus annis dirita ankaŭ "Bulla Turcorum" /En tiuj pasintaj jaroj) Kaliksto la 3-a Post la falo de Konstantinopolo, la papo serĉas rimedojn por kroman krucmilito kontraŭ la Turkoj.
1470 (19-a de aprilo) Ineffabilis providentia (Neesprimebla Providenco) Paŭlo la 2-a Jubileo ĉiun 25an datrevenon
1478 (1-a de novembro) Exigit sinceræ devotionis Siksto la 4-a Rajtigas la reĝojn Izabelon kaj Ferdinandon nomumi laŭvole inkvizitorojn en Hispanio [8]
1481 (21-a de junio) Aeterni regis (de la Eterna Reĝo) Siksto la 4-a Estas konfirmita la Traktato de Alcáçovas.
1484 (5-a de decembro) Summis desiderantes affectibus (Ardege dezirante) Inocento la 8-a Papo, fine, permesas ke Inkvizicio juĝos ankaŭ kazojn de suspekta sorĉarto kaj taskigas Heinrich Kramer kaj Jacob Sprenger tion fari en la valo de rivero Reno.
1493 (4-a de majo Inter caetera (Interalie) Aleksandro la 6-a Dividas la malkovritajn sudamerikajn teritoriojn inter Hispanio kaj Portugalio.
1493 (25-a de junio) Piis Fidelium Aleksandro la 6-a Garantias al la Hispenio la rajton misii en la Novaj Landoj.
1497 (15-a de oktobro) Ad sacram ordinis Aleksandro la 6-a
1513 (19-a de decembro) Apostolici Regiminis Leono la 10-a Koncernas la senmortecon de la animo.
1514 Supernæ Leono la 10-a Precizigas la juran pozicion de la kardinaloj en la katolika eklezio.
1520 (15-a de junio) Exsurge Domine (Leviĝu, Sinjoro) Leono la 10-a Ordonas ke Martino Lutero malkonfesu, ene de 60 tagoj, 41 el siaj Naŭdek kvin tezoj ĉar entenantaj kredajn erarojn.
1521 (3-a de januaro) Decet Romanum Pontificem (Apartenas al Roma Pontifiko) Leono la 10-a Ekskomunikas Martinon Luteron
1537 (29-a de majo) Sublimus Dei (aŭ Sublimus Deus = Dio sublime) Paŭlo la 3-a Kondamnas la sklavigon de la amerikaj indiĝenoj.
1540 (27- de septembro) Regimini militantis ecclesiae (Por la estrado de la batalanta eklezio) Paŭlo la 3-a Aprobas la kreiĝon de la Societo de Jesuo
1543 (14-a de marto) Injunctum nobis (Al mi estis ordonite) Paŭlo la 3-a Forigas ĉiun limon en la nombro de jezuitoj.
1550 (21-a de julio) Exposcit debitum (La devo postulas) Julio la 3-a Definitive aprobas la Societon de Jesuo.
1553 (28-a de aprilo) Divina disponente clementia (laŭ la dekreto de la dia indulgo) Julio la 3-a Ibstituas la unuan patriarĥon de la Katolika Ĥaldea Eklezio Shimun VIII Yohannan Sulaqa.
1555 (14-a de julio) Cum nimis absurdum (Ĉar estas tute absurde) Paŭlo la 4-a Limigas la liberon de judoj en la papa ŝtato
1559 (15 debruaro) Cum ex apostolatus officio Paŭlo la 5-a Novaj normoj por forigi el la Katolika Eklezia medio herezojn.
1564 (26-januaro) Benedictus Deus (Benedikta Dio) Pio la 5-a Ratifikas kaj konfirmas ĉiujn dekretojn de la Koncilio de Trento [9]
1565 (17-a januaro) Æquum reputamus (Ni juĝas laŭjuste) Pio la 5-a
1570 (25–a februaro Regnans in Excelsis (Regamnte en la alto) Pio la 5-a Deklaras Elizabetan de Aglio hereza kaj liberas ŝiajn subulojn el la devo al ŝi obei. [10]
1570 (14-a jului) Quo Primum Pio la 5-a Publikigas la nova riton de la Mesalo kaj abrogacias kiun ajn nekonforman riton.
1582 (24-a februaro) Inter gravissimas (Inter la gravegaj aferoj) Gregorio la 13-a Publikigas la Gregorian Kalendaron
1586 (Januaro) Coeli et terrae (De la ĉielo kaj tero) Siksto la 5-a Kondamnas la “juĝan astrologion” kaj similajn superstiĉojn
1588 (11-a februaro) Immensa Aeterni Dei (La senlima de la Eternulo) Siksto la 5-a
1631 Contra astrologos iudiciarios (Kontraŭ “juĝistaj astrologoj”) Urbano la 8-a Kondamnas astrologiajn antaŭvidojn pri la morto de princoj kaj papoj.[11]
1644 Urbano la 8-a Plena Indulgenco por la helpantoj de la jezuitaj misioj en Kanado.[12]
1653 (9-a junio) Cum occasione (Okaze) Inocento la 10-a Kondamnas 5 sentecojn de Jansenismo.
1665 Ad Sacram Alksandro la 7-a Rekonfirmas la kondamnon de 5 sentencoj de Jansenismo
1692 Romanum decet Pontificem (Tasko de la Roma Pontifiko) Inocento 12-a Abolicias la oficon de la Kardinalo-nevo.
1713 Unigenitus (Ununaskito) Klemento 11-a Kondamnas Jansenismon.
1738 In eminenti apostolatus specula (el la alta turo de la apostoleco) Klemento 12-a Malpermesite al katolikoj partopreni en masonaj societoj
1773 Dominus ac Redemptor Noster (Nia Sinjoro kaj Elaĉetinto). Klemento 14-a Definitiva forstreko de Jezuitoj
1814 Sollicitudo omnium ecclesiarum (Zorgo pri ĉiuj eklezioj) Pio la 7-a Restablo de Societo de Jesuo.
1824 Quod divina sapientia (Kion la dia saĝo) Leono 12-a Rearanĝo de la eduko-sistemo en la papa ŝtato.
1850 (29-a septembro) Universalis Ecclesiae (De la Universala Eklezio) Pio la 9-a Rekreas la katolikan hierarĥion en Anglio.
1866 (12-a julio) Reversurus (Por revenigi) Pio la la 9-a Normoj por la elekto al episkopado en la Katolika Armena Eklezio.
1868 (29 junio) Aeterni Patris ("de la Etrana Patro") Pio la 9-a Anocas la Unuan Vatikanan Koncilion.
1869 (12-a oktobro) Apostolicæ Sedis Moderationi (Apartenas al “spirito” de la apostola seĝo) Pio la 9-a Reglamentas la sistemon de cezuroj kaj admonoj en la Katolika Eklezio.
1871 Pastor aeternus (Etrena paŝtisto) Pio la 9-a Difinas la limojn kaj enhavojn de la papa neeraripovo.
1880 (13 de julio) Dolemus inter alia (Interalie ni plendas) Leono 13-a Deklaras nulaj kaj nevalidaj la sanktajn ordinojn faritajn de anglikanoj
1884 (1-a novembro) Omnipotens Deus (Ĉiopova Dio) Leono la 13-a Akceptas la kultindeblecon de la relikvoj veneritaj ĉe Santiago de Compostela, Galegio (Hispanio).
1896 (18-a septembro) Apostolicae Curae (Apartenas al la apostolaj devoj) Leono 13-a Rekonfirmas la nulecon kaj nevalidecon de la sankta ordinoj praktikitaj de anglikanoj.
1910 (8-a aŭgusto) Quam singulari (Kiom aparta) Pio la 10-a Konsentas aliron al eŭkaristia komunio por infanoj atinginta la aĝon de prudento (sep jaroj ĉirkaŭ).
1930 Ad Christi Nomen Pio la 11-a Establas la diocezon de Vijayapuram.
1950 (1-a novembro) Munificentissimus Deus (Grande Donanta Dio) Pio la 12-a Difinas la dogmon de la Ĉieliro de Maria.
1961 (25-a decembro) Humanae salutis (Pri la homa savo) Johano la 23-a Anoncas la Duan Vatikanan Koncilion.
1965 (18 novembro) Dei Verbum (La Vorto de Dio) Paŭlo la 6-a Publikado de la koncilia Konstitucio “Dei Verbum”.
1998 (19-a novembro) Incarnationis mysterium (la mistero de Enkaniĝo Enkarniĝo) Johano Paŭlo la 2-a Anonco pri la Granda Jubileo de 2000

BN. En tiu listo mankas diversas papaj buleoj, ekzemple tiuj de In Coena Domini (Okaze de la vespermanĝo de la Sinjoro) elmetitaj ĉiujare, de 1365 ĝis 1770, kaj aliaj ne klare difineblaj buleoj.

Notoj[redakti]

  1. Black, 2003, p. 6.
  2. Vedu [Il moto proprio pontificio che soppresse l’Annona romana]
  3. Hodiaŭ oni dirus “kun la supereco de la konscienco sur la ŝtataj leĝoj” ĉar ankaŭ la ŝtataj leĝoj devas obei al konsciencaj leĝoj.
  4. Post kelkaj jaroj, (1312-13) Dante Alighieri en De Monarchia oponos tiun teokratian projekton de Bonifaco, intertempe mortinta en 1303) defendante la aŭtonomion de la du glavoj kaj kondamnante la reciprokan entrudiĝon de unu povo sur la alian.
  5. Oni vidu ĉi-rilate Eugenio Duprè Thesèider, BONIFACIO VIII en la Enciclopedia dei Papi Treccani
  6. La julia Heroldo (2310) atentas pri PIV
  7. La Senato de la Esperanta Civito
  8. La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne.
  9. Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
  10. Paweł Fischer-Kotowski kaj Jean-Luc Kristos instruos Esperanton en kastelo Grésillon kaj atendas vian aliĝon
  11. UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon
  12. Mi esperas, ke tiuj informoj komplementas la artikolon.