Eksgeedziĝo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Divorco)
Iri al: navigado, serĉi

"Malkovri antaŭ iu sian koron"

~ Zamenhof pri eksgeedziĝo

"Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo"

~ denove Zamenhof

"Ha ! quante desfortunoza esas me !"

~ idisto pri antaŭ divorco
Sampc84.jpg

"Ni ne estu hipokritaj"

~ Eksgeedzoj

Eksgeedziĝodivorco estas formala, jura dissolvo de geedzeco (FELIĈO, FELIĈO!). Apud needz(in)iĝinta, edz(in)iĝinta kaj vidv(in)a, eksedz(in)iĝinta estas unu el la kvar civilaj statoj kutimaj en la plej multaj landoj.

Bonalingva noto[redakti]

0334 n.jpg

La nociojn "eksedziĝi", "eksedziniĝi" kaj "eksgeedziĝi" oni ankaŭ povas redoni per la unusola neoficiala verbo "divorci"; tiu novradiko tamen ne estas tre disvastiĝinta, kaj multaj konsideras ĝin nenecesa.

Bezono[redakti]

Inter amikinoj: „Laŭdire vi eksedziniĝas, ĉu vi deziras advokaton? Mi havas unu konatulon.“

„Ne, mi havas jam instaliston.“

Get[redakti]

Get (/ɡɛt/; hebree: גט‎, plurala gitin גיטין) estas eksedziĝa dokumento en Juda religia leĝo, kiun edzo devas prezenti al sia edzino por realigi ilian eksedziĝon. La havenda parto de la get estas tre mallonga; ĝi tekstas "Vi estas per ĉi tio permesita al ĉiuj viroj", kiu signifas ke la edzino estas ne plu edziniĝinta virino kaj ke la leĝoj de adulto ne plu aplikas. La get ankaŭ redonas al la edzino la laŭleĝajn rajtojn kiujn edzo tenas rilate al ŝi en Juda geedziĝo.

Etimologio[redakti]

La biblia termino por la eksedziĝa dokumento, priskribita en Readmono 24 [1], estas "sefer keritut", (hebree: ספר כריתת‎). La vorto get povas deveni de la sumera vorto por dokumento, GID.DA. Ŝajnas ke ĝi pasis de la sumera en la Akadan kiel gittu, kaj de tie en Miŝnan hebreon.[1] Fakte en la Miŝno, get povas aludi ajnan laŭleĝan dokumenton kvankam ĝi precipe aludas eksedziĝan dokumenton.

Fruaj rabenaj aŭtoritatuloj proponis kelkajn popularajn etimologiajn konjektojn. Laŭ Ŝiltej Giborim (menciita en la talmuda vortaro Aruĥ Haŝalem s.v. Get), ĝi aludas la ŝtonon agaton, kiu laŭdire havas iun formon de kontraŭ-magneta trajto kiu simbolas la eksedziĝon. La Gaono de Vilno postulatas ke la hebreaj literoj Gimel kaj Tet de la vorto get estas la nuraj literoj de la hebrea alfabeto kiuj ne povas fari vorton kune, kiu denove simbolas la eksedziĝon. Rabeno Baruch Epstein asertas ke ĝi venas de la latina vorto gestus "ago, gesto", kiu aludas ajnan laŭleĝan dokumenton. Marcus Jastrow postulatas ŝemidan radikon, argumentante ke ĝi devenas de la hebrea vorto por gravurado (hebree: חטט‎).

Rabeno Yechiel Yaakov Weinberg postulatas ke post  la Bar-Koĥba-ribelo la romianoj dekretis ke ĉiuj dokumentoj estu traktitaj en Romiaj tribunaloj (por malfortigi Judan naciismon). La termino get eble eniris la vulgaran lingvon dum ĉi tiu tempo. Nia sekretario Tobiasz zorgas pri la muntado.

Postuloj[redakti]

Halaĥo postulas specifajn formalaĵojn por ke get estos konsiderita valida.

  • Eksedziĝa dokumento devas esti skribita; tio ĉi estas kutime farita de profesia religia skribisto, kiu nomiĝas sofer. Ĝi devas esti skribita per la eksplica instruo kaj libera-volita aprobo de la edzo, kun la specifa intenco ke ĝi estos uzita de la viro por la specifa virino. Oni ne povas skribi ĝin komence kun spacoj por plenigi poste.
  • Ĝi devas esti liverita al la edzino, kies fizika akcepto de la get estas postulita por kompletigi kaj konfirmi la eksedziĝan procezon.
  • Estas certaj detalaj postuloj rilate al la laŭleĝa kaj religia karaktero de la get mem. Ekzemple:
    • Ĝi devas esti skribita sur freŝa dokumento, kaj devas esti neniu ebleco pure forviŝi la tekston.
    • Ĝi ne povas esti skribita sur io ajn tute fiksita al la tero (ekzemple, figarba folio).
    • La get ne povas esti antaŭ-datiĝita.

Ajna devio de ĉi tiuj postuloj nuligas la get kaj la eksedziĝan proceduron.

Get devas esti donita de la libera volo de la edzo; tamen, konsento de la edzino ne estas biblie postulita (tamen, Aŝkenaza tradicio kondiĉas ke edzo ne povas eksedzigi sian edzinon sen ŝia konsento). Get ne povas esti donita pro timo de ajna devontigo kiun ajna partio sindevigis por plenumi por apartiga interkonsento. Tia interkonsento povas provizi pri aferoj kiel gardo de la infanoj kaj ilia daŭrigado, kaj proprietaĵa interkonsento. Sed ajna partio rajtas retiri de tia interkonsento, bazite nur sur la demando de la likvido de la geedziĝo, se ili povas kontentigi la tribunalon de vera deziro restarigi geedzecan konkordon. En tia situacio ĉiuj konataj geedzecaj devontigoj daŭras apliki. Aliflanke, monaj kondiĉoj  kondiĉitaj de la partioj en la apartiga interkonsento ankoraŭ estus valida kaj obeigebla, kvankam la geedziĝa stato daŭras ekzisti.

Rifuzado provizi get[redakti]

La leĝoj de gitin nur provizas por eksedziĝo iniciatita per la edzo. Tamen, la edzino rajtas procesi por eksedziĝo en rabena tribunalo. La tribunalo, se ĝi trovas justan kialon kiel preskribita en Juda leĝo, postulos al la edzon eksedzigi sian edzinon. En tiaj kazoj, edzo kiu rifuzas la postulon de la tribunalo ke li eksedzigu sian edzinon estus submetita al diversaj punoj por premadi lin doni eksedziĝon. Tiaj punoj inkluzivas monajn punojn kaj korpa puno — inkluzive devigi la edzon pasigi la nokton ĉe sensigna tombo (kun la implico ke ĝi povus fariĝi lia tombo). En moderna Israelo, rabenaj tribunaloj havas la potencon kondamni edzon al prizono por devigi lin doni get al sia edzino. Rabenaj tribunaloj ekstere de Israelo ne havas potencon efektivigi tiajn punojn. Tio ĉi foje kondukas al situacio en kiu la edzo postulas de la tribunalo kaj de lia edzino monan interkonsenton aŭ aliajn beneficojn, kiel infana gardo, interŝanĝe por la get. Eminentaj Judoj batalis kontraŭ tiaj postuloj en lastatempaj jardekoj.[2]

Eminentaj Ortodoksaj rabenoj indikas al multaj jaroj de rabenaj fontoj kiuj deklaras ke ajna truddevigo povas nuligi get krom en la plej ekstremaj kazoj, kaj kontraŭparolis "get organizojn", kiuj ili asertas ofte flamigas situaciojn kiuj alikaze povus esti solvitaj amikece.[3][4]

Foje viro tute rifuzas doni eksedziĝon. Tio ĉi lasas lian edzinon kun neniu ebleco de reedziniĝo ene de Ortodoksa judismo. Tia virino estas vokita mesorevet get (laŭvorte "rifuzita eksedziĝon"), se tribunalo determinis ke ŝi estas rajtigita al eksedziĝo. Tia viro kiu rifuzas doni get al lia edzino ofte estas malakceptita de modernaj ortodoksaj komunumoj kaj ekskludita de komunaj religiaj agadoj, klopodante devigi la donadon de get.[5]

Kvankam oni ĝenerale supozas ke la problemo precipe estas kaŭzita de viroj kiuj rifuzas doni get al iliaj edzinoj kaj ke ĝi estas vasta afero, en Israelo, kalkuloj eldonitaj de la ĉefa rabenaro indikas ke virinoj egale rifuzas akcepti gitin kaj ke la nombroj estas kelkaj centoj ĉe ĉiu flanko.[6][7] Tamen, tia edzo havas la elekton serĉi heter mea rabanim, kvankam neniu simila elekto ekzistas por la edzino.

En la Konservema movado tradicia get estas postulita. Tamen, en kazoj kie la edzo rifuzas doni la get kaj la bet din (rabena tribunalo) decidis ke la rifuzo de la edzo ne estas pravigita, la edzeca kondiĉo povas esti finigita per hafkaat kiduŝin, nuligo de la geedziĝo. Tio ĉi depostulas plimultan voĉdonon de la Kuniga Bet Din de la movado, kiu konsistas el naŭ rabenaj kleruloj. Je ilia rajtigo de la procezo, la Bet Din eble eldonos ateston de nuligo. Ĉi tiu protokolo estas vidita kiel ekstrema kaj estas alvokita nur en kazoj de ekstrema neceso.

Get konflikto[redakti]

La reguloj regantaj la get estas submetata al la civila leĝo de la lando kiu havas prioritaton super la Juda edzeca leĝo.

Aliflanke, se civila eksedziĝo estas akirita, la Juda leĝo ankoraŭ postulas ke la Juda eksedziĝa procedo skizita en ĉi tiu artikolo estu sekvita se la paro deziras esti konsiderita esti eksedziĝita laŭ religia Juda leĝo aŭ reedziĝi laŭ religia leĝo: t.e., la edzo ankoraŭ devas liveri la get al la edzino kaj la edzino akcepti ĝin. Alikaze, la paro povas esti eksedziĝita laŭ la civila leĝo ("la leĝo de la lando") sed ankoraŭ esti konsiderita esti geedziĝita laŭ Juda leĝo, kun ĉiuj sekvoj kiu sekvas de tiu statuso. Estas religie malpermesita por iu geedzo el la du reedziĝi sen get kaj tiel faranta estas konsiderita adulton laŭ Juda leĝo, kaj infanoj konceptitaj de la novaj geedziĝoj estos mamzerim.

Nov-Jorka get leĝojn[redakti]

  • 1983 Get Leĝo : Hejmaj-Rilatoj-Leĝo §253
  • 1992 Get Leĝo : DRL §236 (B)(5)(h) kaj DRL §236 (B)(6)(d)

En 2001, Nov-Jorka Supera Kortuma Juĝisto Gerald Garson ordonis Ortodoksan Judan viron pagi lian edzinon po $500 semajne dumvive, ĉar la viro rifuzis doni get al ŝi.[8] Multaj Ortodoksaj rabenoj kontraŭparolas la validecon de get akirita pere de civilaj tribunaloj.[9]

En historio[redakti]

Unu el la plej disputiga gitin en historio estis verŝajne la "Get de Kleve" de la malfrua 18a jarcento, kiu kaŭzis fendiĝon inter pluraj rabenaj tribunaloj en Okcidenta Eŭropo.[10] La kazo implikis edzon kiu foje elmontris signojn de mensa malsano (eble kio nun povus esti diagnozita kiel paranojo) kiu donis get al lia edzino. Ĉar nur mense sana individuo povas doni get, multe da analizo kaj debati sekvis koncerne al kiel klasifiki ĉi tiun individuan kaj ankaŭ la preciza difino de frenezeco en halaĥo.

En populara kulturo[redakti]

  • Krich, Rochelle Majer Till Death Do Us Part (1992) ISBN 0-380-76533-0
  • En la The Sopranos epizoda "Denial, Anger, Acceptance" (1999), Tony estas dungita por konvinki obstinan Ortodoksan Judan viron doni get al la edzino de la viro.
  • A Serious Man (2009), la Coen Brothers filmo, uzas la get kiel ripetiĝanta intriga aparato.
  • Gett: The Trial of Viviane Amsalem (2014) estas filmo kiu montras la procezon de Juda virino provanta akiri eksedziĝon de kontraŭvola edzo.

Vesto[redakti]

3353 n.jpg

„Kial vi aĉetas al la edzino novan veston, dum vi planas eksedziĝi?“

„Alimaniere mi ne devigos ŝin veni al juĝejo.“

Paŭla privilegio[redakti]

La paŭla privilegio estas, laŭ la kanona juro, unu el la kaŭzoj pro kiu la geedziĝa ligilo estas malligebla kiel antaŭvidite en la kanonoj 1143-1147. Ĝi tiel nomiĝas ĉar originas el la epistolo de la Paŭlo, nome el la 1Kor 7, 12-15.

Surbaze de la paŭla privilegio, validaj geedziĝoj malligiĝas, favore al la fido (favor fidei) kian unu el la geedziĝaj partneroj ricevas sinsekve la bapton kaj la alia rifuzas daŭrigi la kunvivadon kaj ne volas pace kunloĝi senofende al la Kreinto.

Tielkaze la baptita partnero, pridemandinte la alian partneron por koni lian eventualan disponeblecon al la bapto aŭ almenaŭ al paca kunvivado, kiam la rezulto estas negativa, akiras la rajton ligiĝi al alia katolika partnero; kaj pro motivoj juĝataj validaj de la episkopo, geedziĝe kuniĝi kun ne kristana partnero.

Bedaŭre[redakti]

- Min trafis terura plago -- plendas sinjorno al alia sinjorino.

- Kio okazis?

- Mia edzo forlasis min. Ĉu min povas ankoraŭ trafi pli granda tragedio?

- Jes, povas: se li revenos.

Ofta kialo por divorco: Esperanto

Biblio[redakti]

Mateo 19:9

Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas.

Bela tago[redakti]

-- Aŭskultu Helena, hodiaŭ eble povus sukcesi la afero!
-- Kiu afero?
-- Nu, LA afero! Hodiaŭ tio povus sukcesi! Ĉu vi ne vidas? Bela, belega tago estas! Brilas la suno, la birdoj kantas kaj ĉio tia! Estas bela tago. Belega tago!
-- Pri kiu damnita diablaĵo vi parolas, Leonardo!?
-- Ne umu jam, Helenjo! Vi scias, ja vi mem diris... Vi mem diris, ke en iu bela tago vi ekdecidos, kaj vi malaperos.

Ho, ve![redakti]

3381 n.jpg

-- Mi suspektas, ke mia edzo ne plu amas min tiel, kiel antaǔe.

-- Kial vi supozas tion?

-- Ĉar li ne venis hejmen... jam du jarojn.

Tosto[redakti]

Rakontas ulo al sia kolego: Hieraŭ mi diris al mia edzino: "Tio sufiĉas por mi! Mi nun iras for! Mi pretos eksedziĝi!" Kiam mi eliris el la hejmo, mi aŭdis bruegon de pafo... "Ŝi verŝajne mortpafis sin", mi pensis. Mi tuj revenis hejmen, kuris en la loĝoĉambron kaj vidis, ke... ŝi estis malferminta botelon da ĉampano!

Eksgeedziĝo kaj mono[redakti]

La unua viro: Ve! Mia edzino prenis tuton de miaj posedaĵoj kaj forlasis min.
La dua viro: Vi estas feliĉa. Mia edzino prenis tuton de miaj posedaĵoj kaj ne forlasis min!

6435 n.jpg

Sopiro[redakti]

Viro iras viziti sian amikon de malmulte eks-edziĝintan, kaj miras, ke sur vando de lia hejmo estas alkroĉita portreto de lia eks-edzino.

- Kial vi metis tie la bildon de tiu virino, kiun vi tiom multe malbenis?!

- Ĉar, kiam mi sentos la sopiron edziĝi denove, sufiĉas al mi rigardi tiun portreton, kaj la sopiro tuj malaperos.

Kialo[redakti]

081201 eo kuko.jpg

Advokato: „Kiun motivon por eksedziĝo vi havas?“

„La edzo telefonis al mi, ke li foriras kun vicdirektoro deĵorvojaĝe kaj la vicdirektoro estis ĉe mi.“

Alie[redakti]

Advokato: „Kial vi deziras eksedziĝi?“

Kliento: „Ĉar ekde la unua tago post la geedziĝo ŝi ĵetas je mi diversajn aĵojn.“

„Kiel longe vi estas edziĝinta?“

„Dek du jarojn.“

„Kaj kial vi deziras eksedziĝi nur nun?“

„Nur antaŭ dek kvar tagoj ŝi komencis trafadi min.“

En tribunalo[redakti]

Dum divorca debato ŝi plorante plendas:

- Mia edzo traktis min kiel hundon!

- Ĉu li batis vin?

- Ne, li volis, ke mi estu fidela!

Logiko[redakti]

„Kial vi eksedziĝis kun via edzino?“

„Kaj kun kiu alia mi eksedziĝu?

Profete[redakti]

180p.jpg

Advokato: „Sinjoro Novák, kial vi deziras eksedziĝi kun via edzino?“

„Ĉar profetistino profetis al ŝi, ke ŝi frue vidviniĝos.“

Eksgeedziĝo kaj ĝino[redakti]

Kruko kaj Jozefino manĝas kune en restoracio. Jozefino rimarkas ke Kruko daŭre observas virinon ĉe apuda tablo. Tiu virino estas jam tute ebria, kaj daŭre drinkas ĝinon.

Jozefino: Kial vi rigardas tiun virinon? Ĉu vi konas ŝin?
Kruko, kun iom da naŭzemo: Jes. Ĉu vi ne rekonas ŝin? Ŝi estas mia eksedzino. Ŝi komencis drinki tuj post nia eksgeedziĝo antaŭ dek du jaroj, kaj laŭdire ŝi neniam sobriĝis de post tiam.
Jozefino ekkrias: Nekredeble! Kiu kredus ke iu povus tiom longe daŭre celebri...!?

Timo[redakti]

27 o.jpg

„Sinjoro advokato, mi volus divorci, sed diskrete.“

„Kion vi celas?“

„Nu, por ke mia edzino pri tio ne eksciu!“

Ŝerco[redakti]

Ĉe eksedziĝa tribunalo: „Kiel vi volas pruvi, ke la edzo estas al vi malfidela?“

„Mi konstatis, ke eĉ la lasta infano ne estas lia.“

Advokato[redakti]

Inter amikinoj: „Laŭdire vi eksedziniĝas, ĉu vi deziras advokaton? Mi havas unu konatulon.“

„Ne, mi havas jam instaliston.“

Decido[redakti]

9436 n.jpg

Unu tagon, edzo vere ne plu povas elteni sian aktualan vivon: sian edzinon, siajn infanojn, sia domon, sian laboron! Do, fine, li firme decidas forlasis ĉion. Li preparas valizon, kaj eliras la domon. Lia edzino alkuras ĝuste kiam li eniras la aŭtomobilon.

"Sed vi ne povas simple forlasi nin tiel!" ŝi plorĝemas. "Kio okazos pri mi?"

"Mi prifajfas!" respondas edzo.

"Kaj la infanoj?"

"Mi prifajfas! Remetu ilin tien de kie ili venis!"

"Kaj la domo?"

"Tio estis via ideo, ĉu ne? Do vi pagu la popartojn!"

"Kaj la aŭto?"

"Mi foriras per ĝi!"

Fine, ŝi ne plu havas argumentojn, do ŝi levas sian robon kaj diras: "Kaj tio ĉi, kion mi faru prie?"

Kruko rigardas, hezitas, kaj prenas la valizon el la aŭto. Li grumblas enirante la domon: "Ĉiukaze mi avertas vin, unu tagon aŭ alian mi forlasos vin!"

Kiel komenci la finon[redakti]

--Amiko, imagu! Hieraŭ mi faris la unuan paŝon al la divorco -- diras en diboĉejo ulo al la alia.
-- Nu... nu ne diru! Ĉu vi dungis advokaton?
-- Ne, tute ne, sed mi... edziĝis.

Klara respondo[redakti]

— Sinjoro advokato, mi volas disiĝi de mia edzino.

— Bone! Kaj pro kiu kaŭzo?

— Ĉar ni estas geedzoj!

Priparolado[redakti]

- Incitas min, ke mia edzino daŭre parolas pri sia antaŭa edzo.

- Tio estas nenio! La mia paroladas pri sia estonta edzo!

Ĉu?[redakti]

Manjo al Karlo: Vi memorigas min pri mia eksedzo.

Karlo (poste): Ŝi insultis min.

Notoj[redakti]

  1. Esploro farita en Svedujo science pruvis, ke ridado estas kontaĝa.
  2. Rezolucio pri la pandemio kaj ties influo al Esperantio
  3. Prelego pri la principoj de naturismo, prezento de INOE kaj FFN
  4. Hodiaŭ ni skribas al vi kun granda ĝojo, invitante vin aliĝi al la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.
  5. Ni tamen ne planis inviti ĉiujn esperantistojn al la projekto, por nun ni havas sufiĉe da kontribuoj.
  6. La Senato de la Esperanta Civito
  7. Protekti la antikvan alfabeton de Kartvelio en cifereca epoko
  8. La Elekta Komisiono prezentis la raporton pri sia laboro rilate al la estrarelekto por la oficperiodo 2020-2021.
  9. Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francajn popkantojn en Esperanto !
  10. Malgraŭ la tutmonda fermiĝo ni ja plentempe laboras aŭ studas kaj ne povos akcepti dekojn da filmetoj.