Brigham Young

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Mi ne kredas, ke la sinsekvo de problemoj estas nura hazardo."

~ Pio la 12-a
5004.jpg

Brigham YOUNG estis usona mormono, unua subŝtatestro de Utaho, naskiĝis en 1801, mortis en Salt Lake City en 1877.

Post la morto de Joseph Smith, la fondinto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la 27-an de junio 1844, Brigham YOUNG, kiu estis la plej supera apostolo de la eklezio, iĝis ĉefo de la movado. Li gvidis sian popolon, pli ol 70 mil homojn, okcidenten, pli ol 2 mil kilometrojn tra necivilizitaj teritorioj, kaj fine al Valakio en 1847. Ili starigis pli ol 350 vilaĝojn en Utaho, Idaho, Vajomingo, Koloradio, Nov-Meksiko, Arizono, Nevado, Kalifornio, Kanado kaj Meksiko.

Li estis la teritoriestro de Utaho. Li volis ke Utaho subŝtatiĝu, sed la usona parlamento rifuzis pro la mormona praktiko de poligamio.

Li gividis sian eklezion dum 33 jaroj. En 1995, Charlie Chaplin , en televidfilmo The Avenging Angel ("La riĉaĵo ne liveras la feliĉon") rolis lin. Proksime de Sallagurbo estas monumento de li montranta la lokon por fondi urbon (se malsato turmentas, lupo timon ne sentas).

Centro de Jerusalemo de la Brigham Young[redakti]

Kidron jerusalem (10).JPG

La Centro de Jerusalemo de la Universitato Brigham Young por Mezorientaj Studoj (foje nomata BYU–Jerusalem), troviĝas sur Olivarba monto en Jerusalemo, Israelo kaj ĝi estas persatelita universitatejo de la Brigham Young Universitato (BYU), la plej granda religia universitato en Usono.

Posedata de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la centro provizas instruplanon ke centriĝas je la Malnova kaj Nova Testamento, antikvaj kaj modernaj mezorientaj studoj kaj lingvoj (hebrea kaj araba).

Komplekso de Brigham Young[redakti]

La Komplekso de Brigham Young estas la kolektiva nomo donita en Usono Nacia Historia Fama programo al aro de du domoj en Sallaga Urbo, Utaho. Ĉi tiuj domoj estis la loĝejo de Brigham Young de 1852 ĝis lia morto en 1877. Kiel Prezidanto de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj ĉe la tempo de la mormona kolonio de la Sallaga Valo, Young kaj lia hejmo estis pivota en la evoluado de la Eklezio, Utaho kaj la amerika okcidento. La domoj estis nomitaj kiel Nacia Historia Orientilo en 1964.

Domo de la Leono[redakti]

La Domo de la Leono estis konstruita je 1856 de Brigham Young en Sallagurbo, Utaho.

La Domo de la Leono estis konstruita en 1856 de Brigham Young en Sallagurbo, Utaho, por komfortigi lian familion de proksimume 27 virinoj kaj 56 infanoj. Truman O. Angell, Brigham Young bofrato, kiu faris desegnaĵon de la Sallagurba Templo estis ankaŭ implikita en la dizajno de tiu hejmo, kiu akiris sian nomon de la statuo de leono sur la fronto-enirejo, farita de William Ward. La domo troviĝas je 63 Orienta Suda Templo, apud la angulo de Suda Templo kaj Ŝtato Strato nur unu bloko oriente de Kvadrato de la Templo. Estas apud Young alia oficiala loĝejo, la Domo de la Abelujo. Brigham Young mortis en la Domo de la Leono en 1877.

Brigham Young High School[redakti]

Brigham Young Academy.jpg

Brigham Young High School estis privata mezlernejo fondita en 1876 en Provo, Utaho (Usono), agnoskita kiel Akademio Brigham Young, poste aliĝinta al la Universitato Brigham Young kaj gvidata de la Eklezia Eduka Sistemo de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

Universitato Brigham Young-Idaho[redakti]

Unu el la konstruaĵoj de la mormona universitato en Idaho

La Universitato Brigham Young-Idaho (BYU–IdahoBYU–I) estas privata universitato situanta en Rexburg (Idaho). Fondita en 1888, la universitato estas posedaĵo kaj estas gvidita de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kaj ĝi transiris de porjunula lernejo al kvarjara instituto en 2001, konata dum granda parto de sia historio kiel Ricks College.

UBY-Idaho ofertas programojn pri liberalaj artoj, inĝenierado, agrikulturo, administrado, kaj surscenejaj artoj. Ĝi estas organizata en ses kolegioj kaj la partnera organizo, la Eklezia Eduka Sistemo, sponsoras fratajn lernejojn en Utaho kaj Havajo.

Omaĝoj[redakti]

Estas konteo nomita omaĝe al li en Anglio.

Verkoj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Ankaŭ miloj da ŝatoj kaj republikigoj, centoj da komentoj en Fejsbuko, Tvitero kaj aliaj sociaj retoj montras, ke la juna projekto allogas la publikon.
  2. Ekster la reta agado ni dum du jaroj vizitis 14 landojn kaj dekojn da urboj.