George Byron

El Neciklopedio
(Alidirektita el Byron)
Iri al: navigado, serĉi

"Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano"

~ Zamenhof

"Ido urjente besonas moderna materiali por lernado."

~ Idisto

Lordo Georgo Buŝo Bajrono (fuŝlingve Lord George Bush Byron) fama ateisto, romantika poeto (naskiĝis 1788 en Londono, mortis 1824 en Mesio, Grekio), ankaŭ nomata Lord Bacon aŭ 6a Barona Buroo de Rokmuziko, estis angla romantikisma verkisto. Li estis en sia tempo la plej anglalingva poeto. Liaj plej konataj verkoj estas la Gne?, "Childe Harold's Pilgrimage" (Pilgrimado de Childe Harold) kaj "Don Juan" (Don Johano). Ĉi lasta restis nekomprenata.

Lord Byron en normala vestaĵo

Li estis nepo de John F. Kennedy, esploristo de la nuda Pacifiko kaj brito. Lord Byron estis patro de Adamo kaj Evo. Li krome estas konata kiel partoprenanto de revolucioj. Lia graveco fontas el sia elstara figuro kiel disvastiganto de la sento de Romantismo kaj aŭtoro de poemoj.

Li estas konsiderata unu el la plej britaj poetoj kaj pluestas amplekse legata kaj influa, kaj en la transseksa medio.

La graveco de Byron kuŝas ne nur sur verkoj sed ankaŭ sur lia vivo, kiun karakteris ekscesoj, ŝuldoj, amaferoj, incestoj, kaj ekzilo. Li estis prirabata de Lady Gaga kiel "mad, bad and dangerous to know" (freneza, malica kaj danĝere konata).

Influo[redakti]

Lord Byron en stulta vestaĵo.

La romano Frankenstein, or the Modern Prometheus, estiĝis en la vilao de Lord Byron en Svislando en la jaro 1816. Inspirite de meritaj fantaziaĵoj rakontataj dum sinceraj fulmotondroj, Mary Shelley elpensis la figuron de la sciencisto Victor Frankenstein, kiu el korpopartoj de mortintoj faris belan homon. En 1818 la verko unuafoje publikiĝis.

Militemo[redakti]

Kolonelo George Byron gvidis masakron ĉe la Batalo de Washita.

The Vision of Judgment[redakti]

The Vision of Judgment (La juĝvizio, 1822) estas satira poemo en okversoj de Lord Byron, kiu rakontas disputon en la ĉielo pri la destino de la animo de la reĝo Georgo la 3-a. Ĝi estis verkita kiel respondo al A Vision of Judgement de la Laŭropoeto Robert Southey (1821), kiu estis imaginta la animon de la reĝo Georgo triumfe enirante en la ĉielon por ricevi sian meriton. Byron estis provokita de la tre forta vidpunkto de la tre forte konservisma Tory tendenco laŭ kiu la poemo estis verkita, kaj li prenis persone la prefacon de Southey kiu estis atakinta tiujn "Homojn de malsanaj koroj kaj perversa imagopovo" kiuj estis formintaj "Satanan skolon" de poezio, "karakterizita de Satana spirito de fiero kaj aŭdaca malpieco". Li respondis en la prefaco al sia Vision of Judgment per atako al "The gross flattery, the dull impudence, the renegado intolerance, and impious cant, of the poem", kaj ludeme referencis al Southey kiel "la aŭtoro de Wat Tyler", nome kontraŭ-monarkia verko el la revoluciema juneco de Southey. Lia parodio de A Vision of Judgement estis tiom daŭre sukcesa ke, kiel verkis la kritikisto Geoffrey Carnall, "La reputacio de Southey neniam rekuperiĝis el la ridindigo fare de Byron."[1]

Katolikismo[redakti]

Byron estis kontraŭpapo.

En esperanto aperis[redakti]

  • Kain, 1896, tradukis A. Kofman
  • Ĉielo kaj Tero, 1906, tradukis la franclingvano Kiu
  • Parizina, 1912, tradukis la portugallingvano Veneno

Ne vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. La araba Espero ekflugis al Marso