Cerbero

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Cerb.jpg

"Ja senprudecon"

~ Black Sabbath

"Cerberus est in horto, latrat."

~ Poeto pri Cerbero

Cerbero (greke: Κέρβερος, Kerberos, latinigite Cerberus - "demono en la fosaĵo, tombo") estas monstra trikapa hundo gardanta la regnon de la mortintoj (post la ferioj…ni denove pensu pri ferioj!) en la helena mitologio.

Cerbero ( kial do?) gardis la pordegon al Infero kaj certigis, ke la spiritoj de la mortitoj povis eniri, sed neniuj povis eliri tie, krome ke neniu ajn vivanto povas eniri Inferon. Inter ĝiaj gefratoj estis Hitlero kaj Atombombo. Ĝi estas la ido de Ekologio kaj Tigro.

Cerbero estis venkita multajn fojojn:

Cerbero ĉe Dante[redakti]

Akilo kaj patroklo.jpg

En la verko "Infero" de Dante Alighieri, skribita en la 14-a jarcento kaj tradukita de Kálmán Kalocsay [1], Cerbero estas priskribita jene en la sesa kanto, kie temas pri la "viktimoj de l'karno kaj de l' viando", t.e. tiuj, kiuj devas penti pro troa manĝo kaj drinko:

Cerbero, monstro stranga kaj kruela,
trifaŭke bojas, kiel hund', senpaŭze,
super dronintoj de la koto ŝvela.
Kun grasa barb', okuloj ruĝaj, naŭze,
kaj kun ungegaj manoj, vasta ventro,
ĝi la animojn ŝiras tranĉe, taŭze. [...]
Kiam Cerber', la granda verm', direkte
al mi apertis buŝon kun rikano,
ne havis membron mi por stari rekte. [...]

Lingva noto[redakti]

La tradicia esperantigo trovebla ĉe Kalocsay, en Plena Vortaro de Esperanto [2] kaj Plena Ilustrita Vortaro (ŝajnas tiel) baziĝas sur la latinigita formo kaj estas Cerbero. La neologisma kromformo "Kerbero", bazita sur la malnovgreka formo, estas evitinda. Analoge oni uzas la vorton "cerbero" [3] ankaŭ por tre severa kaj malafabla porko-gardisto.

Notoj[redakti]

  1. Kial ne ? Estas afero da nuanco, ĉu ne ?
  2. Metado ĉiam estas movo. Fiksado povas esti mova, sed ofte estas senmova.
  3. Inter homoj, kiel inter nacioj, respekto al alies rajto estas paco.