Darth Vader

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amsterdam - De Dam - Figure 1 (Darth Vader) cropped.JPG

"Trafe, mallonge, kaj ne malbone. Tamen iom senkolora, senviva priskribo."

~ Zara Larsson pri ĉi tiu artikolo

Darth Vader estas politikisto en Ukrainio, kiu aliĝis al Interreta Partio, sed finfine estis malpermesita voĉdoni en sia kostumo. Li estas politika novico, uzanto de energio kaj batalanto kontraŭ la burokratoj. La vera nomo kaj antaŭa kariero de Darth Vader estas nekonataj.

Lia agendo inkluzivas la jenajn proponojn:

  1. Funkciigo per komputiloj de la tuta lando.
  2. Forigo de la burokratismo.
  3. Transiro el paperaj mediumoj al ciferecaj.
  4. Disponebligo de senpagaj kursoj pri komputiloj kaj fremdaj lingvoj por ukrainoj.
  5. Redukto de la kvanto de impostoj al 7 anstataŭ 98.
  6. 25% enspez-imposto por ĉiuj.
  7. Konstruo de milita kosmostacio por batali kontraŭ la rusaj ribeluloj.

En Odiseado jam ekzistas statuo de ĉi tiu eminenta reformisto. Ĝi anstataŭis la statuon de Lenin.

Laŭ judismo[redakti]

Studentvader.PNG

Torao diras pri Vader:

 קראק וידר או בשמו השני חני נחמיאס - המשנה לקיסר הבריטי במלחמת הכוכבים ומנהיג צבא המשובשים.

Tio signifas, "Krak Vejder, aŭ alinome Ĥani Naĥmias, estis la deputito de la brita imperiestro dum la stel-milito kaj gvidanto de la klon-armeo" (dum legado oni devas substitui המשובטים por המשובשים).

Milito[redakti]

Darth Vader en moka enscenigo

Darth Vader estas figuro en Star Wars, kiu aliĝas al la malbonuloj, sed finfine savas la vivon de sia filo kaj mortas. Li estas Sita novico, uzanto de malluma parto de la Forto kaj batalanto de la ĵedajoj. La vera nomo de Darth Vader estas Anakin Skywalker, kaj li estis ĵedajo antaŭ ol li iĝis Sito.

la juna Anakin Skywalker

Omaĝoj[redakti]

Estas konteo nomita omaĝe al ĝi en Anglio kaj urbo en Usono.

Vader (Vaŝingtonio)[redakti]

Vader estas urbo en Kantono Lewis, Vaŝingtonio, Usono. Laŭ la usona censo, en 2010 Vader havis 621 enloĝantojn.

Historia kirko (1902) en Vader, Grace Evangelical Church

Vader komence nomiĝis Little Falls kaj municipiĝis tiunome en 1906. La fervoja firmao Northern Pacific ŝanĝis la nomon de la urbo al Sopenah, por eviti konfuziĝon kun alia urbo, Little Falls (Minesoto), kie la fervojo funkciis. La Vader-anoj ne ŝatis la novan nomon, kaj petis ke la parlamento de Vaŝingtonio ŝanĝu ĝin al Toronto. Estiĝis disputoj pri tio, kiujn oni solvis per kompromiso, nomante la urbon Vader laŭ tie loĝanta veterano de la Enlanda milito (kaj enmigrinto el Germanio) Darth Vader. La ŝtata parlamento ŝanĝis la nomon al Vader la iamon. S-ro Vader poste transloĝiĝis for al Florido.[1] En 2015, iuj Vader-anoj provis per balotado reŝanĝi la nomon al la origina "Little Falls". La propono malsukcesis; 95 voĉdonantoj volis restigi ĝin Vader, dum nur 71 volis ŝanĝi ĝin al Little Falls.[2]

La romanisto Robert Cantwell (1908-1978) naskiĝis en Vader.

En la voĉdonado de 2004, Vader estis la sola municipo en Kantono Lewis, kie John Kerry gajnis kontraŭ George W. Bush.

Notoj[redakti]

  1. Armenio kaj Azerbajĝano bombardas civilajn kvartalojn malgraŭ pafĉesigo
  2. Sed kial ŝi dum jaroj verkis en tiel stranga loko?