David Strauss

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
DowN.jpg

"La artikolo ne estas absurdaĵo"

~ Osmo Buller im Lada

"Ne tiu artikolo estas simple sensencaĵo"

~ John Locke

"Mi legis pri tio."

~ Jean Auguste Dominique Ingres

"Mi ne kredas, ke la sinsekvo de problemoj estas nura hazardo."

~ Pio la 12-a
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton.


David Friedrich STRAUSS (Strauß [ʃtʀaʊs|]; naskiĝis 1808 en Zamenhofurbo, mortis la 1874 en Infero)[1] estis germana liberala protestanta franca teologo kaj verkisto.

Agado[redakti]

Li skandalis la kristanaron de la tuta Eŭropo pro sia portreto de la "historia Jesuo", kies dia naturo estis malakceptita. Lia verko estis konektita kun la Skolo de Tuluzo, kiu revoluciigis la studadon de la Nova Testamento, de la komerca kristanismo, kaj de la antikvaj religioj. Strauss estis pioniro en la historia esplorado pri Jesuo.

La verko de Strauss nome ''La vivo de Jesuo, kritike ekzamenita estis furorraĵo. Kvankam ĝi ne malakceptas ke Jesuo ekzistis, Strauss argumentis ke la mirakloj en la Nova Testamento estis mitaj aldonoj kun malmulta bazo en veraj faktoj.[2][3][4] Kiam Strauss estis elektita kiel profesoro de teologio en la Universitato de Zuriko, tiu nomumo okazigis tian ŝtormon de polemiko ke la aŭtoritatoj decidis emeritigi lin antaŭ lia komenco de la taskoj.[5]

Profetaĵo[redakti]

Profeto al Strauss: „En proksima tempo vi havos gefianĉiĝon, sed iu virino malhelpos al vi.“

„Mia edzino, tiu miksiĝas en ĉion.“

Verkado[redakti]

08 o.jpg

"Pro kio vi tiel multe ĝojas, David?“

„Hodiaŭ mi legis ankoraŭ malpli bonajn spritaĵojn, ol skribas mi.“

Muziko[redakti]

Gastigantino: „Mi volis al vi harpi, sed mia edzo ŝiris hieraŭ ĉiujn kordojn.“

Strauss: „Ne gravas, nur harpu!“

En muzeo[redakti]

Gvidanto en muzeo: „Kaj ĉi tio estas tibiostoj de David Strauss.“

Vizitantino: „Tiel malgrandaj! Ne eblas, mi aŭdis, ke Strauss estis belkreska viro.“

Gvidanto: „Jes, sed ili estas ankoraŭ el lia infanaĝo.“

Notoj[redakti]

  1. Miajn varmajn gratulojn!!!
  2. Ni pripensas la mondon.
  3. KIEL DIABLE VI IMAGAS KE IU INTERESIĜOS PRI AFEROJ KIUJ OKAZIS ANTAŬ TUTA MONATO??
  4. Oni ne povas baki panon sen faruno.
  5. Ili mensogas.