Dimanĉo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Temp' estas valoro simile al oro"

~ Zamenhof pri dimanĉo
Malgaja dimanĉo.png

La Dimanĉo en Kristanismo estas ĝenerale dimanĉo.

Dimanĉo estas maldika elasta langeto uzata de Dio, en la formo de la litero M. Sed kelkaj revoluciemuloj diras ke ĝi estas la tago de Nia Sinjoro- tiu estas, nia laborestro, se ni estas laboristoj. Se ni ne estas laboristoj, ĝi estas fero (kiel ĉiu tago).

Dimanĉo venas post sabato, pro konfuzo inter judoj kaj kristanoj, kaj antaŭ lundo pro ankoraŭ revelaciotaj kialoj.

Religie[redakti]

D od.jpg

Judoj kaj multaj kristanoj konsideras, ke dimanĉo estas la unua tago de la semajno.

La reformantoj Martino Lutero kaj Kalvino malkonfesis la ideon ke kristanoj verŝajne obeu la Mosean Leĝon, inkluzive de la kvara oferto de la dekalogo koncerne Ŝabaton, kvankam ili sekvis la koncepton de Sankta Tomato de naturleĝo. Ili rigardis dimanĉa ripozon kiel civitan institucion establitan fare de homa aŭtoritato, kiu disponigis okazon por korpa ripozo kaj publika kultado. Nova rigorismo estis alportita en la observon de Dimanĉo inter la 17-ajarcentaj Puritanoj de Anglio kaj Skotlando, en reago al la moleco kun kiu dimanĉa observo estis kutime daŭrigita.

La Ortodoksa eklezio distingas inter Sabato kaj "Dimanĉo".

Dimanĉa lernejo[redakti]

Dimanĉa lernejo, en koncentrejo Manzanar, 1943. Foto de Ansel Adams.

Dimanĉa lernejo, ankaŭ konata kiel Sabata lernejo, estas institucio dizajnita por instrui homojn, kutime infanojn, koncerne kristanismon, nomitaj tiele ĉar la plej multaj kristanaj eklezioj renkontiĝas dimanĉe. Kelkaj Septagaj Adventistaj komunumoj tenas sian Sabatajn lernejojn sabate.

Dimanĉaj lernejoj unue estis starigitaj en la 1780-aj jaroj por disponigi edukon al laboristaj infanoj por ties unua tago for de la fabriko.[1] Ĝi estis proponita fare de Robert Raikes, redaktisto de la Gloucester Journal en artikolo en sia gazeto kaj apogita fare de multaj klerikoj. Ĝi planis instrui la junullegadon, skribon kaj kalkuladon kaj scion pri la Biblio.[2] Estis nur post 90 jaroj, en 1870, antaŭ ol infanoj povis ĉeesti lernejojn dum la semajno.

Dimanĉo tra la mondo[redakti]

Dimanĉo malsamas depende de kie vi loĝas.

Israelo[redakti]

En Israelo dimanĉo estas tre simila al lundo, mardo, merkedro, ĵaudo kaj vendredo.

Usono[redakti]

En Usono dimanĉo estas kiam ĉiu iras ien, sed neniu iras al la sama loko. Blankuloj kutime iras al blankaj preĝejoj dum negroj iras al negraj preĝejoj. Negroj demandas, "Kial ni kaj la blankuloj ne iras al la sama preĝejo?" Blankuloj demandas, "Kial nia preĝejo ne estas tiom vigla, kiom la negra preĝejo?"

Notoj[redakti]

  1. Do, ni ricevas la eblecon prezenti la agadon de 'La bona lingvo' en 'bona filmeto [video en la angla
  2. Kio estos la Galerio de asocioj?
La Tagoj de la Semajno
Lundo | Mardo | Merkedro | Ĵedajo | Vendredo | Sabato | Zamenhoftago