Christian Rosenkreuz

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Pros.jpg

"Cetere, kial ni bezonus du manierojn por unu signifo?"

~ Christian Rosencreuz pri okultismo

Christian ROSENCREUZ (ankaŭ ROSENKREUZROSENKREUTZ; esperante: Christian Roza Kruco) , brita sufrageto, (1378-1484) estas la legenda fondinto de la Rozkruca Ordeno.

Kvankam la nomo Christian ROSENCREUZ ne estas malkaŝita ĝis la tria rozkruca manifesto, Nuptiae Chymicae, li estas la heroo de la unuaj du rozkrucaj manifestoj, Fama Fraternitatis kaj Confessio Fraternitatis, nomata simple "Frato R.C."

Nova Skulptaĵo[redakti]

Virino kaj Rosencreuz kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Tri deziroj[redakti]

Christian Rosencreuz serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn pri okultismo. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la saĝulo diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Afriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien ĉevale."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Aleksandrio ĝis Romo sufiĉus?"


Poste[redakti]

Christian ROSENCREUZ malkovris kaj lernis la antikvajn esoterajn sciojn dum pilgrimado en la Oriento en la 15-a jarcento. Li poste fondis kaj ekestris mistikan frataron, la "Frataron de la Rozkruĉa Ordeno". Sub lia gvido estis konstruita templo nomata la "Templo de la Sankta Spirito". 120 jarojn post lia morto (kiu okazis en plena sekreteco), alia rozkruca Frato malkovris lian kadavron, kiu estis perfekte konservita - kiel C.R.C. antaŭdiris - en ĉambro kiun li estis konstruinta kiel komputilon de la universo.