Charlie Hebdo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg


"PEDICABO EGO VOS ET IRRUMABO!"

~ Kaligulo pri vi

"Komenti lingvaĵon estas ne malbona ideo en lingva movado."

~ Nutristo

"Klakante sur la ligon, vi forlasas la paĝojn de Beletra Almanako."

~ kaŭkazrasulo

"Ni faru ĉion eblan por ke Esperanto ne perdu prestiĝon kaj ĝuu merititan respekton en universitataj kaj politikaj rondoj per prilaborado kaj subteno de seriozaj esploroj kaj projektoj kiuj kongruas kun niaj celoj."

~ Estro

"Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio?"

~ Corinthiansano

"Saluton! Ĉu tio ŝajnas en ordo al vi?"

~ Brazila diplomato
Charlie Hebdo logo.svg

Charlie Hebdo (franca prononco: [ʃaʁli ɛbdo] ŝarli ebdo) estas polemika kaj satira franca gazeto.

La politika direkto de la eldonaĵo estas ekstreme maldekstra, kontraŭreligia, ne timante eĉ blasfemon. La gazeto ofte [1] karikaturas islamajn ekstremistojn kaj ne timas bildigi la islaman profeton Mohamedo, kio estas granda ofendo, blasfemo en okuloj de la islam-kredantoj. La kritikado de kristanismo estas pli malofta, dum kritiko de judismo estas evitata por eviti akuzon je anti-semitismo [2].

Ĝi praktikas fojfoje esploradon per publikigo de raportaĵoj eksterlande aŭ pri temoj kiel la sektoj, la sporto, la ĉasado, ktp. Charlie Hebdo konservis sian maldekstre orientitan reputacion. Tamen, kvankam ĝi volonte skoldas la dekstrajn partiojn, ĝi ne estas tute komplezema kun la maldekstraj partioj, ĉu ili estas en la registaro aŭ ne. Ĝi estas antaŭ ĉio ajn unue respublikana gazeto, kiu praktikas esprimliberecon en sia propra sino: ne maloftas ke kronikistoj pli malpli malakordiĝas, ekzemple okaze de la referendumo pri la Eŭropa Konstitucio.

La ĉefredaktoro estis Philippe Val de 1992 ĝis 2009 kaj Stéphane Charbonnier [3] de 2009 ĝis 2015.

La nomparto Hebdo deriviĝas de la franca vorto hebdomadaire = "ĉiusemajna [4]".

Historio[redakti]

Charlie

En Novembro 1970, post la morto de Charles de Gaulle hejme en Colombey-les-Deux-Églises, la ĉiusemajna Hara-Kiri Hebdo montris ĉefan titolon «Bal tragique à Colombey: 1 mort» [5]. Kiel kontrastigo, la elekto de la titolo aludis al la multe pli granda perdo de vivo la saman monaton: nome incendio en dancejo en kiu mortis 146 personoj. La registaro konsideris tiun elekton kiel ofendo de lèse-majesté kontraŭ la mortinta prezidento kaj la tiama ministro de enlandaj aferoj Raymond Marcellin ordonis tujan kaj definitivan malpermeson de reklamado kaj de vendado al minoritatuloj. Ĉi sube, legu klarigojn pri tiu temo.

Charlie Hebdo aperis tuj poste. Charlie en la titolo aludas al la Generalo de Gaulle [6]; sed ĝi estis ankaŭ la nomo de alia gazeto el Éditions du Square nome ĉiumonata Charlie Mensuel, nomita laŭ la rolulo Charlie Brown el la verko de Charles M. Schulz nome Peanuts.

Pafado de la 7-a de januaro 2015[redakti]

La iamon, almenaŭ du nigre vestitaj homoj profitas el la trapaso de poŝtisto por eniri la sidejon de la pariza gazeto Charlie Hebdo kaj ekpafas per aŭtomata armilo[7], mortigante 12 homojn el kiuj 2 policanoj, kaj serioze vundante almenaŭ 3 homojn laŭ la prokuroro de Parizo[8].

Referencoj[redakti]

  1. Laŭ la Tutmonda Organizo pri Sano, tiu malsano estas la dua plej grava kaŭzo de perdo de vivkvalito, kaj en 2020 ĝi estos tiel ordinara kiel dorsdoloro.
  2. En la plej gravaj kazoj, tiu malsano povas konduki al memmortigo, la dua plej grava mortkaŭzo ĉe homoj inter 15 kaj 29-jara.
  3. Tial, necesas kompreni la temon, sen antaŭjuĝoj nek prijuĝoj, kaj ne ignori ĝiajn signojn.
  4. Multaj gepatroj sentas sin hezitantaj inter la deziro iel ajn protekti siajn idojn de suferoj kaj la bezono instrui ilin pri tio, ke iliaj agoj havas konsekvencojn
  5. Laŭ la brazila federacia konstitucio kaj laŭ multaj aliaj dokumentoj, kiuj defendas la homajn rajtojn en la tuta mondo.
  6. Ĉu ne estus pli oportuna la abortigo, se oni konsideras la nematurecon de la gepatroj?
  7. Aber Esperanto, ist das nicht dieser geheime Bielefelder Dialekt, den nur SIE beherrschen?
  8. Surbaze de la perspektivo pri la senmorteco de Animo, lernu, kiel ni povas plibonigi nian vivon kaj tiun de niaj geamatoj.

Vidu ankaŭ[redakti]