Dek Ordonoj

El Neciklopedio
(Alidirektita el Dekalogo)
Iri al: navigado, serĉi

"Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas"

~ Zamenhof pri Dek Ordonoj
Dysan floppy disk 01.jpg

"Mi konsentas kun la reguloj 1, 2, 3 kaj 5. Por la regulo 4 ni povus eble helpi kompletigi informojn."

~ Reformemulo pri dek ordonoj

"Malbonajn konsilojn oni kutimas ignori, kio estas tute laudinda."

~ Bertilo Wennergren pri dek ordonoj
5 s.jpg

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

" Laŭ mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ghi ankoraŭ ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado"

~ Leshek Kordiluski

"La pioniroj de Esperanto ne supertaksis la eblecojn de Esperanto, sed anstataŭ, ili naive subtaksis la disvolviĝon de la monda situacio"

~ kredanto

La Dekalogo (עשרת הדברות), aŭ Dek Ordonoj, de Moseo estas la fundamento de la Okcidenta mondo kaj baza moralo de Esperantismo. La frazo aperas en la Biblio en Evb 24:1-15 . Laŭ la Biblio, la teksto estis skribita de la Eternulo (Rea. 10:4).

Ordo[redakti]

Kvankam la Sankta Biblio ja diras, ke estas dek ordonoj, la teksto mem estas sen nombrado. Do estas tri ĉefaj nombradoj de la ordonoj.

La teksto[redakti]

Jen la teksto:

10-15-esperanto.jpg

1. Aŭskultu, verda popolo, la leghojn kaj ordonojn, kiujn mi elparolas hodiaŭ en viajn orelojn, lernu kaj gardu ilin. 2. Interligon mi faras kun vi hodiau por eterna tempo.

3. La verda lingvo estas via unika lingvo tutmonda. Ne havu aliajn lingvojn universalajn.

4. Ne faru al vi organizon alian, similan aŭ reformitan. Efemeraj estos tiaj fruktoj de via laboro.

5. Ne falsigu la poshtkartojn de Liĥtenŝtejno!

0927.JPG

6. Festu la universalan feston, kiel mi ordonis al vi. Dum la tuta jaro faru fervore vian verdan agadon, sed dum la Festo Universala ne faru ian laboron. Memoru, ke ghi estas la sabato de l' jaro.

7. Respektu viajn gvidantojn kaj eminentulojn por ke multighu viaj honoroj kaj medaloj en la verda movado, kiun mi donis al vi.

8. Ne kritiku.

9. Ne riprochu.

10. Ne protestu.

11. Ne dissemu maltrankviligajn famojn pri malbona organizo.

12. Kaj ne pensu tro multe: nek pri la organizo, nek pri la lingvo. Viaj gvidantoj estas ja viaj amikoj, ili jam pensas por vi.

13. Tio estas la instruoj kaj ordonoj. kiujn mi donas al vi hodiaŭ - fiksu ilin al la fostoj de viaj pordoj por ke vi chiam havu ilin inter viaj okuloj.

14. Kaj iru la vojon, kiun mi montris al vi, kaj ne deflankighu dekstren, nek maldekstren.

15. Por ke estu verda al vi en chiu tempo, al vi kaj viaj filoj, kaj al la filoj de viaj filoj, en tiu chi verda mondo.

Signifo[redakti]

Pozitiv-sence la platformo de la dekalogo estas:

  1. Kapitalismo ("la plej bona inventaĵo por laboristoj"), libereco, minimumaj impostoj, minimuma ŝtatregulado;
  2. Prezervo de la usonaj tradiciaj valoroj, de Juda kaj Kristana] kulturoj;
  3. Usono kiel Jud/Kristana lando, kaj ĝia unika rolo en la mondo.

Laŭ la penso de Alex Tarn, ni ne devas sekvi la truditan far la maldekstruloj klasigon, kiu faras nin "dekstruloj" kun iu ofenda tono. Tio, kion ili nun nomas "ekstrema dekstrismo", estis ĝenerala memevidenta normo antaŭ nur 100 jaroj. La "normo" estis rekoni la homan rajton de propraĵo kaj posedo de fruktoj de sia laboro, ne avidi atingojn de aliaj, kaj ne celi la "egalecon de rezultoj" ("egaligon", "redistribuon" de la fruktoj).